38537.fb2 Kredu min, sinjorino! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 15

Kredu min, sinjorino! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 15

"Nu... ie ajn," respondis la judo necerte.

"Do trovu la filmojn, kaj ni aĉetos!" diris la magazenestro.

La paro eliris kaj traserĉis Londonon, sed ne povis trovi filmojn taŭgajn por la maŝinoj. Diable! La filmoj havis specialan formaton! Jen estis la tubero en la afero; jen kial la maŝinoj estis tiel malkaraj! Ili kablis al Ameriko kaj ricevis la respondon, ke la firmao bankrotis kaj la filmoj ne plu estas akireblaj. Ili cerbumis kaj zorgumis pri la afero.

"Jen bela kaĉo," diris unu al la alia.

Sed solvo ekbrilis al ili. Ili prenis aŭtomobilon kaj laŭiris ĉiujn troveblajn lombardistojn en Londono, Brighton kaj aliaj proksimaj urboj, lombardis ĉiun maŝinon aparte por 25, 30 kaj eĉ 35 ŝilingoj - kaj post tio eĉ vendis kelkajn el la lombard-biletoj por kelkaj ŝilingoj.

Alia komerco, kiun ili faris, estis aĉeti malaktualajn gramofondiskojn ĉe fabriko po du pencoj, dum la regula prezo de diskoj estis po unu ŝilingo. La judoj sendis la diskojn al Nederlando, kie la anglaj arioj estis aktualaj, kaj bone profitis. Sed inter tiuj malkaraj diskoj (amase aĉetitaj) estis kelkaj, kiuj enhavis paroladojn. Nu, tiuj ne estis vendeblaj en Nederlando. La problemo do restis: kiel enspezi ankaŭ per tiuj diskoj. Kaj solvon ili trovis.

Ili eksciis jenon: se butikisto ne sukcesas vendi ĉiujn diskojn, la firmao reprenas dek el cent kaj redonas la pagitan prezon (po unu ŝilingo). Do la judoj simple vendis tiujn senutilajn diskojn po ok pencoj al butikistoj. Tiuj resendis ilin al la fabriko kaj ricevis po unu ŝilingo. La judoj reaĉetis la samajn diskojn ĉe la fabriko, kaj jen la vendo kaj aĉeto de la diskoj daŭradis en magia rondo. Fine la fabrikantoj malkovris la manovron.

Mi finis la tagan laboron je la sesa, kaj unufoje semajne ni havis duontagan libertempon. Unuavide tio ŝajnis ege preferinda ol labori ĝis la deka, kiel en foiroj, sed male - mi spertis solecon dum la liberaj horoj. Mi distris min per promenoj tra la Londonaj stratoj, vizitoj al muzikhavaj kafejoj kaj maloftaj vizitoj al kinoj, sed mi sentis tiun solecon, kiu estas eĉ pli forta inter homamasoj. Mi decidis serĉi amikon. Sed en Londono tio estas pli malfacila ol en malgrandaj urboj. Estas malmultaj hejmoj en la centro de Londono, kaj la granda plimulto de la laborantoj en la magazeno loĝis kilometrojn for el la centro, kaj post la laboro ili rapidis hejmen per buso, subtera fervojo aŭ trajno.

18. GAJA DUOPO.

Post kelkaj tagoj mi amikiĝis kun Benjo. Ŝi sidis proksime al mi en budeto, kaj ŝia laboro estis respondi al demandoj de klientoj: informi, kie oni povas aĉeti tion kaj tion, montri la vojon al diversaj fakoj ktp. Post la laboro ni ordinare eliris kune. Ŝi estis tre sprita kaj gaja, kaj mia humoro aŭtomate respondis al ŝia. Ŝi estis tia, ke post unu-du renkontiĝoj mi sentis, kvazaŭ mi konus ŝin jam de jaroj. Brak-en-brake ni iris kien la momenta prefero pelis nin, kaj ni babilis, interspritis, ŝercis kaj ridis, kvazaŭ ni estus la solaj homoj en Londono. Mi memoras, ke foje ni elvenis el subtera trajno. Antaŭ ni rampis la longaj movŝtuparoj, Ŝi diris: "Ni konkuru, kiu povas unue atingi la supron per la malsuprenira movŝtuparo!" Gaje ni kurrampis kontraŭ la fluo de la alvenantaj ŝtupoj, ridante kaj tute senkonsciaj pri la rigardegoj de la homoj, kiuj sendube pensis nin frenezaj.

"Jen," ŝi diris, spiregante ĉe la supro, "dum mia tuta vivo mi volis fari tion!"

Unu vesperon ni decidis iri vidi filmon, kiu estis multe reklamata. Ni eniris, kaj post nelonge mi komencis tordiĝi en mia fotelo. La filmo estis aĉa; sed kio incitis min, estis ke la reklamoj estis tute trompaj kaj reliefigis ion allogan, kio okupis sur la ekrano nur unu-du minutojn. Ankaŭ al Benjo ĝi malplaĉis, kaj ŝi komencis kritiki kaj mallaŭdi ĝin neflustre, dirante ke ŝi ne scias, kial la popolo toleras tiajn trompaĵojn senproteste.

"Venu," mi diris laŭtvoĉe, "ni iru vidi fi1mon ie!"

Ni parade eliris. En la vestiblo ŝi forlasis min dum momento, kaj mi staris ĉe la enirejo atendante ŝin. Geduo, kiu rigardis la reklamojn ĉe la pordo, venis al mi, pensante ke mi estas la direktoro de la kino, kaj demandis: "Ĉu ĝi estas brita filmo?"

"Jes," mi respondis, "sed ĝi estas la plej aĉa, kiun ni iam montris."

La paro rigardis min mirante, ke oficisto de entrepreno povas esti tiom honesta. Ili dankis min kaj foriris. Mia ago bonhumorigis min kaj mi ĝue rakontis la okazintaĵon al Benjo kiam ŝi alvenis. Ŝi kunĝuis la ŝercon kaj diris:

"Tio memorigas min pri io simila, kio okazis al mi en Londona magazeno, kiam mi estis kun mia frato. Ne en magazeno, en kiu mi laboris. Mi staris, atendante mian fraton, kiu rigardis ion interesan al li kelkajn metrojn for de mi. Virino venis rekte al mi kaj diris aŭtoritate:

"Montru al mi la ĉapelan fakon!'

Mi tuj komprenis, ke ŝi pensas ke mi estas dungitino, kaj la penso, ke eĉ for de la propra laboro la hazardo postulas, ke mi tamen laboru, ridigis min. La virino tuj koleriĝis kaj ĵetis:

"Ne estu impertinenta. Montru al mi, alie mi denuncos vin."

"Ho, iru boligi la kapon," mi diris senzorge. "Mi eĉ ne emas paroli al vi."

La virino preskaŭ eksplodis pro furiozo.

"Mi denuncos vin, vi estos tuj maldungita... Tia krudeco!... Mi tuj sciigos vian fakan estron."

"Do denuncu, ĝis vi krevos; mi fajfas je tio. Jen staras la ĉefo tie. Iru ai li... for de mia vido," mi diris, montrante al mia frato, kiu malhelvestite kaj sen ĉapelo ja aspektis kvazaŭ ĉefo.

La virino sin turnis kaj iris rekte al li, kaj mi okulsignis al li komprenige. La virino paŝis al mia frato kaj diris:

"Mi volas plendi kontraŭ tiu komizino pro impertinento kaj insultado. Mi simple demandis al ŝi, kie estas la ĉapela fako, kaj ŝi insultis min ŝoke!"

Mia frato respondis: "Se ŝi ne emas montri ĝin al vi, ŝi plene rajtas. Iru kaj serĉu ĝin mem kaj ne ĝenu miajn laborantojn!"

La virino restis tute senvorta kaj eliris murmurante pri la plej nekredeble aĉa magazeno, kiun ŝi iam vizitis!"

Plaĉis al mi la preta spriteco de Londonanoj. Se okaze mi diris ion ŝercan al iu, li ne fikse rigardis kvazaŭ ofendita nek mienis vake nekomprene, kiel ofte okazas en aliaj partoj de Anglujo. Foje mi diris ŝerce al Londona konduktoro de buso:

"Ĉu vi povas halti ĉe numero 76, Kensingtonstrato?"

Tuj venis la respondo: "Certe. Ĉe kioma etaĝo?"

Tiajn pretajn rebatojn oni ofte spertas ĉe kelneroj, portistoj, taksiistoj ktp. Kiam mi estis sola, mi trovis, ke ŝerca vorto tie kaj tie interŝanĝita distras aŭ gajigas la tedan pason de la tago.

Anjo skribis al mi de tempo al tempo, sed ŝiaj leteroj fariĝis pli maloftaj kaj mallongaj.

Iun dimanĉmatenon mi renkontis Benjon laŭ antaŭ­aranĝo, por viziti Petticoat Lane, la faman Londonan bazaron. Estis bela, varma mateno. Ni atingis Petticoat Lane proksimume je la deka. La bazaro estis tiom plena de homoj, ke ni devis puŝiĝi inter ili kaj zorgi por ne perdi unu la alian. Ĉiu strato estis kontinue borderita ambaŭflanke per standoj, kaj ankaŭ la stratbutikoj estis malfermaj. La bazaristoj hurlis pri siaj varoj, kaj la butikistoj staris ĉe la sojlo, provante per ĉiu rimedo enirigi klientojn. Preskaŭ ĉiu speco de varo estis aĉetebla, "de pinglo ĝis ankro", kiel diras la angla esprimo.

Ni kuniris malrapide, aŭskultante la bazaristojn deklami. Inter ili mi rekonis kelkajn bazarulojn, kaj kelkfoje mi agis kiel "sprono," por ili. "Sprono" estas proksimuma traduko de bazarula vorto kiu signifas iun, kiu per ekzemplo instigas la klientojn aĉeti. Necesas nur, ĉe la fino de bazarula parolo, kiam li diras la prezon, ke mi tuj aĉetu. Tio komencigas la aĉetadon. Poste mi redonas kaŝe la aĉetaĵon kaj rericevas la monon.

Ĉe la vojrando staris viro, kiu vendis faskojn da mento. Dum ni preterpasis, li ŝovis faskon al ni, kriante: "Mento po du pencoj por fasko, mento po du pencoj por fasko!", reripete. Ĝuste tiam, terno neatendite skuis Benjon, kaj ŝi ternis rekte sur la etenditan faskon. La mentvendanto ne paŭzis nek movis eĉ palpebron, sed daŭrigis: "Mento po unu penco por fasko, mento pi unu penco por fasko..."

Ni puŝiris laŭ la stratoj. Benjo interesiĝis pri virinaj vestaĵoj kaj faris du-tri aĉetojn. Inter ili estis paro da silkaj ŝtrumpoj, kiuj estis malaltprezaj. La bazaristo montris ilin al ŝi, turnante ilin en la mano, por ke ŝi bone vidu ilin. Ŝi poste rimarkis, ke la fortikigita kotona rando ĉe la supro de unu etendiĝis preskaŭ ĝis la genuo.

Ankoraŭ ŝi ne scias, kiel ili estis manipulitaj, ke ŝi ne vidis la okulfrapan difekton.

Subite Benjo diris: "Kion vendas tiu hindo?" Mi rigardis. Li ne estis hindo. Tio estis videbla. Li estis ŝminkita. Ni alproksimiĝis. La "hindo" portis pseŭdo-orientan vestaĵon, sidis sur tapiŝo kun la kruroj krucitaj kaj diris monotone per kvazaŭ­fremda fuŝparolo: "Bonŝanca nigra fabo, faras bonŝance, multe bonŝance, nur po tri penco." Li tenis la rigardon teren kaj apud li estis cizelita latuna pleto plena de nigraj faboj. Li vendis unu-du tiam kaj tiam, precipe al virinoj. Dum mi rigardis, mi trovis ion konatan ĉe li, kaj mi rekonis lin. Estis Bert, la "specimenisto," kiun mi renkontis en la Edinburga foiro. Post momento li leviĝis kaj aĉetis tason da teo ĉe la apuda stando. Mi alproksimiĝis: "Kaisa hai, sahib, granda ŝanĝo post la specimenvendo!"

"Jock!" li diris. "Kiel vi fartas? Kio logis vin al ĉi tiu ĝangalo?"

"Ĉio iras glate ĉe mi. Kiel ĉe vi?"

"Ho, kiel kutime, enspezo kaj elspezo."

"Ĉu tio ĉi estas via nova entrepreno?"

"Ne, mi laboras ĉe foiro dum la semajno, kaj se la vetero estas afabla dimanĉe matene, mi venas ĉi tien."

"Ĉu vi multe enspezas per la faboj?"

"Ne multe, sed la kosto de la faboj kaj iom da tinkturo ne estas multo."

"Mi certe ne estus kredinta, ke oni aĉetus fabojn unuope, kaj je tia skandala prezo!"

"Ho, la publiko aĉetas ion ajn. Ju pli trompa la varo, des pli oni aĉetas. Tamen estas io, kio igas la fabojn karaj."

"Kio?" mi demandis.

"Mia pluso," li respondis. "Kiam mi komencis, mi provis fari paroladon pri la faboj, sed eltrovis ke la publiko ne kredas min. Ĝi estis bona "fabelo", pri la deveno de la misteraj nigraj faboj kaj citoj pri la granda bonŝanco, kiun ili venigas, sed nenio; do mi decidis provi diri nenion, krom fuŝdiri kio ili estas. Kaj la homoj aĉetas. Eble ili iom hontas, kiam ili estas inter la amaso, kiun mia parolado kolektis. Ĉu aŭ ĉu ne, ili aĉetas unuope."