38537.fb2
"Jes," mi respondis.
"Ne iru," li diris. "Mi jam spertis tian laboron. Oni ne pagas salajron; nur procenton, ĉar ili scias ke ilia varo ne estas facile vendebla."
"Pri kio temas?" mi demandis.
"Pri elektraj suĉbalailoj!
"Sed se oni vendas ilin, oni povas enspezi monon, ĉu ne?" mi demandis.
"Jes," li rediris...
La novkonato balancis la kapon nee kun kompata mieno kaj aldonis: "Se la firmao fidus je la vendeblo, ĝi almenaŭ pagus iom; kaj cetere, kial, laŭ via penso, ĝi kaŝas sian nomon en la reklamo? Simple, ĉar multaj jam provis tian laboron, kaj oni laŭfame konas ilin. Temas pri jeno: la firmao logas personojn al la oficejo per trezorpromesoj, kaj tie atendas nigre-blanke vestita ulo, kiu scias pervorte konvinki laborserĉantojn ke atendas grandioza eblo de monenspezo. Ho jes, li scias paroli, sed ne sufiĉe por iri mem kaj vendi siajn varaĉojn. Por atingi sian pozicion, li eble ja vendis ilin siatempe; sed tiam la popolo ne estis tiom senmona kaj ne tiom naŭzita de la senĉesa frapado de kolportistoj."
Kvankam liaj vortoj fluis moke kontraŭ la firmao, li havis ridan mienon, kaj oni ne povis ne simpati lin unuavide.
Venis al mi la penso ke eble li ĝuus tason da teo. En mi kreskis scivolemo, kaj mi emis babili kun li. Mia intereso por la filantropa firmao en ĉambro 52 jam forflugis. Mian inviton mia novkonato volonte akceptis, kaj ni kune iris al apuda kafejo. Ni sidiĝis en la kafejo kaj, proponinte cigaredon kaj mendinte teon kun kukoj, mi plu demandis pri la proponita posteno. Li diris:
"Vi ŝajne ankoraŭ iom kredas, ke tie kuŝas ia eldorado, kiun pro mi vi maltrafis. Aŭskultu: se tiu laboro portus gajnon, mi prenus ĝin. Mallaborema mi ne estas. Mi estas preskaŭ tute senmona kaj avidas enspezon. Tiu firmao ja vendas polvosuĉilojn, alie ĝi ne povus daŭre komerci... sed kiel ĝi sukcesas vendi? Mi klarigos.
Senlaborulo iras al tia oficejo. Eble dum monatoj li ne laboris. La firm-reprezentanto pentras por li oran bildon pri la estonteco. Eĉ se la laborpetanto ne estas naiva, li pensas ke li gajnos almenaŭ bonan porvivaĵon. Sed laŭ la firmano la ofico ne estas tiel facile akirebla... ho ne, ne tia unika posteno... necesas atestiloj por kapti tiel bonan postenon. Tio timigas la dungoton, ĉar li vidas la postenon ekgliti tra la fingroj, do li flankenmetas ĉiujn dubojn kaj avide sin streĉas por ĝin atingi.
Fine li estas akceptata. Li forlasas la oficejon kun facila paŝo, portante sian savilon, la polvosuĉilon. Li rapidas hejmen kaj rakontas al siaj gepatroj pri sia sukceso. Ĉiuj ĝojas ke finfine li havas laboron. Aŭ liaj gepatroj, aŭ liaj parencoj, aŭ liaj intimaj amikoj helpas lin per aĉeto. Rezulto estas ke li vendas unu, du aŭ eĉ tri dum la unua semajno. Li ricevas sian procenton kaj estas rave kontenta. Kaj post tio? Li plandas kaj plandas de pordo al pordo, lia sava polvosuĉilo iĝas dolora kruco, kiun li trenas pene laŭ mejloj. Pordo post pordo estas frap-fermata kontraŭ lia vizaĝo. Li eble daŭrigas la marŝadon kaj trenadon dum semajnoj kaj, fine, li, spirite kaj korpe elĉerpita, devas rezigni. Li pezkore konstatas, ke li nur sukcesis trudi dubkvalitan aŭ eĉ balastan varon al siaj intimuloj.
Ne, dankon... mi iel enspezos sen viktimigi miajn plej karajn. Tia firmao dungas laborantojn senĉese. Se ili vendas, la firmao gajnas; se ili ne vendas, la firmao ne perdas eĉ unu cendon. Kompaton por la mizeruloj, kiuj transpaŝas ilian sojlon, ili ne havas."
Mia kunulo mienis serioze, dum li rakontis; sed subite lia vizaĝo radiis pro bonhumoro, kaj lia buŝo streĉiĝis je kora rido.
"Mi pensis pri amiko mia," li klarigis. "Li lerte trompis la trompistojn. Li manovris jene. Unue li pretigis komercajn vizitkartojn tiel: "Purigo per polvosuĉado po 2 ŝilingoj kaj 6 pencoj hore." Tiujn vizitkartojn li metis en la leterkestojn de domoj en tuta kvartalo. Poste li iris al polvosuĉila firmao kaj dungiĝis. Li eĉ ne provis vendi polvosuĉilojn, sed laboris proprakonte, purigante tapiŝojn kaj remburitajn meblojn, kaj starigis bonan komerceton. Ĉiun tagfinon li revenis al la firmao oficejo kaj klarigis ke li ankoraŭ ne sukcesis vendi sed ke li havas tiun kaj tiun esperon. La komedio daŭris dum pluraj semajnoj, kaj la firmao ne ĝenis sin, ĉar ĝi atendis eventualajn vendojn. Finfine, aŭ la firmao suspektis ion, aŭ ĝi senpaciencis, tion mi ne scias, sed ĝi maldungis mian amikon."
Post tio ni babilis iomete pri ĝeneralaj temoj, kaj "ĝis"-is. Mi reiris hejmen.
3. NE GUTAS MIELO EL LA ĈIELO.
Tempo pasis. Mi serĉis laboron sensukcese. Mia mono preskaŭ elĉerpiĝis. Mi pripensis, ĉu mi ŝanĝu mian decidon ne akcepti la senlaborulan subvencion; sed mi decidis persisti ĉe mia intenco ne profiti de tio. Mi ne estis tro fiera por akcepti la disdonatan monon, sed mi timis ke la mizera sumo eble bridus miajn klopodojn serĉi laboron. Mi ne volis degeneri kiel la ĉie videblaj senlaboruloj, kiuj jam de longe perdis esperon kaj iel vivaĉis de semajno al semajno, kaj kies klubo estas la stratangulo.
Mi skribis plurajn leterojn responde al reklamoj - sed nenia respondo. Ĝuste kiam mi ne sciis kien min turni, mi ricevis respondon de eldona firmao kun sufiĉe konata nomo. Ĝia reklamo diris interalie ke oni serĉas optimiston, kaj tia mi konsideris min. La laboro estis vendi "enciklopedion". Tiu "enciklopedio" ne estis kutima laŭalfabeta konsultverko sed ilustritaj volumoj pri armeaj kaj militŝipaj statistikoj. La verko estis kvinvoluma, kaj la kosto estis tre alta, t.e. 7 pundoj.
Mia dungonto rakontis, kiom tiu kaj tiu gajnis per la vendado, sed kontraŭ tiaj paroladoj mi estis jam avertita. La pago estis sole kurtaĝa. Mi plene malŝatis tiun "enciklopedion", kaj ĝi nepre ne interesus min, sed enspezi estas bezono, do mi decidis provi. La firmao pruntis al mi broŝuron de ĉerpaĵoj el la volumoj por montri al aĉetontoj. Mi cerbumis, kie vendi ilin. Devas esti patriotoj, kiuj ŝatus tiujn librojn, mi pensis. Kun kora manpremo la afablulo, kiu reprezentis la firmaon, adiaŭis min.
Mi iris kun mia broŝura specimeno rekte al la urba biblioteko. Tie mi rigardis la registrojn kaj notis la hejmajn adresojn de la membroj de la urba magistrato. Ili ja devas esti fervoraj patriotoj, mi certigis min. De la biblioteko mi iris rekte al la hejmo de la urbestro, sed vane - mi eĉ ne povis intervjui lin. Post tio mi vizitis laŭvice la aliajn adresojn. Mi forte klopodis, sed aŭ mi ne povis intervjui la konsilantojn, aŭ mi estis preskaŭ perforte pelata post eniro. Unu ja minacis min, kiam mi insistis ke li rigardu la trezoron kiun mi portis. Mi persiste klopodis dum la plena semajno, irante de loko al loko kaj de adreso al adreso, sed ŝajne neniu interesiĝas pri la pezo de militŝipo, nek kiun distancon atingus la brita armeo, se ĉiu soldato estus sternita piedalkapo laŭlonge sur la tero. Dum tiu semajno mi parolis kun multaj patriotuloj: en la konservativa klubo, en la liberala klubo, kaj ĉie. Mi konstatis, ke la potenca forto de la patriotismo, kiu profundiĝas en la koron, estis absolute senpova penetri en la poŝon.
Je la fino de la semajno mi restis nete senmona kaj mi devis ruzi por veturi pertrame. Mi artifikis tiel: se la konduktoro troviĝis sur la supro de la tramo, mi eniris sube. Se li estis sube, mi iris sur la supran etaĝon. Tiel pasis iom da tempo, ĝis li atingis min por postuli pagon. Kiam li ja atingis min, mi petis bileton al la loko, de kie la tramo venis. La konduktoro klarigis ke laŭnumere la tramo estas la ĝusta sed ke ĝi iras en la mala direkto. Mi pardonpetis, desaltis kaj faris la samon denove. Tiel mi venis senpage al mia celloko per pluraj tramoj.
Precize unu semajnon post mia dungiĝo mi reiris al la eldona oficejo, klarigis kiel konscience mi laboris, sed bedaŭris ke malgraŭ ĉiuj streĉoj mi ne vendis eĉ unu kompleton de volumoj. Mi demandis, ĉu eble la firmao konsidere cedus al mi nur kelkajn ŝilingojn por kompensi miajn veturelspezojn, sed tiu sama grandkora afablulo tuj iĝis marmora kaj eĉ unu pencon ne pagis. Mi ne povis deteni min komenti ke en eventuala plua reklamo li postulu magiiston anstataŭ optimiston.
Malrapide mi piediris al la loĝejo. preskaŭ ne konsciis pri la vojo, kaj marŝis aŭtomate, pensante, repensante. Ĉu mi eraris, forlasante mian laboron? Oni ja juĝis tiel, oni ja taksus mian forlason kiel stultegan, sed malgraŭ ĉio mi ne sentis tion. Mi sentis nur malpezon. Mia libereco ankoraŭ valoris pli ol ĉio. Antaŭ miaj okuloj venis bildo pri tiu vaporplena kuirejo kaj blanke uniformitaj homoj, kun vakskoloraj vizaĝoj, ĉirkaŭitaj de ĉiuspecaj manĝaĵoj, sed sen la apetito ĝui ilin. Ne! malgraŭ mia senmoneco, malgraŭ mia senespera estonteco, mi sentis min sen atentinda zorgo.
Sed nun mi pensis: kiel enspezi iom da mono? Jen butikoj plenaj de frandaj manĝaĵoj, jen en luksaj aŭtomobiloj sinjorinoj kaj sinjoroj, kiuj eĉ aŭtomate fordonas trinkmone sumon, kiu havigus al mi plurtagan manĝon. Mi alproksimiĝis al la tre ordinara kvartalo kie mi loĝis, kiam mi vidis ion, kio haltigis min abrupte. Stultulo, kreteno! - mi riproĉis al mi: kial mi ne pensis pri ĉi tio antaŭe? Tie iom antaŭ mi estis la kaŭzo de mia sinriproĉo: la emblemo de lombardisto, tri latunaj globoj.
Mi rapidigis mian paŝon, eniris mian loĝejon kaj baldaŭ elvenis kun brunpapera volvaĵo, kaŝe ĉirkaŭrigardante, kvazaŭ mi kulpus pro delikto. En la pakaĵo, kiun mi tenis malparade, ripozis kostumo, pluvpalto kaj paro da ŝuoj. Mi proksimiĝis la lombardejon per rapidaj paŝoj, kvazaŭ mi intencus preterpasi ĝin; sed kiam mi alvenis al la pordo, mi orte turniĝis kaj rapide eniris. Ĉi tiun manovron mi faris pro honto, ke iu eble rimarkus, ke mi celas eniri tiun butikon, kvankam mi estis preskaŭ nekonata en la urbego.
Mi supreniris ŝtuparon, eniris kontoron kaj troviĝis ĉe servotablo kun interspacitaj vandoj antaŭ ĝi, tiel, ke oni ne povis esti vidata de najbaraj klientoj. La lombardisto malvolvis mian pakaĵon, rigardis miajn vestojn malŝate, kvazaŭ ili estus aĉaj ĉifonoj, kaj bojis: "Dek-ok ŝilingoj!" Mi atendis multe pli, sed pro ia hontemo mi nur kapjesis.
Ree al la loĝejo. Mi sidis ĉe la fajrujo. Laŭ la aserto de la dommastrino granda fajro brulis tie, sed mi malsame opiniis pri tio. Mi estis malvarma, sed nek la senarda dommastrino nek ŝia mizerega fajro varmigus min. Protesto ne helpus. Mi foje ja faris aludon pri la malvarma vetero, kaj sidis ĉe la manĝotablo sen demeti la surtuton, por emfazi la aludon; sed la dommastrino tute senĝene respondis, ke ŝi mem estas varma, ĉar ŝi suferas de sangopremo...
Mi sidis kunfrotante la manojn kaj cerbumante pri laborakiro. Sed kion fari? Respondi al reklamoj ŝajnis senespera klopodo. Mi sciis skribi sufiĉe bonan leteron, sed miaj leteroj ne alportis respondojn. Mi ja menciis atestilojn kiujn mi havis, sed ili ŝajne ne estis efikaj. Dum pensado venis al mi ideo. Se miaj atestiloj ne sufiĉe taŭgas, mi mem skribos ilin. Jen brila ideo. Ne necesas sendi originalojn, mi sendos "kopiojn" de originalaj atestiloj, kiujn mi ne posedas... . kiuj fakte ne ekzistas. Se la reklaminto enketos, li malkovros ke la adresoj estas fikciaj; sed se li ne enketos, mi eble havos laboron. Mi do komencis skribi. Ju pli mi skribis, des pli mi entuziasmiĝis pri la tasko. Mi ne hontis fanfaroni pri miaj sperto kaj bonaj kvalitoj, kaj mi relegis la atestilojn kun kreskanta memestimo. Laŭ la "kopioj" mi ja estas mirinda persono. Kiu povus rezisti la ŝancon havi mian valoran servon? Dum la sekvinta tago mi skribis multajn "atestilkopiojn" kaj sendis ilin al reklamintoj. Venis tri respondoj. Unu estis por vendi ĉe pordoj ian specon de broso, kies haregoj estas fiksitaj per plektitaj dratoj, la dua estis por vojaĝi komize ĉe tre konata biskvitfirmao, kaj la tria estis por kolporti ian tipon de speciala kuirpoto. La brosfirmao estis sufiĉe konata, kaj mi iris tien unue.
Mi parolis kun la oficisto de la brosfirmao. La pago estis nur kurtaĝa; sed mi sciis, ke la brosoj estas vendeblaj kaj ke minimume oni povas enspezi moderan salajron. La oficisto parolis pri la laboro kaj konsilis al mi reveni tiun saman vesperon, ĉar okazos instruado pri la vendmetodo.
Mia dua vizito estis al la biskvitfirmao. Tie oni klarigis, ke la semajna pago estas kvar pundoj plus eta procento. Oni faris diversajn demandojn kaj sciigis min, ke multaj aspiras la postenon kaj ke la firmao donos al mi respondon la sekvontan tagon. La tria vizito estis al danaj importistoj de biero, kiuj havis kiel kromvaron kelkajn iom strangaspektajn kuirpotojn. Tiuj venis el Ameriko, sed ŝajne oni sciis nenion pri la kuirmetodo, krom la informo en kelkaj klarigaj flugfolioj. Kvankam temis pri kurtaĝa pago, tiuj kuirpotoj vekis mian intereson. Ilia nomo estis "senakva kuirilo", ĉar oni povas kuiri legomojn sen uzo de akvo. La kuirilo troviĝis en kvar grandoj, kaj la meza grando estis iom pli ol unu futon alta kaj iom malpli diametre. Ĝi estis el aluminio kaj havis specialan duoblan bazon por malhelpi brulon de la kuiraĵoj. La kovrilo estis hermetike fermebla per krampoj. La poto enhavis gamelojn, kiuj dividis la spacon kaj entenis la diversajn manĝaĵojn. Sume, en unu kuirilo povis esti kuirata kompleta manĝo el viando, legomoj kaj deserto. La avantaĝoj de tiu kuirmetodo estis multaj, nome: ŝparo de kuirgaso, kuirado sen prizorgo, konservo de la valoraj nutraj elementoj, kiuj estas kutime forboligataj el la manĝo ktp.
Tiu artiklo estis tute nova, kaj kvankam mi havis fortan emon pioniri ĝin, la metodo vendi ĝin podetale starigis problemon antaŭ mi. Se mi kuirus manĝon por montri la efikecon de la kuirmetodo, la tempoperdo estus troa. Sed mi decidis ne cerbumi pri tio, ĉar ankoraŭ mi ne sciis, kiun laboron mi elektos. Provizore, mi pensis, mi ne decidu pri iu el la tri postenoj ĝis post bona esploro.
Tiun saman posttagmezon mi iris al la lerna kurso de la brosfirmao. La lernejo estis sufiĉe granda kontoro. La vendistoj de la firmao kaj kelkaj lernantoj sidis en la ĉambro. Sur la muro pendis karto kun diknigra zigzaga streko. Mi sidiĝis sur seĝo iom flanke. Neniu priatentis min.
Babelo da voĉoj muĝis en la ĉambro, kaj preskaŭ ĉiuj interparolis laŭte. La plimulto de la vendistoj estis junaj, sed troviĝis kelkaj mezaĝuloj, kiuj ĝenerale ne estis tiel babilemaj kaj entuziasmaj kiel aliaj. Ŝajne ĉiuj konis unu la alian kaj nomis sin reciproke per antaŭnomo aŭ kromnomo. En la Babelo aŭdiĝis apartaj laŭtaj frazoj kaj frazeroj.
"He, Terry, kiom vi vendis. hodiaŭ, vi malbenita mensogulo?"
"Mi vendis tiom, ke mi..."
"Fermu la buŝaĉon, ni ne kredus, se vi ĵurus je viaj gepatroj."
Kaj plenda voĉo aŭdiĝis:
"...tiu damnita kvartalo! Kiel oni povas enspezi, kiam ĉiu dua virino volas elŝuldiĝi en la litĉambro? Hodiaŭ..."
"Jes, estas vere," pepe interrompis viro preskaŭ nan-statura. "Ĉu vi scias, ke la karbovendisto hieraŭ vespere iris laŭ la stratoj alkroĉita al sia ĉevalo por ne fali... Jes, kredu min, ĝi estas vera... Plene elĉerpita li estis, kaj li streĉtone kriadis per malforta voĉo: Karbo kontraŭ mono! Karbo kontraŭ mono!"
Ĉiuj ridis. Aŭdiĝis alia voĉo:
"Ba! Vi ne povus eĉ vendi kojonojn al eŭnuko."
...necesas nur scii kiel trakti kun virinoj," fanfaronis iu kun filmaktora aspekto.
"Estu singarda, Ŝranko," respondis aliulo, "aŭ vi pasigos alian nokton en ŝranko, kiam edzo neaverte venos hejmen,"
"...kaj tiu bastardo insultis kaj minacis, kriante: "Mi ne volas aĉeti skabiajn brosojn de ĉiu ĉifonulo, kiu venas al la pordo"... Je Kristo, se nur estus mal ume, mi tuj torde elŝirus radike liajn du..."
"Pst, venas la ĉefulo," avertis voĉo.
Subita silento. La instruisto envenis. Li estis mezstatura viro kun nigraj haroj. Preterpasante lin sur la strato, oni taksus lin impone serioza persono; sed kiam li komencis paroli, lia tuta vizaĝo radiis entuziasme kaj liaj okuloj brile saltetis. Lia maniero uzi elokvente la manojn kaj ŝultrojn estis pli latina ol tipe angla. Li komencis paroli flue kaj senpaŭze:
"Ha bone," li komencis. "Tre bone, vi preskaŭ ĉiuj estas ĉi tie ĉi-vespere, tion mi ŝatas, tre ŝatas, ĉiam venu, ĉiam interesiĝu. Memoru, ke vi estas parto de granda organizo por helpi al la homaro, por faciligi laboron, por purigi la domojn; vi devas esti fieraj, jes, ĉiu el vi devas esti fierega pro la misio, kiun vi plenumas; ne forgesu tion, ĉiam memoru ĝin, pensu pri ĝi, sonĝu pri ĝi. Ne pensu pri brosoj, ordinaraj brosoj, sed pri "mirbrosoj". Sole mirbrosoj povas purigi tiel nete, purigi en ĉiu angulo, purigi sen batiĝi frakase kontraŭ la meblaro; mirbrosoj povas daŭri eterne! Nu rigardu al la karto; jes, la vend-indika streko altiĝas, sed ne sufiĉe, ĝi devas altiĝi pli krute, ĝi devas transiri la randon de la papero, ni eĉ altigos la plafonon por doni vojon al la streko! Al ĉiuj necesas mirbrosoj, nepre necesas... Se ili ne scias tion, estas via devo, via homa misio, sciigi ilin. Ĉiu balaas, ĉiu broslavas, ĉiu uzas brosojn por cent aferoj, kaj ili kriple manipulas per ordinaraj brosoj. Ne malkuraĝiĝu, se ili estas tro konservativaj por flankenmeti siajn anakronismojn, tiu batalo kontraŭ eksdataj ideoj estis la amara sperto de ĉiu pioniro, de kiam la historio komenciĝis. Sed post la aĉeto de nur unu mirbroso, ili senpacience venigos vin, ili dankos vin. Kiam vi trudos vin al ili, tenu mense la celon, la gloran celon: helpon al virinaro! Neniel rilatas, ke oni jam havas brosojn, la grava punkto estas, ke oni ne havas mirbrosojn. Ĉu oni rifuzas modernan lavmaŝinon, ĉar oni jam posedas kuvon? Ĉu oni rifuzas elektran lumon, ĉar oni posedas kandelojn? Ne, lernantoj... jes, mi nomas vin ĉiujn lernantoj... mi ankaŭ estas lernanto, ĉar mi ĉiam lernas. Lernu, lernadu! Virino diros ke la mirbroso estas ankaŭ utila por tiu kaj tiu laboro; bone, vi lernos de tio, tiu punkto iĝos varba argumento por la postaj klientoj."
Li paŭzis iom senspire, atendante ke la klasanoj sorbu liajn ŝovinismajn vortojn. Li daŭrigis per pli serioza voĉo: