38537.fb2 Kredu min, sinjorino! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 20

Kredu min, sinjorino! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 20

"Ĉu vi havas iom da mono por aĉeti?"

"Nu, jes, sed kion kaj kie aĉeti?"

"Mi konas firmaon ĉi tie, kiu makleras varojn al bazaruloj. La aĵoj estas malgrandaj, kaj la kosto estas frivola. Ni povos iri fari elekton. Io ajn vendiĝus en tiu foiro, mi kredas."

"Bone, parolu al Syd! Domaĝe, ke mi ne povos dungi vin, ĉar ĉe tiuj malgrandaj standoj unu sufiĉas, sed, momenton! Mi havas ideon. Se vi povos ricevi standon tre malaltkoste, kial ne preni du kaj trafiki du specojn de varoj? Vi povus labori ĉe unu stando, kaj mi ĉe la alia. Pri salajro ne temos: ni simple duonigos la profiton. Ĉu tio plaĉus al vi?"

"Plaĉus?? Ĉu urso rifuzus mielon? Koran dankon - vi ofertas malavare. Kie vi loĝas?" ŝi demandis.

"Mi ankoraŭ ne aranĝis."

"Do loĝu ĉe ni. La ŝirmo kostos neniom, sed vi devos aĉeti propran manĝaĵon. Mia hejmo estas en tramvetura distanco de ĉi tie; ĝi estas komforta, kaj vi loĝos kiel en via propra hejmo."

"Dankon, kaj tre volonte! Mi ja scias, ke loĝado ĉi tie en somero estas tre multekosta."

Ni kune iris al Syd. Li estis bonulo kaj postulis tre malaltan prezon. Plue li diris, ke ne necesos pagi, ĝis ni enspezis en la foiro. Ni luis du standojn kaj iris al la pograndisto por mendi ion vendeblan. Ni elektis aĵon por eltiri la sukon el citronoj kaj ankaŭ plektitan dratan pleton, kiun oni metas en kuirpoton por ebligi rostadon en la poto mem, sen uzi grandan bakfornon, kiu mal­ŝparus multe da kuirgaso. La unua artiklo estis malmulte taŭga, sed la dua estis ja bona.

Estis mardo, kaj oni promesis ke la foiro estos preta por malfermo je la venonta sabato. Dum du tagoj Liza kaj mi libertempis. Mi puŝis komercajn aferojn for el la menso. Mi supozis bonan negocon ĉe la foiro, sed mi evitis antaŭkalkuli aŭ atendi tro multe. Mi ne povis imagi, kiel la foiro povus ne sukcesi, tamen kiu scias? En komerca afero plej strangaj kapricoj de la sorto povas ja okazi, eĉ malgraŭ la plej serena aŭspicio.

Vendredon ni eniris la foiron kaj ordigis la standojn prepare je la morgaŭo. Ni aĉetis citronojn, kokinon, legomojn ktp. Entute estis dekduo da standoj. La aliaj bazaruloj estis tre optimismaj, sed mi ne lasis min forporti de ilia entuziasmo. Sur la estrado montriĝos la "Omara Virino". Vendrede vespere ŝi antaŭprovis sian prezentaĵon. Ŝi ruĝigis la vizaĝon kaj iris sur la estradon, kie staris tablo, kaj tie sur la tablo ni vidis virinan vizaĝon sen virina korpo, sed de ŝia kolo etendiĝis omaraj gamboj kun du tenajlaj ekstremaĵoj. Kiel la iluzio estis aranĝita, mi ne scias, sed mi konjektis, ke ĝi estas iel kreita per speguloj. Mi diris al ŝi:

"Omaro ne estas ruĝa ĝis post boligo. Ĝi devus esti nigra, se ĝi ja vivas, kiel vi prezentas."

"Mi scias tion," ŝi ridis. "Sed boligita omaro pli longe restas freŝa, ol kruda besto nekuirita, do mi ne bezonas tiel ofte aĉeti novan, kaj cetere la ruĝa koloro estas pli sensacia. La scienca precizo ne tre gravas. Nur atendu ĝis morgaŭ, kaj vi vidos la homojn enveni amase por vidi min."

"Kaj kion vi faros, se oni volos vidi vin manĝi nekuiritajn fiŝojn, kiel asertas viaj reklamoj?"

"Ho, tute simple. Mi manĝos ostrojn. Tiuj estas nekuiritaj fiŝoj, ĉu ne?" ŝi bonhumoris.

Sabaton la foiro malfermiĝis je la naŭa matene. Neniu envenis. Ni ne zorgis. "Ho, estas frue," diris la bazaruloj, "ni ne malpaciencu, ni atendu iomete." Ni atendis dum la tuta mateno, sed ne eĉ unu persono envenis. Ŝajnis nekredeble. Mi diris:

"La granda fluo da homoj, kiun mi antaŭe vidis preterpasi la pordon, estis la faktoro, kiu esperigis min; sed nun estas ĝuste tiu preterfluado, kiu ĝenas min!" Sed oni respondis, ke mi ne estu pesimisto. Mi komencis dubi pri la grandega sukceso, kiun ĉiuj atendis; sed la ĝenerala optimismo vartis ankoraŭ mian esperon. Dum la sekvinta semajno envenis nur manpleno da personoj; tamen la bazaruloj insistis, ke tio nenion signifas, ĉar estas ankoraŭ frue en somero kaj oni devas enkalkuli la belan veteron, kiu logas ĉiujn rekte al la malbordo. "Sed vi vidos ĉi tiun semajnfinon. Estos pentekosto, la urbo pleniĝos de vizitantoj." Ŝajnis al mi, ke vizitantoj tute ne mankas; se nur unu el cent envenus, ni bonege negocus."

Venis vendredo antaŭ pentekosto. Miloj da homoj enfluis la urbon; sed al ni estis same, kiel se ni starus en mezo de la Sahara dezerto. Tamen ankoraŭ la bazaruloj ne povis aŭ ne volis kredi, ke la foiro ne pliboniĝos. Ilia klarigo nun estis, ke la homoj ĵus alvenis kaj estas okupitaj trovi la loĝejojn, elpaki valizojn ktp., do ke ili ankoraŭ ne havis tempon por orientiĝi. Je tiu punkto mi fine perdis ĉiujn esperojn; sed mi ne forlasis la foiron, ĉar alie kien mi iru? Dum la pentekosta semajnfino - tio estas vendredo, sabato, dimanĉo kaj lundo - niaj du standoj kune enspezis kvar ŝilingojn kaj ses pencojn, kaj tiu mizeraĵo prezentis la plej altan enspezon de la tuta foiro!

Finfine la bazaruloj ne povis nei al si, ke la foiro sin pruvis vere fiaska entrepreno. La "Omara Virino," venis al mi ĉagrenite. Ŝi nun estis virino pli amara ol omara. Ŝi diris:

"Mia mono elĉerpiĝis antaŭ kelkaj tagoj, kaj mi nun estas preskaŭ preta manĝi iun ajn specon de nekuirita fiŝo." Kaj ŝi aldonis malgaje: "Sed neniu eĉ envenis por proponi tion." La Omara Virino ne povis elteni kaj ŝi forlasis la foiron. Unu-du aliaj volis forlasi; sed la ĝenerala opinio estis, ke ne estus dece forlasi Syd, ĉar li estas ja bonulo, kaj ke eble troviĝos maniero sukcesigi la foiron, se ni ne, per forkuro, devigos lin fermi la halon. Syd pagis grandan sumon por la luo de la halo, ĉar li devis lui ĝin por la daŭro de la somero. Li agis malavare al ni kaj ja provis elpensi rimedojn, do ni decidis helpi al li almenaŭ per restado.

Syd konkludis, ke la omarvirina spektaklo ne estis sufiĉe alloga, kaj li decidis venigi pilolvendiston. Tiu pilolvendisto laboris en la jena maniero. Li staris ĉe la enirejo kun granda serpento volvita ĉirkaŭ la korpo. Homoj kolektiĝas kaj rigardas scivoleme. Li parolas pri la serpento kaj po iom paŝetas malantaŭen, instigante la homojn sekvi lin. Kiam li atingas la estradon, li suriras, parolante pri serpenta veneno kaj kontraŭvenenaj medikamentoj, kaj de tiu punkto gvidas sian parolon al la piloloj, kiujn li vendas. Sed al la pilolvendisto mankis serpento.

Syd kaj li iris al Liverpool per aŭtomobilo kaj aŭ luis aŭ aĉetis serpenton. Ili revenis kontente kun la besto en ligna kesto, kaj niaj esperoj komencis ekflamiĝi. La nova provo stimulis kaj gajigis nin. Ni vive deziris vidi la serpenton kaj rigardis de ioma distanco, dum la pilolisto komencis malfermi la keston. Kiam li levis la kovrilon, la serpento timige siblis kaj fulme ĵetis la kapon mordintence al la vendisto. Li apenaŭ sukcesis forsalti sufiĉe rapide. La serpento rampis rapide el la kesto kaj kondutis sovaĝe. La pilolvendisto kriis averte al ni; sed tio ne estis necesa, ĉar ni jam forkuris ĉiudirekte.

La serpento estis en la mezo de la halo. Kelkaj el ni atingis la elirejon, sed aliaj troviĝis malantaŭe kaj timis preterpasi la beston por eliri. Ĉe ĉiu moveto de la serpento la kaptitaj bazaruloj saltis tien kaj tien, kaj la vendisto dume provis per balailo enigi la serpenton en ĝian keston. La virinoj kriis panike, kaj amaso da personoj kolektiĝis ĉe la pordo, sed por la unua fojo en sia vivo la bazaruloj ne provis profiti la okazon por vendi al la ĉeestantaro. Oni enportis diversajn ilojn, inkluzive de longa stango, fosilo kaj rastilo. Kelkaj viroj kuraĝe helpis, kaj fine la serpento estis enigita en la keston kaj la kovrilo riglita. La pilolisto blasfemis: "Tiu bastarda vermo estas sovaĝa, kaj oni eĉ ne venenokastris ĝin! Je Kristo, mi senhaŭtigos ilin kiam mi reportos ĝin! Kia kanajlaĵo, doni al mi tian serpenton!"

La pilolisto kaj Syd reportis la serpenton al Liverpool. Ili revenis kun alia. "Ne timu," diris la pilolisto, "ĉi tiu estas bona. Mi certiĝis pri tio."

Sed ni staris tre distance, dum li elprenis ĝin el la kesto. La pilolisto volvis la serpenton ĉirkaŭ sin kaj karesis ĝin sen ia timo. Pograde ni kuraĝiĝis kaj riskis tuŝi kaj palpi ĝin. Ni alkutimiĝis al la serpento kaj amikiĝis.

Tiu serpento estis la ĝusta antitezo de la unua. Ĝi rigardis nin per molaj okuloj, kaj ĝia tuta vizaĝo esprimis amon. Ni tre ŝatis ĝin, kaj ĝi iĝis nia dorlotbesto. Ni povis fari kun ĝi kion ajn, kaj ĝi ne protestis, sed nur plaĉe glitetis silke. La pilolisto sukcesis enigi kelkajn klientojn, sed ne estis sufiĉe da ili kaj la negoco daŭris malbone. Unu matenon la serpento mortis, kaj nur tiam ni konstatis, ke ĝi estis duonmorta jam ĉe alveno. Syd preskaŭ elŝiris sian hararon. "Kia damnita sorto!" li diris. "Ĝio iras malbone. Kion mi faru nun?"

Ni atendis dum pluraj tagoj, kaj Syd dume klopodis trovi solvon. Li serĉis ion alian por interesigi la homojn, Unu bazarulo ne povis elteni la malaltan enspezon, do pardonpetis kaj foriris. Syd trovis interesilon por la foiro. Li aranĝis, ke profesia fastisto envenu. La fastisto enportis munteblan kestegon el ligno kaj vitro kaj starigis ĝin en la mezo de la halo. Li aranĝis vandon por parte ŝirmi ĝin de libera vido. Ekster la halo li fiksis reklamafiŝojn, kiuj anoncis, ke li estas mondfama, ke li jam rezistis kontraŭ nemanĝo dum tiom da tagoj, kaj ke nun li restos en la kaĝo tage kaj nokte por provi superi la ĝistiaman rekordon. Li plu anoncis, ke la foiro restos malfermita dumnokte, tiel ke iu ajn povos enveni kaj kontroli, ke li ne manĝas. La prezo por vidi lin estis ses pencoj.

Ni sciis, ke fastanta homo ordinare vekas grandan intereson en Blackpool, precipe post paso de iom da tempo. Sed preskaŭ neniu interesiĝis. Post iom pli ol du semajnoj la fastisto elvenis sakrante kaj plendante amare, ke li eĉ ne povas enspezi sufiĉe... por manĝi.

Post tio Syd lasis fali la manojn. Li dankis nin pro nia kamaradeca helpo. Li postulis nenian pagon kaj konsilis al ni ĉiuj foriri. Li mem sukcesis reluigi la halon al iu aŭkciisto, kaj rehavis iom de sia mono.

Liza kaj mi havis la stokon, sed nia mono plene elĉerpiĝis.

26. VORTO AMEMA EL BUŜO BLASFEMA.

Liza kaj mi travagis Blackpool por trovi lokon, kie ni povus disvendi nian stokon al la publiko, sed ĉiuj standoj estis jam okupitaj. Ni manĝis mizere sed estis sufiĉe kontentaj. Nia malbona sorto ne ĝenis nin kaj ni eĉ povis ridi pri la malfacilaĵoj, kiujn ni spertis. Interalie ni enketis ĉe mezaĝa paro, kiun ni konis supraĵe, kaj ni ofte babilis kun ili ĉe ilia stando en la Blackpool'a "Olympia". Ĉiuj nomis ilin per la nomoj Lottie kaj Foster. Mi neniam eksciis la familian nomon de Lottie nek la antaŭnomon de Foster. Foster estis krudulo needukita, kaj li ofte pritraktis temojn tute erare kaj ofendiĝis kaj eĉ mienis minace, se oni kontraŭis liajn fuŝajn asertojn. Lottie estis simpatia; sed ŝia elekto de emfazaj vortoj estis tre ŝoka. Estis videble, ke ŝi estis iam tre bela junulino, malgraŭ la signoj de aĝo kaj diboĉo, kiuj regis sur ŝia vizaĝo. Ili ambaŭ forte drinkadis kaj ofte estis parte ebriaj dum la laboro. Laŭtaj kvereloj ofte okazis inter ili, kaj dum tiuj kvereloj la reciprokaj insultoj ne taŭgis por delikataj oreloj. Lottie kaj Foster estis edziĝintaj... sed ne unu al la alia.

Ili ofte invitis nin al kundrinko; sed ni ne emis, kaj cetere ni ne havis monon. Ili bone sciis pri nia malriĉeco kaj insistis pagi la drinkelspezon, se nur ni akompanus ilin al la drinkejo. Sed al ili eĉ ne venis en la kapon proponi pagi manĝon aŭ eĉ tason da teo. Tian proponon, cetere, ni ne povus akcepti, ĉar ni ne povus reciproki; sed mi rekonstatis ion, kion mi ofte rimarkis ĉe drinkuloj. Se drinkuloj disponas pri mono, ili ĉiam estas pretaj libere regali per drinkaĵoj kaj ofte ofendiĝus, se oni malakceptus; sed se oni petas de ili kelkajn pencojn por aĉeti sandviĉon aŭ alian simplan manĝaĵon, ili tuj komencas preteksti por eviti tiun komplezon.

Ili havis kelkmonatan infanon, kaj Lottie amegis ĝin. Iun tagon mi renkontis ŝin, dum ŝi promenis veturigante la infanon en ĉareto.

Mi parolis al ŝi, kaj ŝi fiere montris al mi sian infaneton. Estis vera plezuro vidi, kiel ŝia vizaĝo radiis pro amo, kiam ŝi dorlote parolis al ĝi. Sed ŝi alparolis la infanon ne per la kutimaj amvortoj. Ŝi uzis la plej aĉajn fivortojn, sed flustris ilin tiel korameme, ke mi ne sentis naŭzon. Mi aŭskultis mirigite, ĉar tiuj maldecaj vortoj estis tiom amplene ŝargitaj kaj mieldolĉe diritaj, dum ŝi dorlotis, karesis kaj kisis la infanon, ke iel ilia krudeco iĝis bela kaj tuŝis min senfine pli agrable ol la kutimaj beldiraĵoj porinfanaj. Estis tre stranga sperto konstati, ke mi aprobas kaj eĉ ĝuas tian trivialecon. Dum ŝi sin okupis pri la infano, ŝia vizaĝesprimo hele beliĝis, ŝiaj okuloj iĝis mole karesemaj, kaj mi vidis tiun diboĉulinon transformiĝi al sanktulino. Neniam antaŭe mi spertis aŭ eĉ imagis ion tian.

27. DEKSTRA MANO NE SCIU KION FARAS LA MALDEKSTRA.

Liza aranĝis kun butikisto vendi en lia butiko la "Suk­-spilojn" (por ĉerpi sukon el citronoj). La aranĝo kun la butikisto estis la kutima - nome, ke ŝi uzu lokon en la butiko por montri kaj vendi ilin kaj ke li ricevu trionon de la tuta enspezo. Mi helpis al ŝi loki tablon flanke de la enirejo kaj fiksi tie kaj tie reklamojn. Ni sternis vakstolon sur la tablo tiel, ke ĝi penci s kovrante la antaŭon de la tablo.

La "spilo" estis aluminia tubo iom pli dika ol krajono kaj sufiĉe longa por trapiki citronon. Tiu tubeto estis plena de truoj. Ligna bastoneto konvena al la tubkalibro kompletigis la spilon. Laŭ la ekspono oni simple puŝas la tubeton tra la citrono laŭlonge kaj iom oblikve, en­ŝovas interne la stangeton por senigi la tubon de pulpo kaj semoj, poste elprenas la stangeton. Post tio necesas simple cirkaŭpremi la citronon per la mano kaj la suko elfluas aŭ gute aŭ fontane, konforme al la daŭro de la premo. Do jen oni havas kranon, el kiu facile venas suko senpulpa kaj sensema... klarigas la eksponisto... kaj tiel facile oni povas reguligi gute li sukon, por delikate aromi manĝaĵojn aŭ aspergi fiŝon aŭ eĉ dike fluigi la sukon, en iu ajn konvena kvanto. Poste oni povas remeti la bastoneton kaj tiel sigeli la citronon, tenante la restan sukon freŝa dum longa tempo. Tiel facila ĝi estas.

Liza uzis plenmaturajn citronojn kaj forte rulpremis ilin prepare, knedante ilin, ĝis ili fariĝis tute "kaŭĉukaj". Eĉ post tio ŝi devis fortege premi ilin per la mano, dum ŝi eksponis, kaj devis serene kaŝi de la kliento, kiel energie ŝi premas.

La vetero estis favore pluva, kaj ŝi sufiĉe vendis, sed la vendoprezo estis nur po ses pencoj, el kio du pencoj estis por la butikisto. Do malmulto restis por aĉeto de nova stoko kaj por vivado. Krome oni devis uzi multajn citronojn, ĉar necesis unu citrono por ĉiu ekspono. Ĉiufoje oni povas vendi unu-du ĝis ses aŭ sep, sed povas okazi sufiĉe ofte, ke ekspono neniom vendigas. Liza kutime revenis hejmen post la tagfino laca kaj kun mano, kiu doloris pro streĉado. La laboro estis monotona, kvankam unu tagon Liza rakontis amuzan okazintaĵon. Sinjorino envenis, atentis la eksponon, kaj poste postulis dekdu spilojn. Liza demandis: "Ĉu vi aĉetas la dekduon por disdonaci ilin al amikoj?"

"Ho, ne," ŝi respondis naive-sincere. "Mi mem havas hejme dekdu citronojn!" Dum Liza laboris, mi serĉis manieron starigi komerceton, sed mi ne sukcesis. La vendado de Liza pligrandiĝis, kaj kiam mi diris al ŝi laŭde, ke ŝi plispertiĝas, ŝi respondis nur per enigma rideto. Unu matenon, iom post la deka, Liza revenis de la laboro.

"Kio do?" mi demandis. "Ĉu vi ne laboras hodiaŭ?"

"Nek hodiaŭ nek morgaŭ nek iam plu en tiu butiko. Oni ĝentile forpelis min afable min puŝis tra la pordo!"

"Sed pro kio?"

"Pro tio, ke la butikestro estas stulta. Kiel vi scias, mi multe pligrandigis la vendadon lastatempe, sed ĉimatene li decidis, ke tio ne plaĉas... jen pro kio!"

"Nu, nu, Liza, mi konas vin. Bonvolu rakonti la cirkonstancojn! Neniu butikisto estas tiom stulta, ke li forpelus vin tial, ke vi bone enspezas! Tio ne havas sencon. Kion alian vi faris? Ĉu vi eble vendis spilon al lia edzino, aŭ ĉu vi asertis ke vi povas per ĝi elpreni la sukon el melono aŭ vinbero?"

"Kia suspektema homo vi estas! Vi ja scias, ke mi ne malĝuste raportus! Okazis jene. Ĉi-matene mi alvenis iom frue al la laboro, kaj antaŭ mia veno amikoj de la butikestro vizitis lin. Li fanfaronis pri la spilo kaj fiere montris ĝin al ili. Li prenis nepreparitan citronon, trapikis ĝin per la spilo kaj manpremis tiom forte, ke li preskaŭ frakasis la pojnon. Li sukcesis eligi sufiĉe da suko por sattrinkigi muŝon. Mi povas imagi, ke li ruĝiĝis pro honto antaŭ siaj konatoj, kiam ili vidis ke la kvanto da suko ne superis la kvanton da ŝvito sur lia frunto. Post tio li esploris kaj eltrovis, kiel mi pli bone eligis sukon kaj pli bone vendis lastatempe."

"Nur por faciligi la laboron, mi faris tiel. Mi ŝraŭbis hokon al la subo de la tablo ĉe mia flanko. Sur ĝi mi pendigis sitelon da akvo. Mi pretigis kiel kutime tri­kvar citronojn, tratruis ilin, poste per la pinto de la spilo mi disrompis interne la citronan histon, ĝis ĝi estis tute spongsimila. Tiujn citronojn mi havis ĉiam en la akvo. Kiam klientoj kolektiĝis, mi povis facile atingi la citronojn sen kliniĝi. Mi prenis unu citronon el la sitelo sub la tablo kaj ŝajnigis trabori ĝin per la spilo. Mi devis teni la citronon horizontale, dum mi mienis trabori, alie la "suko" elfluus tro frue. Post elpremo de la "suko mi montris per unu mano al la kvanto ŝprucigita en la glason kaj per la alia mano mi anstataŭigis la drenitan citronon per alia, dum la klientoj forrigardis. Denove mi elpremis abundan sukon el la "sama" citrono. Nu, la butikisto trovis la sitelon da akvo, en kiu naĝis la citronoj, kaj li komprenis ĝenerale, kion mi faris. Sed anstataŭ esti kontenta, li koleriĝis. Ĉu vi povas kredi tion? Ĉu vi povas kredi ke ekzistas viro tiom stulta? Kaj ĉu vi povas imagi kion li malprudente diris? Li havis la impertinenton diri, ke la vendado estas trompa, jen kia viraĉo li estas! Jen kiel li min dankas, ĉar mi nur iom faciligis al mi la laboron. Tiaj stultuloj ne permesas, ke oni honeste profitu!"

"Estas letero por vi," mi diris al Liza, donante ĝin al ŝi. Ŝi prenis ĝin, rigardis la surstampon, turnis ĝin enmane kaj diris: "Nu, kiu skribus al mi de Londono? Eble la dommastrino, kiun mi konas tie... Ne, ne povas esti: ŝi ne havas skribmaŝinon."

"Kial ne skribi al la sendinto por eltrovi kiu sendis ĝin? Aŭ ĉu vi pensas ke estus pli trafe malfermi ĝin por eltrovi?"