38537.fb2 Kredu min, sinjorino! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 21

Kredu min, sinjorino! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 21

"Genia ideo! Eble estas skribaĵo en la koverto".

Ŝi legis kaj diris: "Gi estas de V.I.K. Oni demandas, ĉu mi volus eksponi ĉe foiro en Caernarvon. Kie estas Caernarvon?"

"Vi tiel multe vojaĝis kaj ne konas la geografion? Ĝi estas en Kimrujo, ne tro distance de ĉi tie. Kiam okazos la foiro?"

"Post du semajnoj. V.I.K. ne kutimas voki la provizorajn laborantojn en la mezo de la somero. Ŝajnas, ke iom mankas al ili laborantoj. Mi havas ideon. Mi skribos al ili akceptante la laboron kaj aldonos, ke mi eble povos havigi vin por ili. Tiel ne ŝajnos, ke vi repetas vian oficon kun ĉapelo en mano."

"Ne, mi ne volas labori por ili. Iru vi!"

"Sed kion vi faros, Vik? Kiel vi trovos laboron?"

"Ho, laboro? Tian mi povas facile ricevi. Estas kuirilaj firmaoj, kiuj volonte dungus min, sed mi ne volas labori por iuj."

"Vi ne volas labori? Kial?"

"Aŭskultu, Liza! Mi estas senmona kaj ne scias, kien min turni; sed se mi akceptos dunglaboron, mi neniam havos ŝancon prosperi. Ne! Malgraŭ mia mizera stato mi intencas elteni, ĝis mi trovos kion mi celas. Mi scias, ke obstini en mia ideo pri propra komerco ŝajnas malsaĝe post miaj lastatempaj spertoj, sed tiu ideo fiksiĝis en mia kapo."

"Do, mi eltenos kun vi," diris Liza.

"Tute ne. Vi laboru - mi serĉos. Mi faras al vi ĉi tiun promeson. Se mi fine sukcesos starigi komercon, mi enprenos vin kiel partoprenantinon, kaj ni duonigos ĉion. Vi estas bonega vendistino kaj tre valorus kiel asociano."

"Prefere mi ne akceptu la oficon ĉe V.I.K. sed venu kun vi, por ke ni povu helpi unu al la alia."

"Ne, Liza, tio estas malsaĝa ideo. Ne necesas, ke ni ambaŭ risku malsaton, kaj cetere vi havas la devon monhelpi al via familio. Vi laboru, kaj mi restos ĉe mia decido kaj ankaŭ ĉe mia promeso al vi. Mi havas la stokon da rostkradoj kaj mi klopodos vendi tiujn komence. Vero estas, ke mi jam decidis iri al Liverpool por trovi vendlokon en magazeno. Mi konas iun fakestron en magazeno tie, kaj eble tio helpos."

"Se vi nepre decidis, Vik, nu, mi havas kelkajn ŝilingojn kiujn mi volonte donos al vi. Verŝajne sufiĉe por pagi la veturon. Sed kiel vi superos la malfacilaĵojn en Liverpool? Eĉ se vi sukcesos trovi vendlokon? La magazeno ne pagos vian parton de la enspezo antaŭ la fino de la semajno; do, kiel vi sukcesos loĝi kaj manĝi intertempe?"

"Nu, tiun problemon mi solvos siatempe. Dankon pro la propono de la monhelpo, sed mi ne volas ĝin. Tenu ĝin, vi ĝin bezonos."

"Sed kiel vi povos iri al Liverpool?"

"Tre simple, mi iros piede."

"Piede? Sed tio ne estas ebla. Ĝi estas longa vojo."

"Ne longa, ĝi estas 80 kilometroj, kaj mi ja iros piede ... kiam mi ne veturos aŭtomobile!"

"Mi ne komprenas," diris Liza. "Per kies aŭtomobilo?"

"Per ĉies. Ordinara viro uzas unu aŭtomobilon, sed mi uzos multajn. Ĉu vi komprenas min? Simple dirite, mi intencas petveturi."

Liza kontraŭis la ideon, sed mi obstinis, kaj fine ni interkonsentis ke mi komencu mian petveturadon je la venonta lundo.

28. TUTE LIBERA KIEL BIRDO AERA.

Lundo frumatene. La tago vekiĝis kun afabla rideto, kaj la suno, rigardante el purblua ĉielo, aŭguris belan tagon. Mi rigardis al la ĉielo, riverencis gaje kaj diris: "Mil dankojn al vi, amiko!" Tia estis mia humoro, Mi elektis mian plejbonan kostumon kaj zorge tualetis. Mi fieris pri tiu kostumo; ĝi ja estis laŭmode bongusta kaj plene valoris la altan prezon, kiun mi estis paginta por ĝi. Mi ne prenis valizon, sed nur enpoŝigis razilon kaj dentobroson. Mi eĉ ne vestis pluvsurtuton aŭ ĉapelon. Ne venis al mi en la kapon, ke povus pluvi. Kun malpli ol du ŝilingoj en la poŝo mi eliris, post adiaŭoj, kun facila animo kaj sento de aventuro. Mi iris buse ĝis la limo de la urbo laŭ la Liverpool-vojo. Sur la buso mi pripensis la tujan problemon: kiel rapide atingi Liverpool.

"Nu," mi pensis, "mi havas diversajn memelpensitajn maksimojn, kiuj ĉiam helpas al mi. Mi kontrolu kaj esploru ilin. Estas: Kial timi neon? Tiu igas min provi eĉ ŝajne malesperan aferon... sed ne, ĝi ne taŭgas por la momento. Fidu al la lasta mikroskopa ŝanceto! Ne, ankaŭ tiu ne servas. Ĝi servas nur, kiam mi serĉas vojon por eliri el embaraso. Faru kion aliulo ne faras!.. Nu jes, eble tiu servos, al mi ĝis nun ĝi estis la plej utila maksimo. Nu, kion farus aliulo, kiu survoje petas veturigon? Unue li komencas marŝi. Se li marŝas kvin kilometrojn, li nur lacigas sin, sed tiu distanco preskaŭ ne helpas ĉe tiel longa vojo. Kaj pli-malpli la samaj aŭtomobiloj atingas lin, ĉu li estas ĉe la komencpunkto aŭ kelkajn kilometrojn plu. Jes, marŝi estas stulte, ĉar oni povas veturi la saman distanceton, kiun oni marŝus. Sed se mi sidas ĉe la vojrando, mi devas konsideri, kion pensus la aŭtomobilisto... jen, mi ekforgesis pri tiu ali maksimo mia: Konsideru la vidpunkton de la aliulo! Jes, la aliulo certe pensus, ke mi estas inertulo; do entute estos plej bone, se mi atendos, ĝis aŭtomobilo vidi­ĝos, kaj tiam komencos marŝi. Ŝarĝaŭtistoj estos pli komplezaj... ne, pli vere ili estos pli tedataj, ĉar ĉiu petulo celas ilin. Mi devas teni min al la maksimo: Faru kion la aliulo ne farus! Do mi elektos luksajn aŭtojn. Tiel mi iros pli rapide kaj ne haltos tie kaj tie, kiel eble faros ŝarĝaŭtoj. Kaj se mi elektos malnovan aŭton, ĝi povus panei, kaj mi devus halti kaj kunhelpi pro ĝentileco. Do mi mansignalos nur al zorge elektitaj aŭtoj. Sed la signalmaniero? Ankaŭ ĝin mi devas ŝanĝi. La kutima mansvingado kun la dikfingro etendita estas tro almozpeta. Mi devos agi postule, kvazaŭ io grava donus al mi la rajton. Jes, jen mia plano."

Ĉe la bushaltejo mi komencis promeni ĝis preter la lastaj urbaj domoj. Tie mi atendis aŭtomobilojn. Mi provis haltigi du-tri sen sukceso. Mi konstatis kial mi malsukcesis. La vojo estas larĝa kaj ebena, kaj la aŭtoj iras rapide kaj ne emas tro abrupte bremsi, kiam mi mansignalas. Se la vojo estus dekliva, mi povus atendi ĉe la supro aŭ ie, kie la aŭtoj nature malakcelas. Do mi aliigu la signaltaktikon. Mi signalos al aŭtoj, kiam ili estos ankoraŭ malproksimaj, por averti la aŭtiston, poste mi mallevos la brakon kaj ĉe proksimiĝo mi donos definitivan haltsignalon. Tion mi provis; sed la aŭto daŭrigis sian vojon, ĉar ĝi estis plena de homoj. Domaĝe. Kiel mi povus vidi, ĉu aŭto estas plena, kiam ĝi estas malproksima? Tiun punkton mi ne povus solvi, krom se mi uzus teleskopon. La ideo, ke persono petus kun teleskopo ĉe la okulo kaj (mi aldonis) radiosendilo por paroli al la aŭtistoj, bildigis tiel farsan spektaklon, ke mi ne povis ne ridi.

Venis alia aŭtomobilo. Mi signalis, atendis kaj denove signalis, kiam la aŭto estis pli proksima. Ĉe la dua signalo mi iris iom en la vojon kaj, kun brako plene etendita antaŭen, mi igis la aŭton halti. Sen peti pardonon, mi diris: "Ĉu vi iras al Preston?" Li jesis, kaj mi diris: "Dankon - ĉu vi komplezus? Mi trafis en embarason." Kaj sen plu diri aŭ heziti, mi eniris. Ni afable parolis dum la veturado, kaj la aŭtisto demandis al mi, kie mi forlasis la difektitan aŭton? Mi klarigis, ke mi ne havas aŭton. Mi konstatis, ke miaj bonkvalitaj vestoj, mia naturŝajna aŭtoritateco kaj eĉ mia hazarda elekto de vortoj supozigis al li, ke mi posedas aŭton. Tia estas la mondo, mi meditis. Oni volonte helpas al homo, kiu ŝajnas ne ekstreme bezoni helpon. Mi vidis ĉifonulojn kaj virojn videble senlaborajn humile peti veturigon kaj sciis, ke ili devas multe klopodi, por ke eĉ ŝarĝaŭtomobilo atentu ilin.

En Preston mi facile "kroĉis," aŭton, kiu portis min partvoje al Liverpool, kaj per tria mi atingis Liverpool pli frue, ol se mi estus irinta buse. La tria aŭtisto estis tre afabla kaj invitis min al botelo da biero kaj sandvi­ĉoj, kiujn li aĉetis en ĉevoja trinkejo.

En Liverpool mi iris rekte al granda magazeno kaj parolis al la fakestro, kiun mi konis tie. Lia nomo estis Priestley. Mi foje eksponvendis en lia fako. Li estis tipo aŭ ridiga aŭ naŭza, depende de la perspektivo de la observanto. Mi tre ofte renkontis similajn tipojn, precipe en magazenoj. Ordinare ili komencas labori kiel simplaj komizoj por kompatinda pago, tuj kiam ili forlasas la lernejon. Post multaj jaroj ili atingas postenon, kiu kunhavas iom da aŭtoritateco, kaj tio parte kompensas tion, ke ili ne ricevas salajron adekvatan al ilia ofico. Ĉar estas granda honoro esti parteto de potenca akcia firmao, ĉu ne? La sento de supereco super la taĉmento da pigmeoj, kiun ili antaŭnelonge forlasis, pufigas ilian memestimon. Ilia tuta parolado celas impresi ilian gravecon sur ĉiun, kiu povas aŭskulti sen oscedi. Naiva aŭskultanto komprenus, ke la potenca kompanio, kiun la imponulo ĉiam nomas per "ni", bankrotus sen la prizorgo de la parolanto. Ordinare tia imponulo legas komercajn gazetojn kaj eĉ parkeras komercajn terminojn, kiujn li nur nebule komprenas, kaj ĉe ĉiu okazo li uzas ilin, ĝuste aŭ mise, por ke la mondo genufleksu antaŭ tia komerca geniulo.

Mi klarigis al Priestley mian deziron eksponvendi la rostkradojn en lia fako. "Ne estas eble," li diris. "Ni aĉetis por dek mil pundoj da varoj kaj ne estas loko, kaj cetere mi decidis fari grandan ŝanĝon en la fako kaj intencas transloki la lignaĵan sekcion al la alia flanko. Mi devas konstante modernigi laŭ la lastdataj komercaj postuloj, stimuli, hm, la debiton kaj teni altaj la akciojn de nia firmao. Ne, mi bedaŭras, ke mi ne povas oferi al vi el nia spaco. Ĉiu kvadrata metro devas esti racie ekspluatata, kaj mi ne povas fari favoron, kiu malutilus nian intereson. Mi havas grandan respondecon, sciu."

"Vi ja estas grava persono," mi diris humile.

"Ho, estas mia laboro," li diris kun pseŭda modesteco. Kun la ofico venas la devoj, sciu."

"Ĝu eble vi, kun via pozicio, povus informi min pri io?"

"Nu, certe, mia knabo; se ĝi ne estas komerca sekreto."

"Pri tio mi fidas al via juĝo," mi diris, dum mi vidis lin ŝveli de momento al momento.

"Ne timu, demandu libere!" li diris grandanime.

"Dankon. Estas jeno: Ĉu via edzino batas vin hejme?"

Kaj antaŭ ol li povis rekonsciiĝi de mia sarkasma bato, mi abrupte forlasis lin. De tiu magazeno mi iris al magazeno Lewis, la plej granda en Liverpool. Sed ankaŭ tie mi malsukcesis. Mi ĉirkaŭvagis en la magazeno dum iom da tempo, pensante kion fari, kiam mi vidis bazarulinon veni al mi salute. Mi juĝis, ke ŝi estas proksimume kvindekjara.

"Vik," ŝi vokis, "kiel vi fartas? Kia feliĉo renkonti vin! Vi ja promesis, ke vi loĝos ĉe mi, se vi venos al mia hejmurbo."

Ni manpremis, sed mi tute ne rekonis ŝin, kaj dum ŝi parolis, mi klopodis rememori kie ni renkontiĝis.

"Estas longa tempo, de kiam mi laste vidis vin," ŝi daŭrigis. "Mi neniam forgesos la tempon, kiam vi estis kaptita inter la ferstangoj de la turniĝanta kradpordo en Birmingham, kaj oni diris, ke nur forĝisto povus liberigi vin. Ĉu vi ne memoras ke vi diris, ke nur dank al la lasta mikroskopa ŝanceto vi sukcesis eltiri vin?"

Nun mi memoris pri ŝi tre nebule, sed mi estis tro distrita por emi daŭrigi la konversacion.

"Jes, jes," mi diris. "Dankon, mi certe venos al vi, sed momente mi estas tro okupita kaj havas gravan rendevuon, do vi devas pardoni min. Sed mi revidos vin denove, antaŭ ol mi forlasos Liverpool."

Kaj mi iris rekte, kvazaŭ mi devus rapidi al iu speciala celo.

En alia parto de la magazeno mi haltis kaj pripensis mian situacion. Mi decidis, ke mi devos tuj trovi regulan laboron, kiu lasos al mi tempon por klopodi la starigon de propra komerco. Sed ordinara laboro estis preskaŭ netrovebla. Estis milionoj da senlaboruloj, kaj multaj ne laboris dum jaroj. Ĉu mi provu ĉe la firmao Lewis? La afero estas senespera. Estas centoj, eble miloj, kiuj longe atendis tian laboron. Kian ŝancon mi havus? Kaj krome mi bezonas laboron urĝe. Sed eble, se mi provus akiri oficon tre respondecan, estus ŝanco. Por la oficoj, kiuj ne postulas grandan sperton, estas multaj kiuj aspiras, sei eble ĉe la supro... ne, eĉ tie ne. Cetere mi ne posedis antaŭan sperton pri tia laboro, nek atestilojn. Provi estus nur vana klopodo. Sed unu el miaj maksimoj venis al mia helpo: Kial timi neon? Mi decidis provi.

La supera ĉefo ĉe Lewis estis s-­ro Marquis, kiu estas nun Lordo Woolton, kaj mi iris rekte al lia kontoro. Sekretariino baris la vojon. Mi diris al ŝi, ke mi deziras alparoli s-­ron Marquis; sed ŝi demandis, pri kio temas mia afero. Mi hezitis, ĉar pera interrilato ne sukcesus; do mi demandis, ĉu ŝi volus porti skriban komunikon de mi al li. Ŝi diris ke jes, do mi skribis ĝin. Mi memorigis lin, ke li parolis iam tre laŭde pri mi al iu, kaj ke mi nun proponas mian servon por estra ofico, sed ke tiu ofico devas esti en Glasgovo. Mi starigis la kondiĉon por doni gravecon al mia propono kaj, krome, mi emis reiri al Skotlando. Sed malgraŭ miaj elektemaj postuloj mi estis preta balai la kelon, se nur mi povus enspezi.

La sekretariino revenis kaj diris, ke mi eraris, turnante min al s-­ro Marquis, sed mi devas turni min al s-­ro Hooper, kiu pritraktas tiajn aferojn.

"Mi certe ne faros tion," mi diris indignete. "Oni miskomprenas. Mi ne serĉas laboron, mi proponas mian servon. Se mi iros al s-­ro Hooper, mi estos kiel vicostaranto inter centoj, kiuj serĉas vivrimedon."

"Ne," ŝi diris. "Ne estas tiel. Sinjoro Hooper aŭdiencas sole personojn por estraj postenoj."

Mi rolis nedecide, hezitis iom konsiderante, poste mi diris cedeme: "Bone, mi iros al li. Bonvolu anonci min."