38537.fb2
"Bone," mi diris. "Mi vizitos lin kiam mi troviĝos en Glasgovo. Efektive, mi baldaŭ devos iri tien pro komercaj postuloj."
Mi eliris el la konstruaĵo. La posteno estis estonta, do tute ne helpis. Tiu malproksima "pasero en aero," havas nenian gravecon kompare al la urĝaj problemoi de manĝo kaj tranokto. Ĝuste kiam mi estis eliranta el la magazeno, penso trafis min. "Piedbatinda stultulo! Plej dikkapa idioto en ĉi tiu mondo!" mi insultis min. "Blinda bovo mi, kiu ne rimarkis ion pli okulfrapan ol la magazeno mem. Ĝu do estingiĝis la kandelo en mi kapo? Tiu bazarulino... ŝi proponis loĝejon; sed miai okuloj rigardis tiel alte en la nubojn, ke mi ne vidis kio pendis rekte antaŭ mia nazo!"
Mi reiris en la magazenon, veturis per lifto al la koncerna etaĝo kaj diris al la bazarulino:
"Mi trovas, ke mi disponas tempon, do ĉu estos oportune, se mi akceptos ĉi-vespere vian inviton?"
"Nu certe, certe," ŝi respondis varme. "Mi ĝojas, ke vi povas veni."
Je ŝia laborfina horo mi renkontis ŝin, kaj ŝi kondukis min al sia hejmo. Ŝi regalis min gastame, mi dormis en komforta lito kaj bone matenmanĝis. Malgraŭ miaj protestoj ŝi rifuzis akcepti pagon rekompence. Kompreneble mia financa stato ankaŭ ne permesis, ke mi tro forte insistadu.
Marde matene mi adiaŭis al la bonkora bazarulino kaj forlasis ŝin post la deka. Mi petveturis ĝis Manĉestro, distanco de 55 kilometroj, kaj iris al la hejmo de bazarulo, kiun mi konis jam de longe. Oni kromnomis lin Blackie, ĉar li ĉiam vendas nigran lakon por fornoj. Mi ofte monhelpis lin, do mi ne hontis peti noktan restadon kaj manĝon de li. Li estis gastama, kaj mi ne kaŝis mian malriĉan staton de li. La postan matenon mi forlasis lin informinte, ke mi celas la Manĉestran filion de Lewis. Lia hejmo situis ok kilometrojn for de la urbomezo. Blackie diris, ke li mem iros poste al la centro de la urbo, do mi aranĝis renkonti lin ĉe la arkado en la Lewis-konstruaĵo je tagmezo.
Mi iris rekte al la subtera etaĝo de Lewis kaj demandis al la bazaruloj tie laborantaj, ĉu laŭ ilia opinio estas ŝanco enveni kun la rostkradoj.
"Ŝanco?" unu diris. "Vi havas tiom da ŝanco kiel neĝero en infero. La magazeno komencos grandan rabatvendadon, kaj oni bezonos ĉiun metron. Por lasi al ili lokon, ni mem devas foriri, do vi povas taksi vian ŝancon eniĝi. Eĉ la viro, kiu provis iri en Paradizon, havis pli da ŝanco ol vi. Vi ja aŭdis la rakonton?"
"Ne," mi diris.
"Ne? Ĉiu embria bazarulo devus lerni ĝin en la lernejo." La esprimo sur la vizaĝoj de la aliaj bazaruloj avertis min atendi blagon.
"Estis viro, kiu frapis sur la ora pordego de Paradizo. Sankta Petro malfermis la pordon.
"Kio estas via nomo?"
"Karlo Rapo."
"Atendu momenton!" diris Petro. Li reiris en Paradizon kaj fermis post si la pordegon. Petro rigardis sur listo kelkajn kilometrojn longa. Post kvindek jaroj Petro revenis, dum anĝela voĉo aŭdiĝis plendante, ke Petro ne fermadu kaj malfermadu konstante la pordon, ĉar tio faras trablovon. Sed Petro ne atentis al la anĝelo, sed diris al la viro:
"Jes, mi trovis vian nomon, bonŝance ĝi staris ĉe la komenco de la listo; sed estas skribite, ke vi multe pekis, do vi ne povas eniri,"
La enirpetanto kriis: "Ho, vi devas min enlasi! Mi faros volonte ian ajn pentofaron; sed mi nepre devas enveni, ĉar en la Infero atendas min mia bopatrino. Ĝu ne estas io, kion mi povas fari por purigi mian animon? Mi estas preta fari ion ajn; mi eĉ promesas viziti mian bopatrinon ĉiucentjare dum duonhoro!"
"Tio estas ja grandega ofero," aprobis Petro. "Sed ĝi ne estas en la oficiala listo de pentaj agoj."
"Ĉu do ekzistas eblo? demandis la pekulo kun iom da espero en la voĉo.
"Jes..." diris Petro, "sed la tasko por forviŝi viaji pekojn estas nia plej malfacila. Gi estas entute tri taskoj, sed neniu iam ajn sukcesis fari ilin. Mi dubas, ĉu la Ĉefo mem povus fari la lastan, do tute ne utilas."
"Sed mi provos, mi provos, nur donu al mi la ŝancon!"
"Sed mi diras al vi, ke ne estas eble plenumi la kondiĉojn," diris Petro senpacience. "Vi nur perdos la tempon."
Post longa diskuto kaj plenda petado, Petro diris:
"Mi neniam spertis tiom obstinan homon; vi estas pli malcedema, ol niaj maljunaj fraŭlinoj, kiuj volas permeson edziĝi en Paradizo! Do, jen la unua tasko: iru sur la teron kaj elfosu la Himalajajn montegojn per ĉi tiu te-kulereto!"
La pekulo foriris kaj post cent jaroj li revenis. La kulereto, kiu pendis de lia laca brako, estis preskaŭ eluzita. Li diris al Sankta Petro: "Mi plenumis la taskon."
"Mirinde, diris Petro. "Nu, jen la dua tasko: reiru al la mondo kaj elĉerpu la Atlantikan Oceanon per ĉi tiu kudra fingringo."
La pekulo foriris. Post kvincent jaroj li revenis. Li estis iom klinita, kaj en la haroj li havis marherbon kaj kelkajn krabojn, sed li rektigis sin kaj diris fiere:
"Mi faris. Nun donu al mi la trian taskon!"
Petro balancis la kapon kompateme kaj diris:
"Vi bone faris. Eĉ, oni povas diri, tre bone. Sed ne utilas. La tria tasko estas malebla. Estas vane. Mi ne donos!"
"Sed vi devas doni ĝin al mi", ploris la pekulo. "Vi devas!"
"Do bone," cedis Petro, "sed mi avertas, ke ĝi estas tute nefarebla. Jen la tria tasko: iru al la mondo kaj aĉetu de Vik Rossetti kuirilon. Poste redonu la kuirilon kaj rericevu sukcese vian monon!"
Kun malespera krio la viro sin ĵetis el la perono de Paradizo en la abismon."
29. SORTO FLATAS, SORTO BATAS.
"Nu, resume, estos neeble penetri ĉe Lewis," mi meditis amare. "Denove mia espero estas detruita. Ĉu mia sorto neniam ŝanĝiĝos? Ŝajnas al mi, ke mi pekis eĉ pli ol la viro en la rakonto, se mi meritis tian sorton! Eĉ mia maksimo: Kial timi neon? jam ne helpas. La sorto ŝanĝis ĝin al: Kial esperi jeson? Ne ĝenu vin, kara maksimo, ne estas via kulpo: la sorto malamas nin ambaŭ. Nur por esti fidela al vi, mi provos ankoraŭ unu fojon. Mi ja havas tempon por foruzi, ĝis mi renkontos Blackie."
Mi demandis la bazarulojn, kun kiu oni aranĝas eksponvendadon. Ili sciigis, ke estas s-ro Robinson, kies kontoro estas supre, sed ili denove konsilis al mi, ne provi.
Mi iris serĉi la kontoron kaj trovis ĝin en angulo de la tria etaĝo. La kontoro havis maldikajn vandojn, kaj mi klare aŭdis iun paroli interne. Li parolis laŭte, kaj mi atendis ekstere, ĝis li liberiĝos de la intervjuo, kiun li ŝajne havas. Mi ne atentis la paroladon, sed mi ne povis ne aŭdi. Mi konstatis, ke li ne parolas al iu en la kontoro, sed ke li uzas la telefonon.
Mi aŭdis: "Pretekstoj ne interesas min: tio kaj tio estas via afero. Mi scias nur, ke ni devas ricevi liveron; nenio alia min tuŝas. Necesas dek mil por Manĉestro, sep mil por Liverpool, aliaj dek mil por Leeds kaj la cetera kvanto por la aliaj filioj - kaj mi volas ilin tuj. Ĉu vi komprenas: tuj! Mi ne povas vendi pretekstojn, mi vendas varojn. Se ili ne estos liverataj senprokraste, mi aĉetos aliloke... Jes, jes, mi scias, ke viaj viŝtukoj estas la plej bonaj, kaj tiel plu, sed tio nenion signifas, se ni ne havas ilin!"
Kaj tiel li daŭrigis, dum mi duone atentis.
Subite mi pensis: "Li volas milojn da viŝtukoj, kaj Manĉestro estas la centro de la kotona kaj tolaĵa industrio? Eble mi povos trovi ilin por li. Estas ja ŝanco, se mi rapidos."
Mi forkuris, iris rekte al Hughes, magazeno kontraŭe en Market Street, kaj demandis kiu prizorgas la aĉetadon de varoj. Oni direktis min al la koncernulo. Mi demandis al li: "Kie vi aĉetas viajn viŝtukojn?" Li rigardis min kvazaŭ por diri: "Kia impertinentulo!", sed li diris: "Ni mendas ĉion pere de nia Londona oficejo." Mi forkuris kaj iris rekte al la poŝtoficejo kaj enrigardis la registron de urbaj komercaj adresoj. Mi elektis diversajn nomojn kaj adresojn de firmaoj, kiuj ŝajne komercas per tolaĵoj. Mi rapide skribis la nomojn sur la dorsa flanko de leterkoverto kaj elkuris. Estis ĝuste la dekdua horo. Mi rapidis al la rendevu-loko kaj tie trovis Blackie.
"Blackie, ĉu vi konas Manĉestron? Kie troviĝas tiuj adresoj? Ĉu estas proksimaj inter ili?"
Li rigardis la liston. "Jes, tiu estas tute apude en Mosley Street, kaj tiu estas..."
"Tio sufiĉas, dankon; mankas tempo, ĉar Lewis fermos je la unua. Montru al mi la vojon. Mi klarigos, dum ni iros. Mi volas aĉeti milojn da viŝtukoj. Venu!"
"Sed, aĉeti senmone?" li balbutis.
"Jes, jes," mi respondis. "Mi ankoraŭ ne scias kiel, tio estas elpensota detalo. Ni rapidu."
Mi iris en la unuan oficejon, klarigis ke mi volas milojn da viŝtukoj por granda podetala firmao, sed diris ke ili devas esti tre moderprezaj kaj bonkvalitaj.
"Jen la situacio," mi klarigis: "Tiu firmao volas viŝtukojn, kaj estas ŝanco por vi akiri la liverrajton, ĉar la firmao ne estas kontenta pri sia liveranto. Sed ne estas mi, kiu decidos pri la aĉeto, do via prezo devas esti malaltigita ĝis la lasta ono. Nu, komprenu, ke mi mem scias nenion pri viŝtukoj, sed la prezo kaj kvalito devas esti taŭgaj por spertuloj, kiuj scias aĉeti avantaĝe kaj grandkvante. Donu al mi ekzempleron kaj okaze de sukceso lasu al mi malgrandan kurtaĝon!"
"Mi bedaŭras, ke ni ne povas salti al propono tiel senpripense; necesas tempo por konsideri, kaj..."