38537.fb2 Kredu min, sinjorino! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 26

Kredu min, sinjorino! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 26

"Do jen mi staris, mordante la lipojn," daŭrigis Stanley. "Subite Premo panikis kaj, ĵetante: "Pardonu min!", li kuris de la stando sen averti la publikon. La amaso eble pensis, ke la eksponisto ekkuris pro voko aŭ io... Ĉu kredi, ke homo povas tiel paniki, ke li ne fermas la gason? Mi sentis miajn harojn hirtiĝi. Ne estis elekto. Mi devis iri sur la standon kaj tuj fermi tiun gason. Mi ne povis kuri, alie mi atentigus ĉiujn pri la danĝero. Mi suferis por ĉiuj miaj pekoj dum tiu aliro. Mi sentis la ŝviton flui laŭ miaj kruroj."

"Ĉu ŝviton?" ŝercis Bernard.

Stanley daŭrigis, ne atentinte Bernard: "Bonŝance nenio okazis; sed se la foirestro scius, ni estus ĉiuj forpelitaj. Kion ni poste diris al Premo, ne estas trovebla en vortaroj."

Je la finhoro mi akompanis Lizan, kiu jam luis ĉambron por mi ĉe sia loĝejo en proksima strato. La postan tagon mi serĉis laboron, sed trovi tion estis iom nefacile, ĉar ĉiu stando estis jam provizita de laborantoj. Oni diris al mi, ke bazarulo forlasis laboron ĉe stando, ĉar li ne sukcesis vendi la varon. Mi iris al tiu stando kaj parolis al la standposedanto. Li estis malgranda, dika homo, nomita Lipman. Li estris grandan standon por la vendo de valizoj, sed ĉe unu anguleto li vendis ian vestpurigan likvaĵon, kies marknomo estis "Shiftit". Temis do pri tio, vendi tiun "Shiftit", sed la pago estis sole kurtaĝa. Mi akceptis la laboron, ĉar ne multe gravis kion mi faris, ĉar ankoraŭ mi obstinis entrepreni nenion serioze, ĝis mi povos ekkomerci proprakonte.

Mi ordigis mian angulon de la stando, aranĝis prete miajn diversajn pecojn da ŝtofo kaj botelon da densa maŝinoleo, kaj komencis montri kiel facile Shiftit forigas oleomakulojn de silko, lintolo, katuno ktp. Mi forigis la ŝvitajn kaj haroleajn makulojn de viraj ĉapeloj. Mi provis diversajn klarig-rakontojn. Mi parolis jen dekrete, jen konfidence, jen serioze, jen ŝercalloge. Mi provis trudi la aĉeton kaj mi provis ŝajnigi ke la vendo ne gravas, ĉar la bonkvalita Shiftit kvazaŭ vendiĝas sen tiaj taktikoj. Sed malgraŭ ĉiuj ruzoj kaj klopodoj la varo mizere vendiĝis.

Malgraŭ malsukceso mi sentis min en bona humoro kaj tute ne zorgis. Estis pluraj vendistinoj en la valiza parto de la stando, kaj ni kunŝercis, dum ni laboris; do la tempo pasis agrable.

"Kiom vi vendis?" ili pikis.

"Apenaŭ sufiĉe por forigi la makulojn de mia animo."

"Do vi bone vendis."

Sinjoro Lipman laŭdis min, dirante ke mi multe pli bone vendis ol mia antaŭulo; sed lian sintenon mi ne komprenis, ĉar mia vendokvanto estis terure malgranda. Nur unu fojon mi perdis la paciencon. Du virinoj ĉeestis mian eksponadon kaj montris grandan intereson; sed je la fino ili ne aĉetis, nur interesite rigardadis. Mi rekomencis, kaj ili vidis kaj aŭdis ĉion la duan fojon. Post la fino de la dua klarigado ili komencis enketi pri ­la varo, kaj mi pacience klarigis plu.

"Ĉu Shiftit forigas gudron?" ili demandis.

"Facilege," kaj mi prenis gudron de sub la servotablo, makulis ŝtofon kaj purigis ĝin.

"Ĉu ĝi forigas farbon?"

Mi prenis farbon de sub la tablo kaj donis specialan demonstron.

"Ĉu ĝi forigus malfreŝan farbon?"

Mi deprenis farbon de antaŭlonge pentrita peco da fero. Sekvis pluaj demandoj, respondoj kaj montroj, kaj mi jam supozis, ke la enketantoj eble intencas aĉeti grandan kvanton. Imagu mian surprizon kaj ĉagrenon, kiam la virinoj komencis foriri!

Urĝe mi diris: "Nu, vi prenos botelon, ĉu ne? Ĝi kostas nur unu ŝilingon, kaj vi vidis, kiel bona kaj utila ĝi estas kaj..."

"Ne, dankon," ili respondis. Preskaŭ mankis al mi la spiro ĉe tiu facilanima forlaso, post kiam ili kaŭzis tiel grandan malŝparon de tempo.

"Sed... sed... ĝi ja devas utili. Vi ja speciale petis min montri ĉion... vi ja diris, ke la varo estas bona, do..."

"Gi tute ne utilas al ni, ni neniam havas makulojn."

"Sed ĉu ne okazas foje ke, post manĝo, vi trovas ke..."

"Certe ne, ne estu kruda! Ni portas tukojn."

Glimbrilo venis en miajn okulojn. "Ĉu vere, ke vi portas tukojn? Tre interese. Kia domaĝo, ke viaj patrinoj ne sciigis vin, ke kalsonoj pli taŭgas por grandulinoj. Fi, ke vi parolas al viro pri tiaj vestoj. Decus esti pli modestaj! Bonan tagon."

33. PLEJ BONE RIDAS KIU LASTE RIDAS.

Dum la manĝohoro la bazaruloj kutime kolektiĝis en la foira restoracio kaj senĉese babiladis. La temo estis preskaŭ ekskluzive pri ilia negoco. La negoco kaj foiroj kaj ĉio rilata estis la ĉiama temo. Oni pensus, ke for de la laboro, kiu konsistas plejparte el uzo de la voĉo, bazaruloj emus ripozi per silento, sed tute male. Ju pli ili parolas, des pli ili emas paroli, eĉ kiam ili estas raŭkaj. Ĉe la manĝotablo oni demandis al mi, ĉu mi konas Benzo'n.

"Jes," mi respondis. "Mi konas lin, sed nur supraĵe."

"Ho," respondis la bazarulo, "li estis en vera kaĉo antaŭ nelonge. Neniam mi vidis viron pli turmentatan ol li. Tiu kompatinda bovo preskaŭ freneziĝis! Strange, ke vi ne aŭdis pri li."

"Sed kio okazis al li?"

"Kio okazis? Ĉiuj ridis pri li. Jen kio okazis."

La bazarulo ĉirkaŭrigardis esprimplene, tusetis kaj komencis rakonti. (Mi poste konfirmiĝis, ke la rakonto, kiun la bazarulo rakontis, estas ja baze vera; sed ĝis kia grado li ornamis ĝin per elpensitaj detaloj, mi ne scias. Mi citas lian rakonton komplete, kiel li diris ĝin, kun la troigoj.)

- Vi ĉiuj konas tiun pseŭdan lertulon, ĉu ne? Do la kaĉo startis tre simple. Kiam Benzo sklavumis ĉe cirka budo, li pruntis 'om da pundoj al ulo, kiu laboris en la sama cirko. Tiu cirkisto promesis tuj redoni la prunta­ĵon; sed tempo pasis, kaj la cirkisto ĉiam elpensis novajn turnojn por eviti la repagon. Tiu ludo daŭris kaj daŭris, kaj Benzo pli kaj pli malpacienciĝis. La afero tedis lin, ne sole ĉar li ne emis roli kiel filantropo, sed ankaŭ ĉar aliaj vidos, kiel facile trompebla li estas. Komprenu, ke nenio pli frakasas la memestimon de trompisto, ol esti mem trompata antaŭ atestantoj. Fine Benzo komencis forte minaci la ŝuldanton. La ŝuldanto multe protestis kaj fine konvinkis Benzo'n, ke li ja volas repagi, sed ke li vere ne havas la gelt'on. Sed Benzo persistis kaj diris ke, se li ne povas repagi per mono, do li nepre devas repagi per io egalvalora. Post longa disputo la cirkisto diris al Benzo: "La sola oferto, kiun mi povas fari, estas repagi vin per leonido. Ĝi valoras multe pli ol la ŝuldata sumaĉo, sed por enkapigi al vi, ke mi ja estas honesta, kaj por ŝtopi vian kvakantan faŭkon, mi faras tiun oferton."

"Je la turmentita Kristo," eksplodis Benzo. "Kion mi faru per leonido? Kia brila ideo! Vera geniaĵo! Kial ne oferti elefanton? Jen ideo: ofertu elefanton, faskon da elefantoj, mi ja amegas ilin, jes, jes, mi amegas ilin; fakte mi avide kolektas ilin, elefantojn de ĉiuj formatoj kaj koloroj, milojn da ili - efektive mi aĉetis dudekon da ili ĉi-matene antaŭ la matenmanĝo!" peze sarkasmis Benzo.

"Do sarkasmu, sarkasmu, idioto! Ĉu vi demandas, kion fari per valora leonido? Vi, kies metio estas vendi! For de mia vido, mi perdas paciencon pri vi. Jen vi aperas en ĝusta lumo! Vi, kiu fanfaronas ĝisnaŭze, ke vi povas vendi kion ajn! Kaj ni aŭskultis, dum vi pufigis vin per memlaŭdoj; sed nun, kiam mi ofertas al vi trezoran varon, vi ekŝrumpas kiel pikita baloneto! La leonido valoras pli ol duoble la ŝuldon, eĉ kretena vendisto scias tion. Ĉu tiu fakto ankoraŭ ne enpenetris la spongon en via kapo? Kion vi pensas? Ĉu vi pensas, ke oni povas aĉeti leonidojn tiel facile kiel kuniklojn? Leonoj ne petolas sur la kampoj ĉi tie, sciu. Oni ne kaptas ilin per papilia reto. Se vi estas tro stulta por akcepti la leonidon, nu, mi estas kontenta, ĉar mi certe ne volas fordoni ĝin. Sed ne plu ĝenu min. La afero finiĝu tiel. Neniu povos diri, ke mi ne faris malavaregan oferton."

Tiel daŭris la reciprokaj insultoj, kaj post multe da argumentoj Benzo akceptis la leonidon. Tuj li klopodis vendi ĝin, sed ne sukcesis. Diablo! tion li ne atendis. La leonido embarasis lin, ĉar estis tre maloportune kuntreni ĝin ĉie. Li forlasis la cirkolaboron kaj reiris al foiroj; sed ĝenaj malfacilaĵoj komenciĝis, kiam li provis enloĝiĝi. Li konstatis, ke dommastrinoj tute ne ŝatas havi leonidon en la ĉambroj."

La rakontanto rigardis al ni ĉiuj kaj iom tro serioze ripetis:

"Jes, amikoj. Kredu, ne kredu, sed dommastrinoj - cetere tute normalaj homoj - havas tiun strangan kapricon, tiun nekompreneblan mankon, ke ili ne ŝatas havi leonidojn en la ĉambroj."

La rakontanto ekbruligis cigaredon kaj daŭrigis:

"Post multaj ĝenaj provoj Benzo komencis ruzi por akceptiĝi en loĝejon. Li lasis la leonidon provizore ĉe iu, luprenis ĉambron, kaj post la mallumiĝo enportis la leonidon. Ĉiutage li devis ŝteliri, por aĉeti viandon por la besto, kaj reveni mistere kun volvaĵo sub la brako. Sed tiu damnita leonido manĝis senfine. Benzo pli kaj pli zorgumis. La kosto de la viando iĝis peza ŝarĝo. Kiam la dommastrino volis enveni por ordigi la ĉambron, ŝi trovis ke la pordo estas ŝlosita kontraŭ ŝi, kaj ŝi komencis esti suspektema. La enporto de la misteraj pakaĵoj kaj la elporto de la necesaj sed same misteraj pakaĵoj pliigis ŝian suspekton. Ŝi imagis, ke io terure stranga okazas en la ĉambro, kaj kvereloj rezultiĝis, dum kiuj ŝi faris amarajn aludojn al magiaj ritoj kaj nigra sorĉo, sed Benzo ne cedis eniron al ŝi. Fine li ricevis de ŝi forlas-avizon kaj li devis atendi oportunan momenton por ŝtele eliri kun sia leonido.

Denove li serĉis ĉambron kaj denove li devis ruzi. En la nova loĝejo la farso rekomenciĝis. La leonido ŝajne volis ĉiam gluti, kaj se Benzo ne prethavis sufiĉe da viando, ĝi komencis muĝi; do, por senbruigi ĝin, li estis devigata plenŝtopi ĝin per manĝaĵo. Kaj la laboro, kaj la prizorgo de la besto, kaj la ĝeno, kaj la senmoneco: ĉio kune reduktis Benzo'n al kompatinda stato. La le­onido pli kaj pli grasiĝis, dum Benzo pli kaj pli maldikiĝis. Dumtempe la besto kreskis kaj komencis agi iom minace, kaj samritme kun la kresko de la besto kreskis la premzorgo de Benzo. Unu vesperon li revenis en la ĉambron kaj trovis la leonon sur la lito; sed kiam li provis malsuprenigi ĝin, ĝi murmuris terurige, do Benzo devis dormi sur la planko. Ni, kunlaborantoj de Benzo, multe ŝercopikis lin pri la okazaĵo, kaj li furioziĝis. Ĉiuj ridis pri li kaj diris, ke li estas pli sovaĝa ol la besto. La kompatinda Benzo fariĝis malbonhumora, malgrasa kaj diboĉaspekta pro nesufiĉa dormo, dum oni povis imagi glatan, grasrondan leonon trankvile ripozantan sur la lito kun rideto, kiu streĉiĝis de orelo al orelo. Benzo sovaĝe bojis kontraŭ niaj ŝercopikoj, kaj mankis nur tempo, por ke la homo bestiĝu kaj la besto homiĝu. Kompato komencis tuŝi nin, ĉar li ja estis en terura stato; sed niaj bonintencaj konsiloj nur pli kolerigis lin, ĉar li taksis ilin kiel blagojn. Li nun perdis ĉian iniciativon kaj ne povis pensi kion fari.

Sed unu tagon venis la krizo. Dum lia foresto el la ĉambro la dommastrino havigis al si kroman ŝlosilon kaj malŝlosis lian ĉambropordon. Ŝi tre suspekteme ŝtelrigardis en lian ĉambron, atendante vidi mi-ne-scias-kion. Kio ajn estis ŝia atendo, ŝi certe ne estis preta ricevi tian ŝokon. Ŝi ŝovis la kapon en la ĉambron, kaj ŝiaj okuloj gluiĝis sur la besto. La leono subite antaŭenmoviĝis, kaj la dommastrino tujtuj fermtiris la pordon kaj reŝlosis ĝin. Ŝi staris frostigita dum momento kaj, post konsciiĝo, eligis kriĉon kiel lokomotiva fajfilo kaj forkuregis laŭ la koridoro ĝis duonvoje, kie ŝi falis en plena sveno. Alarmite, homoj kuris el la ĉambroj kaj komencis revivigi la dommastrinon. Ŝi rekonsciiĝis, mal­fermis la okulojn kaj ĉe la rememoro larĝigis la okulojn kaj komencis histerie kriegi:

"Leonoj, teruraj leonoj en la ĉambro! Ho Dio, savu min! Ho Dio, ili saltis al mi, grandaj, sovaĝaj leonoj! Tiu diablo, tiu vampiro kaj lia sorĉarto, tiu monstro el infero!"

"Sed kio estas, kio estas?" voĉoj demandis al ŝi.

"En tiu ĉambro, tie, leono atakis min. Ĝi estas leona monstro. Ne eniru, pro la sanktuloj ne eniru: ĝi estas terura monstro, ĝi preskaŭ disŝiris min per la ungegoj... pli ol unu futon longaj! Ĝi saltegis al mi, ĝi havas kornojn, - je Dio, ne malfermu la pordon - estas ĉiuspecaj monstroj tie!"

"Trankviliĝu, ne tremu, ni helpos!" diris la voĉoj; sed la dommastrino nur kriadis el la tuta gorĝo panikan galimation da kontraŭdiroj.

Iu vokis policanojn.

"Nu," diris unu el la policanoj, "regu vin kaj diru al ni, pri kio temas."

"En tiu ĉambro, numero ok, estas teruraj bestformaj monstroj. Apenaŭ mi eskapis viva."

"Nu, nu, ne ekscitiĝu, ni protektos vin," diris la policano, per tono, kiun oni uzas por pacigi frenezulon. "Ĉu la bestoj havis gajajn kolorojn?" Kompreneble la policanoj pensis, ke ŝi estas aŭ freneza aŭ ebria. "Estu nur trankvila, ni forigos la bestojn, ne ĝenu vin, lasu al ni!"

"Jes, jes, forigu ilin tuj - estu singarda, eniru armite - voku pastron, ke li ekzorcu la diablojn!"

"Donu al ni la ŝlosilon!" diris la policano tute trankvile, kaj duonridete li kaj lia kolego alproksimiĝis al la pordo, sed ĝuste tiam aŭdiĝis muĝo el la ĉambro.