38537.fb2 Kredu min, sinjorino! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 27

Kredu min, sinjorino! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 27

"Jen, jen," kriis la dommastrino. "Ĉu mi ne diris?"

La grupeto da homoj tuj forkuris for de la pordo, kaj la du policanoj restis senmove. Post hezito unu diris al la alia: "Ni ne rajtas eniri privatan ĉambron sen serĉ­mandato."

Esprimo de malŝarĝo heligis la vizaĝojn de la policanoj ĉe tiu elturno. Ili sin turnis al la dommastrino:

"Kie troviĝas la luanto de la ĉambro?"

"En la foiro, ĉe stando 13, Lia nomo estas Samuel Rogers."

La du policanoj iris al la stando kaj flustre parolis al Benzo. Li kviete foriris kun ili.

Pasis tri tagoj, dum kiuj nin jukis la scivolo. Ĵaŭde matene li revenis, paŝante tra la aleoj kun iom de la malnova aplombo.

Ni kuris al li. "Kio okazis?" ni demandis.

"Aranĝite, knaboj!" diris Benzo. "Nu kio? Iom da tondro kaj hajlo en la policejo, sed tio tuŝis min kiel akvo anseron. Nun ja ili transprenis la zorgon, kaj ĝi donis al ili urtikon en la kalsonon! Kion fari? Ili devis eltiri la leonon kun helpo de cirkaj dresistoj, kaj ili loĝigis ĝin ĉe la cirko. Tamen la besto ja restis mia! Tion ili ne povis ŝanĝi. Ili akuzis min pri rompo de la paco; mi kontraŭakuzis, ke ili senrajte forprenis mian propraĵon. Diable, tio mutigis ilin! Ili estis inter martelo kaj amboso - ne sciis kion fari. Mi vidis ilin danceti kiel kato sur fornoplato. Fine mi konsentis intertrakti, kaj ili vendis la leonidon al la zo'o - kredu, mi bone remburis la prezon! Jes, knaboj, lasu min fari: mi scias min aranĝi. En mia cerbo ne kreskas herbo. Kiu min tuŝas, min sentas!"

Tion rakontis Benzo; sed pri tiu parto de la rakonto mi ne garantias. Mi mem rakontas nur la puran veron, kiel bonpia bazarulo; sed vi ĉiuj scias, ke Benzo mensogas kiel funebra parolo!

34. GRANDA PAROLISTO ESTAS DUBA FARISTO.

Ĉe la fino de la semajno s-­ro Lipman parolis al mi:

"Vi estas bona vendisto, absolute bona; sed ĉi-semajne, ĉar vi laboris nur duonan semajnon, via pago estas nur naŭŝilingoj-okpencoj. Mi scias, ke vi bezonas pli ol tion por vivi, ej? Sed ne zorgu, ne zorgu, amiko, mi regalos vin orde. Mi ĉiam helpas al la homo, kiu laboras, penas, faras konscience, Ne timu, ne faru al vi zorgojn, mi ne rigardos rigore, mi cedos, mi donos pli, iom pli, ĉar vi estas bona laboranto kaj ĉar tia mi estas: amas helpi, ha jes, helpi home la homon. Ne faru al vi zorgojn - kaj nun venu: ni ja trinkos kune tason da kakao. Ej?"

Mi dankis lin, kaj ni kune iris al stando, kie taso da kakao estis aĉetebla tre malkare, ĉar la firmao vendas por sin reklami. Tie ni sidis, kaj dum la tuta tempo Lipman parolis pri la etiko de sia vivo.

"Jes," li diris, "mi ŝatas bonan laboriston kaj mi faras multon por helpi lin, sed unu aferon mi ne povas toleri. Ne, absolute ne! La laboristo devas esti honesta, jes ja, la malhonestecon mi ne toleros, eĉ se la ŝtelo estas bagatela."

Mi rigardis lin iom dubeme, nesciante, ĉu li celas al mi, sed li tute senĝene daŭrigis sian paroladon malobjektive.

"Vere tia mi estas. Se iu ŝtelas ion ajn, li estas finita, tute finita. Se iu ajn... Ĉu alian tason da kakao kaj alian kukon?"

"Jes, dankon."

"Kelnerino! Denove kakaon kaj kukojn."

Kaj turnante sin denove al mi, li daŭrigis:

"Do, kiel mi diris, se mankas unu monero, eĉ duonpenco ĉe mia stando, mi ne ri­pozas, ĝis ĝi estas trovita, eĉ se necesus horoj por serĉi. Komprenu, amiko, ke ne estas la valoro, estas la principo. Jes, tia estas mia naturo. Nu, se laboristo mia vere trovas sin en mizera stato aŭ embaraso, kaj monhelpo estas necesa - do li venu al mi sincere, jes, tute sincere, kaj mi eble helpos lin per mono; jes, eĉ se necesus kvin pundoj, sed li ne tuŝu eĉ cendon, al kiu li ne rajtas, neniaokaze..."

Kaj s-­ro Lipman daŭrigis sian prelegon longe kaj enuige, ade ripetante pri malhonesteco kaj sia emo helpi al honestulo, dum ni trinkis po tri tasoj da kakao kaj manĝis plurajn kukojn. Li fine diris: "Ni iru al la stando kaj mi donos al vi vian salajron." Ni leviĝis, kaj li iris unua al la kasa giĉeto por pagi. Mi lin sekvis. Tute trankvile Lipman metis sespencon antaŭ la kasistinon kaj diris: "Unu kakao kaj unu kuko."

Tiu senhonta trompo post lia morala admonado mirigis min. Ĉe la stando Lipman ree laŭdis min kaj donis al mi mian duonsemajnan kurtaĝon. Kiam mi ŝiris la koverteton por kontroli la monon, mi trovis, ke enestas ĝuste dek ŝilingoj. Mi ne povis ne ridi pri la donaco de kvar pliaj pencoj post lia grandioza parolado. Liza monhelpis al mi, por ke mi povu elteni.

Post la Glasgova foiro mi iris al la novembra Edinburga foiro. Tie mi eksponis ovokirlilon kaj enspezis sufiĉe por vivteni min. Liza laboris ĉe la stando de V.I.K.­-kompanio.

Dimanĉon Liza kaj mi iris viziti Luigi kaj familion. Ili estis treege gastamaj, kaj ni spertis tre ĝuan tagon. Jolanda kuris al mi kaj diris: "Kie estas mia "sturto"?

Mi tute forgesis pri la ŝercpromeso kaj konsciis kiel mi eraris, promesinte ion neplenumeblan al la etulino, kiu tute serioze fidis je miaj vortoj.

"Ha, Jolanda," mi diris malgaje, "okazis malfeliĉo pri via struto! Mi iris al Afriko kaj, post tritaga rajdo en la dezerto sur ĉaskamelo, mi kaptis la struton per lazo. Mi nutris ĝin per bombonoj kaj klarigis al ĝi, ke Jolanda deziras havi ĝin kiel amikon, ĉar ĝi faros por ŝi multe da grandaj ovoj grandaj kiel via kapo, ĉu ne? Tio al ĝi plaĉis kaj ĝi konsentis veni. Sed sur la ŝipo ĝi komencis fari ovojn, grandajn ovojn, pli kaj pli. Ĝi ne haltis. La ovoj komencis plenigi la ŝipon, la ŝipo malleviĝis en la akvo, kaj estis danĝero, ke la ŝipo dronos. Ho ve! Mi parolis al mia struto.

"Ĉesu," mi diris, "ĉesu fari la ovojn!"

Sed ne; ĝi respondis al mi: Jolanda deziras ovojn, ŝi estas bona knabino, kaj mi faros por ŝi multajn ovojn."

Kaj tuj ĝi faris novan ovon en la lito de la kapitano! Stulta birdo! La kapitano maltrankvilis, la ŝipanoj timis, kaj fine ni devis elmeti la struton kun ĝiaj ovoj sur palman insulon."

"Ho," diris Jolanda, "kia malsaĝa "sturto"!"

"Sed jen, Jolanda," mi diris, "kion mi alportis al vi! Vidu, kia bela pupeto! Kaj jen aŭtomobileto por vi, Antoĉjo, kaj por vi, Gina..."

Sed Jolanda preskaŭ ne rigardis la pupon, sed plendis duonlarme:

"Mi volas "sturton"! Kial vi forlasis ĝin sur la insulo? Ĉu la "sturto" volonte restis sur la insulo?"

"Ho ne, ĝi tre bedaŭris, ke ĝi ne povas veni al vi. Sed ĝi instruis al mi magiajn ludojn. "Montru al Jolanda la magiajn ludojn!", ĝi diris. Ĉu mi montru al vi nun?" mi demandis.

"Jes, jes, jes!" kriis Jolanda ĝoje, interfrapante la manojn. Mi ekspiris libere kaj komencis distri la infanojn per diversaj ĵonglaĵoj.

Poste ni kune manĝis vermiĉelon, salamon kaj bonan fromaĝon kaj trinkis bonan italan vinon, dum ni interparolis ĝue. Ni parolis angle, ĉar Liza komprenis nur la propran lingvon. Kvankam Luigi kaj lia edzino loĝis en Britujo jam multajn jarojn, ili neniam lernis prononci ĝuste la lingvon, kaj kutime aldonis vokalojn ĉe la fino de multaj vortoj kiel en la itala lingvo, kun komika efekto.

35. SE IO VENAS AL BUŜO, BUŜON NE FERMU!

"Vik! Ĉu vi povas veni momenton?" diris Liza. "Jen estas skoto, kiu havas senakvajn kuirilojn kaj serĉas iun por vendi ilin. Li prononcas strange, kaj mi preskaŭ ne komprenas, kion li diras. Li atendas ĉe mia stando."

Mi renkontis la skoton, kiu nomiĝis Birrell. Li estis sufiĉe impona, bonstatura viro, ruĝethara, kun samkoloraj lipharoj. Li severe mienis kaj rigardis min fikse de sub la vilaj brovoj. Pli farmisto li aspektis, ol komercisto. Mi juĝis, ke li estas el puritana familio. Li parolis tre dialekte, kaj post prezentiĝo li diris rekte:

"Ĉu vi pov's vendi kojrilojn?"

"Jes, certe."

"Kiom vi pov's vendi s'majne?"

"Ne ĝenu vin pri tio. Ne utilas, ke mi fanfarone citu grandajn nombrojn; sed estu certa, ke mi povas vendi sufiĉe. Ĉu vi povas montri al mi ekzempleron?"

"Mi havas bildon de ĝi," li diris, kaj li abrupte puŝis la manon en la internan brustpoŝon kaj elprenis flugfolion.

"Jen, rigardu sur tion! Ĝi estas brava kojrilo, reĥte el Ameriko."

Mi rigardis la ilustraĵon:

"Jes, ĝi taŭgas, kvankam ĝi estas ankaŭ plibonigebla - sed tio poste."

"Oh, tio ne grav's, mi pov's ja fari ŝanĝojn."

"Ĉu vi vendis multajn ĝis nun?"