38537.fb2
"Ne," mi respondis. "Mi ne laboros por vi."
"Oĥ, kial ne? Mi traĥtos vin bone. Ĉu vi nor frivolas?"
"Ne, mi ne ŝercas; pri pago ne temas. Mi laboros por neniu. Mi volas aĉeti la kuirilojn de vi kaj mem vendi ilin. Tiel vi profitos sen riski malgajnon pro la altaj kostoj en foiroj. Absolute ne utilas paroli pri salajro. Montru al mi la pograndajn prezojn, kaj se ili estas avantaĝaj, ni povos plu diskuti."
Li montris al mi la liston de prezoj, kaj mi trarigardis ĝin.
"Jes, la aĉetprezoj indas. Nu, kion vi diras? Ĉu vi koncesios al mi la solan vendrajton por Britujo?"
"Nu, eble ni pov's veni al aranĝo," li diris singarde.
Ni iom pli diskutis detalojn, kaj mi aldonis:
"Nun ĉio estas aranĝita, escepte de unu afero. Mi ne havas monon por aĉeti la kuirilojn."
"Kio?"
"Jes, ĝuste tio. Mi volas, ke vi donu al mi kredite la stokon por la unua foiro. Vi ne konas min, kaj mi konscias, ke mi pretendas multon, sed mi ne trompos vin. Mi pagos vin por la tuta stoko post la unua foiro. Vi ne bedaŭros vian fidemon, se vi tion faros. Mi ja estas honesta kaj mi ja sukcesos, kaj vi ja profitos kune kun mi. Estus facila afero blufi kaj ŝajnigi, ke mi posedas la necesan sumon kaj poste prokrasti la pagon; sed mi deziras, ke ni agu kune kaj sincere. Nu, kion vi diras?"
Post iom da medito li etendis la manon.
"Bone, mi fidos je vi, ĉar min plaĉas via rekta parolmaniero. Mi akceptas. Tiel estu. Post du semajnoj estos eta foiro en Peterhead, kaj mi pov's facile aranĝi, ĉar mi kon's la gvidanton."
En Peterhead estis tranĉe malvarme. La malgranda urbo kutime enspezas per fiŝkaptado, sed la ŝipoj vidiĝis senokupaj en la haveno pro la ĝenerala industria krizo. Ĉie sur la stratoj estis senlaboraj fiŝkaptistoj, kiuj interparolis. Strange estis vidi, kiel ili agis. Anstataŭ stari kaj paroli, kiel kutimas aliuloj, ili duope marŝis antaŭen ĝis la sama distanco, kiom longas ŝipferdeko, abrupte kaj kune turniĝis kaj marŝis revene. Tien kaj reen ili daŭrigis la marŝon dum interparolado.
Dum mi rigardis al la marborda urbo, la manko de vigleco kaj la signoj de malprospero naskis en mi fortajn dubojn pri sukcesa negocado. Mi aranĝis pensionon kaj evitis antaŭpagi. Mi ankaŭ aranĝis kreditan liveron de manĝaĵoj por la kuireksponoj. Post tio mi presigis kvincent reklamajn flugfoliojn kaj aĉetis kvincent enirbiletojn, kiujn mi enfaldis en la flugfoliojn kaj disdonis tra la urbo. Ĉar mi aĉetis standon, stokon, manĝaĵon kaj ĉion alian kredite, mi neĝoje pensis pri la rezulto, se la vendado fiaskos. Ĉu mi povus elŝuldiĝi? Mi pensis pri la granda, famkonata malliberejo de Peterhead, kaj amar-ŝerce konstatis ke, se mi ne enspezos, almenaŭ la ŝtato ne devos elspezi por mia transporto al la ŝtata gastejo!
Homoj venis bonnombre en la foiron, sed ili ne multe elspezis. Mi ne havis normalan standon, sed devis eksponi sur la scenejo. La unua prezentaĵo estis parado de laŭmodaj roboj; post tio sekvis mia vico, kaj post mi venis varietea spektaklo. La varieteo estis regata de komikulo nomata Gus Stratton. Gus tre plaĉis al mi. Li estis vigla homo preskaŭ kvindekjara kaj, ĉar la foirestro estis sinretirema homo, Gus komplezeme prizorgis ĉion rilate al la tri scenejaj prezentaĵoj. Al mi li donis la oficon fari ĉiujn publikajn anoncojn. La plej ĝena devo, kiun Gus entreprenis, estis prizorgi ke ĉio fluu kronometre ekzakte. La malfacilo estis, ke la manekenoj ĉiam ĝenis ĉiujn per sia prokrastemo, kiu tro malfruigis la prezenton de la varieteo. Gus multe koleriĝis pri ili, sed la manekenoj ne atentis liajn admonojn.
Unu vesperon mi vidis Gus malpacience rigardi sian horloĝon. Li venis al mi kaj diris:
"Denove ili malfruas, kaj ĉi-vespere ili havas eĉ pluan montron: la montron de piĵamoj. Damnu tiujn sencerbajn pupojn! Elĉerpiĝis mia pacienco - mi iros en ilian vestejon kaj faros al ili taŭgan regalon."
Kaj Gus kolere marŝis en la vestoŝanĝan ĉambron.
"Kion vi faraĉas?" li kriis. "Rapidu! La publiko ja ne atendos ĝis noktomezo. Movu vin, ĝi ne estas enterigo - tuj iru sur la scenejon! Vi detruos ĉion per via prokrasto."
"Iru for!" ili respondis per supera tono. "Vi ne estas nia estro. Ni ne agnoskas vin. Ne decas, ke vi venu inter sinjorinojn dum senvestiĝo."
"Sinjorinoj? Vi arogas al vi altajn titolojn. Ĝu vi pensas, ke gravas al mi esti inter aro da vestpendigiloj?"
"Huŝ! For kaj pendigu vin - vi nur enuigas nin. Malaperu!"
"Bone. Do mi donos al vi absolutan ordonon. La piĵama montro estas malpermesata. Vi prezentos nur la geedziĝan procesion, kaj punkto!"
Kaj li elmarŝis kolere.
"Rossetti!" li vokis. "Iru sur la scenejon kaj anoncu, ke nun sekvos la geedziĝa procesio." Mi iris sur la scenejon kaj anoncis jene: "Gesinjoroj, nun niaj manekenoj prezentos al vi la plej modajn kaj lastdatajn virinajn nuptajn robojn. Mi fieras anonci, ke tiuj ĉarmaj kaj konvenaj vestoj vidiĝas nun la unuan fojon en ĉi tiu distrikto."
Imagu la ŝokon, kiam la manekenoj paŝetis sur la scenejon en piĵamoj! La ĉeestantaro laŭte kaj longe ridis kaj pensis, ke mi ŝercis fiete.
36. SORTO OFTE ALSENDAS KION NI NE ATENDAS.
Unu tagon en Edinburgo mi sidis en forta embaraso.
Kion fari? Kion fari? La demando ripetiĝis en mia cerbo. Mi ja sciis kion fari, se mi atentus nur la komercan flankon de la problemo; sed estis aliaj konsideroj, kiujn mi ne povis ignori sen senti koran maltrankviliĝon. Denove mi pripensis la aferon dekomence. Mac, la entreprenisto, kiu organizis la foiron en Peterhead, poste starigis foiron en Nairn. En Peterhead mi nenion profitis. Restis al mi ekzakte sufiĉe por elŝuldiĝi. Sed en Nairn mi bone gajnis. Per parto de tiu gajno mi pagis kaŭcion pri stando en Edinburga foiro organizota de alia viro kaj okazonta en marto. Mac venis al mi kaj sciigis, ke li aranĝos foiron en Buckie. La foiraj datoj oportune akordiĝis tiel, ke mi povos labori en Buckie kaj tuj poste komenci en Edinburgo. Verdire mi ne ŝatis la ideon negoci en Buckie, ĉar ankaŭ Buckie estas fiŝkaptista urbeto, kaj mi tre timis malgajni tie; sed Mac estis tiel bona kaj komplezema homo, ke mi ne povis rifuzi. Mac alte taksis la valoron de mia eksponado sur la scenejo, kaj li juĝis ĝin necesa por la sukceso de la foiro. Do, mi pensis: mi eble malgajnos en Buckie, sed mi bone enspezos en Edinburgo. Ĝis tiu punkto ne estis malfacile decidi.
Sed nun io okazis. Pro ia kialo la halo en Buckie ne estis luebla ĝis unu semajno post la antaŭaranĝita dato, kaj tio kaŭzis, ke la du foiroj parte samtempos. Jen la problemo. Ĉu perfidi Mac aŭ ĉu riski la fiaskiĝon de mia nove komencita komerco? Mi estis sola kaj ne povis ĉeesti ambaŭ foirojn. Mi pensis pri Liza, kiu volonte venus responde al mia alvoko; sed ankoraŭ mi ne sciis, ĉu mia entrepreno sukcesos, kaj mi ne volis igi ŝin forlasi sian sekuran laboron favore al la hazardo de mia entrepreno...
Sidante en mia Edinburga loĝejo, mi ree kaj ree pripensis la aferon, sed solvo sin ne prezentis, Restis simple decidi, ĉu riski perdon en Buckie kun forĵeto de nepra gajno en Edinburgo, aŭ ĉu perfidi Mac. Se mi nur havus kapitalon por elteni kontraŭ eventuala perdo, la decido estus facila. Mi konis neniun haveblan, kiu povus taŭge eksponi la kuirilon en unu foiro, dum mi prizorgos la alian. Sed malgraŭ la kriza stato de mia komerco mi ne povis ŝarĝi mian konsciencon per rifuzo al Mac, kiu jam reklamis mian prezentaĵon. Jam de di tagoj agitiĝis mia koro. Kion fari... kaj denove... Kion fari?
Mi klare memoras tiun tagon. Mi sidis en brakseĝo, kaj mia kapo zumis. Mia problemo ne eĉ paŝetis al solvo. La samaj tute neutilaj pensoj kirliĝis en mia kapo.
Subite aŭdiĝis frapo sur la pordo. Kiu povas esti? mi pensis - eĉ imposta kolektisto estus bonvena, se nur li distrus min iomete! Enue mi iris al la pordo kaj malfermis ĝin. Tie staris mezaĝa viro kun eluzita valizeto ĉirkaŭligita per ŝnuro.
Li komencis paroli. Mi komprenis, ke li estas kolportisto, kaj mi nur duone aŭskultis lin, dum mi rigardis lin esplore. Li portis malnovajn kostumon kaj kaskedon. Lia kaskedo havis difektitan ŝirmilon, kaj cikatro etendiĝis de sub la ŝirmilo ĝis flanke de unu okulo. Liaj botoj estis preskaŭ eluzitaj, sed brile poluritaj. Mi komencis doni pli da atento al liaj paroloj. Li vendofertis ion, sed nek klarigis kio ĝi estas nek montris ĝin al mi. Liaj vortoj elruliĝis iom lace sed kvazaŭ prorutine flue, dum li staris tie kun tre rekta teniĝo.
"Nu, kial ne montri vian vendaĵon?" mi diris.
"Certe, sinjoro," li respondis kaj komencis malnodi la ŝnuron, kiu ĉirkaŭis la valizeton. Mi pacience atendis, dum li luktis kontraŭ tro rigida nodo. "Malbona vendisto," mi pensis. "Li tro difuze parolas kaj nun malŝparas tempon. Oni povus batfermi la pordon centfoje, dum li fuŝpalpas tiun ŝnuron."
Finfine li elprenis la artiklon el fasko de ok aŭ naŭ. Estis posttagmeze, kaj ŝajne li estis vendinta nur tri-kvar el dekduo. Mi rigardis al la artiklo, kiun li etendis al mia rigardo. Se mi ne estus spertinta iom da kompato por li, mi voĉigus ridinklinon. La artiklo estis rostkrado: la sama, kiun mi havas kvante en Blackpool!
"Jes, bona ilo ĝi estas; sed bedaŭrinde mi havas multajn, ĉar mi foje komercetis per tiuj," mi diris.
Li plu parolis vendocele.
"Tute ne utilas provi vendi al mi, mi ja posedas multajn. Sed bonvolu enveni. Eble vi volonte trinkus tason da teo kaj iom manĝetus kun mi? Mi estas iom soleca, kaj se vi disponas la tempon..."
"Dankon, sinjoro," li respondis, dum li sekvis min al la ĉambro. Lia nomo estis Joe, sed mi forgesis lian familian nomon. Ni kunmanĝis kaj parolis ĝenerale. Mi eltrovis, ke li estas ekssoldato, kiu ne regule laboris dum jaroj kaj iel enspezis iom da mono tie kaj tie por suplementi la pension, kiun li ricevas de la registaro pro dummilitaj vundoj. Dum ni interparolis, venis al mi ideo, kiel solvi mian problemon. La ideo ne tre plaĉis al mi, sed almenaŭ ĝi estis elirvojo. Mia penso estis simple, ke anstataŭ uzi la standon en la Edinburga foiro por vendi kuirilojn, mi uzu ĝin por vendi rostkradojn. Se Joe akceptus oficon ĉe mi, li probable enspezus sufiĉe por kovri la elspezojn kaj, kun instruo de mi, li eble eĉ profitus. Dume mi povus labori en Buckie kaj peni profiti tie. Ĉar la Buckie-foiro daŭros nur unu semajnon kaj la Edinburga daŭros iom pli ol du, mi povus veni dum la lasta semajno kaj helpi al Joe.
La rostkrado estas tre simpla varo kaj facile eksponebla. Ĝi estas ronda pleto el drato kun mallongaj piedoj, formita tiel, ke oni povas larĝigi aŭ mallarĝigi ĝin konforme al la amplekso de iu ajn poto. Oni fandas iom da graso en poto kaj enmetas rostotan viandon, brunigante ĝin laŭplaĉe. Post la pergrasa brunigado oni elprenas la viandon, enmetas la kradon kaj starigas la viandon sur ĝi, metante legomojn ĉirkaŭe. Tiel la poto, kovrita per la kovrilo, kuiras ĉion per tre malalta gasflamo kun minimuma risko de brulo. La ŝparo de gaso kompare kun gasforno estas granda. La viando rezultiĝas mole kuirita pro la enkaptita sukvaporo, kaj la legomoj entenas siajn nutrajn elementojn kiel ĉe stufado.
"Nu, Joe, mi faras al vi proponon. Ĉu al vi plaĉus labori por mi dum dekkvin tagoj ĉe foiro en Waverley Market ĉi tie? Se vi eksponos rostkradojn tie, mi pagos al vi tri pundojn semajne plus kurtaĝo. Kompreneble ĉiuj elspezoj estos pagataj, kaj mi povas prunti al vi kuiristan uniformon."
"Certe, sinjoro, mi bone scias vendi ilin kaj mi multe enspezos por vi, ĉar mi scias, ke mi povas vendi..."
"Jes, jes, mi komprenas, sed atendu momenton. Mi devas iom instrui al vi, ĉar estas alie vendi ĉe pordoj ol eksponi en foiroj. Nu, permesu al mi, ke mi klarigu. Ekzemple, se oni komencas tuj paroli, tio ofte ne efikas, kaj se oni komencas paroli tro laŭte, tio preskaŭ ĉiam malbone efikas. Se oni tuj laŭte parolas, la homoj ofte ne haltas, ĉar ili sentas, ke vi tro rekte celas al ili, aŭ se ili ja haltas, ili staras du-tri metrojn for de la stando, kaj estas tre malfacile vendi trans spacon. Plej bona metodo estas ne rigardi al la preterpasantoj komence, sed ŝajnigi grandan okupitecon, elprenante kaj enmetante manĝaĵojn je la poto neparade. Tiel la scivolemo venigos unu-du personojn tre proksimen. Oni ne rigardas ilin, kaj dume aliaj venas por rigardi, kion la unuaj rigardas. Kiam kolektiĝas areto da personoj, oni komencas per intima tono klarigi kaj pograde laŭtigas la voĉon konforme al la grandeco de la aŭdantaro. Tiel oni venas al plena deklamo kun konvinkaj gestoj kaj entuziasmo."
Mi longe instruis lin kaj faris ĉiujn aranĝojn komercajn. Mi spertis kontenton, ke la problemo fine estas pli-malpli bone aranĝita.
Granda surprizo! En Buckie mendoj alsvarmis. Mi ne komprenis la kialon, sed mi pli ol triobligis la mendojn de Nairn. Kaj ankaŭ en Edinburgo mendoj estis sufiĉe bonaj tiel, ke ankaŭ de tie mi rikoltos profiton. Finfine mi sentis min sekura en mia entrepreno. De Buckie mi telegrafis al gekonatoj, ke ili venu kaj helpu min provizore, ĉar mi ne kapablas priatenti ĉion. Ni kune laboris ĝis malfrunokte, pretigante kuirilojn por livero. Ĉe la fino de la Buckie-foiro mi telefonis al Liza, ke ŝi forlasu sian laboron ĉe V.I.K. en Olympia, Londono, kaj renkontu min en Edinburgo. Mi proponis al ŝi duonon de la profito farita kaj farota, se ŝi konsentos esti egalrajta asocianino. Ŝi tuj akceptis. En Edinburgo mi renkontis Liza'n, kaj ni kune iris al la foiro por helpi al Joe. Atingante la standon, ni aŭskultis al li.
"Mia Dio," mi ekmiris, "kion li babilaĉas?" Ni aŭskultis plu. Lia monotona voĉo daŭrigis ŝajne senfine. Granda amaso staris antaŭ li kaj gapis. Kelkaj de tempo al tempo aĉetis, kaj li servis ilin sen paŭzigi sian vortfluon. Dum la tuta tempo personoj formoviĝis unu-duope kaj aliaj aliĝis.
"Ĉu vi povas kapti ian sencon en liaj vortoj, Liza?"