38537.fb2
"Ho jes, absolute, dankon," mi deliris.
"Bone," ŝi mielis. "Nu, se vi deziras ion ajn" (kaj mi estis certa, ke ŝi emfazis tiun ion ajn) "nur petu, kaj mi ĝojos komplezi."
"Vi estas tro ĝentila," mi respondis kaj rigardis al ŝi sopire. Ŝi surverŝis min per la radioj de varma rideto. Mi arde volis porti la aferon antaŭen, sed mia malnova aplombo forfluis kiel akvo el korbo.
Ŝi diris: "Estas io, sed mi ne kuraĝas diri ĝin. Vi eble juĝos min tro trudema."
"Ho, estu senceremonia!" mi diris. "Mi estas ja viro, kiu sufiĉe travagis en la mondo. Al diablo la ortodokson, mi fajfas pri ĝi. Mi mezuras per mia propra metro. Mi petas vin, parolu libere!"
Ŝi klinis la kapeton ĉarme, hezitis, poste komencis: "Do... ĉu eble... eble estus loko por ankoraŭ unu en via lito?"
Mi devis iom serĉi la voĉon. "Sed certe, mia kara, certe!" Kaj mi tuj moviĝis por fari lokon.
"Ho dankon," ŝi diris, "mi ne sciis kiel proponi tion al vi, sed estas alia viro, kiu atendas, kaj mi tuj kondukos lin ĉi tien," kaj ŝi ridetis al mi ĉarme kaj foriris."
Ni kore ridis.
"Jen," diris Martin, "kiaj aferoj okazas al mi! Mi plonĝis en la kaptilon kiel beata idioto. Sed vi du: rakontu iom pri vi mem!"
Ni babilis, rakontis, kaj poste devis rapidi al la halo. Martin promesis ĉeesti. Tiun vesperon estis granda amaso da popolo en la halo, ĉar la famo pri la malkovro de la urba ŝtelisto disvastiĝis. Estis policano kaj polica serĝento en la halo. Ĉiuj atendis la malkaŝon de la nomo de la ŝtelisto...
Liza priskribis la ŝteliston kiel ni aranĝis; sed kiai ŝi venis al la punkto diveni la nomon, ŝi diris: ... "kai lia nomo estas... estas..."
Plena silento regis en la halo.
"...estas... ne, mi ne povas kapti la nomon," ŝi diris per preskaŭ flustra voĉo, kaj lace ŝi metis la manon al la frunto.
La serĝento venis al Liza kaj diris: "La priskribo de la ŝtelisto estas tute ekzakta, sed kial vi ne povas diri lian nomon?"
"Ne estas facile," diris Liza. "Ĵus ĝi estis ekvenonta al mi, kaj poste - ĝi ne. Tiuj sciigoj aŭ venas aŭ ne venas, kaj mi povas nur peni. Oni ne povas postuli, ke ili venu."
Martin aŭskultis flanke.
La policserĝento diris: "Do, ni provu denove morgaŭ vespere, ĉu?"
"Ho jes, mi ja provos," respondis Liza.
"Bone, ni ĉeestos morgaŭ vespere, sed nun estas konsilinde, ke ni akompanu vin hejmen, ĉar la ŝtelisto eble atakos vin. Kaj morgaŭ ni akompanos vin de la hotelo kaj returne."
Ni kune iris al la hotelo. Martin estis kun ni, kaj post la foriro de la policanoj ni invitis Martin enveni.
"Mi komprenas nur duone ĉi tiun polican aferon," diris Martin. "Kio ĝi estas?"
Ni klarigis al li.
"La plej terura malsano en la mondo estas stulteco, simpla kretenismo," filozofis Martin. "Pro stulteco homoj mortas, agonias, malsatas kaj minimume malŝparas tempon. Ĉu kredeble, ke oni kondamnus iun pro diro de divenistino? Iam oni detruis aŭguristinojn, kaj nun oni volas uzi ilin por detrui aliulojn. Jen vera progreso! Mi malesperas, tute rezignas pri la monda idiotaro. Tamen vi ne povas konfesi la blufon. Ne-ne, ne konfesu; plenŝtopu iliajn vakajn rap-nap-kapojn per babilaĵoj. Vi mem ne povas fari esplorojn pri la krimo sen tiri atenton sur vin, sed mi esploros kaj provos eltrovi detalojn. Mi sciigos vin morgaŭ pri la rezulto."
La posta vespero estis nia lasta en la urbo. La halo estis sufoke plena, kaj homoj staris malantaŭ la seĝaro, kunpremitaj kiel sardeloj en skatolo.
Martin fingrovokis min. "Mi elfosis ion," li diris mal aŭte, kaj rapide li komunikis al mi kelkajn detalojn pri la ŝtelo. Mi sciigis tion al Liza.
Venis la apogea momento de la vespero. Liza priskribis la ŝteliston kiel antaŭe. Tiam ŝi aldonis Iaŭ la sciigoj de Martin:
"Estas nokto. Jes, mi vidas iun. Mi vidas lin, li alproksimiĝas al dometo... li ĉirkaŭrigardas. Jen li venas ai la pordo kaj provas malfermi ĝin. Nun li staras senmove, ŝajne aŭskultante. Li ĉirkaŭiras la dometon, ĝi estai ligna kabano... Oh, la bildo malklariĝas... jes, nun li iras al fenestro, li sin klinas. Nun li rektiĝas. Li havas ion en la mano, mi ne klare vidas kio ĝi estas... eble ŝtono. Li frakasas la fenestron. Denove li ĉirkaŭrigardas. Jes, nun li engrimpas." (Paŭzo, ne estas eĉ flustro en la halo: la priskribo tuŝas eĉ min.) Liza daŭrigas ekscitite: "Jen, jen, li elgrimpas, ho, mi vidas lin... jes, jes, mi vidas lin!" (Ŝia voĉo kresĉendas.) "Li metas ion en la poŝon, li forrapidas dekstren, dekstren..." (Longa paŭzo, poste mal aŭte:) "Lia nomo estas... estas... (ŝia voĉo preskaŭ ne aŭdiĝas, kapoj kliniĝas al ŝi streĉe) estas... jes, estas..." Ŝi "svenis. Mi kuris sur la scenejon kaj vokis unu el miaj helpantoj, kaj ni portis ŝin de la scenejo. Post iom da tempo ŝi revenis kaj la mendoj por horoskopoj rompis ĉiujn rekordojn. Unu-du virinoj timis alproksimiĝi al Liza.
Denove la serĝento venis. "Kial vi ne sukcesis diri lian nomon? Ĉu vi ja sciis ĝin antaŭ ol vi svenis?"
"Ne," diris Liza lace. "Io ja ekvenis al mi, sed ĝi estis tro nebula. Komprenu, ke ĉiuj en la halo pensis nomojn! Venis al mia menso granda konfuzaĵo, nomoj, nomoj, eroj de nomoj, tute intermiksitaj, tute nebulaj. Ne estas eble, tute ne estas eble. Kun tia konfuzo la afero estas tro streĉa."
"Do," demandis la serĝento, "ĉu vi povos diveni la nomon, se mi sidos ĉe vi private?"
"Jes, eble," diris Liza.
"Bone, ni provu,"
"Sed ne ĉi-vespere," petis Liza. "Mi estas morte laca."
"Do kiam?"
"Je la dekunua morgaŭ matene en mia hotelo."
"Bone," diris la serĝento kontente. "Mi estos tie akurate."
Tiun vesperon, post eskorto al la hotelo, ni revenis al la halo kaj pakis ĉion, kaj la sekvintan matenon, posi adiaŭo al Martin, ni forlasis la urbon je la naŭa matene.
43. NIA DIUGENTA KOLEGARO.
Marto 1938. Denove en Olympia, Londono. Ni nun partoprems skotajn kaj anglajn foirojn kaj ankaŭ negocis en urbaj haloj. Ĉe ni laboris dudek-kvin personoj. En la anglaj foiroj ni konkurencis kontraŭ la V.I.K.-kompanio. Ni havis la avantaĝon, ke ni kaj niaj dungitoj laboris kiel familio, kaj ni konkurencis kontraŭ V.I.K. senlace. Ĉe V.I.K. nun restis nur tri eksponistoj: tio signifas, ke V.I.K. preskaŭ perdis la merkaton. La sola afero, kiun ni timis, estis ke unu el niaj laborantoj forlasos nin kaj iros al la opozicio. Eĉ se tiu transkurinto ne estus sperta laboristo, li povus malutili nin, se li kontraŭlaborus. Nome ni havis metiajn sekretojn kaj taktikojn, kiujn ni ĵaluze gardis, kaj estus por ni domaĝe, se la opozicio eksciuŝ ilin.
Tre simpla sed tre efika taktiko nia estis ĉiam disdiri, ke ni malmulte vendas. Bazaruloj, male, ĉiam fanfaronas per grandaj troigoj pri siaj vendoj por kredigi al ĉiu, ke ili estas bonegaj vendistoj. Vendoj en foiroj estas ĉiam malaltaj en la komenco, kaj poste pograde altiĝas ĝis granda eksterproporcia vendado dum la lastaj tagoj. Tiu altiĝo ĉe la fino estas grandparte rezulto de la antaŭatempa laborado, inkluzive de la komenco, kiam ŝajnas malŝparo de tempo klopodi. Se la opozicio pensos, ke ni bone vendas, ĝi strebos per ĉiuj fortoj por superi nin. Do la taktiko estas paroli al ili pesimisme, dirante ke ne valoras la penon provi, kaj ke la foiro estas fiasko.
Estas strange, kiel facile oni kredas tion, eĉ se la kredanto havas jarojn da sperto. Bazaruloj ĉiam memoras la finan rezulton de foira vendado kaj forgesas la malesperigan komencon, ĉar iliaj mensoj evitas memori tion, kio estas malagrabla. Tiu faktoro, plus sintrompo per fanfaronado, faciligas nian taktikon kredigi al ili, ke foiro ne estas bona. Dume ni forte laboras, eĉ se la tuja vendado estas mizera, kaj dume la opozicio perdas valoran tempon. Kiam mendoj komencas enveni kvante, la opozicio vekiĝas, sed estas jam tro malfrue.
Ofte en malgrandaj, malbonaj foiroj ni bone sukcesis, ĉar neniu klopodis eksponadi kaj ni kolektis la plejmulton de la vizitantoj, kiuj estas pli pretaj aĉeti, ĉar neniu jam vendis al ili. Ĉe Olympia ni estis ok laborantoj entute.
Estis Hilda. Ŝi bone eksponis kaj ankaŭ estis bona trudvendistino. Ŝi estis eks-teatrodancistino, sed ŝi suferis je tro granda memestimo. Tio estas tre kutima manko de bazaruloj, kaj kiam bazarulo infektiĝas je tiu malsano, ni devas tuj klopodi kuraci lin. Ĉe tiu malsano la infektita eksponisto staras sur la podio aŭ scenejo kaj paradas per ŝercoj aŭ fanfaronoj, entrinkante la aprobon de la amuzita anaro, kaj forgesas pritrakti serioze la vendotan artiklon. La rezulto estas, ke ĉiu laŭdas la eksponiston, sed ne aĉetas. Iom da humoro por teni la atenton estas necesa, sed troo malbone efikas. Kiam mi dungas laborantojn kaj instruas ilin, mi devas unue iom laŭdi ilin ĉe ĉiu progreso por kuraĝigi ilin, kaj poste ĉe la apero de la bazarula malsano mi devas "duŝi ilin malvarme" por sobrigi al ili la kapon.
Richard estis karbministo, antaŭ ol li laboris ĉe ni. Li estis bona eksponisto kiam la bazarula malsano ne kaptis lin, sed li estis tute nebona ĉe la individua vendado. Strange estas ke, kiam viroj komencas eksponadi, ili malboniĝas je la individua vendo, sed la virinoj, kiuj eksponas, retenas ambaŭ kapablojn.
Sinjoro Parr... ni ĉiam nomis lin "sinjoro". Parr estis nova ĉe ni. Li estis bone edukita viro kaj venis de altklasa aŭ eble eĉ aristokrata familio. Ni neniam eltrovis precize pri lia deveno. Li estis iom altstatura, impona viro, ĉirkaŭ kvardekkvinjara, distingaspekta, kun griziĝantaj haroj ĉe la tempioj. Kiam li estis for de la laboro, li sin vestis malhele kaj portis eksmodan, larĝan kravaton. Neniam oni vidis lin sen liaj bastono kaj gantoj kaj, kvankam liaj vestoj estis iom eluzitaj kaj eksmodaj, li portis ilin kiel princo. Li ĉiam havis blankan naztukon en la brustpoŝo kaj elstarajn blankajn ĉemiz-manumojn. Li ne kapablis eksponi, sed per sia kulturita voĉo li bone vendis al virinoj, kiujn li imponis. Sed de la komenco li prunteprenis monon de niaj laborantoj en maniero, kiu impresis, kvazaŭ li farus favoron al ili, kaj tiun monon li forgesis redoni. Li poste prunteprenis de personoj ĉe aliaj standoj, ĉar niaj laborantoj jam surdiĝis kontraŭ tiaj demandoj liaj.
Kvare venis Freda. Ni nomis ŝin "FilmFreda", ĉar ŝi intertempe laboris ĉe Londonaj filmkompanioj en malgravaj amasroloj. Ĉe ni ŝi estis provizora laborantino. Laŭ ŝia parolado ŝi estas fama aktorino kaj ŝi ĉiam parolis pri la filmsteloj, kvazaŭ ŝi estus ties intima amikino, kaj nomis ilin per -ĉjo kaj -njo. Kvankam ŝi ŝajnigis esti bonhava kaj parolis pri grandaj salajroj, mi rimarkis ke je manĝotempo ŝi ĉirkaŭiris la standojn en Olympia kaj regalis sin per senkostaj specimenoj de supo, faboj, biskvitoj, limonado ktp. Se ŝi estus honeste dirinta, ke mankas mono al ŝi, ni senhezite estus donintaj anticipan pagon al ŝi. Mi foje aludis delikate pri tio, sed ŝi rifuzis kun aktora gesto. Ŝi estis tre komplezema kaj entreprenis aĉeti necesaĵojn por ni ĉiuj, ĉe butikoj survoje al la foiro aŭ ofte eĉ malproksime de sia vojo, kaj ŝi ne akceptis rekompencon pli ol la netajn elspezitajn sumojn. Ni kvitiĝis per donacoj de rostitaj kokidoj ktp.
Ŝi videble konsideris sin treege bela, kvankam tiu opinio ŝajnis al mi sufiĉe diskutebla. Ŝajne ankaŭ la filmreĝisoroj ne vidis tion ĝuste per ŝiaj okuloj, ĉar mi foje vidis ŝin en filmo, kie grupo da virinoj estis vestitaj kaj iom ŝminkitaj por doni humoran efekton, sed la reĝisoro de la filmo lasis ŝin prezenti sin tute nature.
Ŝi estis bona vendistino sed ofte rabis mendojn, tio estas: ŝi alkroĉiĝis al aĉetontoj, kiujn alparolis aliaj vendistoj, celante kapti iliajn mendojn en sia kajero. Mi devis teni la okulojn sur ŝi pri tio, ĉar tio kaŭzas malpacon. Ĉiu el niaj vendistoj avide konkuris en mendoakiro, kvankam neniu iam ajn superis la vendadon de Liza.