38537.fb2
Mi sekvis lin tra labirinto, grimpante super stangojn kaj kliniĝante sub traboj.
"Ĝi estas tie," li diris, montrante vakan spacon.
"Sed ĉu la konstruo ankoraŭ ne komenciĝis?" mi diris konsternite.
"Ne zorgu; la stando estos preta morgaŭ... vi povos enporti vian stokon morgaŭ matene."
"Mi esperas ke jes," mi diris dubeme.
"Ho, tia kuniklodomo! Ni starigos ĝin en duonhoro."
Mi ĉirkaŭamblis esplorante ĉion. Kelkaj standoj estis finkonstruitaj, aliaj nur parte. Iu frapis min sur la ŝultron de malantaŭe. Mi turnsvingiĝis. Antaŭ mi staris Frank Potter kun rida esprimo.
"Ĉu vi akiris standon?" li demandis.
"Jes, tie ĉe la muro."
"Bone. Bonvenon en la rondo de la friponoj! Mia stando estas tro proksime apud la orkestro. Aŭ la bruo dronigos mian voĉon, aŭ mi dronigos la muzikon. Ni vidos. Venu kun mi, kaj ni povos klaĉi, dum vi helpos al mi ordigi mian standon."
Ĉe la stando mi helpis al li elpaki skatolojn kaj stapli ilin kiel eble plej arte sur la fasadaj bretoj.
"Nun metu la logilon flanke sur la servotablon."
"La logilon?" mi ripetis.
"Jes, tion," li montris.
"He," mi diris. "Mi ne estas tiom naiva. Tiu ferpeco estas diablosciaskio, apartenanta al la konstruistoj."
"Ne, ĝi estas mia logilo,"
Mi rigardis nekomprene la indikitan strangan objekton. Ĝi estis peza U-forma ferstango kun latuna globo ĉe unu ekstremo kaj granda ŝraŭbingo ĉe la alia. Mallonga kateno estis alfiksita proksimume ĉe la mezo, kaj sur la globo estis pentrita ruĝa cirklo.
"Kio ĝi estas?" mi demandis.
"Mi ne scias," li respondis. "Ĝi ne rilatas."
Mi ridis.
"Ĉu vi ŝercas?"
"Ne, ĝi estas mia logilo. Gapuloj rigardas ĝin scivoleme, kaj kiam ili ariĝas, mi komencas 'sponi. Ilia scivolemo tenas ilin atende je ia klarigo, sed mi eĉ ne mencias ĝin."
"Ĉu oni ne demandas pri ĝi?"
"Jes, ofte, sed oni ne havas eblon ĝis post mia deklamo, kaj tiam mi tute simple respondas: "Peco de metalo. Neniu leĝo postulas, ke ĝi devas rilati, ĉu? Nun mi pendigos la afiŝojn, kaj ĉio estos preta. Morgaŭ mi helpos al vi ordigi."
"Ho, ĉu vi konas iun, kiu povos helpi al mi vendi?" mi demandis.
"Bonŝance mi konas lertan bazarulinon. Ŝi demandis min, ĉu mi povas trovi laboron por ŝi. Mi sendos ŝin al vi morgaŭ; ŝi nomiĝas Anne. Mi ne forgesos."
"Ĉu ŝi scias ion pri kuirado?" mi demandis.
"Laŭ mia scio, nenion; sed tio tute ne gravas."
"Al mi ŝajnas, ke tio ja gravas."
"Ne, tute ne, lasu al ŝi. Ŝi vendos," asertis Frank; kaj subite ĵetante la rigardon preter mi, li ekkriis:
"Ha, jen venas du el la embuskuloj. Hola! Mark Bert el kiu foiro vi estis forpelitaj? Venu ĉi tien, filoj de hunjo!"
"Je Kristo, Frank!" respondis unu el la du. "Oni diris, ke vi mortis de malsato."
La du alproksimiĝis.
"Jen embria bazarulo, kiu ankoraŭ kredas, ke la cikonio alportas la bebojn."
Kaj al mi:
"Jock, mi prezentas du friponojn: Mark kaj Bert, du embuskuloj."
Sed konstatante, ke mi ne komprenas, Frank klarigis:
"Ili ne 'sponas, ili atendas kiel embuskaj rabobestoj ĉe la stando, ekster la servotablo, kaj kaptas sensuspektajn preterpasantojn. Ili neniam perlaboris honestan groŝon dum sia vivo. Mark murdis siajn gepatrojn, kiam li estis trijara infano, kaj Bert iniciatis la perfortan fieksporton de virgulinoj."
Bert kaj Mark tute ne ofendiĝis, kaj Bert diris:
"Ne kredu lin, li estas eĉ pli granda mensogulo ol ni mem, kaj insulto vene de li estas vera komplimento."
Mark estis altstatura, dande vestita, bela junulo, laŭaspekte juda, kaj Bert estis fortika, iom malpli alta, mezblonda viro kun rompita nazo kaj dikigita orelo. Li certe praktikis iam la boks-arton. Bert parolis kun forta Londona prononco.
"Ni venis de la agrikultura foiro en Ayr," informis Bert. "Pluvis la tutan tempon kaj ni enspezis tiom mizere, ke post la aĉeto de biero ne restis sufiĉe por aĉeti manĝaĵon... Ho, ĉu vi vidis Premon? Oni diras, ke li venis ĉi tien. Oni serĉas lin. Laŭ diro, li vendis la standotendon al iu farmisto, kaj ĝi apartenas al la foiro."
"Mi ne komprenas, kial oni ne enkaĝigis Premon jam delonge," diris Frank. "Ĉie, kien mi iras, mi aŭdas pri trompaĵoj liaj. Tiaj aferoj misfamigas la bazarulojn!"
"Ne eble," rikanis Mark. "Ĉu vi aŭdis, ke prostituino foje edziĝis al bazarulo kaj li sukcesis treni ŝin malsupren ĝis sia propra nivelo?"
"Venu," diris Bert. "Ni devas festi la renkontiĝon per biero. Ni iru drinki. La malbenitaj skotoj ankoraŭ ne scias vivi. Ĉu nacio, kiu fermas dimanĉe la drinkejojn, estas civilizita? Venu, Frank - kaj vi, Jock: ni devas drinki sufiĉe por sep tagoj en la daŭro de ses."
Ni kune ekiris, kaj Bert daŭrigis: "Mi konas bonan drinkejon - ha, kia biero! kaj la viskio!.. - Neniam vi gustumis tiom bonan. Vera nektaro de la dioj. Ĝi traglitas la gorĝon kiel frakasita vitro!"
Ni kune iris laŭ la ponto, kiu transiras Waverley-stacidomon, zigzagis laŭ kelkaj malhelaj stratoj, kaj eniris drinkejon. La klientoj estis malaltklasaj, kaj unu ĉifonulo persistis kantaĉi malgraŭ la protesto de la dika drinkejestro. Ni sidiĝis ĉe tablo, kaj Bert venigis la kelneron.
"Nu, ni drinku skote," li diris al ni, kaj al la kelnero: "Kvar bierojn kaj kvar viskiojn!"
"Ne," mi protestis. "Sole biero sufiĉas por mi."