38584.fb2
En tiu sama minuto sinjorino Craggs regalis per tondra parolo sinjoron Craggs. Kiel ĝi estas nur ebla, ŝi demandis, ke li al sia Snitchey tiel blinde povas konfidi? Ĉu li volas kredigi, ke li ne vidis, kiel Snitchey eniris kaj kiel sur lia vizaĝo kuŝis ruzo, intrigo kaj perfido? Ĉu li povas nei, ke jam la maniero, en kiu tiu viŝis al si la frunton kaj maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, montras, ke io peze kuŝas sur la konscienco de lia Snitchey, se lia Snitchey entute havas konsciencon? Ĉu eble aliaj personoj ankaŭ, kiel lia Snitchey, venas al festaj vesperoj kiel malkvietaj rabistoj? — kio cetere estis ne tute prospera komparo, ĉar li venis tra la pordo tre mallaŭte. Kaj ĉu li efektive en hela luma tago (estis preskaŭ noktomezo) volas persisti defendi kaj subteni sian Snitchey kontraŭ ĉia videblaĵo kaj prudento kaj kontraŭ ĉia sperto de la mondo?
Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero, sed ambaŭ kontentigis sin trankvile naĝi kune kun la fluo, ĝis ĝia forto malgrandiĝos, kio efektive fariĝis en la minuto, kiam oni komencis novan dancon. Tiun ĉi okazon uzis sinjoro Snitchey, por peti de sinjorino Craggs ŝian manon, dum sinjoro Craggs estis tiel galanta kaj invitis sinjorinon Snitchey. La sinjorinoj, post kelkaj facilaj deflankiĝoj — kiel ekzemple: "kial Vi ne invitas alian?" aŭ: "mi scias, ke Vi estos kontenta, se mi rifuzos," aŭ: "mi miras, ke Vi ekster la ekspedejo povas danci," (tio ĉi jam ŝercante) — favore konsentis kaj komencis la dancon.
Tiu ĉi reciproka ĝentileco estis ĉe la ambaŭ familioj malnova moro; ĉar ili ĉiuj estis tre amikaj inter si kaj vivis en agrabla senceremonieco. Eble la malsincera Craggs kaj la malbona Snitchey estis ĉe la virinoj nur jurista fikcio, kiel Cajus kaj Sempronius en la aktoj de la ambaŭ edzoj: sed la ambaŭ virinoj mem faris kaj prenis tiujn ĉi akciojn en la negoco, por nur ne esti tute esceptitaj. Tio ĉi en ĉia okazo estas senduba, ke ĉiu el la ambaŭ virinoj sian okupon kondukadis tiel same fervore kaj diligente, kiel ŝia edzo la sian, kaj ke ĉiu pensis, ke feliĉa prosperado de la firmo sen ŝiaj laŭdindaj penoj estus preskaŭ neebla.
Sed nun la birdo paradiza flugis tra la mezo, kaj la soniletoj komencis saltadi kaj sonadi; kaj la ruĝa vizaĝo de la doktoro sin turnadis kaj returnadis, kiel brile lakita turnaĵo kun homa vizaĝo; kaj la senspira sinjoro Craggs komencis jam dubi, ke la dancado, kiel la cetera vivo, estas farata al la homoj tro facila; kaj sinjoro Snitchey dancis kun viglaj saltoj por si, Craggs kaj por seso da aliaj personoj.
Kaj ankaŭ la fajro ricevis freŝan humoron kaj pli hele brulis, disblovita de la vento, kiun faris la dancado. Ĝi estis la genio de la ĉambro kaj trovis sin ĉie. Ĝi brilis en la okuloj de la viroj, en la juveloj sur la blankaj brustoj de la knabinoj, ludis ĉirkaŭ iliaj oreloj, kvazaŭ petole murmuretante ion al ili, lumigis la plankon kaj metis rozan tapiŝon al iliaj piedoj, brilis sur la plafono, ke ĝia flamo rebrilis sur iliaj vizaĝoj, kaj ekbruligis grandan iluminacion en la malgranda turo de soniletoj de sinjorino Craggs.
Kaj nun la aero fariĝis pli freŝa, kaj la muziko fariĝis pli energia kaj la dancoj iris en pli viva takto; kaj leviĝis blovado, kiu balancis la foliojn kaj la berojn sur la muroj, kiel antaŭe sub la libera ĉielo; kaj bruo iris tra la ĉambro, kvazaŭ nevidebla amaso da elfoj akompanus la dancantojn. Nun nenia trajto de la vizaĝo de la doktoro jam povis esti rekonata, kiam li sin turnadis ĉirkaŭen; nur ŝajnis, ke tuta deko da paradizaj birdoj flugas tra la ĉambro kaj ke milo da malgrandaj soniletoj sonas; tuta armeo da flugantaj vestoj sin portis en la ventego, kiam la muziko silentiĝis kaj la dancado ĉesis.
La varmego kaj laciĝo faris la doktoron nur pli senpacienca je la veno de Alfred.
"Ĉu vi ion vidis, Britain? ion aŭdis?"
"Estas tro mallume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe da bruo en la domo, por povi ion aŭdi," respondis la servanto.
"Tio ĉi estas vera! Tiom pli gaja estos la akcepto. Kioma horo nun estas?"
"Ĝuste la dekdua, sinjoro. Li devas jam baldaŭ veni, sinjoro."
"Tiel disheligu la fajron kaj ĵetu sur ĝin ankoraŭ unu pecon da ligno", diris la doktoro. "Lia akcepta saluto devas lumi al li renkonte tra la nokto, kiam li pli kaj pli proksimiĝados!"
Li vidis ĝin — jes! El sia kaleŝo li ekvidis la lumon, kiam li turnis angulen apud la malnova preĝejo. Li konis la ĉambron, el kiu la lumo venis. Li vidis la nudajn branĉojn de la longe konataj arboj inter la lumo kaj si. Li sciis, ke unu el tiuj ĉi arboj en la somero agrable bruas antaŭ la fenestro de Marion.
Larmoj staris al li en la okuloj. Lia koro batis tiel forte, ke li apenaŭ povis elporti sian feliĉon. Kiel ofte li rememoradis tiun ĉi tempon, pentradis ĝin al si sub ĉiaj cirkonstancoj, timadis, ke ĝi ne venos, kaj ĝin deziradis kaj sopiradis je ĝi en malproksima, malproksima loko!
Denove la lumo! Klare kaj malproksime lumante, ekbruligite, kiel li sciis, por lin saluti kaj lumi al li al la malnova domo. Li faradis signojn per la mano, levadis la ĉapelon kaj kriadis al ili, kvazaŭ ili estus la lumo kaj povus lin aŭdi kaj vidi, kiel li ĝojege rapidas al ili sur la vojo.
Haltu! Li konis la doktoron kaj antaŭsentis, kion li faris. Li ne devis fari al ili surprizon. Tamen li ĝin povus fari, se li per piedoj irus al la domo. Se la pordo de la ĝardeno estis ne fermita, li povus tra tie eniri; se ne — transrampi la muron estis tre facile, kiel li sciis de la tempo malnova, kaj en unu minuto li estus inter ili.
Li eliris el la kaleŝo kaj diris al la veturigisto — eĉ tio ĉi ne estis al li facile en lia ekscititeco — ke tiu ĉi haltu kelkajn minutojn kaj poste malrapide veturu post li. Tiam li rapide ekiris antaŭen, provis, ĉu la pordo estas nefermita, transrampis la muron, desaltis sur la dua flanko kaj malfacile spirante staris en la malnova frukta ĝardeno.
Sur la arboj kuŝis blanka prujno, kiu en la malforta lumo de la ennuba luno pendis sur la maldikaj branĉoj, kiel velkintaj girlandoj. Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj, kiam li mallaŭte alŝteliĝis al la domo. La dezerteco de vintra nokto estis rimarkebla sur la tero kaj sur la ĉielo. Sed la ruĝa lumo briladis al li afable renkonte el la fenestroj, figuroj de homoj sin movadis antaŭ liaj okuloj, kaj la murmuro de homaj voĉoj agrable tuŝadis liajn orelojn.
Penante ekaŭdi ŝian voĉon el la aliaj ceteraj voĉoj kaj jam duone konvinkite, ke li ŝin aŭdas, li jam preskaŭ atingis la pordon, kiam ĝi subite rapide estis malfermita kaj unu homa figuro venis kontraŭ li. La figuro ektimigite kaj kun duone interrompita ekkrio retiris sin.
"Clemency," li diris, "ĉu vi min jam pli ne konas?"
"Ne eniru," ŝi respondis, barante al li la eniron. "Foriru. Ne demandu kial. Ne eniru!"
"Kio estas?" li ekkriis.
"Mi ne scias. Mi — mi timas pensi pri tio ĉi. Foriru. Ĉu Vi aŭdas?"
Subita bruo leviĝis en la domo. Ŝi kovris al si per la manoj la orelojn. Krio de malespero, tiel laŭta, ke nenia mano povis bari la orelon, estis aŭdita; kaj Grace — kun teruro en la vizaĝo kaj en la gestoj — elkuris el la domo.
"Grace!" Li retenis ŝin per la brako. "Kio estas? Ĉu ŝi mortis?"
Ŝi liberigis sin, kiel volante rigardi al li en la vizaĝon, kaj senkonscie falis sur la teron antaŭ li.
Amaso da homoj rapide kaj brue eliris el la domo; inter ili la patro, tenante paperon en la mano.
"Kio estas?" ekĝemis Alfred kaj turnadis sian rigardon malespere de vizaĝo al vizaĝo, dum li sur la genuoj staris apud la sveninta. "Ĉu neniu volas min rigardi? neniu min konas? estas neniu, kiu dirus al mi, kio fariĝis?"
Oni aŭdis murmuron: "ŝi forkuris!"
"Forkuris!" li ripetis.
"Forkuris, kara Alfred!" diris la doktoro per rompita voĉo kaj kovris al si la vizaĝon per la manoj. "Forkuris el la patra domo. Tiun ĉi nokton! Ŝi diras, ke ŝi libere kaj senriproĉe elektis — petas, ke ni pardonu al ŝi — kaj forkuris."
"Kun kiu? Kien?" li demandis rapide kaj premite.
Li suprensaltis, kiel volante ŝin sekvi; sed kiam ili liberigis al li la vojon, li malklare rigardis ĉirkaŭen, ŝanceliĝis kelkajn paŝojn returne kaj denove falis sur la teron, kie li genuis apud Grace kaj prenis unu el ŝiaj malvarmaj manoj.
Regis granda konfuzo kaj ekscito, sed sen celo kaj plano. Kelkaj ekkuris serĉi sur diversaj vojoj, aliaj alportis ĉevalojn aŭ torĉojn, aliaj laŭte paroladis inter si kaj diris, ke oni ne havas eĉ la plej malgrandan postesignon. Kelkaj aliris al li kaj provis lin konsoli; aliaj admonadis lin, ke Grace devas esti enportita en la domon, sed li ne respondis. Li neniun aŭskultis kaj sin ne movis.
La neĝo falis ĉiam pli dense. Li suprenrigardis al la ĉielo kaj diris al si, ke tiu ĉi neĝa cindro, kiu estas ŝutata sur lian esperon kaj lian suferon, bone konvenas al ili. Li rigardis ĉirkaŭen sur la blankan teron kaj diris al si, ke la postesigno de la piedo de Marion, apenaŭ enpresita, tuj estos ree kovrita kaj eĉ tiu ĉi rememoro pri ŝi ne daŭros. Sed li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko.
De tiu nokto de la reveno la mondo fariĝis ses jarojn pli maljuna. Estis varma aŭtuna posttagmezo, kaj forta pluvo estis falinta. La suno subite sin montris el la nuboj, kaj briliginte la malnovan kampon de la batalo sur unu verda loketo, sendis al ĝi luman saluton, kiu sin baldaŭ disvastigis super la tutan landon, kvazaŭ oni ekbruligis fajron de ĝojo, kiu estas respondata de mil altaĵoj.
Kiel bele kaj ĉarme la tero ekflamis en la lumo! La arbaro, antaŭe malluma, nigra maso, montris sian multkoloran veston de flavaĵo, verdaĵo, brunaĵo kaj ruĝaĵo kaj la diversajn figurojn de siaj arboj, sur kies folioj pluvaj gutoj tremis kaj fajrerante defaladis. La suna kampo elrigardis, kvazaŭ ĝi antaŭ minuto estis ankoraŭ blinda kaj nun ricevis okulojn, per kiuj ĝi rigardis supren al la brilanta ĉielo. Kampoj de greno, bariloj, dometoj, la dense kolektitaj tegmentoj, la preĝejo, la rivereto, la muelejo, ĉio ridetante elrigardis el la nebula griza mallumo. Birdoj agrable kantis, floroj levis siajn mallevitajn kapojn, freŝaj odoroj eliris el la freŝigita tero; la bluaj strioj supre fariĝis pli grandaj kaj pli larĝaj; la malrektaj radioj de la suno jam trafis per mortiga sago la malrektan muron da nuboj, kiuj malrapidis ankoraŭ kun sia forflugo, kaj ĉielarko, enhavanta en si ĉiujn kolorojn, kiuj ornamis la teron kaj la ĉielon, triumfe eletendis sin sur la tuta horizonto.
En tia vespera horo malgranda drinkejo apud la vojo, bele kaŝita post granda ulmo kun ĉarma ripoza benko ĉirkaŭ la dika trunko, montris sian afablan vizaĝon al la vojaĝanto kaj logis lin per diversaj mutaj, sed signifoplenaj certigoj de amika akcepto. La ruĝeta elpendaĵo elrigardis kun siaj oraj, en la suno brilantaj literoj el la malluma foliaro de la arbo, kiel amika vizaĝo, kaj promesis bonan regalon. La trinkujo, plena je pura akvo, kaj malsupre sur la tero apartaj trunketoj de bonodora fojno igis ĉiun ĉevalon, kiu preteriris, akrigi la orelojn. La ruĝaj kurtenoj en la ĉambroj de la partero kaj la neĝe blankaj flankkurtenoj en la malgranda dormoĉambro supre kun ĉiu bloveto de la vento logis: envenu! Sur la brile verdaj kovriloj de la fenestroj oni povis legi en oraj literoj pri biero kaj elo[2] kaj bonaj vinoj kaj bonaj litoj, kaj apude estis tuŝanta pentraĵo de bruna ŝaŭma biera kruĉo. Sur la kornicoj de la fenestroj staris floroj en helruĝaj potoj, kiuj tre gaje falis en la okulojn sur la blanka fronto de la domo; kaj en la malluma pordega trairo oni vidis ankoraŭ apartajn striojn da lumo, kiuj ludis ĉirkaŭ la brilantaj boteloj kaj kruĉoj.
En la pordo nun aperis modelo de mastro; ĉar, estante kvankam malgranda, li tamen estis ronda kaj larĝa kaj staris la manoj en la poŝoj kaj la piedoj sufiĉe disstarigitaj, por esprimi fidon je sia kelo kaj senzorgan konfidon je la rimedoj de la drinkejo — tro trankvilan kaj senpretendan, por fariĝi fanfaronado. La riĉa malsekaĵo, kiu post la forta pluvo degutadis de ĉiu objekto, konvenis al li tre bone. Nenio ĉirkaŭ li havis soifon. Kelkaj georginoj kun pezaj kapoj, kiuj elrigardis super la palisaro de la bone tenata ĝardeneto, trinkis tiom, kiom ili nur povis elteni — eble eĉ iom pli multe — kaj estis plenaj je dolĉa trinkaĵo; sed la lako, la floroj en la fenestro kaj la folioj de la maljuna arbo estis en la trankvile gaja humoro de homoj, kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj sufiĉe, por disvolvi iliajn plej bonajn ecojn. Disŝutante sur la teron klarajn gutojn, ili kvazaŭ disdonadis senkulpan agrablaĵon, kiu faris bonon ĉie, kie ĝi falis, trafis forgesitajn anguletojn, kien la pli serioza pluvo nur malofte venadis, kaj al neniu faris doloron.
Tiu ĉi vilaĝa drinkejo ĉe sia fondiĝo akceptis neordinaran signon. Ŝi havis la nomon "Al la krirbilo de muskato". Kaj sub tiuj ĉi vortoj sur tiu sama ruĝa elpendaĵo en la malluma foliaro kaj kun tiaj samaj oraj literoj staris: Benjamin Britain.
Rigardinte ankoraŭ unu fojon kaj pli pene observinte la vizaĝon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem — sufiĉe ŝanĝita, sed ŝanĝita al bono; tute konvena kaj bonvida mastro.
"Sinjorino Britain," diris sinjoro Britain kaj rigardis sur la vojon, "forrestas iom longe. Jam estas la tempo de teo."
Ĉar oni povis ankoraŭ vidi nenian sinjorinon Britain, li malrapide ekvagis ĝis la mezo de la vojo kaj kun granda kontenteco rigardis la domon. "Tute elrigardas, kiel la domo, en kiun mi volonte enveturus, se ĝi ne estus mia."
Poste li iris al la palisaro de la ĝardeno kaj rigardis la georginojn. Ili rigardis sur lin, senhelpe kaj dorme pendigante la kapojn, kiuj ĉiam faradis balancojn, kiam la pezaj gutoj da pluvo defaladis de ili sur la teron.
"Oni devas zorgi pri Vi," diris Benjamin. "Mi ne devas forgesi tion ĉi diri al ŝi. Ŝi longe forestas."
La "pli bona duono" de sinjoro Britain en tia alta grado estis lia pli bona duono, ke li disigite de ŝi estis tute senhelpa kaj perdita.
"Mi pensas, ke ŝi ne havas multe por forplenumi," diris Ben. "Oni devis en la urbo fari kelkajn negocojn, sed ne multe. Ho, jen ni ŝin fine havas!"
Malgranda kaleŝo, veturigata de unu knabo, venis kun bruo de la vojo; kaj interne, havante post si grandan bone malsekigitan ombrelon, disetenditan por sekiĝi, sidis la korpulenta figuro de virino de matura aĝo, kruciginte la nudajn brakojn super korbo, kiun ŝi portis sur la genuoj, kaj havante diversajn aliajn korbojn kaj pakaĵojn ĉirkaŭ si. La afabla bonkora vizaĝo kaj certa memkontenta senhelpo, kun kiu ŝi de la puŝoj de la kaleŝo balanciĝadis tien kaj reen sur sia sido, jam de malproksime rememorigadis malnovajn tempojn. Kiam ŝi venis pli proksime, tio ĉi ankoraŭ pli estis rimarkebla; kaj kiam la veturilo haltis apud la drinkejo kaj paro da ŝuoj, elirante el la kaleŝo, rapide flugis tra la malfermitaj brakoj de sinjoro Britain kaj kun peza ekpremo tuŝis la teron, oni povis tuj rekoni, ke tiuj ĉi ŝuoj povis aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome.
Kaj tiel efektive estis. Jen ŝi staras antaŭ ni, sana korpulenta animo, kun tiom da sapo sur la brilanta vizaĝo, kiel antaŭe, sed kun nedifektitaj kubutoj, kiuj nun preskaŭ montris kavetojn.