38584.fb2
"Jes, vidu, Ben, mi havis multe por fari!" ŝi respondis, vive observante la enportadon de ŝiaj korboj kaj pakaĵoj; "ok, naŭ, dek, — kie estas dekunu? Ho! mia korbo dekunu! Estas ĝuste. Konduku la ĉevalon en la ĉevalejon, Harry, kaj se ĝi denove tusos, donu al ĝi hodiaŭ vespere varman miksitan manĝon. Ok, naŭ, dek, — nu kie estas dekunu? Ho, mi forgesis, estas bone. Kiel fartas la infanoj, Ben?"
"Sanaj kaj viglaj, Clemency."
"Dio gardu iliajn ĉarmajn vizaĝojn!" diris sinjorino Britain, demetante la ĉapelon (ĉar ŝi kaj ŝia edzo estis nun en la drinkejo) kaj glatigante al si la harojn per la manplato. "Donu al mi kison, maljuna!" Sinjoro Britain ne lasis ŝin atendi. "Mi pensas," diris sinjorino Britain kaj eltiris tutan pakaĵon da maldikaj libroj kaj ĉifitaj paperoj el la poŝo, "mi ĉion plenumis. La kalkuloj ĉiuj pagitaj — la rapo vendita — kalkulo kun la bierfabrikanto farita — pipoj menditaj — deksep funtoj kvar ŝilingoj en la bankon pagitaj — kaj la recepto de doktoro Heathfield por la infano — vi jam divenos, kiel estas. — Doktoro Heathfield denove nenion volas preni, Tim."
"Mi tuj tiel pensis," rimarkis Britain.
"Jes. Li diris, Tim, kiel ajn granda via familio eĉ estos, li neniam prenos de vi eĉ duonon da penco; eĉ se vi ricevos dudek infanojn."
La vizaĝo de sinjoro Britain ricevis esprimon tre seriozan kaj senmove rigardis sur la muron.
"Ĉu tio ĉi ne estas tre afable?" diris Clemency.
"Certe," respondis sinjoro Britain. "Sed tio ĉi estas afableco, el kiu mi por nenio en la mondo volus fari uzon."
"Ne," diris Clemency. "Kompreneble ne. Poste la ĉevaleto — ĝi alportis ok funtojn kaj du ŝilingojn; kaj tio ĉi estas ne malbone, ne vere?"
"Tio ĉi estas tre bone," diris Ben.
"Mi ĝojas, ke vi estas kontenta," ekkriis lia edzino. "Mi tuj tiel pensis; kaj tio ĉi, mi pensas, estas ĉio, kaj nun nenion pli pri negocoj, Britain. Ha, ha, ha! Jen! Prenu la paperojn kaj trarigardu ilin. Ho, atendu momenton; jen estas ankoraŭ presita folieto. Ĵus el la presejo. Kiel bone ĝin odoras!"
"Kio tio ĉi estas?" diris Tim kaj rigardis la folion.
"Mi ne scias," respondis lia edzino. "Mi ne legis eĉ unu vorton."
"Vendo per memvola aŭkcio," legis la mastro, "kun rezervo de antaŭa privata konsentiĝo."
"Tion ĉi ili ĉiam aldonas," diris Clemency.
"Jes, sed ne ĉiam tion ĉi," li respondis. "Rigardu: sinjora domo kaj konstruoj mastraĵaj, parko kaj ĝardeno de sinjoroj Snitchey kaj Craggs kaj la senŝulda bieno de la nobelo Mich. Warden, pro forveturo en la eksterlandon!"
"Pro forveturo en la eksterlandon!" ripetis Clemency.
"Jen tio ĉi staras," diris sinjoro Britain. "Rigardu tien ĉi."
"Kaj ĵus hodiaŭ mi tie aŭdis, ke ŝi baldaŭ alsendos pli bonajn kaj pli klarajn novaĵojn!" diris Clemency, malgaje balancante la kapon kaj denove kaptante siajn kubutojn, kvazaŭ la rememoro de malnovaj tempoj ankaŭ revekus malnovajn kutimojn. "Hm, hm, hm! Tio ĉi tie denove pezigos la korojn, Ben."
Sinjoro Britain ĝemis kaj balancis la kapon kaj diris, ke li ne povas tute kompreni la aferon kaj longe ĉesis pensi pri ĝi. Kun tiu ĉi rimarko li kontentigis sin kaj algluis la folion post la fenestro de la botelaro, kaj Clemency, starinte kelkajn minutojn en pensoj, vekiĝis kaj rapidis for, por rigardi la infanojn.
Kvankam la mastro de la kribilo de muskato havis grandan estimon por sia edzino, tamen tiu ĉi estimo havis tute la malnovan patronan karakteron; kaj ŝi forte lin amuzadis. Nenio pli mirigus lin, ol se iu tria montrus al li, kiel ŝi sola kondukas la tutan mastraĵon kaj per prudenta ŝparemeco, vigla humoro, honesteco kaj diligenteco faras lin homo bonhava. Tiel facile estas en ĉiaj cirkonstancoj (kaj tro ofte ĝi okazas) taksi la trankvilajn naturojn, kiuj neniam metas en lumon siajn meritojn, laŭ ilia propra modesta juĝo, kaj ofende sin amuzi pro eksteraj strangaĵoj kaj apartaĵoj je homoj, kies interna indo, se ni pli profunde volus rigardi, devus nin igi ruĝiĝi antaŭ ili!
Sinjoro Britain kun plezuro pensadis pri la grandanimeco, kun kiu li edziĝis je Clemency. Ŝi estis por li eterna atesto de lia bona koro, kaj li sentis, ke ŝia bonegeco estas nur jesigo de la malnova sentenco, ke la virto sin mem rekompencas.
Li algluis la folion, kaj la kvitancojn pri la negocoj de la hodiaŭa tago li enŝlosis en la ŝrankon de la drinkejo — ĉiam ridante por si pri ŝia lerteco en negocoj — kiam ŝi revenis kun la sciigo, ke la ambaŭ sinjoretoj Britain sub la observado de Betsy ludas en la kaleŝejo kaj la malgranda Clemency dormas "kiel anĝelo." Nun li ankaŭ sidiĝis al la teo, kiu en atendo de ŝia veno staris sur malgranda tablo. Ĝi estis bela malgranda bufedo kun la ordinara ornamo de boteloj kaj glasoj kaj kun solida horloĝo, kiu iris bone laŭ la minuto, (estis duono de la sesa horo); ĉiu objekto staris sur sia deca loko kaj estis plej perfekte brile purigita kaj polurigita.
"La unuan fojon mi hodiaŭ povas trankvile sidi," diris sinjorino Britain kaj profunde ekspiris, kvazaŭ ŝi nun sidos jam la tutan vesperon; sed ŝi tamen baldaŭ ree sin levis, por enverŝi teon al sia edzo kaj tranĉi panon kun butero. "Kiel tiu ĉi folio rememorigas min pri tempoj malnovaj!"
"Jes, jes!" diris sinjoro Britain, prenante sian pladeton kiel ostron kaj sorbante ĝin en tia sama maniero.
"Tiu ĉi sama sinjoro Michael Warden," diris Clemency meditante, "faris min perdi mian malnovan oficon."
"Kaj alportis al vi edzon," diris sinjoro Britain.
"Nu jes," respondis Clemency, "kaj por tio ĉi mi volas lin ankaŭ danki."
"La homo estas sklavo de la kutimo," diris sinjoro Britain kaj rigardis ŝin trans tiu pladeto. "Mi kutimis je vi kaj vidis, ke mi sen vi ne bone min sentos. Ha, ha! Kiu tion ĉi pensus!"
"Jes, efektive!" ekkriis Clemency. "Tio ĉi estis tre bone de via flanko, Ben."
"Ne, ne, ne," respondis Ben kun memkonscia modesteco. "Ne estas inde paroli pri tiu ĉi bagatelo."
"Ho jes, Ben," diris lia edzino kun koreco; "mi forte tion ĉi ŝatas kaj estas al vi tre danka. Ha!" — ŝi denove rigardis la folion — "kiam oni sciiĝis, ke ŝi forkuris kaj estas ekster danĝero, la aminda knabino, tiam mi ne povis min deteni — pro ŝi kaj pro la fratino kaj la patro — diri kion mi sciis, ne vere?"
"Jes, vi ĝin rakontis," rimarkis ŝia edzo.
"Kaj doktoro Jeddler," daŭrigis Clemency, metante sian tason sur la tablon kaj medite rigardante la folion, "en sia kolero kaj ĉagreno forpelis min el la domo! Kiel mi ĝojas, ke mi tiam diris nenian malbonan vorton kaj forportis kun mi nenian malbonan penson kontraŭ li; ĉar li poste ĝin sincere pentis. Kiel ofte li tie ĉi sidadis kaj ripetadis al mi, ke li ĝin bedaŭras! — La lastan fojon ankoraŭ hieraŭ, kiam vi ne estis en la domo. Kiel ofte li tie ĉi sidadis kaj tutajn horojn paroladis pri tio kaj alia, kvazaŭ ĝi lin interesus! — sed propre nur pro la malnova tempo kaj ĉar li sciis, ke ŝi min amis, Ben!"
"Mia Dio, kiel vi venis al tiu konvinko, Clemency?" demandis ŝia edzo, tute mirigite, ke ŝi klare komprenis veraĵon, kiu en lia filozofanta spirito nur naskiĝadis ankoraŭ.
"Mi tion ĉi ne scias," diris Clemency kaj blovis sian teon, por ĝin iom malvarmigi. "Dio! mi ne povus tion ĉi diri, se oni eĉ metus por tio ĉi rekompencon de cent funtoj."
Li kredeble ankoraŭ plu daŭrigus siajn metafizikajn konsideradojn, se ŝi ne rimarkus post li apud la pordo substancian fakton en formo de unu sinjoro en funebro kaj en vestaĵo de rajdo. Ŝajnis, ke li aŭskultas ilian paroladon kaj tute ne volas ilin interrompi.
Clemency rapide leviĝis. Ankaŭ sinjoro Britain faris tion saman kaj salutis la gaston. "Ĉu Vi volas esti bona supreniri, sinjoro? Estas tre bela ĉambro supre, sinjoro."
"Mi dankas," diris la fremdulo kaj atente observis sinjorinon Britain. "Ĉu estas permesite eniri tien ĉi?"
"Ho, se plaĉas al Vi," respondis Clemency kaj malfermis la bufedan ĉambron. "Kion Vi ordonas, sinjoro?"
Li ekvidis la folion kaj legis ĝin nun.
"Tre bela peco da tero, sinjoro," rimarkis sinjoro Britain.
Li ne respondis, sed turnis sin, kiam li finis la legadon, kaj rigardadis Clemency'n kun tiu sama esplora sciemeco kiel, antaŭe. "Vi demandis," li diris, ne deturnante de ŝi la okulojn —
"Kion Vi deziras, sinjoro," respondis Clemency kaj ankaŭ kaŝite lin rigardadis.
"Se Vi volas doni al mi gluton da elo," li diris, alirante al unu tablo apud la fenestro, "kaj volos ĝin alporti tien ĉi, ne malhelpante al Vi al Via teo, mi estos al Vi tre danka."
Ne farante pli ceremoniojn, li sidiĝis kaj rigardis sur la kampon. Li estis homo en la floro de la jaroj, bone kaj forte konstruita. Lian vizaĝon, brunigitan de la suno, ombris mallumaj haroj kaj li portis lipharojn. Kiam oni alportis al li lian bieron, li enverŝis al si unu glason kaj afable trinkis pro la sano de la domo; kiam li ree metis la glason sur la tablon, li aldonis:
"Nova domo, ne vere?"
"Ne tre nova, sinjoro," respondis sinjoro Britain.
"Havas la aĝon de kvin ĝis ses jaroj," diris Clemency, tre klare akcentante la vortojn.