38584.fb2
"Sinjoro Craggs, sinjoro," rimarkis Snitchey, "trovis, kiel mi bedaŭrinde devas diri, ke la vivo ne estas tiel facile retenebla, kiel lia teorio al li diris, alie li estus ankoraŭ inter ni. Ĝi estas granda perdo por mi. Sinjoro Craggs estis mia dekstra mano, mia dekstra piedo, mia dekstra orelo, mia dekstra okulo. Sen li mi estas kiel paralizita. Li testamentis sian partoprenon en la negoco al sinjorino Craggs, al la plenumantoj de la testamento, administratoroj kaj kuratoroj. Lia nomo ankoraŭ nun staras sur la firmo. Iafoje mi provas, kiel infano, kredigi min mem, ke li ankoraŭ vivas. Mi ĉiam ankoraŭ diras: Snitchey por si kaj Craggs — mortinta, sinjoro — mortinta," diris la molkora advokato kaj eltiris nazotukon el la poŝo.
Michael Warden, kiu ĉiam ankoraŭ observadis Clemency'n, turnis sin al Snitchey, kiam tiu ĉesis paroli, kaj murmuretis al li ion en la orelon.
"Ha, la malfeliĉa virino!" diris Snitchey, balancante la kapon. "Jes, ŝi ĉiam estis tre alligita al Marion. Bela Marion! Malfeliĉa Marion! Nur kuraĝon, kara virino — Vi nun ja estas edzinigita, Clemency."
Clemency nur ĝemis kaj balancis la kapon. "Nur paciencon ĝis morgaŭ", bonkore diris la advokato.
"La morgaŭ ne revivigas la mortintojn, sinjoro," diris Clemency plorante.
"Tion ĉi certe ne, alie ĝi sinjoron Craggs, benita memoro, farus denove viva," respondis la advokato. "Sed konsolon ĝi povas alporti. Paciencon ĝis morgaŭ."
Clemency skuis la donitan al ŝi manon kaj promesis trankviliĝi; kaj Britain, kiu vidante sian malĝojigitan edzinon (estis kvazaŭ la negoco mallevis la kapon), tute perdis la kuraĝon, diris, ke tiel estas bone; kaj sinjoro Snitchey kaj Michael Warden iris supren kaj tie supre baldaŭ estis profundigitaj en tiel singarde kondukatan interparoladon, ke per la krakado de la teleroj kaj pladoj, la muĝado de la patoj, la skuiĝado de la kaseroloj, la monotona bruado de la rostponarda rado kaj per la aliaj preparadoj en la kuirejo al ilia tagmanĝo ne trapenetris eĉ unu vorteto.
La sekvanta tago estis bela kaj hela, kaj nenie la aŭtune kolorita ĉirkaŭaĵo montris sin pli bela, ol el la paca ĝardeno de la doktoro. La neĝo de multaj vintraj noktoj estis tie ĉi fluidiĝintaj, la velkintaj folioj de multaj someroj tie ĉi estis kraketintaj de la tago, kiam ŝi forkuris. La laŭbo denove estis verda, la arboj ĵetadis belajn kaj tremantajn ombrojn sur la herbon, la teraĵo estis tiel gaje trankvila, kiel ĉiam; sed kie estis ŝi?
Ne tie ĉi. Ne tie. Ŝi estus nun tie ĉi tiel stranga vidaĵo kiel en la komenco la domo sen ŝi. Sed sur ŝia kutima loko sidis sinjorino, el kies koro ŝi neniam malaperis, en kies fidela memoro ŝi ankoraŭ vivis, neŝanĝita, en la plena brilo de sia juneco kaj beleco, en kies amo — kaj tio ĉi estis nun amo de patrino, ĉar kara malgranda filino ludis apud ŝi — ŝi havis nenian konkurantinon, nenian sekvantinon, kaj sur kies delikataj lipoj ŝia nomo nun sidis.
La spirito de la malaperinta fraŭlino estis videbla el tiuj ĉi okuloj de Grace, ŝia fratino, kiam ŝi kun sia edzo sidis en la ĝardeno en sia tago de edziĝo kaj en la tago de naskiĝo de Marion kaj de li.
Li ne fariĝis glora homo, ankaŭ ne riĉa; li ne forgesis la ĉirkaŭanojn kaj la amikojn de sia juneco; li plenumis nenian el la profetaĵoj de la doktoro. Sed en siaj kaŝitaj kaj bonfaraj vizitoj en malaltaj dometoj, en siaj maldormadoj kaj en sia ĉiutaga rimarkado de la multa belaĵo kaj bonaĵo, kiu floras sur la flankaj vojetoj de la vivo kaj ne estas dispremata de la peza piedo de la malriĉeco, li kun ĉiu jaro pli lernis kaj pruvis la verecon de sia malnova kredo. Lia maniero de vivado, kiel ajn mallaŭta kaj modesta ĝi estis, montris al li, kiel ofte ankoraŭ la homoj akceptas ĉe si anĝelojn, kiel en la tempo antikva, kaj kiel ofte la nenion prezentantaj figuroj, eĉ tiaj, kiuj ŝajnas al nia okulo ordinaraj kaj malbelaj kaj estas vestitaj en ĉifonoj, apud la lito sufera de la malsanulo montriĝas al ni en nova lumo kaj fariĝas helpemaj anĝeloj kun radia krono ĉirkaŭ la kapo.
Li eble pli bone plenumis sian homan difinon sur tiu ĉi malnova kampo de batalo, ol se li senlace laborus sur pli glora areno; kaj li estis feliĉa kun sia edzino Grace.
Kaj Marion? Ĉu li ŝin forgesis?
"La tempo rapide forflugis de tiu tempo, kara Grace," li diris — ili parolis pri tiu nokto; "kaj tamen ŝajnas, ke estas jam longe de tiu tempo. Ni kalkulas laŭ ŝanĝoj kaj okaziĝoj en ni, ne laŭ jaroj."
"Sed ankaŭ jaroj pasis de la tago, kiam Marion nin forlasis," respondis Grace. "Ses fojojn, kara edzo, enkalkulante ankaŭ la hodiaŭan tagon, ni sidis tie ĉi en ŝia tago de naskiĝo kaj parolis pri ŝia tiel varmege sopirata kaj tiel longe prokrastata reveno. Kiam ĝi fine estos!"
Ŝia edzo rigardis ŝin atente, kiel la larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj, kaj pli proksime altirante ŝin al si, li diris:
"Sed Marion diris al vi en ŝia letero de adiaŭ, kiun ŝi lasis sur la tablo kaj kiun vi tiel ofte legis, ke jaroj devas pasi, antaŭ ol ĝi povas fariĝi. Ĉu ne vere?"
Ŝi elprenis la leteron el sia surbrusto, kisis ĝin kaj diris: "Jes!"
"Ke ŝi en la daŭro de tiuj ĉi jaroj, kiel ajn feliĉa ŝi estus, sopiros la tempon, kiam ŝi povos reveni kaj ĉion klarigi; kaj ke ŝi vin petas en espero kaj konfido fari tion ĉi saman. Tio ĉi estas en la letero, ne vere, mia kara?"
"Jes, Alfred!"
"Kaj en ĉiu letero, kiun ŝi skribis de tiu tempo?"
"Ekster la lasta — antaŭ kelkaj monatoj — en kiu ŝi parolis pri vi kaj pri tio, kion vi tiam sciiĝis kaj kion mi hodiaŭ vespere devas aŭdi."
Li rigardis la sunon, kiu staris proksime al la horizonto, kaj diris, ke la difinita tempo estas la malleviĝo de la suno!
"Alfred!" diris Grace kaj metis la manon kore sur lian ŝultron; "estas io en la letero, kion mi neniam diris al vi. Sed hodiaŭ vespere, kara edzo, kiam tiu malleviĝo de la suno alproksimiĝas, kaj nia vivo kun la foriranta tago ŝajnas fariĝi pli solena kaj pli trankvila, mi ne povas teni ĝin sekrete."
"Kio estas, amata?"
"Kiam Marion foriris de ni, ŝi skribis en tiu letero, ke kiel iam vi konfidis ŝin al mi, ŝi metas vin nun en miajn manojn, Alfred; ŝi jeĵuris min en la nomo de mia amo al ŝi kaj al vi, ke mi ne forpuŝu la amon, kiun, kiel ŝi scias, vi transportos sur min, kiam la nun ankoraŭ freŝa vundo estos sanigita, sed ke mi ĝin vigligu kaj redonu."
"Kaj ke vi min denove faru feliĉa kaj kontenta homo, Grace. Ĉu ŝi tion ĉi ne skribis?"
"Ŝi volis min tiel fari benita kaj honorita per via amo!" estis la respondo de lia edzino, kiam li prenis ŝin en siajn brakojn.
"Aŭskultu min, mia amata!" li diris — "Ne tiel!" — kaj kun tiuj ĉi vortoj li kviete metis ŝian kapon sur sian bruston. "Mi scias, kial mi pri tiu ĉi loko en la letero neniam aŭdis. Mi scias, kial tiam nenia signo de tio ĉi montriĝis en vorto aŭ rigardo. Mi scias, kial Grace, kvankam mia vera amikino, tamen tiel malfacile lasis admoni sin fariĝi mia edzino. Jes, mi konas la netakseblan indon de la koro, kiun mi tenas en miaj brakoj, kaj mi dankas Dion por la multekosta trezoro!"
Ŝi ploris, sed ne el malĝojo, kiam li premis ŝin al sia koro. Post minuto li rigardis malsupren al la infano, kiu sidis apud ŝiaj piedoj kaj ludis kun korbeto plena je floroj, kaj li diris al ĝi: "rigardu, kiel ruĝa kaj ora estas la suno!"
"Alfred," diris Grace kaj rapide ekrigardis supren. "La suno malleviĝas. Vi ne forgesis, kion vi devis sciigi min, antaŭ ol ĝi malaperas."
"Vi sciiĝos la veron pri la sorto de Marion, mia kara," li respondis.
"La tutan veron," ŝi varmege petis. "Sen pluaj kaŝoj. Tiel estis la promeso. Ne vere?"
"Tute vere," diris la edzo.
"Antaŭ ol la suno sin kaŝos en la tago de naskiĝo de Marion. Kaj vi vidas, Alfred, ĝi baldaŭ sin kaŝos".
Li metis la brakojn ĉirkaŭ ŝi, rigardis al ŝi firme en la okulojn kaj diris:
"Ne mi devas alporti al vi tiun ĉi sciigon, kara Grace. Ĝi venos de aliaj lipoj."
"De aliaj lipoj!" ŝi mallaŭte ripetis.
"Jes. Mi konas vian kuraĝan koron, mi scias, kiel forta vi estas, kaj ke prepara vorto ĉe vi sufiĉas. Vi diris, ke la tempo venis. Ĝi venis. Diru al mi, ke vi estas sufiĉe forta, por elporti surprizon, skuiĝon: kaj la sciigonto atendas antaŭ la pordo."
"Kia sciigonto?" ŝi diris. "Kaj kian sciigon li alportas?"
"Ne estas permesite al mi pli diri," li respondis kun tiu sama trankvila rigardo. "Ĉu vi pensas, ke vi min komprenas?"
"Mi tremas ĉe la penso," si diris.
Malgraŭ lia trankvila rigardo, sur lia vizaĝo estis videbla esprimo, kiu ŝin ektimigis. Denove ŝi kaŝis sian vizaĝon sur lia brusto kaj tremante lin petis atendi ankoraŭ minuton.
"Kuraĝon, mia bona Grace! Se vi havas sufiĉe da forto, la sciigonto atendas antaŭ la pordo. La suno malleviĝas en tiu ĉi tago de naskiĝo de Marion. Kuraĝon, kuraĝon, Grace!"
Ŝi levis la kapon, rigardis lin kaj diris, ke ŝi estas preta. Tiel starante kaj rigardante post li, ŝi estis mirinde simila je Marion en ŝia lasta tempo. Li prenis la infanon kun si. Ŝi vokis ĝin returne — la infano havis la nomon de la perdita fratino — kaj alpremis ĝin al la koro. Sed kiam ŝi denove forlasis la infanon, tiu ĉi rapidis post la patro, kaj Grace restis sola.
Ŝi ne sciis, kion ŝi timis kaj esperis, sed restis starante senmove kaj rigardis al la ombro, tra kiu ili malaperis.
Dio! kio ĝi estas, kio elvenas el la ombro kaj restas sur la sojlo? Tiu ĉi figuro en la blanka vesto, movata de la vespera vento, la kapon ame alpremante al la brusto de ŝia patro! Ho, Dio! Ĉu tio ĉi estis sonĝa fantomo, kio elŝiris sin el la brakoj de ŝia patro kaj kun ekkrio en sovaĝa malkvieto de amo falis en ŝiajn brakojn?
"Ho, Marion, Marion! Ho, mia fratino! ho mia, kara amata koro! Ho, neesprimebla feliĉo de la revidiĝo!"
Ĝi ne estis sonĝo, ne fantomo fantazia, elvokita de espero kaj timo, sed Marion mem! Tiel ĉarma, tiel feliĉa, tiel ne tuŝita de malĝojo kaj suferoj, tiel belega kaj rava, ke, kiam la malleviĝanta suno brilis sur ŝia levita vizaĝo, ŝi elrigardis kiel anĝelo, kiu benon portante vizitis la teron.