38584.fb2
"Vi ja certe ne povas deziri, doktoro Jeddler", diris sinjoro Snitchey kaj metis malgrandan bluan aktopaperujon al la tablo, "ke la granda farso por tiu ĉi aktorino estu mallongigita?"
"Ho ne", respondis la doktoro. "Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj ridadu pri tio ĉi kiel longe ŝi povas ridi, kaj poste ŝi diru kun tiu franco: 'La komedio estas finita, faligu la kurtenon.'"
"La franco", diris sinjoro Snitchey kaj rigardis en la bluan paperujon, "estis ne prava, doktoro Jeddler; kaj Via filozofio estas ankaŭ tute malprava, Vi povas al mi kredi, kaj mi tion ĉi jam ofte diradis. Vi diras, ke ekzistas nenia seriozaĵo en la vivo! Kiel Vi nomas proceson?"
"Ŝerco", respondis la doktoro.
"Ĉu Vi havis iam proceson?" demandis sinjoro Snitchey levante la rigardon de la blua paperujo.
"Neniam", respondis la doktoro.
"Se Vi iam venos al proceso", diris sinjoro Snitchey, "Vi eble lernos alie pensi".
Craggs, kiu ŝajne estis reprezentata de Snitchey kaj sian apartan ekzistadon kaj sian "mi" nur malmulte aŭ tute ne konsciadis, esprimis nun propran rimarkon. Ĝi rilatis je la sola penso, kiun li posedis ne en egala duono kun Snitchey; por tio kelkaj aliaj prudentaj kaj spertaj homoj ĝin dividadis kun li.
"La procesoj estas farataj tro facilaj al la homoj", diris Craggs.
"La procesoj?" demandis la doktoro.
"Jes", diris sinjoro Craggs, "kiel ankaŭ ĉio alia. Ĉio en la mondo hodiaŭ ekzistas nur por esti farata tro facila. Tio ĉi estas la malfortaĵo de nia tempo. Se la mondo estas farso (mi ne estas preta tion ĉi nei), ĝi devus esti farso tre malfacila. La vivo devus esti kiel eble pli streĉa batalo, sinjoro. Tio ĉi estas ĝia celo. Sed nun ĝi estas farata tro facila. Ni oleas la hokojn de la pordoj de l' vivo. Ili devus esti rustaj. Baldaŭ ili kutimos sin malfermadi tute mallaŭte. Kaj tamen ili devus krakadi en la hokoj, sinjoro".
Sinjoro Craggs ŝajne mem krakis sur siaj hokoj, kiam li prezentis sian opinion, kies impreson li per sia eksteraĵo multe plifortigis, ĉar li estis malvarma, seka, severa homo, en grizaĵo kaj blankaĵo kiel siliko, kaj havis malgrandajn fajrerantajn okulojn, kiel se oni elbatadus el ili fajron. Ĉiuj tri regnoj de l' naturo havis propre reprezentanton en tiuj ĉi tri viroj; ĉar Snitchey estis simila je pigo aŭ korvo (nur li ne estis tiel glata kaj brilanta), kaj la doktoro havis striitan vizaĝon, kiel citrona pomo, kaj sur tiu ĉi en kelkaj lokoj kavetojn, kie kvazaŭ la birdoj estis bekintaj, kaj poste malgrandan harligeton, kiu prezentis la tenilon.
Kiam en la pordo de l' ĝardeno aperis la sana figuro de bela junulo en kostumo de vojaĝo kaj akompanata de homo, kiu portis lian pakaĵon, per rapidaj paŝoj kaj kun vizaĝo plena je gajeco kaj espero tute konvene al la bela mateno, la tri viroj iris al li renkonte, kiel la fratoj de la tri Parkoj, aŭ kiel la tre efekte maskitaj Gracioj, aŭ kiel la grizaj profetoj sur la dezertaĵo, kaj ĉiuj tri lin salutis.
"Ankoraŭ multajn feliĉajn tagojn Alf", diris la doktoro.
"Tiu ĉi feliĉa tago revenadu cent fojojn, sinjoro Heathfield", diris sinjoro Snitchey kun profunda saluto.
"Ĝi multajn fojojn revenadu!" ripetis Craggs per profunda saluto.
"Kia pafaro!" ekkriis Alfred kaj haltis, "kaj unu — du — tri — sole sciigistoj de nenio bona sur la granda maro de l' vivo. Mi ĝojas, ke Vi ne estas la unuaj, kiujn mi vidas hodiaŭ matene: mi prenus ĝin por malbona antaŭsigno. Sed Grace estis la unua — mia kara, bona Grace — tial mi eltenos kontraŭ Vi ĉiuj!"
"Permesu, sinjoro, mi estis la unua", diris Clemency Newcome. "Vi scias, ŝi promenadis tie ĉi en la ĝardeno de la komenco de l' mateno. Mi estis interne en la domo."
"Estas vere! Clemency estis la unua", diris Alfred. "Tiel mi kontraŭmetos al Vi Clemency'on."
"Ha, ha, ha! — por ni kaj Craggs", diris Snitchey. "Kia kontraŭmeto!"
"Ŝi eble ne estas tiel malbona, kiel ĝi elrigardas", diris Alfred kaj skuis al la doktoro kore la manon, poste ankaŭ al Snitchey kaj Craggs, kaj rigardis ĉirkaŭen. "Kie estas la — mia Dio!"
Kun rapida movo, kiu por momento metis Jonathan'on Snitchey kaj Thomas'on Craggs en pli proksiman kuntuŝiĝon, ol kiel ili decidis en sia negoca kontrakto, li ĵetis sin tien, kie staris la ambaŭ fratinoj, kaj — sed mi ja ne bezonas rakonti, kiel li salutis antaŭe Marion'on kaj poste Grace'on, kaj mi faras nur la rimarkon, ke sinjoro Craggs eble trovis, ke li faras ĝin al si tro facila.
Eble por deturni la atenton, doktoro Jeddler rapidis aliri al la tablo de matenmanĝo, kaj ĉiuj sidiĝis al la manĝado. Grace prenis la rolon de prezidanto, sed ŝi sciis sin tiel loki, ke ŝi apartigis sian fratinon kaj Alfred'on de la resto de la societo. Snitchey kaj Craggs sidis unu kontraŭ la dua, havante inter si la bluan paperujon pro sendanĝereco; sed la doktoro havis sian ordinaran lokon kontraŭ Grace. Clemency saltadis ĉirkaŭ la tablo kiel disportantino, kaj la melankolia Britain plenumadis apud malgranda flanka tablo la oficon de distranĉisto.
"Viandon?" diris Britain, proksimiĝante al sinjoro Snitchey kun distranĉilo kaj forko en la mano kaj ĵetante al li la demandon kiel ŝtonon sur la kapon.
"Jes", respondis la advokato.
"Kaj Vi volas viandon?" diris Britain al Craggs.
"Malgrasan kaj brunan", respondis tiuj ĉi. Kontentiginte la dezirojn de tiu ĉi ambaŭ kaj modere provizinte la doktoron (li ŝajne sciis, ke la ceteraj ne deziras manĝon), li restis apud la du advokatoj tiel proksime, kiel nur la konveno permesis, kaj observadis ilin per senmovaj okuloj. Nur unu fojon lia malafabla vizaĝo iom glatiĝis, tio ĉi estis kiam sinjoro Craggs, kies dentoj estis ne el la plej bonaj, faris malbonan gluton kaj estis atakita de konvulsia tusado; kun granda viveco Britain tiam ekkriis: "mi pensis, ke li sufokiĝos"!
"Nun, Alfred", diris la doktoro, "kelkajn vortojn pri aferoj negocaj, dum ni estas ankoraŭ ĉe la matenmanĝo".
"Dum ni estas ankoraŭ ĉe la matenmanĝo", diris Snitchey kaj Craggs, kiuj ŝajne tute ne pensis ankoraŭ pri ĉesado.
Kvankam Alfred ne matenmanĝis kaj videble havis multe por fari, li tamen respekte respondis:
"Kiel Vi ordonos, sinjoro!"
"Se povus esti io serioza", komencis la doktoro, "en tiu ĉi —"
"Farso, sinjoro", plenigis Alfred.
"En tiu ĉi farso", daŭrigis la doktoro, "ĝi estus tiu ĉi kuntrafiĝo de la tago de l' adiaŭdiro kun duobla tago de naskiĝo, al kiu por ni kvar estas ligitaj multaj agrablaj rememoroj kaj kiu ĉiam revokados al ni en la memoron nian longan kaj amikan kunevivadon. Sed tio ne apartenas tien ĉi."
"Ho jes, doktoro Jeddler", diris la junulo. "Ĝi bone apartenas tien ĉi, tion diras al mi mia koro tiun ĉi matenon, kaj ankaŭ la Via tion al Vi dirus, se Vi volus ĝin aŭskulti. Mi forlasas hodiaŭ Vian domon; mi ĉesas hodiaŭ esti Via zorgato; ni disiĝas kiel duonaj parencoj, kiuj disligas unu ligilon, dum aliaj jam ridetas al ni en la estonteco", — li rigardis ĉe tiuj ĉi vortoj Marion'on, kiu sidis apud li — "ligiloj tiel riĉaj je esperoj, ke vortoj ne povas tion ĉi esprimi. Vi vidas", li aldonis gaje, "Vi vidas, doktoro, estas ankoraŭ greno da seriozaĵo en tiu ĉi granda malsaĝa amaso da polvo. Hodiaŭ almenaŭ ni konfesu, ke ekzistas ankoraŭ greneto da seriozaĵo".
"Hodiaŭ!" ekkriis la doktoro. "Aŭskultu, aŭskultu! ha, ha, ha! Hodiaŭ pli ol en ĉiuj tagoj en la malsaĝa jaro. Hodiaŭ, kiam tie ĉi havis lokon la granda batalo? Sur tiu ĉi loko, kie ni nun sidas, kie mi hodiaŭ matene vidis danci miajn knabinojn, kie la fruktoj por nia matenmanĝo ĵus estas deŝiritaj de tiuj ĉi arboj, kiuj havas siajn radikojn ne en tero, sed en homoj, tie ĉi tiom multaj trovis la morton, ke ankoraŭ en mia juneco, post multaj generacioj, tie ĉi estis elfosita tuta mortintaro da ostaĵoj kaj da pecoj de fenditaj kranioj. Kaj tamen eĉ cent homoj en tiu batalo ne sciis, por kio kaj kial ili batalis; eĉ cent el tiuj, kiuj triumfis la venkon, ne sciis, kial ili tion ĉi faris! Eĉ kvindek homoj ne fariĝis pli feliĉaj per la gajno kaj perdo. Eĉ ses homoj ne havas hodiaŭ konsentan opinion pri la kaŭzo kaj rezultato: per unu vorto, neniu, ekster la plorantaj pro la mortigitaj, sciis iam ion difinitan pri tio ĉi. Seriozaĵo!" diris la doktoro ridante. "Tia mondo!"
"Sed al mi ĉio tio ĉi ŝajnas tre serioza", diris Alfred.
"Serioza!" ekkriis la doktoro. "Se Vi tiajn aferojn akceptas kiel seriozaj, Vi devas freneziĝi, aŭ iri sur altan monton kaj fariĝi ermito."
"Kaj al tio ĉi estas jam tiel longe de tiu tempo", diris Alfred.
"Longe!" rediris la doktoro. "Ĉu Vi scias, kion la mondo faradis de tiu tempo ĝis hodiaŭ? Mi ĝin ne scias!"
"Ĝi iom procesadis", rimarkis sinjoro Snitchey kaj miksis sian teon.
"Kvankam oni ĝin faradis al la homoj ĉiam tro facila", diris lia kompaniano.
"Kaj Vi permesos al mi diri, doktoro", daŭrigis sinjoro Snitchey, "kvankam mi jam mil fojojn esprimis mian opinion, ke en la mondo, se ĝi procesas, kaj entute en la sistemo de ĝia juĝofarado mi vidas ion efektive seriozan, ion realan, ion, kio havas sian intencon kaj sian celon —"
Clemency Newcome puŝiĝis nun je la tablo, ke ĉiuj teleroj kaj tasoj ekkrakis.
"Nu, kio estas?" ekkriis la doktoro.
"La malbenita paperujo," diris Clemency, "kiu ĉiam venas inter la piedoj!"
"Kio havas sian intencon kaj sian celon, mi diris," komencis denove Snitchey, "kio postulas de ni estimon. La vivo estas farso, Vi diras, doktoro Jeddler? la vivo kun la juĝofarado?"
La doktoro ridis kaj rigardis Alfred'on.
"Ni supozu, ke la milito estas malsaĝaĵo", diris Snitchey. "En tio ĉi ni konsentas. Ekzemple tie ĉi ni vidas ĉarmegan lokon —" li montris per la forko en la ĉirkaŭaĵon — "kiu antaŭ longa tempo estis kovrita de amasoj da soldatoj — ĉiu aparte kulpa je rompo de la paco de l' lando — kaj dezertigita per fajro kaj glavo. Ha, ha, ha! La sola penso, ke homo memvole elmetas sin al morto per fajro kaj glavo! Tio ĉi estas malsaĝe, tute ridinde! oni devas levi la ŝultrojn pro la homoj, kiam oni pensas pri tio ĉi! Sed ni prenu tiun ĉi ĉarman lokon kiel ĝi estas nun. Ni prezentu al ni la leĝajn rilatojn, kiuj naskiĝas de la tera propraĵo; la heredigadon kaj donacadon de la tera propraĵo, la prodonadon kaj reelaĉetadon de la propraĵo; farmadon liberan, farmadon heredan, farmadon tempan; ni prezentu al ni", diris sinjoro Snitchey kun tia entuziasmo, ke li ŝmacis per la lipoj, "ni prezentu al ni la komplikitajn leĝojn, kiuj rilatas je la rajto de posedado kaj la pruvado de tiu ĉi rajto, kun ĉiuj reciproke kontraŭparolaj precedencoj kaj aktoj parlamentaj apartenantaj al tio ĉi; la nekalkuleblan multon da komplikitaj kaj senfinaj kancelariaj juĝaj procesoj, al kiuj tiu ĉi bela loko donas la kaŭzon: — kaj konfesu, doktoro Jeddler, ke tio ĉi estas unu oazo en la mondo! Mi esperas", diris sinjoro Snitchey kun rigardo sur sian kompanianon, "ke mi parolas en la nomo de la firmo, sinjoro Craggs?"