38584.fb2
"Bonan nokton!" respondis sinjoro Warden.
La ambaŭ kompanianoj eliris sur la ŝtuparon kaj lumis al li; kiam li jam estis foririnta, ili ankoraŭ staris kaj rigardadis sin reciproke.
"Kion Vi diras al tio ĉi, sinjoro Craggs?" diris Snitchey.
Sinjoro Craggs balancis la kapon.
"Ni opiniis en la tago, kiam havis lokon tiu transdono, ke en la maniero, kiel la paro diris al si adiaŭ, estis io stranga, tion ĉi mi memoras", diris Snitchey.
"Jes, jes", diris sinjoro Craggs.
"Eble li trompiĝas", daŭrigis sinjoro Snitchey, ŝlosante la fajreltenan keston kaj metante ĝin sur ĝian ordinaran lokon; "sed se tiel ne estas, iom da facilanimeco kaj malfideleco ankaŭ ne estus mirindaĵo, sinjoro Craggs. Kaj tamen mi opinius la belan vizaĝeton tre fidela. Ŝajnis al mi", diris Snitchey, surmetante sur sin sian superveston kaj la gantojn (estis tre malvarme ekstere) kaj korektante kandelon, "kvazaŭ ŝia karaktero en la lasta tempo fariĝis pli forta kaj pli serioza, pli ol la karaktero de ŝia fratino."
"Sinjorino Craggs havis tiun saman opinion", rimarkis Craggs.
"Mi efektive ion donus", diris Snitchey, kiu en vero estis tre bonkora, "se mi povus kredi, ke sinjoro Warden trompiĝis en sia kalkulo; sed kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li tamen konas la mondon kaj la homojn (kaj estus malbone, se estus alie, ĉar por sia konado li pagis sufiĉe kare); kaj mi ne povas al mi prezenti, ke ĝi estas kredebla. Ni faros la plej bone, se ni nin ne enmiksos; ni povas fari nenion pli, sinjoro Craggs, ol silenti."
"Nenion pli", respondis Craggs.
"Nia bona amiko, la doktoro, rigardas tiajn aferojn indiferente", diris Snitchey balancante la kapon. "Mi almenaŭ volus esperi, ke li ne bezonos sian filozofion. Nia amiko Alfred parolas pri la batalo de l' vivo," — li denove balancis la kapon, — "mi esperas almenaŭ, ke li ne falos en la komenco de la batalo. Ĉu Vi havas Vian ĉapelon, sinjoro Craggs? mi estingos la duan kandelon."
Ricevinte jesan respondon de sinjoro Craggs, sinjoro Snitchey faris, kiel li diris, kaj palpante ili eliris el la ĉambro de interparoloj, kiu nun estis tiel malluma, kiel la objekto de ilia parolado, aŭ kiel la advokataĵo entute.
Mia historio kondukas min nun en malgrandan malbruan ĉambron de instruitulo, kie en tiu sama vespero la fratinoj kaj la freŝa maljuna doktoro sidis antaŭ la agrabla kameno. Grace kudris, Marion legis el libro. La doktoro en nokta surtuto kaj pantofloj, tenante la piedojn sur la varma tapiŝo, sidis en la ava seĝo, aŭskultis la legantinon kaj rigardadis siajn filinojn.
Ili estis tre belaj. Du pli agrablaj vizaĝoj neniam ankoraŭ faris angulon kamenan ĉarma kaj sankta. Ion de ilia malegaleco la forpasintaj tri jaroj deviŝis; kaj sur la pura frunto de la pli juna fratino, en ŝia okulo kaj en la tono de ŝia voĉo oni povis rimarki tiun saman seriozan korecon, kiun ĉe ŝia pli maljuna fratino la senpatrine travivita juneco jam longe maturigis. Tamen ĉiam ankoraŭ ŝi ŝajnis pli ĉarma kaj pli malforta ol la dua; ĉiam ankoraŭ ŝi ŝajnis metadi sian kapon sur la bruston de sia fratino, fidadi je ŝi kaj serĉadi konsilon kaj helpon en ŝiaj okuloj, en tiuj ĉi koraj okuloj, tiel trankvilaj, tiel klaraj kaj tiel afablaj kiel antaŭe.
"Kaj kiam ŝi nun estis en la patra domo", legis Marion el la libro, "kiu estis al ŝi tiel kara pro ĉiuj tiuj rememoroj, ŝi komencis sentadi, ke la malfacila tento de ŝia koro baldaŭ devas veni kaj ne estas prokrastebla. Ho, patra domo, nia konsolanto kaj amiko, kiam ĉiuj aliaj nin forlasis, de kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la tombo —"
"Kara Marion!" diris Grace.
"Mia museto!" ekkriis la patro, "kio estas al vi?"
Ŝi prenis la manon, kiun la fratino donis al ŝi, kaj legis plu; sed per voĉo ĉiam ankoraŭ tremanta, kvankam ŝi penis kovri sian eksciton.
"De kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la tombo estas ĉiam dolora. Ho, patra domo, vi, ĉiam fidela kaj tamen tiel ofte malŝatata, estu malsevera kontraŭ tiuj, kiuj deturnas sin de vi, kaj ne persekutu iliajn erarantajn paŝojn per tro maldolĉa pento! Ne permesu, ke ia afabla rigardo, ia rideto el malnova tempo brilu sur via vizaĝo de spirito. Nenia radio de amo, boneco, malsevereco, koreco lumu de via blanka kapo. Nenia rememoro de ama vorto aŭ rigardo eliru plendante kontraŭ tiu, kiu vin forlasis, sed se via rigardo povas esti punanta kaj severa, tiam tiel rigardu en via kompatemeco la pentantojn!"
"Kara Marion, ne legu pli hodiaŭ vespere", diris Grace — ĉar ŝi ploris.
"Mi ne povas", ŝi rediris kaj kovris la libron. "La literoj ĉiuj ŝajnas bruli!"
La doktoron tio ĉi amuzis; kaj li ridis, frapante al ŝi sur la vangoj.
"Kio! ĝis larmoj tuŝita de romano!" diris doktoro Jeddler. "De presa nigraĵo kaj papero! Ne, ne, estas ĉio egale. Estas tiom same prudente preni serioze presan nigraĵon kaj paperon, kiel ĉian alian aferon. Sed sekigu viajn larmojn, sekigu viajn larmojn. Mi estas konvinkita, ke la heroino de longe estas jam returne en la patra domo kaj kun ĉiuj paciĝis, — kaj se ŝi tion ĉi ne faris, efektiva patrodomo konsistas ja propre nur el simplaj kvar muroj; kaj imagita — el paperaĵo kaj inko. Kio estas?"
"Ĝi estas mi, sinjoro", diris Clemency enŝovante la kapon tra la pordo.
"Kio estas al Vi?" demandis la doktoro.
"Ho, mia Dio, nenio al mi estas", respondis Clemency — kaj ŝi estis prava, se oni povis juĝi laŭ ŝia bone sapita vizaĝo, el kiu kiel ordinare brilis la efektiva esenco de bona humoro, per kio ŝi, kiel ajn ne bela ŝi estis, efektive fariĝis simpatia. Kontuzitaj kubutoj ordinare ne estas kalkulataj al belaĵoj; sed en la irado tra la vivo estas ĉiam pli bone sur la malvasta vojo malbonigi al si la kubutojn anstataŭ la bona humoro, kaj tuŝante tion ĉi lastan Clemency estis tiel freŝa kaj sana, kiel ĉia belulino en la tuta lando.
"Ho, nenio al mi estas", diris Clemency kaj tute eniris tra la pordo, "sed venu iom pli proksime, sinjoro!"
Iom mirigite la doktoro plenumis ŝian deziron.
"Vi diris, ke mi donu al Vi neniun, kiam ŝi apudestas, Vi scias," diris Clemency.
Iu fremda en la familio, laŭ ŝia stranga okulado ĉe tiuj ĉi vortoj kaj la aparta loga movo de ŝiaj kubutoj, kvazaŭ ŝi volus ĉirkaŭpreni sin mem, povus eble pensi, ke "neniun" signifas, ĉe la plej favora klarigado, honestan kison. Efektive ŝajnis, ke la doktoro en la unua minuto mem ne sciis, kion li devas pensi; sed li baldaŭ retrankviliĝis, kiam Clemency, traserĉinte en la ambaŭ poŝoj — ŝi komencis de la ĝusta poŝo, poste fosis en la malĝusta kaj fine revenis al la ĝusta — ellevis leteron.
"Britain preterveturis," ŝi diris, transdonante la leteron al la doktoro, "kiam la poŝto venis, kaj li atendis. En la angulo staras A. H. Mi vetas, ke sinjoro Alfred revenas. Ni havos feston de edziĝo en la domo — mi havis matene du kulerojn en la poŝo . . . Ho, Dio, kiel malrapide li ĝin malfermas."
Ŝi parolis ĉion tion ĉi kiel monologon, dum en sia senpacienco sciiĝi la novaĵon ŝi levis sin sur la finetojn de la piedoj kaj el sia antaŭtuko faris korktirilon kaj el sia buŝo botelon. Fine, perdinte la paciencon atendi, dum la doktoro kun la letero ĉiam ankoraŭ ne estis preta, ŝi subite returne mallevis sin sur la plandojn kaj ĵetis sian antaŭtukon kiel kovrilon trans la kapon, plena je muta malespero kaj ne povante plu ĝin elteni.
"Venu, knabinoj!" ekkriis la doktoro. "Mi ne povas alie; en mia vivo mi nenian sekreton povis teni ĉe mi. Kaj ankaŭ ne estas multe da sekretoj, kiuj estus indaj esti tenataj en tia — sed ni silentu pri tio ĉi. Alfred reveturas kaj baldaŭ venos!"
"Baldaŭ!" ekkriis Marion.
"Kio! la romano estas tiel rapide forgesita!" diris la doktoro kaj pinĉis al ŝi la vangon. "Mi tuj sciis, ke la sciigo sekigos la larmojn. Jes! 'Mi volas fari al ŝi surprizon', li tie ĉi skribas. Sed tio ĉi ne iros. Li devas havi konvenan akcepton."
"Baldaŭ!" ripetis Marion.
"Nu, eble ne tiel baldaŭ, kiel Via senpacienco pensas", respondis la doktoro; "sed sufiĉe baldaŭ. Ni rigardu! hodiaŭ estas ĵaŭdo, ne vere? tiel li intencas veni de hodiaŭ post monato".
"De hodiaŭ post unu monato", mallaŭte ripetis Marion.
"Ĝoja tago kaj festo por ni ĉiuj", diris per gaja voĉo ŝia fratino Grace, kiu gratulante ŝin kisis. "Longe atendita tago, mia kara, kiu fine venis".
Rideto estis la respondo, malgaja rideto, sed plena je fratina amo; kaj kiam ŝi rigardis al sia fratino en la vizaĝon kaj aŭskultis la ĉarman harmonion de ŝia voĉo, kiam ŝi plu pentradis la ĝojojn de la revidiĝo, tiam sur ŝia propra vizaĝo brilis espero kaj ĝojo.
Kaj ankoraŭ io: io, kio pli kaj pli trarigardis tra la ceteraj sentoj, kaj por kio mi ne havas nomon. Tio ĉi ne estis ĝojo, triumfo, fiera entuziasmo — tiuj ĉi ne montras sin tiel trankvile. Tio ĉi estis ne sole amo kaj dankemo, kvankam tiuj ĉi faris parton de tio ĉi. Ĝi ne venis de ia egoista penso, ĉar tiuj ĉi ne brilas tiel sur la frunto, ne flamas tiel sur la lipoj.
Doktoro Jeddler malgraŭ sia filozofio — kiun li ĉiam en la praktiko forgesadis, kiel ĝi ofte okazas al gloraj filozofoj — ne povis sin deteni montri tian grandan intereson je la reveno de sia malnova lernanto kaj zorgato, kiel se ĝi estus ia serioza afero. Tiel li denove sidiĝis en sian avan seĝon, denove etendis la piedojn sur la varman tapiŝon, multfoje tralegis la leteron kaj ankoraŭ pli multe parolis pri ĝi.
"Ho, estis ankoraŭ tempo", diris la doktoro kaj rigardis en la fajron, "kiam Vi ambaŭ kune, vi, Grace, kaj li, kuradis brako en brako, kiel paro da vivaj pupoj. Ĉu vi memoras?"
"Ho jes," ŝi respondis kun gaja rido kaj daŭrigis kudri diligente.
"De hodiaŭ post unu monato!" diris la doktoro meditante. "Ŝajnas kvazaŭ de tiu tempo pasis ne pli ol unu jaro. Kaj kie tiam estis mia malgranda Marion?"
"Neniam malproksime de sia fratino, kiel ajn malgranda ŝi estis," diris Marion: "Grace estis por mi ĉio, eĉ tiam, kiam ŝi ankoraŭ mem estis infano."
"Tre vere, mia kateto, tre vere," respondis la doktoro. "Ŝi estis solida malgranda mastrino, mia Grace, kaj bona ekonomiistino kaj diligenta saĝa infano: plena je pacienco por niaj kapricoj, ĉiam preta antaŭplenumi niajn dezirojn kaj forgesi la proprajn; eĉ jam tiam. Jam en tiu tempo, Grace, vi neniam estis kolera kaj disputema, esceptinte rilate unu punkton."
"Mi timas, ke de tiu tempo mi tre ŝanĝiĝis al pli malbona," ridis Grace, ĉiam ankoraŭ diligente laborante. "Kia punkto ĝi estis, patro?"
"Alfred, kompreneble," diris la doktoro. "Vi estis nur tiam kontenta, se mi vin nomis la edzino de Alfred; tial ni vin nomis edzino de Alfred; kaj tio ĉi pli al vi plaĉis (kiel ajn strange ĝi nun ŝajnas), ol se ni donus al vi la titolon de dukino, se ni povus vin fari dukino."