38729.fb2 La Promeso - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

La Promeso - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

Kaj la pika, akuta ekrememoro trapenetri la cerbon de Pestumskij.

Li tutkorpe kuntiriĝis kaj profundiĝis en sian fotelon. Jes, jes, estis tia vespero, kiam subite, en la tumulto, meze de l' amaso da somerloĝantoj, al ili fariĝis klara la tuta malpleneco de la vivo, ĝia fatala sensenceco, anstataŭebla de nenio.

Kaj du junaj animoj, — lia kaj ŝia — kun la tuta sincereco kaj decidemo, simple kaj kuraĝe ekvolis ĉesigi tian vivon.

Ili ankaŭ tiam havus sufiĉe da volforto por sin mortigi, sed tiam la cirkonstancoj estis malfavoraj: ĉirkaŭ ili estis parencoj kaj konatoj, la muziko ludis, kaj baldaŭ dancoj estis komenenciĝontaj; kaj supozeble, krom tio, ie lumetis la kredo: eble poste estos pli bone.

Kaj jen ili estis decidintaj, atendi dum kvin jaroj, ĝis la tago de lia naskiĝo, — la dudeksepa datreveno. -

Pestumskij ĉion ekrememoris tre detale, kaj la koro ekpulsegis pli rapide kaj taktbate sub la malproksima lumo de tiamaj jaroj.

Sed la penetrema voĉo de l' horloĝo, sonoriganta en la manĝosalono la kvaronon, revenigis lin al la nuna vivo, kaj, rapide sin levante, li diris:

— Estis serĉo. Vi tion certe komprenas. Mi trovis mian vivon, kaj mi povas nur rideti pri la infanaĵo.

Sed li ne povis ekrideti, kaj lia vizaĝo estis malserena pro emocio kaj timo.

La gastino tion komprenis kaj de nove aliris al li. Per delikata gesto de patrino, trankviliganta sian timigitan infanon, ŝi metis sur lian frunton kaj la harojn sian varman manon. Kun serena okulmieno ŝi ekrigardis al liaj okuloj, kaj li ekvidis malgrandajn roserojn brilantajn sur la finoj de ŝiaj longaj okulharoj. Ŝi stariĝis ĉe li tuŝproksime, kaj se ŝi havus flugilon, ŝi tute kovrus lin per ĝia varma lanuga subo.

Ŝi diris, mildigante per voĉtono la maldolĉecon de la vortoj:

— Karulo! Vi ja ne estas trovinta vian idealon en la vivo. Ĉio ĉi estas nur ŝajno. Kaj ĉio restas kiel antaŭe. Ĉu ne?

Sub ŝia varmo kaj kareso lia animo fandiĝis kiel malrapidmovaj, dolĉkaresaj ondoj. Ĉu li povas mensogi? Sed ĉirkaŭe troviĝis molkusenaj hejmecaj mebloj, libroj, kanapo, kaj tie, post la muro, ĉu estis pli hejmece? Kiel li povas rezigni pri ĉio ĉi? Kaj la lipoj kunpremiĝis por ne responpi "jes!" kontraŭvole. - Sed ŝi ne observis liajn lipojn, kaj malgraŭ ĉio sciis, kiel respondos lia animo.

Nun ŝi fariĝis trankvila kaj malĝoja, kiel post serioza kaj malfacila laboro. Ŝi senbrue aliris la tablon kaj ĉe la lumo de l' lampo ion eltiris el sur la brusto. Pestumskij preskaŭ en febra tremado vane penis havigi al sia vizaĝo maskon de l' kvieto por aliri al la gastino kaj ĉesigi la turmentadon. Sed ŝi mem sin deturnis kaj diris same milde kaj zorgeme:

— Al vi estas malfacile, morti kun mi! Ĉu ĝi ne konvenas? Ĝi estas tute indiferenta. Mi foriros kaj mortos sola, sed por vi mi lasos la morton.

Kaj ŝi zorge metis ion malgrandan kaj blankan sur la tablon, kaj la alian, tute samaspektan, ŝi metis en sian mufon. Simplaj kaj certaj estis ŝiaj gestoj, bela kaj severe-malvarma estis ŝia vizaĝo kun harmoniaj trajtoj, kaj kiam ŝi realiris al Pestumskij, ŝiaj paŝoj ekbruis kiel la horloĝo, kiu fakte kaj senredone forprenas la tempon.

— Adiaŭ, - ŝi diris, ne levante la manon por manpremo. Kaj subite ŝi per fleksa, serpenta ekmoviĝo sin alŝovis al li, por kisi per momente flamiĝintaj lipoj lian malvarman frunton.

Li nenion respondis al ŝi, kaj nur post kiam klakbrue fermiĝis la pordo al la ŝtuparo, li komprenis, ke ŝi jam malestas, ke ĉio povas pludaŭri kiel antaŭe.

Li penis ekrememori la krepuskon kaj kareson, el kiuj estis elŝirinta lin la sonorigo de l' gastino, — la okulojn kaj lastajn vortojn de lia edzino, sed ĉion ĉi kaŝis kruda kaj malvarma nebulo. Io alia ekposedis lin nun, kaj li sidiĝis tie, kie li restis staranta: en la angulo de sia kabineto, en malnova fotelo, sur kiu neniam iu sidadis, kaj kiu estis metita tien nur por okupi la lokon. Li neniam vidis sian ĉambron de tie ĉi.

Ĉio ĉi en ĝi ŝanĝiĝis pro la ŝanĝo de l' observopunkto. Por kio estas bezonata tiu ĉi granda, per figuroj ornamita ŝranko kaj la libroj en ĝi, kiuj neniam estis kaj estos legataj de li? Por kio estas necesaj tiuj ĉi masivaj kolonoj de la skribotablo, sur kiu kuŝas du rismoj da papero, — sur unu estas komencita romano, kaj ĉu estas io sur la alia? Kaj por kio estas komencita tiu ĉi romano? Ĉu li ne estas dirinta jam ĉion, kion li povis diri?

Por kio estas en lia vivo Voltaire, tiom aroge ridanta, Homer kaj nudpieda Leo Tolstoj, pendantaj sur la muroj en larĝaj kadroj sur videblaj lokoj? Pestumskij mallevis la palpebrojn, ŝirmis la okulojn per la manoj, per la maniko, sed la ruĝa mallumo de l' fermitaj okuloj estis eĉ pli peza, kaj li denove komencis rigardi pro tio, ke li estis preminta la okulojn, la nebulo nun kaŝadis la tutan ĉambron, kaj nur la verda kampo de l' skribotablo sub staranta lampo konturiĝis kiel hela rubando.

Pestumskij senpense, preskaŭ senkonscie, vage rigardadis ĝin, turnante la okulojn de l' surtabla portreto al inkujo, de unu objekto al alia, kaj subite ekvidis en la mezo malgrandan, blankan objekton, certan pri sia rajto kuŝi tie, kie ĝi troviĝis kaj kiu atendadis la momenton, kiam ĝi povos esti uzata.

— Vi hodiaŭ mortos.

— Kia absurdo! — penis sin konvinkigi Pestumskij, ekrememorinte ŝiajn vortojn.

Sed tiu ĉi penso estis mizera, kompatinda simieto kompare al tiu mistera kaj granda besto, kiu nun baraktis en lia animo kiel monstro en kaĝo.

Malgranda blanka objekto, atentante nenion, daŭris kuŝi firme kaj obstine.

Pestumskij povis rigardadi nur ĝin. Ĝi estis, kredeble, malgranda skatoleto, tre zorge farita kaj gluumita per kara brila papero. Pro tio ĝi tiel brilis: La simplajn aĵojn oni ne metas en tiajn skatoletojn. - Oni devas elĵeti ĝin, — pensis Pestumskij, sed li ne kuraĝis leviĝi; kvazaŭ fera multepeza mano ekpremis lian ŝultron antaŭ ol li sukcesis leviĝi. Tiam humile kaj obeeme li denove profundiĝis en siajn pensojn, kaj kiel grizaj, fajraj nuboj preternaĝis antaŭ li lia vivo. Ĉiuj eksteraj bonaĵoj, kiujn li hodiaŭ matene resumis, tute malbriliĝis kiel la oro sen lumo. Ia monto ŝirmis la sunon, kaj sub ĝia ombro ekmoviĝis la malvero.

Ĉiuj liaj aferoj en lastaj jaroj, grandaj kaj malgrandaj, ĉiuj noveloj, rakontoj, libroj, ĉiuj konatoj, la edziĝo, infanoj — ĉio ĉi estis nur malvero. Ĉio ĉi okazis nur tial, ke li forgesis pri la plej ĉefa. Aŭ ĉio devas esti tute alia, aŭ nenio devas esti. La akuta ekkompato alfluis al lia gorĝo, kiam li rememoris sin esti en komenco de la vivo kun klaraj pretendoj kaj kuraĝaj agoj. Kial li ne mortis tiam? Subite Pestumskij-n ekkaptis, tia sincera abomeno al ĉio ĉirkaŭanta, ke li tutforte dispuŝis la apogilojn de l' fotelo kaj salte leviĝis el ĝi. Kun daŭresona ekkrako rompiĝis unu apogilo; la figuraj ornamaĵoj ekŝutiĝis, kaj la rompopecoj senbrue falis sur la molan plankon. Speco de l' ornamfiguraĵo, restinta sur la fino de l' rompita apogilo, dum kelkaj sekundoj kuŝis elstarante antaŭen kaj falis malsupren sur la aliajn.

Pestumskij rapide, per pezaj paŝoj, iradis tra la ĉambro.

— Ŝi estas prava, — li diris al si mem: — mi devas hodiaŭ morti. Tiu ĉi mia mizera belhejma vivado estas sensenca, kaj oni devas ĝin ĉesigi, tuj, kiam oni konvinkiĝis pri tio. Li oblikve ekrigardis al la blanka skatoleto. Ĝi silentis kaj atendis sian tempon. Voltaire ridis sur la tablo.

La horloĝo denove eksonoris. Kaj la objektoj, kun peno akiritaj, denove tentis Pestumskij-n, daŭrigi la komfortan vivon kun la homoj, al kiuj li kutimis, en ĉambroj, kiujn li mem ornamis, kun la pensoj, kiujn li de longe konis.

Iom post iom la tento ekvenkis lin; jen unu, jen alia aĵo renkontiĝas kun lia rigardo; jen unu, jen alia penso revenas en lian kapon, kaj subite Voltaire eĉ pli rimarkeble ekridis sur la muro, inspirante al Pestumskij lastan decidigan konjekton: ŝi, lia vizitintino, ankaŭ ne mortos ja. Pro kio li, juna kaj forta, devas sin mortigi! Ĉu la infana malprudentaĵo povas venki insistan voĉon de l' ruĝa, vivanta sango? Ŝi simple ŝercis, ŝi volis nur iel plej strangmaniere rememorigi pri si. Estus banale, sendi gratulleteron, kaj ŝi elpensis tiun ĉi manieron. Kaj en la skatoleto povas esti nenio.

Pestumskij malkuraĝe proksimiĝis al la tablo, leviĝis piedpinte post la seĝo kaj ekrigardis. Tuŝi ĝin li timis. Sed li jam povis rigardi. La malgranda blankaĵo trankvile brilis sub la lampo sur verda fono. Ĉe unu flanko estis disŝirita ruĝa sigelo. Ekvidinte ĝin, Pestumskij rapide foriris de apud la tablo.

Kaj subite li ektimegis resti sola en la ĉambro kun la morto sur la tablo, kun la rememoraĵoj pri la stranga gastino, kun si mem, perdinta ekvilibron kaj kvieton, kaj perdante la kapablon, sin regi plu, li ekkriis per momento-daŭra laŭta ekkrio, kvazaŭ nevidebla sago mortige estus vundinta lin. Sed neniu venis pro la krio: dikaj kurtenoj kaj fermitaj pordoj malaŭdigis ĝin. Tiam timo pro sia soleco ekkaptis lin eĉ pli forte, kaj streĉante la restintajn fortojn, li paŝis al la sonorigilo kaj funkciigis ĝin longe kaj interrompe. Responde al la sonorigado post iom da tempo eniris la edzino ial pala kaj malkvieta, kun tremantaj manoj. Kaj kiel fremduloj ili staris unu kontraŭe de la alia, ne sciante, kion diri, kion fari, ne povante plu preni manon unu de l' alia.

— Ĉu vi deziras teon? — ŝi demandis lin per raŭka, tremanta voĉo.

— Jes.

— Mi aŭdis, kiel ŝi foriris. Mi kredis, ke vi estas laboranta…

— Jes, jes, mi laboris. Ne bezonatan malfacilan laboron. Forkonduku min de tie ĉi, prenu min por akompano.

Kaj li proksimiĝis al ŝi. Sed kiel mallertaj, kompare al mutaj karesoj de l' foririnta gastino, estis la karesoj de l' edzino! Kiom ŝi estis konfuzita kaj fremda! Pestumskij flankeniĝis. Ŝi hezitis kaj, videble, volis ion sciigi al li. Li ekrigardis ŝin kaj demandis:

— Sed kio fariĝis al vi?

— Nenio… Nur tie, sur nia ŝtuparo okazis…

— Kio!?

Kaj kurbiĝinte, kun subite enkaviĝintaj okuloj, Pestumskij atendis la respondon, kiel la verdikton pri sia vivo.

— Neniu vidis, kiam ŝi venis?! — kun timo ripetis la edzino.

— Neniu.

— Ŝi falis sur la ŝtuparo…

— Nu?

— Kaj mortis!…

Pestumskij rektiĝis kaj paliĝis. La trajtoj de lia malgrasiĝinta vizaĝo malsulkiĝis kaj fariĝis severaj kiel neniam antaŭe. La edzino plu diris:

— Oni opiniis, ke ŝi estis veninta en supran etaĝon… al studentoj… Ho, Dio, vi ne malkvietiĝu…