38729.fb2 La Promeso - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 3

La Promeso - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 3

Pestumskij, ne aŭskultante ŝin, per rapida fremda ekrigardo ĉirkaŭrigardis sian edzinon, kun kulpa mieno starantan antaŭ li, en simpla vesto, sen deca hararanĝo, kaj diris:

— Ĉu vi preparos teon? Mi tuj foriros.

— Vi venos, — ŝi korektis lin… — Trankviliĝu! Trankviliĝu, karulo! — kaj ŝi mem eliris, subite fariĝinte kvieta, malapide, certa pri ilia feliĉa kaj longa kunvivo tiel same nedubebla kiel pri la venonta nokto. Estis aŭdate, kiel ŝiaj paŝoj preternaĝis en la silento, kaj poste ie ektintis la glasoj.

Per rapidaj, senbruaj movoj Pestumskij kiel kato ŝtele proksimiĝis al la tablo kaj krampe ekkaptis la skatoleton per longaj fingroj. Li sidiĝis en la fotelo kaj malfermis la skatoleton. Sur la fundo kuŝis brilanta alloga globeto.

Plora grimaco kiel tiu de infano, kies ludilon oni forprenas, sulkigis lian vizaĝon, kiam liaj akrakonturaj lipoj kaŝis post si la brilantan globeton.

Li plenumis la promeson.

Malrapide kaj solene eksonoris super li la horloĝo, finigante la dudek-sepan kaj lastan jaron de lia vivo.


  1.  disipi = per malorda, sendisciplina vivado malŝparege (efis) trokonsumi la vivrimedojn