38757.fb2
Al doktoro I.L. Magnes en la signo de rekono kaj estimo dediĉas la aŭtoro.
Tra "Plazza di Judea" en la juda geto en Romo, kiun papo Julio II-a igis pavimi per ŝtonoj kaj ornami per renesanca puto, promenis la Venecia pentristo Senior Cezar Pastilla. Pastilla estis dudekkelkjara viro, li havis longetan vizaĝon kun tre malĝojaj okuloj. Liaj haroj ne estis orde tonditaj. Ili malsuprenpendis malantaŭ liaj ŝultroj en longkreskintaj bukloj, kiuj evidentigis, ke ilia mastro ne zorgas pri ili, kaj ili kreskadis kaj falis laŭvole. Liaj vangoharoj estis trokreskintaj kaj aspektis kiel judaj tempiharoj, kaj tio donis ankoraŭ pli melankolian aspekton al lia vizaĝo. Li ne havis difinitan celon, kien iri. Ĝi tien, en la judan geton, li venis hazarde. promenante inter la malpuraj stratetoj, kondukantaj al tibro, kie de pratempo loĜis la Тtelistoj kaj prostituitinoj de romo, li erarvagis en la judan geton. ekinteresis lin la malvastaj, mallarĜaj stratetoj kaj la multnombraj masonitaj domoj, la turoj kaj Ĝelanguloj, kiuj kvazaУ pendis en la aero super la stratetoj. interesis lin la fremda kaj nekonata arto, la judoj kun la flavaj tunikoj, la flavaj judaj signoj en formo de hebrea litero "s" sur la brustoj, kun la dormoĜapoj, la judaj malsuprentorditaj Ĝapeloj, la virinoj kun vualitaj vizaĜoj, la du bluaj strioj en iliaj vualoj, kiuj atestis, ke ili estas judinoj; la Ĝemizoj, kiujn ili portis sur la tunikoj kaj la multaj briliantoj kaj juveloj, kiuj brilis el iliaj haroj; la longaj modestaj bluaj veluraj vestoj, kiujn portis parto de l' judoj, kio signifis, ke ili estas riĜuloj eminentaj, portantaj mantelojn, kiel la veneciaj doĜoj; la infanoj, kiuj sur siaj tunikoj portis grandajn "kvarangulojn" kun bluaj kaj ore broditaj randoj kun kvastoj, kiuj treniĜadis post ilin kaj kaj vipis iliajn vizaĜetojn; kaj la tuta negocado kaj marĜandado de unu kun la alia, la monТanĜado,la trenado de varoj el unu domo en la alian — koloraj roboj, pecoj da tolo, veluro kaj silko — ĉio ĉi logis lin. Kaptis lin la fremda kaj riĉa arto, rivelanta sin antaŭ liaj okuloj. Тajnis al li, ke li erarvenis en orientan urbon, en bazaron de la malproksima Arabujo en la sultana regno, pri kio li aŭdis tiom multe da rakontoj de komercistoj kaj maristoj, kiuj vojaĝis en oriento kaj transportadis varojn el Turkujo en Venecion.
Liaj okuloj estis logitaj al homa figuro, kiu sidis sur sojlo de domo. Ĝi estis alta, maldika judo — kun longeta vizaĝo kaj longa pintabarbo, kies komenco estis larĝa kaj la fino — pinta, kun eksterordinare alta frunto. La vizaĝo, kiu rigardis el sub granda malsuprentordita pinta juda ĉapelo, aspektis kiel vizaĝo de sanktulo, trovebla sur la primitivaj religiaj bizantiaj bildoj, kiuj tiel ofte troviĝis en la malnovaj preĝejoj de Italujo. Pastilla estis kvazaŭ surprizita de tiu figuro, kaj li aliris al judo. Kaj ju pli multe li proksimiĝis, des pli simila al Bizantia sanktulo ŝajnis al li la staturo de la judo. La okuloj de l' judo estis bluaj kaj rondaj, kaj sidis kvazaŭ glacie senmovaj en liaj okulkavoj sub la rondaj arksimilaj brovoj. La sojlo, sur kiu li sidis, ne estis sojlo, sed kvazaŭ movebla pordo de butiko, kiu estis duonmalfermita kaj ebena, kiel tablo. La judo sidis sur la tablo kaj ĉirkaŭ li estis sternitaj diversaj ŝtofoj, novaj kaj malnovaj, koloraj manteloj kaj tunikoj, sangeruĝaj silkaĵoj brilantaj kiel sunradioj. Kaj perle brilantaj ŝtofoj, kiuj faldiĝante brilis kiel skvamoj de fiŝo aŭ flugiletoj de papilio. La ŝtofoj kuŝis kunĵetitaj unu super la alia, sed kiam la judo rimarkis, ke la nobela sinjoro proksimiĝas al li, li arigis la ŝtofojn kaj kaŝis ilin sub la longajn larĝajn baskojn de sia mantelo.
— Saluton, nobela sinjoro, — kliniĝis la judo antaŭ la junulo antaŭ ol tiu proksimiĝis al li.
— Saluton, judo, — rediris al li Pastilla, kaj antaŭ ol la judo sukcesis ankoraŭ ion al li respondi, li daŭrigis: -ne kaŝu, judo, viajn silkajn ŝtofojn. Mi ne estas impostisto de la papa fisko; mi ne estas leĝinspektisto de la sankta eklezio, kaj mi ne venis spioni vian konduton. Mi estas pentristo el Venecio kaj civitano de la venecia respubliko. Mi estas oficisto de Lia Eminenco la kardinalo de Venecio. Mi venis en la judan geton por aĉeti silkaĵojn, per kiuj mi ornamos miajn modelojn por la freskoj, kiujn mi pentras por la monaЬejo "Sankta Koro". Judo, montru al mi viajn ŝtofojn, kaj mi pagos por ili per bonaj oraj dukatoj.
La pentristo tintigis la ledan monujon, kiun li portis ligitan al la zonŝnuro kaj kiu estis plena de mono.
Kiam la judo ekaŭdis la vorton "Venecio", kiu estis rifuĝejo por ĉiuj maranoj kaj judoj, ĝemantaj sub la jugo de l' papo, li eksentis simpation al la fremdulo. Tamen li timis lin, ĉar la leĝo, malpermesanta al judoj komercadon kun kristanoj, estis tre severa.
— Ho, nobela sinjoro! Pardonu miajn parolojn. La nobela sinjoro tre bone scias, ke la Sankta Patro, Paŭlo la Kvara (Dio benu lin per multe da jaroj kaj per venko super liaj malamikoj) malpermesis al ni komercadon kun kristanoj. Kial vi elmetu malriĉan judon al danĝero! — mono logas ja, tiom pli efektivaj oraj veneciaj dukatoj, kiuj validas en ĉiuj landoj de l' sultano, (La judo volis diveni, kiom la nobelo-sinjoro havas en sia monujo).
— Vi divenis. Efektivaj veneciaj dukatoj, — tintigas la juna pentristo la monon. -kiuj validas en ĉiuj landoj de l' sultano. Ne duonplumbaj moneroj, kiujn la Sankta Patro trudas al siaj civitanoj akcepti kiel efektivan monon, Ridas la pentristo. -Ne tiimu, judo. Vendu al mi viajn varojn por la kardinalo de Venecio. La venecianoj scipovas kaŝi sekretojn, — palpebrumas al li la pentristo. -Cetere, kiel vi scias, la Sankta Patro malpermesis nur al la ordinara popolo komercadon kun judoj, sed ne al si mem, nek al kardinaloj, por kiuj leĝoj ne estas kreataj.
— Ho! Por la kardinalo de Venecio! Kiu arogus kaŝi siajn varojn antaŭ lia glora Eminenco? Venu, nobela sinjoro, internen. Mi posedas riĉaĵojn indajn por ornami la palacon de l' sultano de ĉiuj turkoj.
La judo leviĝis de sia loko en la butikfenestro, malaperis kaj ree elmetis sian kapon sub malgranda pordeto, kiu estis kaŝita ie sub la duonfermita fenestro, kaj li enirigis la pentriston en la butikon. Pastilla haltis mirigite, kiam li enrampis post la judon tra la malgranda aperturo en la butikon de l' judo. Interne estis malhele. Malalta, sesangula plafono malsuprenpendis super lia kapo. Murojn li ne vidis: ili disfluis en malklara nebulo. Sed tie kaj ĉi tie ekvidiĝis angulo, kiu tage estis lumigata per malgranda flamo, brulanta en oleujo. En la lumo de la oleujo li vidis, kiel brilas kaj fajreras diversaj ŝtofoj. Kun flama lumo de fajro ekbrilis tie ruĝa velurpeco, kiu tordiĝadis en faldoj kaj kaŝis en ili la lumon de siaj koloroj. el alia brulanta en oleujo. en la lumo de la oleujo li vidis kion? Li sole rimarkis, ke la anguloj estas plenaj de varoj. La judo eltrenis keston kaj, kiam li ĝin malfermis, la pentristo konsterniĝis pro la trezoroj, kiuj malfermiĝis antaŭ li.
La kesto estis plena de diversaj silkaĵoj, veluroj kaj brokatoj, broditaj kaj teksitaj, italaj kaj orientaj, kiuj verŝis lumon plenan de diversaj koloroj. La judo trenis el la kesto unu silkaĵon post la alia, portis ilin al la malgranda giĉeto, teksita el feraj dikaj kradoj, tra kiuj penetris en la kelan butikon malmultaj lumstrioj. La judo levis la silkaĵojn kaj lasis la taglumon fali super ilin, por ke Pastilla pli bone vidu la puran brilon de iliaj koloroj.
La venecia pentristo, kiu kutimis vidi la kolorojn de silko en sia hejmurbo Venecio, ne povis deturni la rigardojn for de tiuj teksaĵoj. Ilia brilo kaj ora lumo igis liajn okulojn trinki tian riĉecon de koloroj, ke li ebriiĝis de ili, kiel de bona malnova vino. Tie estis persaj silkaĵoj, kiuj lumis per koloroj de brilantaj serpentoj. Aliaj pecoj brilis, kvazaŭ inkrustitaj per plej mirindaj juveloj. Aliaj posedis la noblan virgulinan modestan ĉarmon de perloj, kaj estis veluroj — nigraj, kiel la nigra nokto, kaj profundaj, kiel la maro. Ankoraŭ aliaj havis la koloron de sukceno. Kaj kiam la judo tenis ilin en la lumon, ŝajnis al Pastilla, ke la sunradioj glaciiĝis en la silka teksaĵo kaj malsuprenverŝiĝas de sur la silkaĵo, kvazaŭ la judo tenus faskon da sunradioj en la mano.
La malmulta taglumo ne preterlasis ankaŭ la blankan barbon kaj palan vizaĝon de l' judo, kiu staris kun siaj silkaj ŝtofoj ĉe la giĉeto. Kaj la vizaĝo de la judo, kiu en tiu lumo aspektis kiel sanktulo, ravis Pastilla-n same kiel la silkaj ŝtofoj. La vizaĝo de la judo tiel impresis lin kaj incitis lian artistan instinkton, ke li forgesis, pro kio li alvenis. Do li igis la judon montri al li siajn ŝtofojn kaj varojn kun la intenco, ke li havu tempon por studi lian vizaĝon. Li pensis, kiel ĉiu artisto, utiligi tiun vizaĝon de l' judo en unu el siaj sanktaj bildoj. Sed rememorinte, ke tiun vizaĝon portas nekredanto, li — estante bona pia kristano — rezignis je tiu penso.
Dum la tuta tempo, kiam li troviĝis en la butiko, la pentristo aŭdis voĉon, resonantan en la butikon, kvazaŭ ĝi penetrus de tre malproksime tra dikaj muroj. La voĉo estis virina. Ĝi estis duone kantanta kaj duone kvazaŭ preĝanta al dio. Kvankam la voĉo estis malproksima kaj neklara, tamen li aŭdis, ke ĝi sonas per fremdaj nekompreneblaj vortoj. Pastilla-n incitis la vibranta moleco de l' voĉo kaj la nekomprenebleco de l' vortoj. Li jam delonge rimarkis, ke tra giĉeto en la murangulo brilas lumo. Li komprenis, ke tie — malantaŭ la giĉeto — troviĝas la internaj loĝejĉambroj de la judo kaj ĝuste de tie venas la kantanta virina voĉo. Li tre volis ekrigardi tra la giĉeto por vidi, kio tie okazas. Sed li ne havis la eblon proksimiĝi al tiu angulo. Senĉese montrante al li la silkajn ŝtofojn, la judo tenis lin proksime al la stratfenestro, sed Pastilla-n jam delonge ne interesis la silkaj ŝtofoj. Lin interesis la voĉo, aŭdiĝanta tra la giĉeto. Komence li ne atentis ĝin, sed poste pli kaj pli aŭskultis la voĉon, kiu pli kaj pli profunden penetris en lin, kvankam nekompreneblaj kaj fremdaj estis la vortoj kaj tono. Sed la vibrado, la silenta profundeco de la voĉo ŝprucigis el si ian virgulinan noblecon, kaj tiu voĉo vibrigis ion en li. Fine li trovis okazon por proksimiĝi al la giĉeto. La judo komencis malpaki alian keston de silkaĵoj kaj estis okupita per la malfermado de la multaj feraj bukloj kaj seruroj, per kiuj la kesto estis ŝlosita. Pastilla alproksimiĝis la giĉeton kaj ekrigardis internen.
Li restis konsternita ĉe la giĉeto. En lumo de brulanta arĝenta oleolampo li vidis maljunulon, kiu sidis volvita en tukoj, kaj knabino sidis ĉe liaj piedoj sur benketo kaj kantis ion el libro. La maljunulo certe estis blinda: liaj okuloj estis fermitaj kaj lia vizaĝo estis kvazaŭ teksita el sulkoj. Kelkaj grizaj haroj de lia barbo moviĝis sur lia brusto. La vizaĝon de l' knabino li unue ne rimarkis. Тi sidis kliniĝinta super la libro, kiu kuŝis sur ŝiaj genuoj, kaj li vidis sole la faldojn en la blua veluro, kiu malsuprenfluis super ŝiajn ŝultrojn. La lumo de la oleolampo, kiu pendis sur dika trabo super ŝia kapo, falis kvazaŭ ombrelo sur ŝian kapon kaj ŝultrojn, lumigante ŝin. La brilo de ŝiaj haroj fajreris kun la sama perlofascino, kiel la veluro sur ŝiaj ŝultroj, kvazaŭ perla matenroso ŝvebus super ŝi entute. Sed baldaŭ ŝi turnis sian kapon, kvazaŭ ŝi sentus, ke iu rigardas ŝin. Тi timeme ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ serĉante iun. Тi ankoraŭ ne rimarkis lian vizaĝon ĉe la giĉeto, kaj Pastilla havis nur fulmomomenton por vidi ŝin.
Vibranta nobleco plenigis lian koron, en liaj okuloj aperis larmoj, kaj li iĝis plena de religia pieco. Тajnis al li, ke li vidas eksterordinaran aperaĵon, miraklon de Dio. Lin rigardis paro da okuloj, malĝojaj silentaj okuloj. Ankoraŭ neniam li vidis tiel malĝojajn okulojn. La okulkadroj havis longetan formon, kiel la okuloj de egipta knabo, kaj la palpebroj malsuprenpendis super ŝiaj klaraj, kvazaŭ cizelitaj pupiloj. La palpebroj vibris, kaj la okulharetoj vibris kiel okuloj de kolombo, kiu vekas kompaton ĝis doloro. Tamen ŝiaj okuloj ne vekis kompaton, sed profundan malĝojon, — malĝojon ne el tiu ĉi mondo kaj ne el homa doloro. La frunto estis klara, ronda, levita, kaj atingis alten sur ŝia kapo, kiel la frunto de "Sankta Anna" de Leonardo da Vinĉi. La rando de ŝia frunto estis larĝa, kiel ĉe ŝia patro, sed pli kaj pli multe la linioj de ŝiaj vangoj malsuprenkuris longete kaj mallarĝe, kiel la vizaĝo de nobla genealogia cervido. Sed plej aminde reliefiĝis la profunda neperceptebla doloro kaj nekomprenebla malĝojo, kiujn ŝia vizaĝo esprimis, ĉirkaŭ ŝia buŝo. Tio ne estis buŝo. Ĝi estis kvazaŭ viva tranĉo en ŝia vizaĝo. Тia buŝo estis eksterordinare eta kaj mallonga, kvazaŭ ĝi estus kunkreskinta kaj kvazaŭ iu estus distranĉinta la kunkreskintajn lipojn, kiel folietojn de juna, apenaŭ disvolviĝanta ruĝa burĝono. Kaj tiu buŝo refermiĝis, kiel refermiĝas floro en la nokto kaj lasas sur sia rando la roson de l' nokto tiel freŝa estis la eta tranĉo de ŝia buŝo. Kiam ŝi rigardis, ŝajnis al la pentristo, ke ŝi vidas pli multe per la buŝo ol per la okuloj. Pastilla sentis, kiel en lian koron glitas la nobla malĝojo kaj la tremanta ĝojo, fluanta el ŝiaj nefermitaj okuloj kaj nefermita buŝo. Li kredis vidi ne ion realan, sed vizion, aperantan antaŭ liaj okuloj. La lumo de la kandelabro kun la briloj de silkaĵoj kaj metaloj, fajrerantaj el la ombro-vualitaj anguloj, ĉirkaŭprenis lin kvazaŭ en nubon kaj ebriigis lin.
Тi ne teruriĝis, kiam ŝi fine rimarkis fremdan vizaĝon, rigardantan en la ĉambron tra la giĉeto. Тiaj okuloj ne ekmiris. Тi sole leviĝis de sia loko, kaj Pastilla vidis, kiel la peza veluro falas sur ŝiajn ŝultrojn kaj rondan nukon, kaj aŭdiĝas agrabla tintado de la ornamaĵoj, pendantaj sur ŝi. La bukloj de ŝiaj haroj falis sur ŝian robon kaj tie dronis en la mallumo de l' veluro.
Тi leviĝis kaj proksimiĝis al la maljunulo, metante sur lin siajn longajn kvazaŭ tornitajn manojn. Sed subite ĉio ĉi malaperis, kiel iluzio. Antaŭ liaj okuloj ekbrilis oro kaj bluo. Li ekrigardis malantaŭen kaj rimarkis, ke la judo, ĉe kiu li marĉandis la varojn, ĵetas silkaĵojn super la giĉeton kaj kovras ĉion, kio interne okazas.
— Vera Florenca damasko, — montras la judo la silkaĵojn, -brodita per oro kaj purpuro!