43675.fb2 E?geno Onegin(Fragmentoj) - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 12

E?geno Onegin(Fragmentoj) - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 12

LETERO DE ONEGIN AL TATJANA

Prognozas mi: ofendos vin,se la sekret' malĝoja klaros.Malŝato kia ekamarosen la rigardo de l' princin'!Mi kion volas? Mian koronmalfermas mi por kia cel'?Malicon kian kaj rankoronprovokos, eble, ĉi rivel'!Vin laŭ hazardo renkontinte,ekbrilon de tener' vidinte,mi ne aŭdacis je la fid':neglektis karan mi kutimon;kaj al libero teda limonne volis meti per decid'.Disigis nin okazo plia…Povrulo Lenskij, la viktim'…De ĉio kara, simpatiami deŝiriĝis per anim';al ĉiuj fremda kaj vagema…Liber', trankvilo — kredis mi —feliĉon anstataŭos. Di'!Eraro, puno kiom prema…Ne, vidi vin en ĉiu hor',post vi konstante ĉie iri,rideton kapti kun ador'kaj movon de rigard' admiri,vin aŭdi longe, kun kompren'pri via plej perfekta stato,ĉe vi stupori pro ĉagren',paliĝi, velki… jen beato!Kaj mi malhavas tion ĉi:sen ŝanc' vin sekvas akompane;valoras ĉiu hor', sed mien splen' disipas tagojn vane,donitajn laŭ kalkul' de sort'.Kaj ili pezas super fort'.Jam mia viv' perditas plene,sed por rezisti al destin',mi devas scii dematene,ke tage mi ekvidos vin…Ve: en humila peto miavi eble vidos kun sever'insidon de ruzeco fia —mi aŭdas vortojn de koler'.Se scius vi pri la turmentosopiri pro soif' de am' —kaj ĉiuhore per prudentorezisti al la sanga flam';deziri arde ĉirkaŭprenigenuojn viajn, kaj kun plor'konfesojn, petojn, kulpojn peniesprimi el la tuta kor',kaj dume per afekta fridosin armi por konduta stil',paroli dece, en trankvil',rigardi vin kun gaja vido!..Sed estu tiel: mankas fort'al propra mem' rezisti spite;laŭ via volo, decidite,mi donas min al mia sort'.