E?geno Onegin(Fragmentoj) - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 3
E?geno Onegin(Fragmentoj) - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 3
2
XXXV
En paca vivo ili amiskutimojn de l' gepatra ter':alvenon de printemp' ornamisper rusaj blinoj kun buter';konfesis dum la jar' dufoje;rond-balancilon ŝatis ĝoje,popolajn kantojn, dancojn plu.Dum festo de la Triunu'oscedas la popol-amaso —sur levistikon kun fervor'larmetis ili laŭ la mor';por ili vivnecesis kvaso,kaj en festen' laŭ ranga skal'por gastoj estis la regal'.
XXXVI
Do ili maljuniĝis pare.Kaj malfermiĝis jam en fin'ĉerk' por la edzo. Ordinareli prenis kronon de l' destin':li mortis je tagmanĝa horo,kaj adiaŭis kun priploronajbar', filinoj kaj edzin'pli kore, ol alian, lin.Li estis simpla kaj honesta,kaj, kie kuŝas lia rest',sur tomba ŝton' legeblas tekst':Dimitrij Larin, vir' modesta,ĉefkolonel', kun dia grac'ripozas tie ĉi en pac'.