43704.fb2
Hungara popola fabelo
Esperantigis Julio Baghy.
Vivis iam aŭ neniam
— diras la fabelo —
brava, paca sed sagaca
reĝo en kastelo.
Sur si kronon,
sub si tronon
li ja reĝe havis,
ĝis limrando de la lando
lia leĝo gravis.
La eskorto en la korto
salvon pafis tondre,
korteganoj, ĉambelanoj
klinis sin demonstre.
Ĉiu gajne zorgoŝajne
lian gracon serĉis,
senripoze verse, proze
komplimentojn verŝis.
Li ne kredis. Lin tre tedis
blufo, ŝerco, klaĉo,
kaj scivole pensis sole
pri sagaco, saĝo.
Spriton provi, saĝon trovi,
ne nur la humilon,
el la oro de l' trezoro
faris li plugilon.
En sunbrilo la plugilo
por admiro staris:
Ĝis nun, sciu, ja neniu
tian ilon faris!
Tiel pompe kaj sentrompe
reĝo ne projektis!
Senmakule, eĉ spegule
sunon ĝi reflektis.
Iom ruze sinamuze
fine li parolas:
"Ĉesu psalmi! Diru al mi,
kiom ĝi valoras?"
La demando tra la lando
tien-reen krozis,.
ĉies menso pro la penso
viglis, ne ripozis.
Tuj tre multe, eĉ tumulte
grafoj, princoj venis,
sed neniu estis, kiu
trafis kaj divenis.
Ili gapis, kapon skrapis,
palpis ĝin, balbutis,