51972.fb2
Ĝi estis la konata amata voĉo; kaj kisoj sekvis post kisoj en senfina feliĉego. La infano montris en la direkton al la malluma kurteno.
"Tiel bele ne estas supre sur la tero! Ĉu vi vidas, panjo, ĉu vi vidas ilin ĉiujn? Ĉi tio estas feliĉego!"
Sed la patrino vidis nenion, eĉ tie, kien la infano montris, nenion krom la nigra nokto; ŝi rigardis per teraj okuloj, ŝi ne vidis tiel, kiel vidis la infano, kiu estis venigita al Dio. Ŝi aŭdis la sonojn, la tonojn, sed ne la vorton, kiun ŝi devis kredi.
"Nun mi povas flugi, panjo!" diris la infano, "flugi kun ĉiuj aliaj gajaj infanoj rekte al la bona Dio. Mi tre dezirus tion fari, sed se vi ploras, kiel nun, mi ne povas foriĝi de vi, kaj mi tamen tiel dezirus! Ĉu vi ne permesas? Vi ja baldaŭ venos al mi; kara panjo."
"Ho restu, ho restu!" ŝi respondis, "nur unu momenton ankoraŭ! Unu solan fojon ankoraŭ mi devas rigardi, vin kisi, vin teni en miaj brakoj!"
Kaj ŝi kisis kaj alpremis al si la infanon. Subite de supre eksonis ŝia nomo; treege plende sonis la tonoj. Kio ĝi estis?
"Ĉu vi aŭdis?" diris la infano. "Ĝi estas paĉjo, kiu vin vokas!"
Kaj denove eksonis post kelkaj sekundoj profundaj ĝemoj, kvazaŭ de plorantaj infanoj.
"Ĝi estas miaj fratinoj!" diris la infano, "panjo, vi ja certe ilin ne forgesis!"
Kaj ŝi rememoris la restintojn, neesprimebla korpremo ŝin atakis, ŝi ekrigardis antaŭen, kaj senĉese preterflugetadis figuroj, el kiuj kelkajn, kiel ŝi opiniis, ŝi rekonis. Ili flugetis tra la halo de la morto al la malluma kurteno kaj malaperis malantaŭ ĝi. Ĉu aperos ŝia edzo, ŝiaj filinoj? Ne, ilia voko, iliaj ĝemoj sonis ankoraŭ de supre; ŝi preskaŭ tute forgesis ilin pro la mortinto.
"Panjo, nun sonas la sonoriloj de la ĉiela regno!" diris la infano. "Panjo, nun leviĝas la suno!"
Kaj torento da blindiga lumo verŝiĝis sur ŝin; la infano malaperis, kaj ŝi sentis, ke ŝi portiĝas supren.
Fariĝis malvarme ĉirkaŭ ŝi, ŝi levis sian kapon kaj vidis, ke ŝi kuŝas sur la tombejo, super la tombo de sia infano. Sed Dio fariĝis por ŝi en la sonĝo apogo por ŝia piedo, lumo por ŝia prudento; ŝi fleksis siajn genuojn kaj preĝis:
"Pardonu min, Sinjoro, mia Dio, ke mi volis reteni eternan animon de ĝia flugo, ke mi povis forgesi miajn devojn rilate la vivantojn, kiujn Vi donis al mi!"
Ĉe tiuj ĉi vortoj ŝi sentis, ke ŝia koro senŝarĝiĝis. Jen la suno aperis, malgranda birdo kantis super ŝia kapo, kaj la sonoriloj de preĝejo sonis por la matena preĝo. Sankta silento etendiĝis ĉirkaŭe, sankte, kiel en ŝia koro! Ŝi rekonis denove sian Dion, rekonis siajn devojn, kaj plena de sopiro ŝi rapidis hejmen. Ŝi kliniĝis super sian edzon, ŝiaj varmaj sinceraj kisoj lin vekis, kaj ŝi ekparolis vortojn, venantajn el la profundo de la koro. Ŝi estis denove forta kaj milda, kiel edzino povas esti, kaj de ŝi venadis nun riĉa fonto de konsolo.
"Kion Dio faras, estas bone farita!"
Kaj la edzo ŝin demandis:
"De kie vi per unu fojo ricevis tiun forton, tiun koron plenan de konsolo?"
Kaj ŝi kisis lin kaj kisis siajn infanojn.
"Mi ricevis ĝin de Dio, per mia infano en la tombo."
\ ------------------------------ \
Tiu ĉi fabelo aperis jam en 1908, en "La Revuo", vol. II, p. \ 401, kun indiko pri traduko el la germana lingvo kaj kun la jena \ subfolia noteto: \
Published 1 May 1998 --- Privilege of copyright in the United \ States reserved under the act approved March 3rd 1903 by Hachette and \ Co. of Paris.
\ Korta koko kaj ventkoko \ el "FABELOJ" \ verkita de H.C.Andersen \ tradukita de L.L.Zamenhof \ registro: 1992-10-10 \
Estis iam du kokoj, unu sur la sterkejo kaj la dua sur la tegmento, ambaŭ fieraj. Sed kiu el ili estis pli farpova? Diru al ni vian opinion, --- ni tamen restos ĉe nia propra opinio.
La kokina korto per tabulbarilo estis apartigita de alia korto, sur kiu kuŝis amaso da sterko. Sur ĉi tiu kreskis granda kukumo, kiu havis la konscion, ke ĝi estas kreskaĵo sterkobeda.
"Al tio oni estas destinata per la naskiĝo!" ĝi diris al si mem. "Ne ĉiuj povas naskiĝi kukumoj, devas ekzisti ankaŭ aliaj vivantaj estaĵoj. La kokinoj, la anasoj kaj la tuta loĝantaro de la najbara korto estas ja ankaŭ kreitaĵoj. Jen mi vidas nun la kortan kokon sur la tabulbarilo; ĝi kompreneble havas alian signifon ol la ventkoko, kiu estas sidigita tiel alte, ke ĝi ne povas eĉ knari, des pli kokokrii. Ĝi havas nek kokinojn nek kokidojn, pensas nur pri si mem kaj ŝvitas per verdigro! Nu, la korta koko estas tute alia koko! Vidu, kiel ĝi marŝas, tio estas danco! Aŭdu, kiel ĝi kokokrias, tio estas muziko! Kie ajn ĝi aperas, oni aŭdas, kio estas vera trumpetisto! Se ĝi venus ĉi tien, se ĝi formanĝus min kune kun la folioj kaj trunketo, se mi transirus en ĝian korpon, ho, tio estus feliĉa morto!" pensis la kukumo. Ĉirkaŭ la nokto leviĝis terura ventego; la kokinoj, kokidoj kaj eĉ la koko enrampis ien, por trovi rifuĝon. Kun granda bruo falis la tabulo inter la kortoj; la tegoloj falis malsupren, sed la ventkoko sidis firme, ĝi eĉ ne turnis sin, ĝi tion ne povis fari, kaj tamen ĝi estis juna, freŝe fandita, sed singardema kaj solida. Jam depost sia naskiĝo ĝi tenis sin serioze kaj pripenseme, ĝi per nenio similis al la flirtantaj birdoj sub la ĉielo, al la paseroj kaj hirundoj, ĝi malestimis ilin, "tiujn pepantajn birdojn, malgrandajn per sia amplekso kaj malgravajn." La kolomboj, ĝi diris, estas eĉ grandaj, blankaj kaj briletantaj kiel perlamoto, en kelkaj rilatoj aspektas kiel speco de ventkoko, sed ili estas dikaj kaj malsaĝaj, ĉiuj iliaj pensoj estas direktitaj nur al plenigado de sia korpo, en la interrilatoj ili estas tute enuigaj. La migrantaj birdoj faris al ĝi sian viziton, rakontis pri fremdaj landoj, pri aeraj karavanoj, rakontis terurajn historiojn pri rabobirdoj; la unuan fojon tio estis nova kaj interesa, sed poste la ventkoko rimarkis ke ili sin ripetas, ke ili rakontas ĉiam tion saman, kaj tio estas enuiga. Ili estis enuigaj kaj ĉio estis enuiga. Neniu taŭgis por kompanio, ĉiu estis sengusta kaj triviala.
"La mondo estas tute sentaŭga!" ĝi diris. "Ĉie babilaĵo kaj klaĉaĵo!"
La ventkoko estis, kiel oni tion nomas, supersatigita, kaj tio ĉiuokaze farus ĝin interesa por la kukumo, se ĝi nur tion scius. Sed ĝi havis okulojn nur por la korta koko, kaj ĉi tiu nun estis sur la korto ĉe ĝi.
La tabulbarilo estis faligita, sed la fulmotondro estis finita.
"Kion vi diros pri tiu stranga kokokrio?" demandis la korta koko siajn kokinojn kaj kokidojn. "Estis en ĝi io kruda, mankis delikateco."
La kokinoj kaj kokidoj kuris sur la sterkamason, ilin sekvis per kavaliraj paŝoj la koko.
"Ĝardena kreskaĵo!" diris la koko al la kukumo, kaj en ĉi tiu sola vorto la kukumo rimarkis lian profundan kaj vastan klerecon kaj pro tio tute forgesis, ke li ĝin hakas kaj formanĝas.
"Feliĉa morto!"
Kaj la kokinoj venis, kaj la kokidoj venis, kaj kiam unu kuris, la aliaj kunkuris, kaj ili klukis kaj pepis, kaj ili rigardis nur la kokon, ili estis fieraj pri li, li estis de ilia speco.
"Kokeriko!" li kriis, "la kokidoj baldaŭ fari ĝos grandaj kokinoj, se mi tion proklamos en la monda kokinejo."
Kaj la kokinoj kaj kokidoj klukis kaj pepis post li.
Kaj la koko proklamis grandan novaĵon.
"Koko povas meti ovon! Kaj ĉu vi scias, kio kuŝas en tiu ovo? En ĝi kuŝas bazilisko! Ĝian vidon neniu ĉi tie povas elteni. Tion scias la homoj, kaj nun vi tion ankaŭ scias, vi scias, kio en mi loĝas, vi scias, kia potenca kokineja estaĵo mi estas!"
Kaj la korta koko ekbatis per la flugiloj, fiere levis supren la kreston kaj denove kokokriis. Ĉiuj kokinoj kaj ĉiuj malgrandaj kokidoj forte tremis, sed ili estis terure fieraj pri tio, ke unu el la iliaj estas tiel potenca kokineja estaĵo. Ili klukis kaj pepis tiel, ke la ventkoko devis tion aŭdi, kaj li tion aŭdis, sed malgraŭ tio sin ne movis.
"Simpla babilaĵo!" diris la ventkoko al si mem. "La korta koko neniam metas ovojn, kaj mi ne volas tion fari. Se mi volus, mi povus meti ventovon, sed la mondo ne meritas ventovon. Ĉie nur simpla babilaĵo! Nun mi eĉ ne volas plu sidi."
Kaj tial la ventkoko derompiĝis, sed li ne mortigis la kortan kokon, "kvankam tia estis lia intenco!" diris la kokinoj. Kaj kion diras la moralinstruo?
"Estas pli bone kokokrii, ol esti supersatigita kaj derompiĝi."
\ "Bela" \ el "FABELOJ" \ verkita de H.C.Andersen \ tradukita de L.L.Zamenhof \ registro: 1992-10-10 \
La skulptiston Alfredon vi certe konas? Ni ĉiuj lin konas: li ricevis la oran medalon pro arto kaj sciencoj, li vojaĝis Italujon kaj venis returne. Tiam li estis juna, jes, li eĉ nun estas ankoraŭ juna, tamen ĉiuokaze sep-ok jarojn pli aĝa ol tiam.
Li revenis hejmen kaj vizitis ankaŭ siajn parencojn en unu el la malgrandaj urboj de Zelando; la tuta urbo sciis pri la fremdulo, sciis, kiu li estas. Por lia honoro unu el la plej riĉaj familioj aranĝis grandan gastakcepton; ĉiu, kiu estis io aŭ havis ion, estis invitita; tio estis grava okazantaĵo, la urbo sciis pri tio, kvankam oni ne anoncis ĝin per publika tamburado. Metiistaj helpantoj kaj infanoj de homoj malgravstataj, eĉ kelkaj el iliaj gepatroj, staris ekstere kaj rigardis la mallevitajn prilumita;n fenestrajn kurtenojn. La nokta gardisto povis imagi al si, ke li akceptas gastojn, tiom multe da homoj staris apud li sur la strato. Ĉie regis gajeco kaj bona humoro, kaj interne en la domo efektive troviĝis la korpiĝinta gajeco kaj bona humoro, sinjoro Alfredo, la skulptisto.
Li parolis, li rakontis, kaj ĉiuj aŭskultis liajn vortojn kun ĝojo, eĉ kun religia atento, precipe unu nejuna vidvino de oficisto. Por ĉio, kion diris sinjoro Alfredo, ŝi estis kvazaŭ neskribuzita griza papero, kiu ĉion diritan tuj ensorbis kaj petis pri pluaĵo, senfine impresebla, nekredeble senscia, virina Caspar Hauser.
"Romon mi volus vidi!" ŝi diris, "ĝi certe estas ĉarma urbo kun ĉiuj fremduloj, kiuj tien venas. Priskribu al ni iom Romon! Kiel ĝi aspektas, kiam oni eniras en ĝin tra la pordego?"
"Tio ne estas facile priskribebla," respondis la juna skulptisto. "Oni venas sur grandan placon; meze de ĝi staras obelisko, kiu havas la aĝon de pli-malpli kvar mil jaroj."