51972.fb2
Tiun lokon Georgo kun siaj adoptintaj gepatroj devis preteriri; pri ĉiu loko de tie supre oni rakontis al li en la longaj vintraj vesperoj. Nun li mem vidis la kastelon kun ĝiaj duoblaj foskavoj, kun la arboj kaj arbetaĵoj en la ĝardeno. Majeste staris la remparo, ĉirkaŭkreskita de filikoj; sed la plej belaj tamen estis la altaj tilioj, kiuj gracie kaj bele staris alte ĝis la supro de la tegmento kaj plenigis la aeron per plej dolĉa bonodoro. Nordokcidente en la angulo de la ĝardeno staris granda arbetaĵo kun floraĵoj similaj al vintra neĝo meze de somera verdaĵo. Tio estis siringa arbetaĵo, la unua, kiun Georgo vidis florantan en tia beleco. Ĝi kaj la tilioj vivis konstante en lia memoro, la bonodoro kaj beleco de Danujo, kiujn lia infana animo konservis ĝis profunda maljuneco.
La vojaĝo daŭris senhalte pluen kaj fariĝis pli oportuna, ĉar ĝuste kontraŭe de la kastelo, tie, kie la siringa arbetaĵo staris en plena florado, ili trovis la eblon veturi. Ili renkontiĝis kun aliaj funebrantaj gastoj, kaj ĉi tiuj prenis ilin sur sian veturilon. Estas vero, ke ili ĉiuj tri devis sidiĝi malantaŭe, kaj al tio ankoraŭ sur ligna kesto kun fera garnaĵo, sed ili opiniis, ke malbone veturi estas tamen pli bone ol bone iri. Oni veturis tra la malebena erikejo. La bovoj, kiuj tiris la veturilon, de tempo al tempo haltis, kiam inter la eriko ili trafis freŝan herbloketon, la suno lumis varme, kaj kun miro oni rimarkis en granda malproksimeco nubon da fumo, kiu ondiĝadis supren kaj malsupren kaj tamen estis pli klara ol la aero. Oni povis vidi tra ĝi, oni havis la impreson, kvazaŭ la lumradioj ruliĝas kaj dancas super la erikejo.
"Tio estas Lokemann, kiu pelas sian ŝafaron," ili diris, kaj tio estis por Georgo sufiĉe dirita. Li opiniis, ke li enveturas rekte en la landon de aventuroj, kaj tamen ĉirkaŭe estis nuda realaĵo. Estis tre silente.
Granda kaj etendita tie kuŝis la erikejo, sed simile al multekosta tapiŝo; la eriko estis en plena florado, la verdaj juniperaj arbetaĵoj kaj la freŝaj kverkidoj simile al florbukedoj leviĝis el la eriko. Ĉio aspektis tiel alloga kaj invitanta al ruliĝado, se nur ne troviĝus tiom multe da vipuroj! Pri ili oni parolis kaj ankaŭ pri la multe da lupoj, kiuj antaŭe estis ĉi tie, pro kio la graflando ricevis sian nomon. La maljunulo, kiu tenis la kondukilojn, rakontis el la tempo de sia patro, kiel la ĉevaloj ĉi tie ofte devis malfacile batali kontraŭ la nun ekstermitaj sovaĝaj bestoj. Kiam li unu matenon venis ĉi tien, ĉevalo staris super lupo, kiun ĝi mortige frapis kaj tretis per la piedoj, sed la karno sur ĝiaj piedoj estis tute disŝirita.
Tro rapide iris la veturado tra la malebena erikejo kaj tra la profunda sablo. Ili haltis antaŭ la funebra domo, kie interne kaj ekstere jam svarmis fremduloj; veturiloj staris unu apud la alia, ĉevaloj kaj bovoj promenadis kune sur la malgrasa paŝtejo. Grandaj sablaj dunoj staris tie tiel same kiel hejme ĉe la Norda maro malantaŭ la domo kaj etendiĝis sur granda spaco. Kiamaniere ili venis ĉi tien, tri mejlojn internen de la lando, kaj estis tiel same altaj kaj grandaj kiel ĉe la bordo? La vento pelis ilin supren, ili ankaŭ havis sian historion.
Oni kantis funebrajn kantojn, kelke da maljunaj homoj ankaŭ ploris, sed cetere, kiel ŝajnis al Georgo, ĉio estis tre gaja. Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj troviĝis en granda abundo, plej belaj grasaj angiloj, post kiuj oni nepre devas trinki glaseton da brando. "Tio helpas digesti!" diris la angilvendisto, kaj pri bona digesto ĉiuj videble tre zorgis.
Georgo estis interne, kaj Georgo estis ekstere; en la tria tago li sentis sin ĉi tie kiel hejme, kiel en la fiŝkaptista domo kaj sur la dunoj, kie li estis travivinta ĉiujn siajn antaŭajn tagojn. Cetere ĉi tie sur la erikejo ekzistis aliaj trezoroj, ĉi tie estis plene de eriko kaj fragoj kaj mirteloj; grandaj kaj dolĉaj ili ĉie montriĝis en granda abundo; ili staris tiel dense, ke malgraŭ ĉia singardeco oni devis dispremi ilin per la piedoj, tiel ke la ruĝa suko gutis de la eriko.
Jen troviĝis tombo de giganto, jen troviĝis alia, kolonoj da fumo leviĝis en la freŝan aeron. Tio estis brulo de eriko, kiel oni diris, kiu vespere lumis malproksimen.
Nun venis la kvara tago, kaj la funebra festeno estis finita; de la landaj dunoj ili devis returne iri al la marbordaj dunoj.
"Niaj tamen estas la veraj," diris la patro, "ĉi tiuj ne havas forton."
Oni parolis pri tio, kiamaniere ili venis ĉi tien, kaj ĉio estis eksterordinare komprenebla kaj klara. Sur la bordo estis trovita kadavro, la vilaĝanoj portis ĝin sur la tombejon, kaj de tiu tempo komenciĝis la blovado de la vento kaj la maro malkviete ĵetiĝis sur la teron. Saĝa homo en la paroĥo konsilis malfermi la tombon kaj rigardi, ĉu la enterigito ne kuŝas kaj suĉas sian dikan fingron, ĉar en tia okazo tio montrus, ke tiu, kiun ili enterigis, estas mara homo kaj la maro volas perforte malfermi la tombon, por preni lin. Oni malfermis la tombon, kaj tiam montriĝis, ke efektive li kuŝas kaj suĉas la dikan fingron; tial oni tuj ĵetis lin sur ĉaron, oni aljungis du bovojn, kaj kiel pikataj de tabanoj ili ekkuris kun li tra la erikejo kaj la marĉejo en la maron. Tiam la sabloblovado ĉesiĝis, sed la dunoj ĉiam ankoraŭ staras. Ĉion ĉi tion Georgo aŭdis kaj konservis el la plej feliĉaj tagoj de sia juneco, el la tagoj de la funebra festeno.
Estis bele eliri, vidi novajn regionojn kaj novajn homojn, kaj li estis elironta ankoraŭ pli. Li estis ankoraŭ nur infano, li ne havis ankoraŭ la aĝon de dekkvar jaroj. Li foriris kun ŝipo, elvenis en la mondon, por ekscii, kion la mondo povas doni; li spertis malbonan veteron, malmildan maron, malbonan spiriton kaj kruelajn homojn. Li fariĝis kajuta servisto. Malsufiĉa manĝado kaj malvarmaj noktoj estis lia porlabora pago, multe da batoj per ŝnurego kaj per pugno li devis sperti. En lia alte nobela Hispana sango estis io, kio bolis, tiel ke koleraj vortoj puŝiĝis el lia ŝaŭmanta buŝo; sed baldaŭ li konvinkiĝis, ke la plej prudenta afero estas reteni tiujn vortojn ĉe si. Li havis ĉe tio preskaŭ tian senton, kian havas la angilo, kiam oni detiras de ĝi la haŭton, kiam oni ĝin distranĉas kaj metas en la kaserolon.
"Mi revenos," diris en li ia voĉo. Li havis la okazon vidi la Hispanan marbordon, la patrujon de siaj gepatroj, eĉ la urbon, en kiu ili estis vivintaj en feliĉo kaj bonstato; sed li sciis nenion pri la patrujo kaj parencaro, kaj lia familio ankoraŭ malpli sciis pri li.
La malpura ŝipa bubo ne ricevis eĉ la permeson iri sur la teron; nur en la lasta tago, en kiu la ŝipo staris sur ankro ĉe tiu bordo, oni permesis al li eliri sur la teron. Oni devis fari aĉetojn, kaj li estis komisiita porti la aĉetaĵojn sur la ŝipon.
Jen Georgo staris en siaj mizeraj vestoj, kiuj aspektis, kvazaŭ ili estus lavitaj en marĉeto kaj sekigitaj en kamentubo. La unuan fojon li, loĝanto de la dunoj, vidis grandan urbon. Kiel altaj estis la domoj, kiel mallarĝaj kaj plenaj de homaj svarmoj estis la stratoj! Unuj puŝis ĉi tien, aliaj tien; estis vera kirligo de urbanoj kaj vilaĝanoj, monaĥoj kaj soldatoj. Ĉie aŭdiĝis bruo kaj krioj, sonado de tintiloj de multe da azenoj kaj muloj, kaj en tiun tutan bruon senĉese ensonadis la preĝejaj sonoriloj. Sur unu flanko sonis kanto kaj muziko, sur alia flanko oni aŭdis marteladon kaj frapadon, ĉar ĉiu metiisto havis sian stablon en la pordo aŭ sur la trotuaro. Al tio la suno brulis tiel varmege, la aero estis tiel peza, oni havis la senton, kvazaŭ oni troviĝus en forno, en kiu ĉie svarmis kaj zumis skaraboj, abeloj kaj muŝoj; Georgo ne sciis, kiel li iras aŭ kiel li staras. Jen subite li ekvidis rekte antaŭ si la potencan portalon de la katedralo, kandeloj lumis el la duone mallumaj arkaĵoj, kaj odoro de incensoj plenigis la tutan ĉirkaŭaĵon. Eĉ la plej malriĉa almozulo en ĉifonoj kuraĝis supreniri la altan ŝtuparon kaj eniri. La ŝipano, kiun Georgo akompanis, direktis sin en la mezon de la preĝejo, kaj Georgo troviĝis nun en la templo. Kolorriĉaj pentraĵoj brilis el ora kadraĵo. La Dipatrino kun la infano Jesuo staris sur la altaro inter floroj kaj kandeloj; pastroj en ornato kantis, kaj belaj riĉe vestitaj ĥorknaboj svingis arĝentajn incensilojn. Kian belegecon, kian lukson oni povis tie vidi! Tio trapenetris la animon de Georgo, tio prenis lin tutan sub sian potencon. La preĝejo kaj la kredo de liaj gepatroj faris sur li neordinaran impreson kaj eksonigis en lia animo tian akordon, ke larmoj aperis en liaj okuloj.
El la preĝejo ili iris sur la vendejon; oni ŝarĝis lin per parto de la aĉetitaj kuiraĵoj kaj manĝaĵoj. La vojo ne estis mallonga, li estis laca, kaj tial li iom ripozis antaŭ granda belega domo, kiun ornamis marmoraj kolonoj, statuoj kaj larĝaj ŝtuparoj. Li apogis sian ŝarĝon al la muro; tiam aperis galonita pordisto, levis kontraŭ lin sian arĝentogarnitan bastonon kaj forpelis lin, lin --- la nepon de la domo; sed neniu en la domo tion sciis, kaj li ankoraŭ malpli ol la aliaj.
Poste li venis sur la ŝipon, estis puŝata kaj insultata, havis malmulte da dormo kaj multe da laboro, --- tio estis la lernejo de sperto, kiun li devis pasi. Kaj oni diras, ke estas bone, se oni en la juneco havas suferojn, --- jes, jes, se nur la maljuneco poste fariĝas bona.
La unua kurso de lia ŝipservado finiĝis, la ŝipo troviĝis denove en la golfo de Ringkjobing; li iris sur la teron kaj hejmen, al siaj hejmaj dunoj; sed lia patrino estis mortinta en la tempo de lia vojaĝo.
La vintro, kiu nun sekvis, estis tre akra. Neĝaj ventegoj blovis super la tero kaj la maro, oni apenaŭ povis ion vidi antaŭ si. Kiel malegale estas dividitaj la sortoj en ĉi tiu mondo! Ĉi tie tiel glacia malvarmo kaj abundega neĝo, dum en Hispanujo regis bruliga sunvarmego; kaj tamen kiam ĉi tie iam estis frosta klara tago kaj Georgo vidis, kiel la cignoj en grandaj amasoj flugas trans la maron, al li ŝajnis, ke oni ĉi tie spiras la plej bonan aeron kaj ankaŭ la somero ĉi tie estas la plej bela. En siaj pensoj li tiam vidis, kiel la erikejo floras kaj estas plena de maturaj sukaj beroj, li vidis, kiel floras la tilioj kaj la siringarbeto apud tiu malnova kastelo; tien li tamen devas iri ankoraŭ unu fojon.
Blovis la unuaj printempaj ventetoj, la fiŝkaptado komenciĝis, Georgo helpis. Dum la lasta jaro li alte elkreskis kaj fariĝis lerta en ĉiuj siaj moviĝoj. Li estis plena de vivo, li povosciis naĝi kaj fari ĉiaspecajn turniĝojn kaj moviĝojn en la akvo simile al fiŝo. Ofte oni lin avertis, ke li gardu sin kontraŭ la skombraj sablorifoj, ke ili kaptas la plej bonan naĝanton, tiras lin sub la akvon, formanĝas lin, kaj tiam venas lia fino; sed tio ne estis la sorto de Georgo.
La plej proksimaj najbaroj en la dunoj havis knabon, nomatan Morten, kun kiu Georgo estis en amikaj interrilatoj. Ambaŭ samtempe iris en servadon sur ŝipon, kiu veturis al Norvegujo, ambaŭ ili poste iris kune al Holando, kaj neniam ĝis nun okazis inter ili ia malpaceto. Tamen tio povas ja facile okazi, kaj se oni al tio estas ankoraŭ iom flamiĝema denature, tiam oni facile faras senintence tro fortajn gestojn. Tion Georgo unu fojon faris, kiam ili sur la ŝipo iom malpaciĝis kaj reciproke sin atakis pro ia bagatelo. Ili sidis en la kajuto kaj manĝis el argila plado, kiu staris inter ili; Georgo tenis en la mano sian poŝan tranĉilon kaj svingis ĝin senintence kontraŭ Mortenon. Ĉe tio li samtempe fariĝis pala kiel kreto kaj liaj okuloj malice ekfulmis. Morten nur diris:
"Ha, vi apartenas do al tiu klaso da homoj, kiuj ĉiam tuj kaptas la tranĉilon!"
Apenaŭ tio estis dirita, la mano de Georgo tuj malrapide malleviĝis; li ne diris eĉ unu vorton, formanĝis sian tagmanĝon kaj iris al sia laboro. Kiam li revenis de la laboro, li aliris al Morten kaj diris: "Donu al mi tuj frapon sur la vizaĝon! Mi ĝin meritis! Mi havas en mi kvazaŭ ian poton, kiu iufoje superbolas."
"Nu, ni ne parolu pri tio!" diris Morten, kaj de tiam ili fariĝis preskaŭ duoble bonaj amikoj. Kiam ili poste denove revenis al siaj dunoj en Jutlando kaj rakontis pri ĉio, kion ili travivis, ili rakontis ankaŭ pri tiu malpaceto. "Georgo povas superboli, sed malgraŭ tio li estas honesta homo; Jutlandano li ja ne estas, oni ne povas lin nomi Jutlandano!" Tio estis tre spiritplena rimarko de Morten.
Ambaŭ ili estis junaj kaj sanaj, bone elkreskintaj kaj kun fortaj membroj, sed Georgo estis pli lerta.
En Norvegujo la vilaĝanoj transiras en la paŝtistajn dometojn kaj lasas siajn brutojn paŝtiĝi sur la altaĵoj; sur la okcidenta bordo de Jutlando oni starigis meze de la dunoj kabanojn, kiuj estas aranĝitaj el ŝiprompaĵoj kaj kovritaj per erikeja torfo kaj per tavolo da eriko. Ĉirkaŭe ĉe la muroj estas aranĝitaj dormolokoj, kaj ĉi tie jam frue en printempo dormas kaj loĝas la fiŝkaptistoj. Ĉiu havas servistinon, kies laboro konsistas en tio, ke ili provizas la fiŝhokojn per logaĵo, la fiŝkaptistojn ĉe ilia albordiĝo ili akceptas kun varma biero kaj havigas al ili manĝaĵon, kiam ili lace revenas hejmen. Tiuj servistinoj ankaŭ trenas la fiŝojn el la boatoj, tranĉmalfermas ilin kaj ĝenerale havas multe da laboro.
Georgo, lia patro, kelke da aliaj fiŝkaptistoj kaj iliaj servistinoj loĝis en la sama ĉambro. Morten loĝis en la apuda ĉambro.
Inter la knabinoj troviĝis unu, nomata Else, kiun Georgo konis de sia plej frua infaneco. Ili ambaŭ vivis tre bone unu kun la alia; en multaj aferoj ili estis samopiniaj, nur ilia eksteraĵo prezentis grandajn kontrastojn. Li havis brunan haŭton, Else havis neĝblankan haŭton kaj linkolorajn harojn; ŝiaj okuloj estis tiel bluaj kiel la mara akvo en la sunlumo.
Kiam ili unu tagon iris kune kaj Georgo tenis ŝin je la mano, tre forte kaj simplanime, ŝi diris al li: "Georgo, mi havas ion sur la koro. Lasu min esti via servistino, ĉar vi estas por mi kiel frato, sed Morten, kiu min dungis, --- jes, mi kaj li estas gefianĉoj --- sed tio ne meritas, ke oni babilu pri tio al aliaj!"
Georgo ĉe tiuj vortoj eksentis, kvazaŭ la duna sablo sub liaj piedoj moviĝas. Li ne diris eĉ unu vorton, sed li faris kapmovon, kaj tio signifas ja tion saman kiel "jes". Pli oni ankaŭ ne bezonis. Sed li eksentis subite en sia koro, ke li ne povas toleri Mortenon. Ju pli li pri tio meditis kaj pensis --- kaj tiamaniere li antaŭe neniam pensis pri Else ---, des pli klare fariĝis al li, ke Morten ŝtelis de li la solan, kio estis kara por li, kaj tio nun kompreneble estis Else, nur nun tio fariĝis klara por li.
Kiam la maro estas iom malkvieta kaj la fiŝkaptistoj direktas sin kun siaj ŝipoj hejmen, rigardu, kiel ili tiam transŝipiĝas trans la rifojn: unu el la homoj staras rekte supre, la aliaj atente lin observas, sidas senmove kun la remiloj, kiujn ili senpere antaŭ la rifo tenas flanke, ĝis tiu homo donas al ili la signon, ke nun venas la granda ondo, kiu levos la boaton; kaj ĝi tiel leviĝas, ke de la tero oni povas vidi la kilon. En la sekvanta momento la ondo ĝin kovras, oni vidas nek la homojn nek la maston, oni povus pensi, ke la maro ion englutis; sed unu momenton poste ĝi denove elakviĝas kiel grandega mara besto, kiu grimpas sur la ondon; la remiloj ekmoviĝas kiel ĝiaj lertaj piedoj. ĉe la dua kaj la tria rifo oni agas tiel same kiel ĉe la unua, kaj jen la fiŝkaptistoj saltas en la akvon, tiras la boaton al la tero, kaj ĉiu frapo de la ondoj ilin helpas kaj donas al la boato bonan ŝovon, ĝis ili venigas ĝin bonrifuĝe al la tero.
Unu sola malĝusta ordono antaŭ la rifoj, unu sola hezito, kaj ili havus ŝiprompiĝon.
"Tiam ĉio estus finita kun mi kaj kun Morten ankaŭ!" Ĉi tiu penso venis en la kapon de Georgo sur la maro, kie hazarde lia adoptinta patro serioze malsaniĝis. La febro lin skuis. Estis ankoraŭ nur malgranda distanco antaŭ la ekstrema rifo, kiam Georgo subite leviĝis.
"Lasu min, patro!" li ekkriis, kaj lia rigardo estis direktita al Morten kaj al la ondoj; sed dum ĉiuj kun plej granda peno tenis la remilojn kaj venis la plej granda ondo, li ekrigardis la palan vizaĝon de sia patro, kaj --- li ne povis sekvi sian malbonan inspiron. La boato feliĉe transiris la rifojn kaj alvenis al la tero, sed la malbona penso kuŝis en lia sango, ĉiam denove bolis kaj fermentis en li la sento de maldolĉeco; la malnova malpaceto el la tempo de ilia servado sur la ŝipo denove reviviĝis en lia memoro; volonte li uzus tiun rapide pasintan malpaceton kiel pretekston por nova malpaciĝo, sed li ne sciis, kiel li komencu la aferon. Morten lin prirabis, tion li sentis, kaj tio estis ja sufiĉa, por persekuti lin per sia malamo. Kelkaj ŝipistoj tion rimarkis, sed Morten nenion rimarkis; kiel ĉiam antaŭe, tiel ankaŭ nun li estis helpema kaj parolema, kaj lia parolemeco eble estis eĉ iom tro granda.
La adoptinta patro de Georgo devis kuŝiĝi en la lito; ĝi estis fariĝonta lia lito de morto. Li mortis unu semajnon poste, kaj nun Georgo heredis la domon en la dunoj, ĝi estis nur domo malgrandvalora, sed ĝi tamen estis io, tiom multe Morten ne havis.
"Nun vi certe ne servos plu sur ŝipo, Georgo, sed vi restos por ĉiam ĉe ni?" demandis unu el la maljunaj fiŝistoj.
Georgo tamen ne havis tian intencon, kontraŭe, li intencis denove iom vidi la mondon. Nia malnova amiko, la angilvendisto, havis en Gammel-Skagen onklon, kiu okupadis sin per fiŝvendado, sed samtempe estis bonhava komercisto kaj posedis propran ŝipon. Li estis rigardata kiel vigla maljuna sinjoro, ĉe kiu servi estas afero nur honora kaj profita. Gammel-Skagen troviĝas en la plej norda parto de Jutlando, tiel malproksime de la dunoj de Georgo, kiel en tiu lando ĝenerale ne povas ekzisti pli granda distanco. Kaj ĝuste tio plej multe plaĉis al Georgo; li ne volis eĉ resti hejme ĝis la edziĝo de Else kaj Morten, kiu devis okazi post kelke da semajnoj.
Estas nepripensita ago nun forvojaĝi, opiniis la maljuna fiŝkaptisto; nun Georgo havas ja domon, kaj Else certe konsentus preni prefere lin.
Pri tio Georgo donis tiel mallongan respondon, ke la sencon de liaj vortoj oni ne facile povis kompreni; tamen la maljuna fiŝkaptisto alkondukis al li Elsen; ŝi diris ne multe, sed ŝi diris: "Vi havas nun domon, tion oni devas pripensi."
Kaj Georgo multe pripensis.
Ofte la maro leviĝas malkviete kaj alte, sed la homa koro ankoraŭ pli malkviete kaj pli alte. Diversaj pensoj, pezaj kaj maldolĉaj, iris tra la kapo de Georgo; kaj li demandis Elsen:
"Se Morten ankaŭ havus domon kiel mi, kiun el ni vi tiam pli volonte prenus?"
"Sed Morten ja ne havas domon kaj ne ricevos domon."
"Ni tamen supozu por momento, ke li ricevis domon!"
"Nu, tiam mi supozeble prenus Mortenon, ĉar mi ja elektis lin jam antaŭe! Sed de tio oni ne povas vivi."
Georgo pensis dum la nokto pri tiu interparolo. Lin maltrankviligis io, pri kio li mem ne povis doni al si kalkulon; sed unu penso, kiu estis pli forta ol lia amo al Else, plene lin okupis. Tial li iris al Morten, kaj tion, kion li tie diris kaj faris, li antaŭe bone pripensis. Li proponis al li pro plej malgranda kaj plej facile plenumebla pago sian domon, li mem, kiel li diris, intencas enservigi sin sur ŝipo, al tio estas direktitaj ĉiuj liaj deziroj. Kiam Else tion aŭdis, ŝi pro ĝojo donis al li kison sur la buŝo, ĉar Mortenon ŝi amis ja plej multe.
Frue matene Georgo volis forvojaĝi. La antaŭan vesperon, kiam estis jam malfrue, li ekdeziris ankoraŭ unu fojon viziti Mortenon. Li iris, kaj meze de la dunoj li renkontis la maljunan fiŝkaptiston, kiu nenion volis scii pri lia forveturo. Morten, li diris, kredeble povoscias fari amtrinkaĵojn, se ĉiuj knabinoj tiel enamiĝas je li. Georgo ne atentis tiun interparolon, diris adiaŭ kaj iris al la domo, en kiu Morten loĝis. Li aŭdis tie tre laŭtan paroladon; Morten ne estis sola. Georgo ekhezitis; kun Else li tute ne volis renkontiĝi, kaj, bone pripensinte, li ankaŭ ne volis, ke Morten ankoraŭ unu fojon lin danku; tial li ekiris returne.
En la sekvanta mateno antaŭ tagiĝo li ligis sian pakon, prenis sian manĝaĵkorbon kaj ekiris laŭlonge de la dunoj; oni tie povis iri pli facile ol sur la malfacila sabla vojo; krom tio li faris sufiĉe grandan vojiron flanken, ĉar li volis antaŭe esti en Fjaltring apud Bovbjerg, kie loĝis la angilvendisto, al kiu li promesis, ke li lin vizitos.
La blua maro estis glata kiel spegulo, konkoj kuŝis ĉie ĉirkaŭe, la ludilo de lia infaneco rompiĝadis sub liaj piedoj. Dum li tiel iris, el lia nazo montriĝis sango; tio estis nur senvalora cirkonstanco, sed eĉ tia povas havi signifon. Kelke da grandaj sangaj gutoj falis sur lian manikon, li forviŝis ilin, haltigis la sangon, kaj ŝajnis al li, ke ĝia perdo malplipezigis al li la kapon kaj la koron. En la sablo floris malgranda mara brasiko; li derompis trunketon kaj fiksis ĝin al sia ĉapelo. Kuraĝa kaj bonhumora li volis esti, li iris ja en la malproksiman mondon, "iom antaŭ la pordon laŭlonge de la rivero", kiel deziris la angilaj infanoj. "Gardu vin kontraŭ la malbonaj homoj, ili vin primortigos, detiros de vi la haŭton, distranĉos kaj metos vin en la kaserolon!" li ripetis al si mem kaj ridetis, li espereble trairos ja la mondon kun nedifektita haŭto. Bona humoro estas bona defendo.