51972.fb2 Fabeloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 18

Fabeloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 18

Georgo restis en la domo de la komercisto Bronne.

"Li ricevis ja sian mortigan malsanon per tio, ke li faris superhomajn penojn por savi al ni nian infanon," diris la maljuna homo; "nun li estas nia filo."

Oni nomis Georgon idioto, tio tamen ne estis la ĝusta esprimo; li estis kiel instrumento, kies kordoj malstreĉiĝis kaj ne povas plu soni. Nur por unu sola momento, por malmulte da minutoj ili streĉiĝis, kaj ili eksonis. Malnovaj melodioj eksonis, apartaj taktoj, bildoj, ravantaj bildoj disruliĝis. Poste li denove sidis kun rigida rigardo kaj senpense; ni povas supozi, ke li ne suferis; la nigraj okuloj perdis sian brilon, ili similis al nigra spirnebulita vitro.

"Malfeliĉa idiota Georgo!" oni diradis.

Tia estis li, kiu sub la koro de sia patrino estis portata por tiel riĉa kaj feliĉa surtera vivo, ke "estis fiereco, terura malhumileco" deziri al si vivon post la tera aŭ kredi je ĝi. Ĉiuj grandaj kapabloj de la animo estas do forĵetitaj? Nur malfacilaj tagoj, doloro kaj trompiĝo estis lia sorto. Li estis belega bulbo, elŝirita el sia riĉa tero kaj ĵetita en la sablon, por forvelki! Ĉu la estaĵo, kreita laŭ la bildo de Dio, havis neniam pli bonan, pli altan valoron? Ĉu la tutaĵo estis kaj estas nur ludo de la hazardo? Ne! La amo de Dio devis kaj volis doni al li en alia vivo kompenson pro ĉio, kion li ĉi tie suferis kaj je kio li estis senigita. "La Eternulo estas favorkora, kaj Lia boneco daŭras eterne." Ĉi tiujn vortojn el la psalmoj de Davido kun kredo kaj konsolo parolis la pia maljuna komercistedzino, kaj la preĝo de ŝia koro estis, ke Dio baldaŭ liberigu Georgon de liaj suferoj, por ke li povu eniri en la vivon eternan.

Sur la tombejo, kie la sablo flugadis trans la muron, kuŝis la enterigita Klaro. Ŝajnis, ke Georgo absolute ne pensas pri tio, ĝi ne apartenis al la rondo de liaj pensoj, kiu konsistis nur el fragmentoj el delonge malaperinta tempo. Ĉiun dimanĉon li akompanis la familion en la preĝejon kaj sidis tie silente kaj kun senpensa rigardo. Unu tagon li dum la kantado eligis ĝemon, liaj okuloj eklumis, ili estis direktitaj al la altaro, al tiu loko, kie li antaŭ pli ol unu jaro genuis kune kun sia mortinta amikino, li eldiris ŝian nomon, paliĝis, kaj larmoj ekfluis sur liaj vangoj.

Oni elkondukis lin el la preĝejo, kaj li diris, ke li sentas sin bone; al li ne ŝajnis, ke io al li mankas, li ne havis ian rememoron pri tio. Tiel konfesis li, kiun Dio suferigis, kiun Dio ŝajne forĵetis. --- Kaj Dio, nia kreinto estas plej saĝa kaj plej amanta, --- kiu povas dubi pri tio? Nia koro kaj nia prudento tion komprenas, la Biblio tion konfirmas: "Lia boneco daŭras eterne!"

En Hispanujo, kie inter oranĝoj kaj laŭroj estas ĉirkaŭblovataj de varmaj ventetoj la oraj Maŭraj kupoloj, kie sonas kantado kaj kastanjetoj, en belega domo sidis seninfana maljunulo, la plej riĉa komercisto. Tra la stratoj iris infanoj en procesio kun kandeloj kaj flirtantaj standardoj. Kiom multe el sia riĉeco li plej volonte fordonus, por posedi ankoraŭ siajn infanojn, sian filinon, aŭ ŝian infanon, kiu eble neniam ekvidis la lumon de ĉi tiu mondo, kaj kiamaniere ĝi povus ekvidi la lumon de la eterneco, de la paradizo? "Malfeliĉa infano!"

Jes, malfeliĉa infano! Efektive ankoraŭ infano, kaj tamen havanta jam la aĝon de pli ol tridek jaroj, --- tiun aĝon Georgo atingis en Malnova Skagen.

La fluganta sablo kuŝiĝis sur la tomboj ĝis la supra rando de la preĝeja muro; tamen la mortantoj volis kaj devis esti enterigataj ĉi tie, apud la antaŭe mortintaj, apud la parencoj kaj la karaj personoj. La komercisto Bronne kaj lia edzino kuŝis ĉi tie apud sia infano sub la blanka sablo.

Estis frua sezono, la tempo de la ventegoj; la dunoj fumis; la maro ĵetadis altajn ondojn; la birdoj flugadis en grandaj amasoj, kiel nuboj en ventego, kriaĉante super la dunoj. Ŝiprompiĝoj sekvis unu la alian sur la rifoj kaj sablaĵoj.

Unu posttagmezon, kiam Georgo sola sidis en la ĉambro, subite komencis iom tagiĝi en lia animo; lin atakis la sento de ia speciala maltrankvileco, kia atakis lin ofte en liaj pli junaj jaroj kaj peladis lin sur la dunojn kaj sur la erikejon.

"Hejmen! hejmen!" li diris. Neniu lin aŭdis. Li eliris el la domo, al la dunoj, la sablo kaj malgrandaj ŝtonetoj batadis lian vizaĝon kaj turniĝadis ĉirkaŭ li. Li iris rekte al la preĝejo. La sablo, kiu amasiĝis ĉe la muro, atingis jam la altecon de duono de la fenestroj, sed sur la vojeto antaŭ la preĝejo la sablo estis forŝovelita, la pordo de la preĝejo ne estis ŝlosita kaj ĝi estis facile malfermebla. Georgo eniris.

Blekegante flugis la vento super la urbo Skagen; tio estis uragano, kiun oni ne memoris jam de tre longa tempo, vere terura vetero. Sed Georgo estis en la domo de Dio, kaj dum ekstere malleviĝis la malluma nokto, en li fariĝis lume, tio estis la lumo de la animo, kiu neniam plene estingiĝas. Li sentis, kiel la peza ŝtono, kiu kuŝis sur lia kapo, senbrue deruliĝis. Ŝajnis al li, ke li aŭdas la sonadon de la orgeno, sed tio estis la ventego kaj la ruliĝanta maro. Li sidiĝis en preĝeja seĝo, kaj la kandeloj ekbrulis, unu apud la alia, tia granda kvanto, kian li vidis nur en Hispanujo. Kaj ĉiuj bildoj de la malnovaj urbaj konsilanoj kaj urbestroj fariĝis vivantaj, ili eliris el la muro, kie ili staris de multe da jaroj, kaj sidiĝis en la ĥorejo. La pordoj de la preĝejo malfermiĝis, kaj eniris ĉiuj mortinto; feste vestitaj en la kostumoj de sia tempo; ili venis sub la sonoj de bela muziko kaj sidiĝis en la seĝoj Tiam eksonis sankta kanto simile al la ruliĝanta maro, kaj liaj maljunaj adoptintaj gepatroj de la Huusbyaj dunoj ankaŭ estis ĉi tie, kaj la maljuna komercisto Bronne kun sia edzino, kaj flanke de ili, tute apude de Georgo, sidis ilia milda ĉarma filino. Ŝi donis al Georgo la manon, kaj ili iris al la altaro, kie ili iam antaŭe genuis, kaj la pastro kunmetis iliajn manojn kaj konsekris ilin al vivo en amo. Supre ekbruis sonoj de trombonoj, admirindaj kiel infanaj voĉoj plenaj de sopiro kaj de ĝojo, ili fariĝis plenaj orgenaj sonoj, uragano de plenaj, majestaj tonoj, ĉarmaj por la orelo kaj tamen tiel potencaj, ke ili povis krevigi tombajn ŝtonojn.

Kaj la ŝipo, kiu pendis en la ĥorejo, malleviĝis antaŭ ili ambaŭ; ĝi fariĝis granda, belega, kun silkaj veloj kaj oritaj velstangoj, ĉiu ŝnurego estis traplektita per silko, kaj la ankroj estis el ruĝa oro, tute tiel, kiel estis dirite en la malnova kanto. Kaj la gefianĉoj iris sur la ŝipon, kaj la tuta preĝeja komunumo sekvis, kaj tie troviĝis sufiĉe da loko kaj da belegeco por ili ĉiuj. La muroj kaj arkaĵoj de la preĝejo floris kiel la siringa arbetaĵo kaj la bonodoraj tilioj, milde bruetis la branĉoj kaj folioj. Ili kliniĝis, disŝoviĝis, kaj la ŝipo leviĝis kaj eknaĝis kun ili tra la maro, tra la aero. ĉiu preĝeja lumo estis malgranda stelo, kaj la ventoj kunigis sian voĉon kun la preĝeja kantado, kaj ĉiuj kantis kune:

"En amo, al majesto!" --- "Neniu vivo perdiĝu!" --- "Feliĉe kaj ĝoje! Haleluja!"

Kaj ĉi tiuj vortoj estis liaj lastaj en ĉi tiu mondo, rompiĝis la ligilo, kiu katenis la senmortan animon. --- Nur senviva korpo kuŝis en la malluma preĝejo, super kiu bruis la vento kaj ĉirkaŭblovis ĝin per fluganta sablo.

* * *

La sekvanta tago estis dimanĉo, la komunumo kaj la pastro venis al la Diservo. La vojo ĉi tien estis malfacila, preskaŭ neirebla kaŭze de la sablo, kaj nun, kiam ili estis ĉi tie, tuta sabla monto estis ĉi tie amasiĝinta ĝis alte super la pordo de la preĝejo. La pastro voĉlegis mallongan preĝon kaj diris, ke Dio mem ŝlosis la pordon de Sia domo, ke ili devas nun iri kaj ie konstrui por Li novan domon.

Poste ili kantis kanton kaj ekiris returne hejmen.

Georgon oni ne povis trovi, nek en la urbo, nek inter la dunoj, kie oni lin serĉis. Oni diris, ke la ondoj, ruliĝantaj ĝis alte sur la sablon, fortiris lin.

Lia korpo kuŝis entombigita en la plej granda sarkofago, en la preĝejo mem. Dio en ventego ĵetis teron sur lian ĉerkon, la peza tavolo da sablo kuŝis kaj ankoraŭ nun kuŝas super ĝi.

La flugsablo kovris la potencajn arkaĵojn, dunaj kreskaĵoj kaj sovaĝaj rozoj kreskas super la preĝejo, super kiu la migranto paŝas al ĝia turo, kiu simile al grandega tomboŝtono, tre malproksime videbla, elstaras el la sablo kaj montras al la ĉielo. Neniu reĝo ricevis pli belan tombon! Neniu malhelpas la ripozon de la mortinto, neniu tion scias aŭ sciis antaŭ ĉi tiu rakonto, --- la ventego ĝin kantis al mi inter la dunoj. 

Pupludisto

\ Pupludisto \ el "FABELOJ" \ verkita de H.C.Andersen \ tradukita de L.L.Zamenhof \ registro: 1992-10-15 \

Sur la vaporŝipo troviĝis nejuna sinjoro kun tia gaja vizaĝo, ke, se tio ne mensogis, li devis esti la plej feliĉa homo sur la tero. Tia li ankaŭ estas, li diris; mi aŭdis tion el lia propra buŝo; li estis Dano, mia samlandano, kaj migranta direktoro de teatro. Sian tutan personaron li portis ĉiam kun si, ĝi kuŝis en granda kesto; li estis pupludisto. Lia denaskiĝa bona humoro, li rakontis, estis purigita kaj perfektigita de lernanto de la politeknika lernejo, kaj per tiu eksperimento li fariĝis plene feliĉa. En la komenco mi ne bone lin komprenis, sed tiam li klare elmetis antaŭ mi sian tutan historion kaj jen ĝi estas.

Mi donis prezentadon, li diris, en la poŝtejo de Slagelse, kaj mi havis brilantan prezentejon kaj brilantan publikon; esceptinte kelke da maljunaj virinoj, tio estis sole nekonfirmitaj infanoj. Subite aperas nigre vestita persono kun studenta eksteraĵo, ĝi sidiĝas, kaj ĝi ridas ĉiam en la ĝustaj lokoj, aplaŭdas en la ĝustaj lokoj, per unu vorto ĝi estas tute neordinara rigardanto. Mi devis nepre scii, kiu li estas, kaj mi aŭdis, ke li estas lernanto de la politeknika lernejo, kiun oni elsendis, por klerigi la popolon en la provincoj. Precize je la oka horo mia prezentado finiĝis, la infanoj devis ja frue iri dormi, kaj oni devas ankaŭ pensi pri la oportuneco de sia publiko. Je la naŭa horo la politeknikisto komencis sian prelegon kaj siajn eksperimentojn, kaj nun mi miaflanke estis lia aŭskultanto. Estis efektive interese aŭdi kaj vidi. La plejparto iris, kiel oni diras, trans mian kapon, tamen tio estis por mi klara: se ni, homoj, povas ion tiaspecan elpensi kaj elkalkuli, tiam ni en efektiveco devas elteni pli multe, antaŭ ol oni ŝovas nin en la teron. Tio, kion li faris antaŭ ni, estis malgrandaj mirakloj, kaj tamen ĉio iris bone, kaj li montris al ni la naturan reciprokan rilaton. En la tempoj de Moseo kaj de la profetoj tia politeknika lernanto fariĝus unu el la saĝuloj de la lando, kaj en la mezaj jarcentoj oni lin forbruligus. Mi ne dormis dum la tuta nokto, kaj kiam mi en la sekvanta vespero donis prezentadon kaj la politeknikisto denove aperis, mi ricevis plej bonan humoron. Mi aŭdis pri unu aktoro, ke en siaj roloj li pensadis nur pri unu sola ĉarmulino el ĉiuj rigardantoj, por ŝi li ludadis, forgesante pri la tuta cetera publiko. La politeknikisto estis mia "ŝi", mia sola rigardanto, por kiu mi ludis. Post la fino de la prezentado oni elvokis ĉiujn pupojn, kaj min la politeknikisto invitis al si por glaso da vino. Li parolis pri mia pupa komedio, kaj mi parolis pri lia scienco, kaj mi opinias, ke ni ambaŭ havis grandan plezuron unu de la alia; sed la lasta vorto tamen restis mia, ĉar en lia parolado estis multe, pri kio li mem ne povis doni al si kalkulon, ekzemple pri la sperta regulo, ke peco da fero, kiu falas tra spiralo, fariĝas magneta. Jes, kio tio estas? La spirito venas sur ĝin, de kie ĝi venas? Tio, mi pensas, estas tiel same, kiel kun la homoj de ĉi tiu mondo; Dio faligas ilin tra la spiralo de la tempo, kaj tiam la spirito venas sur ilin, kaj tiam aperas ia Napoleono, Luter aŭ simila persono. "La tuta mondo estas vico da mirindaĵoj," diris mia nova amiko, "sed ni tiel alkutimiĝis al ili, ke ni nomas ilin aferoj ĉiutagaj." Kaj li parolis kaj klarigis, fine estis al mi tiel, kvazaŭ li deprenus la ŝelon de mia cerbo, kaj mi honeste konfesis, ke se mi ne estus jam maljuna ulo, mi tuj irus en politeknikan lernejon kaj lernus la artifikojn de la mondo, kaj malgraŭ tio mi estis unu el la plej feliĉaj homoj. "Unu el la plej feliĉaj!" li ekkriis, malrapide elparolante ĉiun vorton kaj speciale akcentante. "Ĉu vi efektive estas feliĉa?" li demandis. "Jes," mi diris, "mi estas feliĉa, kaj en ĉiuj urboj, en kiuj mi aperas kun mia societo, mi estas bonvenata. Estas vero, ke ekzistas unu deziro, kiu de tempo al tempo atakas min kiel koboldo, kaŭzas al mi veran turmenton kaj forprenas de mi la bonan humoron, kaj tio estas: fariĝi direktoro de vivanta trupo, de vera homa societo." --- "Vi deziras do, ke viaj pupoj fariĝu vivantaj, vi deziras, ke ili fariĝu veraj aktoroj," li demandis, "kaj ke vi mem ludu la rolon de direktoro? Ĉu vi efektive kredas, ke vi tiam estus plene feliĉa?" Li tion ne kredis, sed mi tion kredis, kaj ni parolis tion kaj alion kaj fine tamen staris sur la sama punkto, sed la glasojn ni tamen interfrapis. La vino estis tre bona, sed en ĝi kredeble troviĝis ia sorĉa forto, ĉar alie la tuta historio finiĝus per tio, ke mi iom ebriiĝus. Tiel tamen ne estis, miaj okuloj estis klaraj kaj ne nebulitaj. Mi havis la impreson, kvazaŭ subite sunlumo heligis la ĉambron, la vizaĝo de la politeknikisto radiis, kaj mi nevole devis pensi pri la antikvaj dioj, kiam ili ankoraŭ vagadis sur la tero en eterna juneco. Tion mi ankaŭ diris al li, kaj li ridetis. Mi povus ĵuri, ke li estas vestmaskita dio aŭ almenaŭ devenas el la familio de ia dio. Kaj efektive li estis tia, --- mia plej alta deziro estis efektiviĝonta, la pupoj estis fariĝontaj vivantaj kaj mi estis fariĝonta direktoro de homa trupo. Ni trinkis; li pakis ĉiujn miajn pupojn en la lignan keston, alligis ĝin al mia dorso kaj poste faligis min tra spiralo. Mi aŭdas ankoraŭ, kiel mi peze falis; mi kuŝis sur la tero kaj la tuta societo elsaltis el la kesto. La spirito venis sur ilin ĉiujn, ĉiuj pupoj aliformiĝis en bonegajn artistojn, tion asertis ili mem, kaj mi estis nur la direktoro. Ĉio estis preta por la unua prezentado; la tuta trupo volis paroli kun mi, kaj la publiko ankaŭ. La dancistino asertis, ke se ŝi ne starus sur unu piedo, la teatro farus fiaskon, ke ŝi estas en ĉiu rilato majstrino, kaj ŝi postulis, ke ŝi estu traktata konforme al tio. La pupo, kiu ludis la rolon de imperiestrino, postulis, ke oni ankaŭ ekster la scenejo honoru ŝin kiel imperiestrinon, ĉar alie ŝi perdus la necesan sintenadon. La juna homo, kiu estis uzata por eniri kun letero, tenis sin tiel same grave, kiel unua amanto, ĉar la malgrandaj personoj, li diris, en artista tutaĵo havas tian saman gravecon kiel la grandaj. La heroo postulis, ke lia tuta rolo konsistu nur el lokoj energiaj, ĉar ilin oni ordinare aplaŭdas. La primadono volis ludi nur en ruĝa tualeto, ĉar tia estas al ŝi plej bone alaspekta, --- ŝi absolute ne volis aperi en blua vesto. Ĉio faris sur mi la impreson de botelo plena de muŝoj, en kiu mi sidis meze interne, kaj mi estis la direktoro. Mi ne povis spiri, mi perdis la kapon, mi estis tiel mizera, kiel homo nur povas fariĝi. Ŝajnis, ke mi trafis en tute novan homan generacion, mi deziris, ke mi ilin ĉiujn havu denove en la kesto kaj mi neniam estu fariĝinta direktoro. Mi tion diris al ili tute rekte, ke ili en efektiveco estas ja nur pupoj, kaj tiam ili mortigis min. Mi kuŝis en mia ĉambro sur la lito. Kiamaniere mi de la politeknikisto venis tien, tion li eble scias, mi tion ne scias. La luno lumis sur la plankon, kie la kesto de la pupoj kuŝis renversite kaj ĉiuj pupoj disĵetite. Kiel brasikoj kaj rapoj kuŝis la grandaj kaj malgrandaj, ĉiuj interkonfuzite. Sed mi ne estis mallaborema; rapide mi elsaltis el la lito, kaj ĉiuj pupoj iris denove en la keston, unuj kun la kapo antaŭen, aliaj kun la piedoj. Mi fermis la kovrilon kaj sidiĝis supre sur la kesto. Tio estis bildo pentrinda! Ĉu vi povas tion imagi al vi? Mi tion vidas ankoraŭ nun. "Nun vi restos ĉi tie," mi diris, "kaj neniam plu mi deziros, ke vi ricevu karnon kaj sangon!" Mi ricevis plej gajan humoron, kaj mi estis la plej feliĉa homo. La politeknikisto min sanigis. Plena de feliĉo mi sidis sur la kesto kaj mi endormiĝis sur ĝi, kaj en la sekvanta mateno --- en efektiveco estis jam tagmezo, sed tiun matenon mi dormis neordinare longe --- mi ĉiam ankoraŭ sidis sur ĝi, feliĉa, tre feliĉa, ĉar mi konvinkiĝis, ke mia antaŭa sola deziro estis malsaĝa. Mi demandis pri la politeknikisto, sed li plu ĉi ne estis, li malaperis kiel la Grekaj kaj Romaj dioj. Kaj depost tiu tempo mi ĉiam estis la plej feliĉa homo. Mi estas feliĉa direktoro, mia personaro ne rezonas, la publiko ankaŭ ne, ĝi ĝojas el la tuta koro. Libere mi povas kuiri al mi ĉiujn miajn teatraĵojn. El ĉiuj komedioj mi prenas al mi la plej bonajn partojn, kiuj plaĉas al mi, kaj neniu koleras pri tio. Dramoj, kiuj en la granda teatro nun estas malŝatataj, sed al kiuj la publiko antaŭ tridek jaroj kuradis, aŭskultadis ilin tre kortuŝite kaj sincere ploradis ĉe tio, --- ilin mi nun protektas. Mi ludas ilin antaŭ la etuloj, kaj la etuloj ploras, kiel iam ploris patro kaj patrino. Mi prezentas la dramon "Johanino Montfaucon" kaj similajn kortuŝantajn teatraĵojn, sed mallongigite, ĉar la infanoj ne tre ŝatas longan aman babiladon, ili volas: malfeliĉe, sed rapide. Jam mi travojaĝis Danujon laŭlonge kaj laŭlarĝe, mi konas ĉiujn kaj mi ankaŭ estas konata. Nun mi transiros en Svedujon, kaj se mi ĉi tie havos sukceson kaj akiros sufiĉe da mono, mi aliĝos per la tuta korpo kaj animo al la Skandinava partio, alie ne; tion mi diras al vi, ĉar vi estas mia samlandano."

Kaj mi, kiel samlandano, kompreneble tuj rakontas tion pluen, simple nur por rakonti. 

Du fratoj

\ Du fratoj \ el "FABELOJ" \ verkita de H.C.Andersen \ tradukita de L.L.Zamenhof \ registro: 1992-10-15 \

Sur unu el la Danaj insuloj, kie malnovaj juĝejoj vidiĝas sur la grenkampoj kaj inter potencaj arboj de la fagarbaroj, troviĝas malgranda urbeto kun ruĝaj tegmentoj sur la malaltaj domoj. En unu el ili super ardantaj karboj kaj en varmega vaporo estis preparataj rimarkindaj aĵoj. Oni kuiris en vitraj glasoj, oni kirlis kaj distilis, en pistujoj oni pistis spicojn. Ĉion gvidis nejuna sinjoro.

"Oni devas atendi, ĝis venos la ĝusta!" li diris, "jes, la ĝustan, la veran en ĉio kreita oni devas ekkoni kaj sin teni je tio."

En la ĉambro sidis ĉe la brava patrino du el ŝiaj filoj, ankoraŭ malgrandaj, tamen jam kun disvolvitaj pensoj. Pri la ĝusto kaj vero parolis al ili ankaŭ la patrino, kaj ankaŭ ke oni devas sin teni je la vero, ke ĝi estas la vizaĝo de Dio en ĉi tiu mondo.

La pli aĝa el la knaboj aspektis petolema kaj kuraĝa, li amis legi pri la fortoj de la naturo, pri la suno kaj la steloj; nenia fabelo ŝajnis al li pli bela. Ho, kia feliĉo kredeble estas, se oni povas veturi por fari malkovrojn, aŭ elpensi, kiamaniere oni povas fari imitaĵon de la flugiloj de birdoj kaj poste havi la eblon flugi! Jes, tio povas esti nomata trovi la ĝuston! La patro estas prava, kaj la patrino estas prava; la vero kunkuntenas la mondon.

La pli juna frato estis pli silentema kaj tute fordonis sin al la libroj. Kiam li legis pri Jakob, ke li kovris sin per felo de kaprido por simili al Esav kaj per tio trompe rabi de li la rajton de unuenaskiteco kaj la benon de lia patro, li kolere pugnigis sian malgrandan manon, plena de indigno kontraŭ la trompinto. Kiam li legis pri tiranoj kaj pri ĉiuj maljustaĵoj kaj malbonaĵoj, kiuj estis farataj en la mondo, tiam larmoj staris en liaj okuloj. La penso pri la justo, pri la vero, kiu nepre devas venki, tute lin okupis. Unu vesperon, kiam la knabo estis jam en la lito, sed la kurtenoj ne estis ankoraŭ tute kuntiritaj kaj la lumo iris ĝis lia lito, li kuŝis kun sia libro kaj legis ankoraŭ ĝis la fino la historion pri Solon.

Kaj liaj pensoj eksvingiĝis kaj portis lin mirinde malproksimen. Ŝajnis al li, ke lia lito aliformiĝis en ŝipon kun plene levitaj veloj. Ĉu li sonĝis, aŭ tio estis io alia? Li glitis super ruliĝanta akvego, super la altaj ondoj de la tempo, li aŭdis la voĉon de Solon. Bone kompreneble kaj tamen fremdlingve sonis la Dana devizo: "Per leĝo oni devas konstrui landon."

Kaj la genio de la homa raso staris en la malriĉa ĉambro, klinis sin super la liton kaj kisis la frunton de la knabo. "Fariĝu forta en honoro kaj forta en la bataloj de la vivo. Kun vero en via brusto flugu al la lando de la vero!"

La pli aĝa frato ne estis ankoraŭ en la lito, li staris ĉe la fenestro kaj rigardis la nebulajn figurojn, kiuj leviĝis de la herbejo. Tio ne estis elfaj knabinoj, kiuj tie dancis, kiel iam diris al li maljuna honesta servistino. Li havas jam pli bonajn sciojn pri tio, estis vaporo, kiu estis pli malpeza ol la aero kaj tial leviĝis. Falis falstelo, kaj en la sama momento la pensoj de la knabo leviĝis de la vaporoj de la tero alte supren al la brilanta meteoro. La steloj de la ĉielo brilis, oni havis la impreson, kvazaŭ longaj oraj fadenoj pendis de ili malsupren al la tero.

"Flugu kun mi!" io kantis kaj sonis en la koro de la knabo; kaj la potenca genio de la homaj generacioj portis lin pli rapide ol birdo, ol sago, ol ĉio tera, kio povas flugi, eksteren en la senliman universon, kie radioj, irantaj de stelo al stelo, ligis unu kun la alia la korpojn de la universo. Nia tero turniĝadis en la maldensa aero, vilaĝoj aperis dense unu tute apud la alia. Tra la sferoj sonis la vortoj:

"Kio estas proksima, kio estas malproksima, se la potenca genio de la spirito vin levas!"

Kaj ĉiam ankoraŭ la knabo staris ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren, la pli juna frato kuŝis en sia lito, la patrino vokis ilin per iliaj nomoj:

"Anders kaj Hans Christian!"

Danujo ilin konas, la mondo konas ambaŭ fratojn --- Oersted. 

Malnova preĝeja sonoriloVerkita por la Schiller'a albumo

\ Malnova preĝeja sonorilo \ el "FABELOJ" \ verkita de H.C.Andersen \ tradukita de L.L.Zamenhof \ registro: 1992-10-15 \

En la Germana lando Vurtembergo, kie la akaciaj arboj tiel bele floras ĉe la landvojo kaj la pomarboj kaj pirarboj en aŭtuno fleksiĝas sub sia granda abundo da fruktoj, troviĝas urbeto, nomata Marbach. Ĝi apartenas al la tre malgrandaj urbetoj, sed ĝi havas belan situacion ĉe la rivero Neckar, kiu preterkuras urbojn, malnovajn kavalirajn kastelojn kaj verdajn vinberĝardenojn, por miksi sian akvon kun la akvo de la fiera Rejno.

Estis malfrua sezono, la ruĝkoloraj vinberaj folioj velke pendis malsupren, verŝiĝis abunda pluvo, kaj la malvarma vento fariĝadis ĉiam pli forta; por la malriĉuloj tio ne estis agrabla tempo. La tagoj estis mallumaj, kaj ankoraŭ pli mallume estis en la malnovaj malgrandaj domoj. Unu el tiuj domoj staris kun frontono direktita al la strato, kun malaltaj fenestroj, malriĉa kaj malgrava laŭ sia aspekto, kaj tia ankaŭ estis la familio, kiu loĝis en ĝi, sed ĝi estis honesta kaj laborema, kun timo al Dio en la trezorejo de sia koro. Ankoraŭ unu infanon Dio estis baldaŭ sendonta al ili. La horo alvenis, la patrino kuŝis en doloroj kaj angoro; subite de la proksima preĝeja turo eksonis al ŝi la tonoj de la sonorilo, tiel profunde, tiel solene. Tiam estis festa horo, kaj la sonoj de la sonorilo plenigis la preĝantan virinon per religia sento kaj fido. Ŝiaj pensoj leviĝis kun sincera amo al Dio, kaj en la sama momento ŝi naskis malgrandan filon kaj eksentis sin senfine ĝoja kaj feliĉa. Ŝajnis, kvazaŭ la sonorilo sur la turo elsonas ŝian ĝojon en la urbon kaj en la landon. Du malgrandaj infanaj okuloj ŝin rigardis, kaj la haroj de la infano lumis, kvazaŭ ili estus oritaj. La mondo akceptis la infanon en la malluma Novembra tago per sonado de sonorilo. La patro kaj la patrino kisis ĝin, kaj ili enskribis en sia Biblio: "La dekan de Novembro de la jaro 1759 Dio donacis al ni filon"; kaj poste estis aldonite, ke la filo ĉe la bapto ricevis la nomojn "Johann Christoph Friedrich".

Kio fariĝis el la malgranda knabo, la malriĉa knabo el la malgrava urbo Marbach? Nu, tion neniu tiam sciis, eĉ ne la malnova preĝeja sonorilo, kvankam ĝi pendis alte kaj sonoris kaj kantis la unua por li, kiu estis poste kantonta la mirinde belan kanton pri la "Sonorilo".

La knabeto kreskis, kaj la mondo kreskis en liaj okuloj kaj pensoj. Liaj gepatroj formigris en alian urbon, sed bonaj amikoj de ili restis en la malgranda Marbach, kaj tial la patrino kun la infano iam venis tien vizite. La knabo havis la aĝon de nur ses jaroj, sed li jam sciis ion el la Biblio kaj el la piaj psalmoj. Jam pli ol unu vesperon li estis aŭdinta de sia malgranda kana seĝo, kiel la patro voĉlegis la fablojn de Gellert kaj la Mesiadon de Klopstock. Varmegajn larmojn li kaj lia je du jaroj pli aĝa fratino verŝis ĉe la legado pri la sorto de tiu, kiu akceptis la morton sur la kruco por la liberigo de ni ĉiuj.

Ĉe la unua vizito en Marbach la urbo ne multe ŝanĝiĝis; estis ja ankoraŭ ne longe depost tiu tempo, kiam ili elmigris. La domoj staris kiel antaŭe kun pintaj frontonoj, malrektaj muroj kaj malaltaj fenestroj. Sur la tombejo aperis novaj tomboj, kaj tute apud la muro staris nun en la herbo la malnova sonorilo, kiu estis falinta de sia alta loko, krevis kaj ne povis plu sonori; sur ĝia loko nun troviĝis jam nova sonorilo

La patrino kaj la filo iris sur la tombejon, ili staris antaŭ la malnova sonorilo, kaj la patrino rakontis al sia malgranda knabo, kiel la sonorilo servis dum kelke da jarcentoj, sonoradis por bapto de infanoj, por edziĝa ĝojo kaj por enterigo; ĝi anoncadis festan ĝojon kaj alarmon pri brulo; ĝi prikantadis la iradon de tuta homa vivo. Kaj neniam la knabeto forgesis tion, kion la patrino rakontis, ĝi resonadis en lia brusto, ĝis ĝi ĉe li, kiam li estis jam viro, ricevis la formon de kanto. Kaj la patrino rakontis al li, kiel tiu malnova sonorilo sonoris kaj kantis al ŝi en la koron konsolon kaj ĝojon en la horo de angoro, kiam Dio donacis al ŝi ŝian malgrandan knabon. Kaj la knabeto rigardis kun pia sento la grandan malnovan sonorilon, klinis sin kaj kisis ĝin, kvankam ĝi estis malnova kaj krevinta kaj staris nun senvalore meze de herbo kaj urtiko.

En la rememoroj de la malgranda knabo, kiu elkreskis en malriĉeco, ĝi ne ĉesis vivi. Longa kaj malgrasa, ruĝhara kaj plena de lentugoj, tia li estis, sed li posedis du okulojn klarajn kaj helajn kiel profunda akvo. Kiel li fartis? Li fartis bone, enviinde bone! Per plej alta favora decido lia princo akceptis lin en tiun sekcion de la militista lernejo, en kiu troviĝis la infanoj de la pli altklasaj homoj, kaj tio estis honoro, feliĉo. Li portis duonbotojn, rigidan kolkovrilon kaj pudritan perukon. Scioj estis instruataj al li sub la konstantaj komandoj: "Marŝ'!" "Halt'!" "Front'!" El tio jam povis io fariĝi.

La malnova sonorilo certe estis venonta iam en fandofornon, sed kio el ĝi fariĝos? Nu, tion oni neniel povis antaŭdiri, kaj tiel same oni neniel povis antaŭdiri, kio iam elvenos kaj elsonos el la sonorilo en la juna brusto. Ĝi havis en si metalon, kiu laŭte eksonoris, kiu eksonoris malproksimen en la mondon. Ju pli malvaste fariĝis inter la lernejaj muroj kaj ju pli laŭtege tondris la komando "Marŝ'!" "Halt'!" "Front'!", des pli fortaj sonoj eliĝis el la brusto de la junulo, kaj li kantis tion, kio vivis en li, en la rondeto de siaj kamaradoj, kaj la tonoj sonis trans la limojn de la lando. Sed ne por tia celo li ricevis senpagan lernadon, vestojn kaj manĝadon. Li havis la numeron de la najleto, kiu devis esti en la granda horloĝa meĥanismo, al kiu ni ĉiuj devas aparteni por nia propra palpebla profito. Kiel malmulte ni mem nin komprenas! Kiel do la aliaj, eĉ la plej bonaj homoj, povus nin kompreni! Sed ĝuste per la premo kreiĝas la multekosta ŝtono. La premo tie estis; ĉu iam en la daŭro de la tempo la mondo ekkonos la juvelon?

Estis granda festo en la ĉefurbo de la landreganto. Miloj da lampoj lumis, raketoj flugis alten. Tiu brilo ne malaperas el la memoro kaŭze de tiu, kiu samtempe kun ĝi kun larmoj kaj doloro penis nerimarkate atingi fremdan teron. Li devis forlasi la patrujon, forlasi la patrinon, ĉiujn siajn karajn, aŭ perei en la torento de la ordinareco.