51974.fb2 Fabloj de Cent paraboloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 1

Fabloj de Cent paraboloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 1

1. Manĝado de Salo

Iam antaŭe, malsaĝulo gastis ĉe sia amiko. La amiko regalis lin per manĝaĵo. Li sentis la manĝaĵon sengusta, do la amiko aldonis iom da salo. Li gustumis la manĝaĵon kaj trovis ĝin multe pli bongusta. Li pensis: "La manĝaĵo bongustas pro la salo. Nur iom da salo faris la manĝaĵon tiel bongusta, do pli da salo faros ĝin multe pli bongusta." Li do ekmanĝis nur salon. Tio difektis lian gustorganon kaj suferigis lin treege.

2. Lakto por Festeno

Iam malsaĝulo volis regali gastojn kaj ekpreparis bovinan lakton por la festeno. Li pensis: "Se mi melkos la bovinon ĉiutage, la lakto pli kaj pli multiĝos, sed mankos al mi la tenujoj por tio. Krome, la lakto facile ranciĝos. Estas pli bone, ke la bovino tenu la lakton en sia ventro ĝis la festeno." Do li apartigis la bovidon for de la bovino. Monaton poste, li elkondukis la bovinon je la festeno. Sed tamen, malgraŭ lia pena melkado, la bovino donis neniom da lakto. La gastoj aŭ mokridis lin aŭ koleris je li pro tio.

3. Vundiĝo pro Piroj

Iam estis kalva malsaĝulo. Iu senĉese batis la kapon al li per piroj kaj vundis lin, tamen li toleris la baton silente anstataŭ forkuri. Vidinte tion, oni admonis lin: "Kial vi ne forkuru? Jen via kapo vundiĝis pro la bato." Sed la malsaĝulo respondis: "La batanto estas forta kaj sovaĝa, sed tre malsaĝa. Li prenis mian senharan kapon kiel ŝtonon, batis per piroj kaj vundis ĝin." Oni diris: "Kiel malsaĝa vi estas, kaj vi eĉ opinias lin tia! Se vi havus sufiĉan prudenton, vi forkurus kaj facile evitus tion. Kial vi lasas lin daŭre vundadi al vi la kapon!"

4. Malĉastulino kaj Ŝia Edzo

Iam estis malsaĝulo, kiu amegis sian edzinon. Lia edzino estis ĉarma, sed malĉasta. Dum ŝia kontakto kun aliaj viroj, ŝin regis arda pasio. Ŝi volis forlasi sian propran edzon kaj sin ĵeti en la sinon de alia viro. Ŝi do ŝtele diris al maljunulino: "Post mia foriro vi trovu virinan kadavron, metu ĝin en nian ĉambron, kaj diru al mia edzo, ke mi mortis." Dumforesto de la malsaĝulo, la maljunulino metis virinan kadavron en lian ĉambron, kaj poste diris al li: "Via edzino mortis." Rigardinte la kadavron, la edzo vere kredis tion. Li do ploregis korŝire. Per multaj lignoj kaj oleo li cindrigis la kadavron, ensakigis la cindron kaj tenis ĝin en sia sino tagnokte. Nelonge poste, la edzino tediĝis pri la kromedzo, kaj revenis al sia antaŭa hejmo. Ŝi diris al la edzo: "Mi estas via edzino." La edzo respondis: "Mia kara edzino jam forpasis. Kiu estas vi, ke vi eĉ aŭdacas pretendi vin kiel mian karulinon!" Malgraŭ la eksplikado de la edzino, la malsaĝulo neniel kredis, ke ŝi vere estas lia edzino.

5. Trinki Akvon el la Rivero

Iam estis viro, al kiu mankas saĝo. Foje, li suferis pro soifo kaj volegis trinki akvon. Kiam li vidis vaporon el la kamparo, li opiniis, ke tio estas akvo. Do li kuregis longan vojon eĉ ĝis Hindia Rivero. Atinginte la riverbordon, li nur gapis la akvon anstataŭ ektrinki. Iu demandis: "Vi serĉis akvon por trinki. Nun vi ja estas ĉe la rivero; pro kio vi ne trinkas?" La malsaĝulo respondis: "Mi trinkus, se mi povus fintrinki ĉion el la rivero; tamen estas tro multe da akvo por mi trinki, mi do trinku neniom." Aŭdinte tion, ĉiuj ekridis.

6. Malsaĝulo kaj Lia Mortinta Filo

Iam antaŭe, malsaĝulo havis sep filojn. Post morto de unu el la filoj, la patro intencis transloĝiĝi por restigi la mortinton en la domo. Informiĝinte pri lia decido, la najbaroj diris al li: "La vivantoj kaj mortintoj apartenas al malsamaj mondoj. Vi devas bele vesti lin kaj enterigi lin en malproksimo. Pro kio vi mem pretas transloĝiĝi por cedi al li la domon?" Aŭdinte tion, la malsaĝulo pensis: "Se mi ne restigos la mortinton en la hejmo, mi devos porti lian korpon eksteren por enterigi. Mi do mortigu alian por ligi al la alia pinto de mia vekto. Tio faciligos al mi la portadon." Li do mortigis alian filon, vekte portis ambaŭ kadavrojn eksteren kaj enterigis en malproksima arbaro. Oni ĉiuj mokis lin. Ili opiniis, ke ili neniam vidis tiel stultan homon en la mondo.

7. Fratiĝo nur por Mono

Iam estis viro bela, saĝa kaj riĉa. Ĉiuj en la regiono laŭdis lin. Vidinte tion, malsaĝulo titolis lin frato por peti lian monon laŭ bezono. Sed kiam la riĉulo povriĝis, kaj devis pagi siajn ŝuldojn al aliaj, la malsaĝulo ne plu tiel nomis lin. La najbaroj riproĉis la malsaĝulon: "Vi estas stulta. Kial vi nomis lin frato kiam vi bezonis monon, sed tuj deklaris lin ne via frato kiam li ŝuldis al aliaj?" La malsaĝulo respondis: "Mi nomis lin frato nur por peti lian monon. Fakte li ne estas mia frato. Do kiam li povriĝis, mi ne plu rigardu lin kiel mian fraton." Aŭdinte tion, oni ĉiuj mokridis lin.

8. Ŝtelisto kaj la priŝtelaĵo

Antaŭ longa tempo, iu ŝtelis vestaĵojn el la reĝa trezorejo kaj forkuris malproksimen. La reĝo sendis armeon kapti lin. Kiam oni eskortis lin al la reĝo, la reĝo demandis: "De kie vi havigis al vi la vestaĵojn?" La ŝtelisto respondis: "Tio estas la heredaĵo de mia avo." La reĝo ordonis lin surmeti la vestaĵojn. La vestaĵoj fakte ne apartenis al la ŝtelisto, do li tute ne sciis kiel konvene sin vesti per ili. Tion, kion oni devas meti sur la manojn, li metis sur la piedojn; tion, kion oni devas meti sur la talion, li metis sur la kapon. La reĝo alvenigis ĉiujn siajn subulojn, kaj detale informis ilin pri la okazaĵo. Li diris al la ŝtelisto: "Se la vestaĵoj estus hereditaj de via avo, vi devus scii kiel surmeti ilin konvene. Sed pro kio vi ne povas vin vesti ĝuste? Tiel oni scias bone, ke la vestaĵoj estas ŝtelaĵoj, sed ne viaj propraj posedaĵoj."

9. Laŭdo al la Patro

Iam, iu laŭdis sian patron al aliuloj, dirante: "Mia patro estas bonkora. Li nek atencas nek ŝtelas; li estas honesta kaj justa; li estas malavara kaj emas doni almozon." Aŭdinte tion, malsaĝulo diris: "La virto de mia patro estas des pli supera." La aliaj demandis: "Kia estas via patro? Bonvolu diri al ni." La malsaĝulo respondis: "Li eĉ neniam spertis seksan vivon ekde la infaneco." La aliaj demandis: "Se li estus libera de volupto, kiel li povus generi vin?" Tio fariĝis onia ridindaĵo.

10. Konstruigi Trietaĝan Domon

Antaŭ longa tempo estis riĉa homo senscia kaj malsaĝa. Kiam li gastis ĉe alia riĉulo, li vidis trietaĝan domon altan, vastan kaj brilan. Li ekŝatis ĝin kaj diris al si mem: "Mi estas ne malpli riĉa ol li. Kial mi ne konstruigu tian etaĝdomon?" Li do senprokraste alvenigis metiistojn kaj demandis ilin: "Ĉu vi povas konstrui tian etaĝdomon?" Ili respondis: "Jes, ni povas. Tiu etaĝdomo estas konstruita de ni mem." Li ordonis: "Konstruu por mi tian etaĝdomon." La metiistoj konsentis kaj eklaboris. Ili mezuris la sidejon kaj ekmasonis brikojn por la konstruaĵo. Vidinte tion, la riĉa homo neniel komprenis, kion faras la metiistoj. Li demandis ilin: "Kian domon vi konstruas?" Ili respondis: "La trietaĝan." La riĉulo diris: "Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn. Konstruu por mi nur la plej supran." Ili respondis: "Tio ne eblas. Kiel oni povas konstrui la duan etaĝon sen la unua, kaj la trian etaĝon sen la dua?" La malsaĝulo ordonis obstine: "Mi ne volas la malsuprajn etaĝojn. Vi devas konstrui nur la supran por mi!" Aŭdinte la respondon, ĉiuj metiistoj mokis lin kun rido:"Kiu en la mondo kapablas konstrui la suprajn etaĝojn sen la malsupraj!"

11. Antaŭvido de la Bramanano

Iam estis bramano. Li pretendis, ke li estas erudicia pri astrologio kaj aliaj diversaj scioj. Li volis pavi per sia kapablo, do li iris al alia lando, brakumis sian filon en la sino, kaj ploregis dolore. Vidinte tion, oni demandis: "Pro kio vi ploras?" La bramano respondis: "Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Min doloras la mallongeco de lia vivo, do mi ploras." Oni konsolis lin: "La homa vivo estas ne facile sondebla. Eble vi eraris en la kalkulo, kaj li ne mortos je la supozita tempo. Kial vi ploras antaŭe pro tio?" La bramano respondis: "Eĉ mallumiĝus la suno kaj la luno, kaj eĉ falus la steloj, tamen neniam eraras mia aŭguro." Sorĉate de la prestiĝo kaj profito, li mortigis sian propran filon je la sepa tago por pravigi la aŭguron. Informiĝinte pri la morto de la knabo, oni admiris lian kapablon: "Vere ĉioscia homo! Li pravas en la aŭguro." Ili ekkredis kaj estimis lin.

12. Malvarmigi Bolantan Akvon

Iam antaŭe, kiam malsaĝulo dekoktis nigran sukeron por solidigi ĝin, riĉulo venis en lian domon. La malsaĝulo pensis: "Mi devas regali lin per sukera akvo." Li tuj verŝis iom da akvo en la kaldronon kaj ekboligis ĝin. Dum la boligado li senĉese ventumis la akvon per ventumilo, por ke ĝi malvarmiĝu kiel eble plej rapide. Vidinte tion, oni diris al li: "Kiel la sukera akvo povas malvarmiĝi je via ventumado, se vi ne ĉesigas la bruladon de la fajro?"

13. Koleremulo

Iam antaŭe, dum babilado kun aliaj en la ĉambro, iu laŭdis, ke iu alia estas bonulo krom nur du mankoj: koleremo kaj senpripensemo. Ĝuste tiam, la priparolato pasis preter la domo kaj hazarde kaptis la lastajn vortojn. Li do enĉambriĝis furioze, kaptis la parolinton kaj ekbatis lin. La ĉeestantoj demandis: "Pro kio vi batas lin?" La koleremulo respondis: "Kiam mi estis kolerema kaj senpripensema? Tamen li tiel diraĉis, mi do lin batis." Oni diris: "Jen vi ja montras viajn koleremon kaj senpripensemon. Kial vi ankoraŭ neas pri tio?" La koleremulo furioziĝis kiamoni parolis pri liaj mankoj, kaj oni ĉiuj mokis lin pro tio.

14. Komercistoj kaj ilia Gvidisto

Iam antaŭe, pluraj komercistoj volis vojaĝi al la maro, tamen neniu el ili konis la vojon. Ili decidis dungi gvidiston por gvidi ilin. Post serĉado, ili fine trovis unu kaj ekvojaĝis sub lia konduko. Ili renkontis templon de Dio en sovaĝa regiono. Tie oni devis mortigi homon kaj oferi lin al la Dio por preterpasi la templon. La komercistoj interkonsiliĝis, kaj diris: "Ni ĉiuj estas amikoj aŭ parencoj, do neniu el ni devus esti mortigita. Nur la gvidisto taŭgas por tio." Ili do mortigis la gvidiston, oferis lin al la Dio, kaj daŭrigis sian vojaĝon. Sed tamen ili perdis la vojon post nelonge. Neniu sciis, al kiu direkto ili devas iri. Pro tio ili ĉiuj mortis de malsato en la sovaĝejo.

15. Medicinaĵo Rapide Kreskiga

Iam al reĝo naskiĝis filineto. La reĝo tuj alvenigis palacan kuraciston kaj ordonis lin: "Donu al mi bonan medicinaĵon, por ke mia filino elkreskiĝu senprokraste per ĝi." La kuracisto respondis: "Mi donos al vi bonan medicinaĵon, kiu povas elkreskigi ŝin rapide, sed nun mi devas iri aliloken por pretigi ĝin. Vi ne rajtas vidi vian filinon ĝis mia reveno. Post kiam mi estos preta, mi petu ŝin preni la medicinaĵon kaj montru ŝin al vi." La kuracisto do vojaĝis malproksimen por la medicinaĵo. Post dek du jaroj li revenis al la palaco. Tuj kiam la reĝidino prenis la medicinaĵon, li kondukis ŝin al la reĝo. Vidinte, ke lia filino estas multe pli alta ol antaŭe, la reĝo ĝojegis. Li pensis: "Vere bona kuracisto! Mia filino prenis lian medicinaĵon, kaj vere kreskis tiel multe." Li do premiis la kuraciston per multaj trezoroj. Tiam ĉiuj miris pri la malsaĝo de la reĝo. Li eĉ ne scipovis kalkuli la tempon, sed atribuis la kreskadon de la filino nur al medicinaĵo!

16. Plidolĉigi Sukerkanon

Iam antaŭe, du viroj kune plantis sukerkanon. Ili interkonsentis, ke ili premiu tiun, kiu plantas bone, kaj punu tiun, kiu plantas malbone. Tiam iu el ili pensis: "La sukerkano estas tre dolĉa. Se mi elpremos la sukon, kaj per ĝi akvumos la plantaĵon, multe pli dolĉiĝos mia sukerkano ol la lia." Li do elpremis la sukon de sukerkano, kaj per ĝi akvumis la plantaĵon. Sed la plantaĵo velkiĝis, kaj li ĉion perdis pro tio.

17. KvarcentMoneroj por la Kvindek

Iam estis komercisto. Oni ŝuldis al li kvindek monerojn, kaj ne redonis la monon por longa tempo. Li do iris al la ŝuldanto por postuli la monon. Li renkontis riveron sur la vojo, kaj elspezis ducent monerojn por ĝin transpasi boate. Atinginte la cellokon, li ne sukcesis trovi la ŝuldanton, kaj povis fari nenion alian ol reveni hejmen. Li denove elspezis ducent monerojn pro la rivero dum sia reveno. Krome, li suferis ankaŭ de lacego pro la longa vojaĝo. Li perdis tro multe por malmulte da ŝuldo. Oni ĉiuj mokis lin pri tio.

18. Proksimiĝo al la Akrilo

Iam antaŭe, malriĉulo vivis en granda mizero. Li laboregis por la reĝo dum longa tempo, kaj malgrasiĝis tagon post tago de la peza laboro. Vidinte tion, la reĝo kompatis lin, kaj donacis al li mortan kamelon. La malriĉulo akceptis la donacon, kaj senprokraste eksenfeligis ĝin. Lia tranĉilo malakriĝis dum la laboro, li do ekserĉis akrigilon. Finfine li trovis la akrigilon en la supra etaĝo, kaj tie akrigis la tranĉilon. Poste, li revenis malsupren por la senfeligado. Tiel li supreniradis multfoje por akrigi la tranĉilon, kaj tediĝis de tio iom post iom. Por eviti pluan supreniradon, li ŝnure tiris la kamelon sur la supran etaĝon por ĝin proksimigi al la malgranda akrigilo. Pro tio li estis mokita de aliaj.

19. Serĉadi la Perditan Bovlon

Iam antaŭe, dum iu veturis sur la maro, li senatente faligis sian arĝentan bovlon en akvon. Li pensis: "Mi faru signon sur la akvon kaj forlasu la bovlon tie. Poste mi revenu por ĝin retrovi." Post du monatoj li venis en la regionon de Sri-Lankao kaj aliaj regnoj. Kiam li vidis riveron, li tuj enakviĝis por serĉi la perditan bovlon. Oni demandis: "Kion vi faras?" Li respondis: "Mi perdis arĝentan bovlon, kaj volas ĝin retrovi." Oni demandis: "Kie vi ĝin perdis?" Li respondis: "En la loko de kie mi ĵus ekveturis." Oni demandis: "Kiam vi ĝin perdis?" Li respondis: "Antaŭ du monatoj." Oni diris: "Antaŭ du monatoj! Kiel vi povos retrovi ĝin ĉi tie!" Li respondis: "Kiam mi faligis la bovlon, mi faris signon sur la akvon. Ĉi tie la akvo estas sama kiel tiu, kiun mi signis, do mi serĉas ĝin ĉi tie." Oni diris: "Kvankam la akvo estas sama, tamen vi perdis la bovlon en alia loko. Nun vi serĉas ĝin ĉi tie. Kiel vi povos ĝin retrovi?" Do ili ĉiuj priridis lin.

20. La Reĝo kaj laMispunito

Iam antaŭe, iu parolis pri la mankoj de la reĝo, kaj diris: "La reĝo estas despota kaj senkompetenta. Li tute ne scipovas regi la landon racie kaj konvene." Informiĝinte pri tio, la reĝo ege furioziĝis. Anstataŭ detale pridemandi, kiu vere estas la parolinto, li nur kredis al insidemulo kaj kaptis virtulon kiel krimulon. Li detranĉigis cent taelojn da karno el la korpo de la kaptito kiel puno. Poste, iu atestis, ke la virtulo fakte diris nenion pri la reĝo. La reĝo ekpentis, kaj pretigis mil taelojn da viando por replenigi la vundon de la mispunito. La mispunito suferis de granda doloro kaj li ĝemadis senĉese tagnokte. Aŭdinte tion, la reĝo demandis: "Kial vi ankoraŭ turmentiĝas? Mi detranĉis cent taelojn da karno el via korpo, sed dekoble kompensis vian perdon. Ĉu vi ankoraŭ ne kontentas pri tio? Pro kio vi ankoraŭ ĝemadas?" Iu apudestanto respondis: "Se Via Moŝto detranĉus mian kapon, mi ne povus eviti morton eĉ se vi redonus al mi mil kapojn. Kvankam vi kompensis lin dekoble pro la detranĉita karno, li ne povas sin deteni de la dolorego."

21. Deziro por Pliaj Filoj

Iam antaŭe estis virino. Ŝi jam havis filon, tamen ankoraŭ deziris pliajn. Ŝi do demandis aliajn virinojn: "Kiu havas metodon por ke mi nasku pliajn filojn?" Maljunulino respondis: "Mi havas metodon, tamen por tio vi devas fari oferon al Dio." La virino demandis: "Kion mi oferu?" La maljunulino respondis: "Mortigu vian filon, kaj oferu lian sangon. Tio ebligos al vi naski multajn filojn." La virino vere obeis ŝin kaj decidis mortigi sian filon. Saĝulino riproĉis ŝin kun rido: "Kiel malsaĝa kaj senscia vi estas! Estas ankoraŭ ne certe, ĉu vi vere povos naski la deziratajn filojn, tamen vi eĉ mortigos vian ununuran!"

22. Elvendi Kalambakon

Iam antaŭe, iu el nobela familio serĉis kalambakon en la maro. Li kolektis nur ĉaron da kalambako dum pli ol unu jaro, kaj portis tion hejmen. Kiam li portis la kalambakon al la bazaro por vendi, neniu aĉetis pro la alta valoro. Do li elvendis neniom dum multaj tagoj. Tediĝinte pri tio, li dronis en granda malĝojo. Tiam li vidis, ke lignokarbo estas bone vendebla, li do pensis: "Se mi bruligos kalambakon en lignokarbon, eble tio vendiĝos multe pli rapide." Do li karbigis kaj elvendis la kalambakon en la bazaro, sed li enspezis malpli ol tiom de duonĉaro da lignokarbo.

23. Ŝtelisto kaj la Ŝtelitaj Silkaĵoj

Iam ŝtelisto priŝtelis delikatajn kaj valorajn silkaĵojn de riĉulo, kaj per la ŝtelitaj silkaĵoj pakis siajn malnovajn teksaĵojn kaj aliajn objektojn. Saĝaj homoj mokis lin pri tio.

24. Semi Rostitan Sezamon

Iam antaŭe, malsaĝulo manĝis la sezamon neprilaboritan, kaj opiniis tion ne bongusta. Rostinte la sezamon, li gustumis kaj trovis ĝin multe pli bongusta. Li do pensis: "Ĉu la sezamo ne estus pli bongusta, se mi rostu ĝin antaŭ la semado?" Li do rostis kaj semis la sezamon en la kampon. Sed tamen, la rostita sezamo neniamelkreskis.

25. Akvo kaj Fajro

Iam antaŭe iu estis bezononta fajron kaj malvarman akvon por ion fari. Li do metis pelvon da akvo super fajro kaj lasis la fajron bruladi dum la nokto. Poste, kiam li volis fajron, la fajro jam estingiĝis, kaj kiam li volis malvarman akvon, la malvarma akvo jam varmiĝis. Li do perdis ambaŭ fajron kaj malvarman akvon.

26. Gajni Favoron de la Reĝo

Iam antaŭe, iu volis gajni favoron de la reĝo, kaj demandis la aliulojn: "Kiamaniere mi povas gajni favoron de la reĝo?" Oni respondis: "Se vi volas gajni favoron de la reĝo, vi devas imiti liajn konduton kaj aspekton." Li do iris al la reĝo. Kiamli vidis, ke la reĝo palpebrumadis, li ankaŭ imite palpebrumadis. La reĝo demandis al li: "Pro kio vi palpebrumadis? Ĉu vi suferas de malvarmumo aŭ okuldoloro?" La viro respondis: "Mi suferas nek de malvarmumo nek de okuldoloro. Nur por gajni vian favoron mi tion faris imite." Aŭdinte lian respondon, la reĝo koleriĝis, ordonis puni lin kaj forpeli lin el la regno.

27. Metodo por Kuraci Vundon

Iam antaŭe, iu estis skurĝita de la reĝo. Post tio, li ŝmiris sian vundon per ĉevala fekaĵo kun espero, ke la vundo cikatriĝu pli rapide. Tiam malsaĝulo vidis tion kaj ekĝojis, pensante: "Mi trovis bonan metodon por kuraci vundon." Li do hastis hejmen, kaj ordonis al sia filo: "Skurĝu min je la dorso. Mi havas bonan metodon por kuraci vundon kaj volas ĝin provi." Skurĝite, li ŝmiris sian vundon per ĉevala fekaĵo, kaj prenis tion kiel bonan kuracarton.

28. Pliĉarmigi la Edzinon

Iam antaŭe vivis malsaĝulo. Lia edzino estis ĉarma krom la malbela nazo. La malsaĝulo eliris, kaj hazarde vidis virinon ĉarman kun bela nazo. Li pensis: "Mi detranĉu ŝian nazon, kaj metu ĝin sur la vizaĝon de mia edzino. Ĉu mia edzino ne pli ĉarmiĝus je tio?" Li do detranĉis la nazon de la virino, kaj haste revenis hejmen kun la detranĉita nazo. Li senprokraste elvenigis sian edzinon: "Eliru rapide! Mi donu al vi belan nazon." Je la eliro de la edzino, li tuj detranĉis ŝian nazon, kaj metis la alian sur ŝian vizaĝon. Sed bedaŭrinde, la nazo neniel povis algluiĝi al la vizaĝo. Do li vane sennazigis kaj dolorigis ankaŭ sian edzinon.

29. Klopodo por Plej Valora Vestaĵo

Iam antaŭe, malriĉulo vivis en mizero, kaj tenis sian vivon nur per laborado por la aliaj. Oni donis al li malnovan vestaĵon, kaj per ĝi li sin vestis. Kiam iu vidis tion, li diris al la malriĉulo: "Vi ja naskiĝis el nobela klaso kaj prestiĝa familio. Kiel vi povas surporti tiel malnovan vestaĵon? Mi instruu al vi, kiel vi havigu al vi la plej valoran. Vi devas agi laŭ mia instruo. Mi ne trompas vin." La malriĉulo ekĝojis, kaj promesis lin obei. La viro do bruligis fajron antaŭ ili, kaj ordonis: "Demetu vian vestaĵon, kaj ĵetu ĝin en la fajron. Vi trovos el cindro la plej valoran vestaĵon, donacitan de la reĝo." La malriĉulo vere tiel agis laŭ la propono. Poste li serĉadis la deziratan vestaĵon en la cindro, sed trovis nenion.

30. Edziĝo de la Paŝtisto

Iam antaŭ longa tempo vivis ŝafisto. Li lertis en la paŝtado, kaj liaj ŝafoj plimultiĝis ĝis miloj. Tamen li estis tre avara, kaj neniam volis helpi al la aliaj. Tiam insidemulo intencis lin trompi per artifiko. Li do iris kun sia parenco al la ŝafisto, kaj diris al li: "Nun mi volas parenciĝi kun vi kiel en unu familio. Mi scias, ke tiu ĉi viro havas ĉarman filinon. Mi svatu ŝin al vi kiel vian edzinon." Aŭdinte tion, la ŝafisto tre ĝojis. Li donacis al tiu multajn ŝafojn kaj alian havaĵon. Post nelonge, la insidemulo revenis al la ŝafisto, kaj diris: "Hodiaŭ via edzino naskis filon al vi." La ŝafisto ankoraŭ ne vidis sian edzinon, tamen li ekzaltiĝis de la informo. Li denove donacis multe al la insidemulo. Poste, la insidemulo refoje revenis al la ŝafisto, kaj informis lin: "Via filo mortis post sia naskiĝo." Informiĝinte pri tio, la ŝafisto ekploregis dolore.

31. “Kapabla Azeno”

Iam bramano volis okazigi religian ceremonion. Li ordonis sian lernanton: "Mi bezonas bakitajn urnojn por la ceremonio. Iru al la bazaro kaj dungu metiiston por mi." La lernanto obeis, kaj iris al la hejmo de metiisto. Tiam la metiisto portis per azeno bakitajn urnojn al la bazaro por vendi, sed survoje la azeno rompis ĉion dum momento. Li povis fari nenion alian ol reveni hejmen deprimita, kaj ploris ĉagrene pro la perdo. Vidinte lin, la lernanto demandis: "Pro kio vi tiel ĉagreniĝis?" La metiisto respondis: "Por min vivteni, mi laboregis pene dum longa jaro, kaj elfaris multajn bakitaĵojn, tamen kiam mi portis ilin al la bazaro por vendi, la damninda azeno rompis ĉion dum momento. Ĝuste pro tio mi ĉagreniĝis." Aŭdinte la respondon, la lernanto diris kun ĝojo: "Tiu azeno estas vere eksterordinara! Ĝi eĉ kapablas momente detrui ĉion, kion vi elfaris dum tiel longa tempo. Nun mi volas ĝin aĉeti." La metiisto ekĝojis, kaj tuj vendis la azenon al li. Kiam la lernanto revenis kun la azeno, la bramano demandis: "Pro kio vi alvenigis azenon anstataŭ la metiiston?" La lernanto respondis: "Tiu ĉi azeno estas multe pli kapabla ol la metiisto por bakitaĵoj. Ĝi povas detrui ĉiujn urnojn, kiujn elfaris la metiisto dum longa tempo." Informiĝinte pri tio, la bramano riproĉis lin: "Kiel senscia kaj malsaĝa vi estas! Tiu ĉi azeno povis hazarde detrui la bakitaĵojn, tamen ĝi ne scipovas elfari tion eĉ dumcent jaroj."

32. Ŝtelita Oran Ingoton

Iamantaŭe, du komercistoj faris sian propran negocon en la sama loko. Unu el ili vendis oron, dum la alia vendis kotonon. Klientoj kutime ardigis la orajn ingotojn de la orvendisto por taksi ilian verecon. La vendisto de kotono hazarde ŝtelis ĵus ardigitan ingoton, kaj kaŝis ĝin en kotonon. La kotono forbruliĝis pro la ardo de la oro. La priŝtelo estis malkaŝita, kaj anstataŭ havigi al si la oran ingoton, la ŝtelisto perdis ankaŭ sian kotonon.

33. Haki Arbon por Preni Fruktojn

Iam, reĝo havis altan kaj dikan pomarbon, kiu abunde donas fruktojn dolĉajn kaj bongustajn. Foje kiam venis gasto, la reĝo demandis lin: "Tiu ĉi arbo donas bongustajn fruktojn. Ĉu vi volas manĝi?" La gasto respondis: "Tiu ĉi arbo estas dika kaj alta. Kiel mi povas preni la fruktojn eĉ se mi volas manĝi?" La reĝo do ordonis dehaki la arbon por preni la fruktojn pli facile estonte. Sed tamen, la arbo ne plu donis fruktojn. Poste, kiam oni denove provis restarigi la arbon, ĝi jam sekiĝis kaj neniam reviviĝis plue.

34. Mallongigi la Vojon

Iam antaŭe, iu vilaĝo distancis al la ĉefurbo je kvin joŝanoj*. En la vilaĝo troviĝis dolĉa fonto. La reĝo ordonis la vilaĝanojn porti dolĉan akvon ĉiutage al li. Lacigite de tio, ĉiuj vilaĝanoj volis fuĝi aliloken por sin teni malproksima de la vilaĝo. Tiam la vilaĝestro diris al ili: "Ne foriru. Mi petu la reĝon ŝanĝi la distancon de kvin joŝanoj al tri por mallongigi la vojon kaj senlacigi vin ĉiujn." Poste, li iris al la reĝo por peti la favoron. La reĝo konsentis, kaj vere ŝanĝis la kvin joŝanojn al tri. Informiĝinte pri tio, la vilaĝanoj ĝojegis. Iu alia diris al ili: "La vojo longas ankoraŭ kvin joŝanojn, kaj neniom malplilongiĝis." Sed neniu el la vilaĝanoj volis forfuĝi plue pro kredo al la reĝo, malgraŭ la vero. *joŝanoj: hinda longunuo, dudek, dudek kvin aŭ tridek kilometroj, laŭ diversaj onidiroj.

35. La Hazardaj Trezoroj

Iam estis malriĉulo, kiu vivis en granda mizero. Li ŝuldis tre multe al aliaj, kaj havis neniom por redoni la ŝuldon. Li do povis fari nenion alian ol fuĝi malproksimen. Kiam li venis en dezerton, li hazarde trovis skatolon plenan de trezoroj. Sub ĝia kovrilo kuŝis spegulo sur la valoraĵoj. Vidinte la skatolon, li ĝojegis, kaj tuj malfermis la kovrilon. Sed kiam li vidis homfiguron en la spegulo, li ektimis. Alpremante la manojn surbruste, li diris humile: "Mi opiniis, ke ĝi estas malplena skatolo. Mi tute ne atendis, ke vi estas ene. Indulgu min pro tio."

36. Restigi la Feon

Iam antaŭe iu sin kulturis en la montaro, kaj fine fariĝis feo kun kvin magiaj povoj. Per la magie travideblaj okuloj li povis vidi ĉiajn trezorojn kaj valoraĵojn kaŝitajn sub la tero. Kiam la reĝo informiĝis pri tio, li ĝojegis, kaj demandis al siaj subuloj: "Kion mi faru, ke li ĉiamrestadu en nia regno anstataŭ iri al alia loko? Tio povus havigi al mi pli multe da trezoroj." Malsaĝa subulo tuj iris al la feo, elprenis liajn okulojn kaj portis ilin al la reĝo. Li raportis: "Mi jam elprenis liajn okulojn, do li neniel povos iri al aliaj lokoj, sed porĉiam restos en nia regno." La reĝo riproĉis lin: "Mi volas restigi la feon en nia regno nur pro tio, ke li povas vidi ĉiajn trezorojn sub la tero. Nun vi jam difektis lian vidpovon, do per kio li estos ankoraŭ utila al mi?"

37. Mortigi la Restajn Bovojn

Iam antaŭe, paŝtisto havis ducent kvindek bovojn. Li paŝtis ilin en diversaj herbejoj laŭ sezono, kaj ĉiam prizorgis ilin atenteme. Foje, tigro formanĝis unu el ili, do la paŝtisto pensis: "Mi jam perdis unu bovon, kaj ne plu sufiĉas la antaŭa nombro. Por kio mi ankoraŭ paŝtu ilin?" Li do pelis la bovojn al alta krutaĵo, kaj puŝis ilin suben en profundaĵon. Ĉiuj liaj bovoj mortis de tio.

38. Trinki Akvon el la Ligna Tubo

Iam antaŭe, malsaĝulo soifegis dum sia promenado. Kiam li vidis klaran akvon elfluantan el ligna tubo, li tuj ektrinkis. Trinkinte ĝiskontente, li levis la manojn kaj diris: "Mi jam trinkis sufiĉe. Ĉesigu vian fluadon." Sed la akvo daŭre fluis kiel antaŭe. Li do koleris, kaj kriis: "Mi jam fintrinkis, kaj ordonis vin ĉesigi vian fluadon. Sed kial vi ankoraŭ fluaĉas?" Vidinte tion, oni diris al la trinkinto: "Kiel malsaĝa kaj senscia vi estas! Kial vi ne foriru, sed volas ĉesigi la fluadon de la akvo?" Dirinte, li tiris la trinkinton al alia loko.

39. Ŝmiri la Domon

Iam antaŭe, iu vizitis aliulon kaj vidis, ke liaj muroj estas bone ŝmiritaj, kaj la planko estas ankaŭ glata kaj pura. Li do demandis: "Per kio vi ŝmiris viajn murojn kaj plankon tiel okulplaĉaj?" La gastiganto respondis: "Unue, mi infuzis la rizbranon ĝisplene, kaj miksis ĝin en la ŝlimon. Poste mi ŝmiris la murojn per la ŝlimo. Do ili estas tiel okulplaĉaj." La vizitanto pensis: "Nur uzi la rizbranon estas malpli bone ol la rizgrajnon por pliglatigi kaj pliblankigi la murojn." Li do miksis rizgrajnon en la ŝlimon, kaj ŝmiris la muron. Sed tamen, la muroj des pli malglatiĝis kaj eĉ fendiĝis pro tio. Li do foruzis la rizgrajnon vane, kaj ankaŭ ne ricevis la deziratan efikon. Estus multe pli bone, se li donus rizgrajnon al malriĉuloj por havigi al si meriton.

40. Sufero de la Kalveco

Iam, estis homo kalva. Li suferis ne nur de malvarmo vintre kaj varmo somere, sed ankaŭ de la pikado de moskitoj kaj tabanoj. Pro tio li turmentiĝis tagnokte, kaj suferis multe. Alvenis kuracisto lerta pri diversaj kuracartoj. La kalvulo do vizitis lin, kaj diris al li: "Mi petas, ke vi kuracu min de la kalveco." La kuracisto estis ankaŭ kalva, li do demetis sian ĉapon kaj respondis: "Ankaŭ mi suferas dolore de la kalveco. Se mi povus kuraci tion, mi nepre kuracus al mi unue por forigi la suferon."

41. Kverelo inter Du Demonoj

Iam antaŭe, du demonoj komune posedis skatolon, bastonon kaj paron da sandaloj. Ili konfliktis unu kun la alia por proprigi al si ĉion el ili. Do ili senĉese kvereladis tagnokte. Tiam iu vidis tion, kaj demandis: "Je kio raras la skatolo, bastono kaj sandaloj, ke vi eĉ kvereladis tiel furioze?" La demonoj respondis: "La skatolo povas eligi vestaĵojn, manĝaĵojn, matracojn, litaĵojn kaj ĉiujn aliajn bezonaĵojn; per la bastono oni povas subigi ĉian malamikon, ke ili neniam kontraŭstaru plue; kaj per la sandaloj oni povas flugi libere en la ĉielo." Informiĝinte pri tio, la viro diris al la demonoj: "Tenu vin malproksimaj por momento, ke mi dividu ilin konvene por vi." Je lia ordono, la demonoj iris malproksimen. La viro do prenis la skatolon kaj bastonon, kaj per la sandaloj li flugis en la ĉielon. La demonoj ektimis, sed povis fari nenion kontraŭ tio. La viro do diris al ili: "Nun mi ja posedas tion, pri kio vi kvereladis senĉese. Ne kverelu plue."

42. Protekti la Kamelan Felon

Komercistoj vojaĝis por negoco, sed ĝuste sur la vojo unu el iliaj kameloj mortis. La kamelo iam portis multajn trezorojn, ornamaĵojn kaj valorajn teksaĵojn. Post la morto de la kamelo, oni tuj senfeligis ĝin. Je la foriro, la ĉefkomercisto restigis du el siaj lernantoj, kaj ordonis: "Bone gardu la kamelan felon, por ke ĝi ne putriĝu de malsekiĝo." Ekpluvegis post nelonge. La malsaĝaj lernantoj kovris la felon per valoraj teksaĵoj por protekti ĝin kontraŭ malsekiĝo sed damaĝis la teksaĵojn. La prezo de la teksaĵoj estis multe pli alta ol tiu de la felo. Pro sia malsaĝo ili protektis la malkaran felon per valoraj teksaĵoj.

43. Granda Ofero por Bagatelaĵo

Iu frotadis ŝtonegon pene dum longaj jaroj, kaj finfine faris el tio malgrandan bovan modelon kiel ludilon. Li oferis tro multe por la bagatelaĵo.

44. Satiĝo pro la Duona Kuko

Iam antaŭe, iu malsatiĝis, kaj elprenis sep kukojn por manĝi. Li satiĝis nur post kiam li manĝis ses kaj duonon. Li do ekpentis, kaj sin batis per ambaŭ manoj. Li sin riproĉis: "Mi satiĝis nur pro tiu ĉi duona kuko. Do la antaŭajn mi manĝis vane. Se mi scius, ke la duona kuko povus min satigi, mi ja devus ĝin manĝi unue."

45. Gardi Pordon

Iam antaŭe, iu volis vojaĝi malproksimen, kaj ĉe la forlaso li ordonis la serviston: "Bone gardu la pordon, azenon kaj ŝnuron." Post la forlaso de la mastro, vaganta muzikisto ludis muzikon en la najbara domo. La servisto volegis aŭskulti, kaj neniel povis sin deteni de la deziro. Li do ligis la pordon sur la azenon per la ŝnuro, kaj kondukis la azenon al la ludejo por muziko. Post forlaso de la servisto, ŝtelisto priŝtelis la domon kaj forprenis trezoron. Kiam la mastro revenis, li demandis la serviston: "Kie estas la trezoro?" La servisto respondis: "Vi nur ordonis min gardi la pordon, azenon kaj ŝnuron. Mi scias nenion krom tio." La mastro do kulpigis lin: "Mi ordonis vin gardi la pordon nur por la trezoro. Nun la trezoro jam perdiĝis, do por kio mi ankoraŭ bezonas la pordon?"

46. Serĉi Gruntbovon

Iam antaŭe, vilaĝanoj kune ŝtelis gruntbovon kaj ĝin formanĝis. La perdinto sekvis ilin al la vilaĝo laŭ la piedsignoj. Post kiam li priskribis la aspekton de la bovo, li demandis vilaĝanon: "Ĉu la bovo estis en via vilaĝo?" La vilaĝano respondis: "La bovo ne estis en nia vilaĝo." Li demandis: "Ĉu troviĝas lageto en la vilaĝo kaj vi formanĝis la bovon ĉe la lageto?" La vilaĝano respondis: "Troviĝas neniu lageto en la vilaĝo." Li demandis: "Ĉu troviĝas arboj ĉe la lageto?" La vilaĝano respondis: "Troviĝas neniu arbo ĉe la lageto." Li demandis: "Ĉu vi ŝtelis la bovon en la oriento de la vilaĝo?" La vilaĝano respondis: "Ne troviĝas la oriento de la vilaĝo." Li demandis: "Ĉu vi ŝtelis la bovon je la tagmezo?" La vilaĝano respondis: "Ne troviĝas la tagmezo." La perdinto do diris: "Eĉ se vere troviĝus nek la lageto, nek la arboj, ĉu povus troviĝi nek la oriento, nek la tempo? De tio mi certas, ke vi mensogis nekredeble. Konfesu do, ĉu vi vere ŝtele formanĝis la bovon?" La vilaĝano do konfesis: "Jes, ni vere ĝin formanĝis."

47. Imiti Birdan Grakadon

Iam antaŭe, en iu regno ĉiuj virinoj sin ornamis per verdaj lotusfloroj dum la nacia festo. Tiam la edzino de malriĉulo diris al li: "Se vi trovos verdajn lotusflorojn por mi, mi daŭre estu via edzino, kaj se ne, mi eksedziniĝu de vi." Antaŭe, la malriĉulo lertis en imitado de birda grako. Do grakante kiel akvobirdo, li glitis en la reĝan lageton por ŝteli verdajn lotusflorojn. La gardisto de la lageto aŭdis sonon kaj demandis: "Kiu vi estas en la lageto?" La malriĉulo pretervole respondis: "Mi estas akvobirdo." La gardisto do kaptis lin por eskorti al la reĝo. Sur la vojo, la malriĉulo denove grakis imitante akvobirdon. La gardisto diris: "Al kio utilas via grakacho sur la tero?"

48. Besto kaj Arbo

Malgranda besto kuŝis sub la arbo. Subite arbobranĉo rompiĝis de vento kaj falis sur ĝian d orson. Ĝi do fermis la okulojn, kaj ne plu aŭdacis rigardi la arbon. Ĝi senprokraste forlasis la arbon, kaj kuris en senarban regionon. Jam mallumiĝis, sed mankis al ĝi kuraĝo reveni al la antaŭa kuŝejo. Kiam ĝi vidis, ke la arbobranĉoj svingiĝas je ventblovo en malproksimo, ĝi diris al si mem: "Ĝi vokas min." Ĝi do tuj revenis al la arbo.

49. Diskutado pri la Trovitaj Haroj

Iam antaŭe, du knaboj ludis en la rivero, kaj trovis tufon da haroj en la riverfundo. Unu diris: "Tio estas la barboj de feo." La alia diris: "Ne. Tio estas la haroj de bruna urso." Tiam ĉe la rivero loĝis feo. La infanoj disputadis senĉese, kaj finfine decidis viziti la feon por peti lian opinion. La feo senprokraste elprenis milion kaj sezamon, metis ilin en la buŝon kaj maĉis. Elkraĉinte la paston en la manon, li diris al la infanoj: "Tio, kio estas en mia mano, similas al la fekaĵo de pavoj." La feo respondis ne laŭ la demando, kaj baldaŭ ĉiuj informiĝis pri tio.

50. Kuraci la Ĝibon