52029.fb2
En la apuda domo loĝas onklino Berg, ni vizitas ŝin fojfoje. Estas barilo inter ŝia ĝardeno kaj nia ĝardeno, sed ni povas grimpi sur ĝin, Jonas kaj mi. Lotta ne povas grimpi, sed la hundo de onklino Berg elfosis grundon sub la barilo ĉe unu loko, tiel ke estiĝis truo, tra kiu Lotta rampas.
Antaŭ kelkaj tagoj ni estis ĉe onklino Berg kaj ha-vis agrablan tempon. Ŝi havas klapburoon, kaj la buroo plenplenas je tirkestetoj, kiuj enhavas belajn aĵojn.
― Kara onklino Berg, ĉu ni povas vidi ĉiujn ĉi belajn aĵojn? diris Jonas.
Kaj tion ni povis. Unue ni trovis pupeton, kun kiu onklino Berg ludis, kiam ŝi estis infano. Ĝi no-miĝas Roza, la pupo.
Onklino Berg estas tre maljuna, ege maljuna, sed tamen ne tiom maljuna, kiom Lotta kredis. Jen kiel Lotta diris:
― Onklino Berg, ĉu vi kunhavis Rozan en arkeo de Noa?
Ĉar precize antaŭvespere paĉjo estis rakontinta al ni pri la arkeo de Noa. Li diris pri kiel oĉjo Noa konstruis por si grandan ŝipon, kiu nomiĝis arkeo. Kaj poste pluvis multajn semajnojn kaj ĉiuj, kiuj ne estis kun Noa en la arkeo, dronis, kaj tio okazis antaŭ multaj jarmiloj.
Onklino Berg, ŝi ridis kaj diris:
― Eta Lotta, mi ne estis kun Noa en la arkeo, sciu.
― Kial do vi ne dronis? diris Lotta.
Roza kuŝas en unu el la tirkestetoj en la buroo, kiun ŝi havas kiel sian liton. Ŝi kuŝas sur rozkolora vato kaj havas verdan silkpeceton kiel kovrilon, kaj ŝi mem surhavas bluan robon. Kaj imagu, en unu el la aliaj tirkestoj onklino Berg havas etetan vitran korbon kun rozkoloraj rozoj sur ĝi. Ni povas ludi kun Roza, kaj ŝi ricevas la vitran korbon en la ma-non, kaj ni ludas, ke ŝi estas Ruĝoĉapulino, kiu iras al sia avino kun manĝaĵo kaj botelo da siropo. En bovlo sur piano onklino Berg havis ĉokoladkaramelojn. Multaj el ili estis kiel boteletoj kun staniolpapero ĉirkaŭe. Tian boteleton ni metis en la korbeton de Ruĝoĉapulino kaj iom da rosinoj kaj migdaloj, kiujn ni ricevis de onklino Berg. Kaj la hundo de onklino Berg, Skotty, estis nia lupo, kaj mi estis avino, kaj Jonas estis ĉasisto, kiu venis kaj pafmortigis la lupon.
― Jes, sed mi ja, diris Lotta. Ĉu mi ne povos esti iu?
Sed Lotta povis porti Rozan kaj paroli tion, kion Ruĝoĉapulino devus diri, ĉar Roza mem ja ne povis paroli. Sed kiam Ruĝoĉapulino alvenis dometon de la avino (kiu estis hejme, atendante onklinon Berg), tiam ne plu restis rosinoj en la vitra korbeto kaj neniuj migdaloj.
― Kie estas la manĝaĵo por avino? diris Jonas.
― Roza formanĝis ĝin, diris Lotta.
Tiam Jonas ne volis, ke Lotta kunludu Ruĝoĉapulinon. Kaj Skotty ne volis kunludi kaj ŝajnigi sin, ke li formanĝas avinon. Jonas retenis lin, sed li baraktis kaj baraktis, kaj finfine li liberiĝis kaj rampis sub la sofon kaj nur elŝovis iom la nazon jen kaj jen kaj rigardis nin kolere. Skotty ne ŝatas, sincerdire, kiam ni venas al onklino Berg.
Sed ni havis tre agrablan tempon, kaj ni rigardis ankaŭ ĉion ceteran en la buroo de onklino Berg. Ŝi havis pinglokusenon el ruĝa silko, kiu aspektas kiel koro, kaj bildeton en ora kadro, kaj sur la bildo estas bela anĝelo kun longaj, lumaj haroj kaj blanka noktoĉemizo kaj du grandaj blankaj flugiloj surdorse. Lotta multege ŝatas ĉi tiun bildon, kaj ankaŭ mi faras tion.
― Sed kiel la anĝelo sukcesis surmeti la noktoĉemizon super la flugilojn? diris Lotta. Jonas diris, ke, eble, estas zipo en la ĉemizo surdorse.
Onklino Berg bakis vaflojn por ni. Tion ŝi faras fojfoje, kiam ni venas por viziti ŝin, kvankam ne ĉiam.
― Estas tre belega printempa vetero, do ni povas sidi ekstere en la ĝardeno kaj trinki ĉokoladon kaj manĝi vaflojn, diris onklino Berg.
Dum onklino Berg estis en la kuirejo kaj bakis vaflojn, ni estis solaj en la gastoĉambro kaj ludis. Estas du fenestroj en la ĉambro, kaj ili estis malfermitaj, ĉar estis tre varme. Jonas kaj mi elŝovis la kapojn tra la fenestro, kaj Jonas ĵetis al mi ŝtonglobon, kiun li havis en la pantalonpoŝo. Kaj mi reĵetis ĝin al li, kaj ni ĵetadis ĝin tien-reen. Sed finfine mi faligis la ŝtonglobon, kaj ĝi falis sur la herbotapiŝon. Poste Jonas kaj mi devis konkuri kaj vidi, kiu povis pendi sufiĉe longe el la fenestro. Ni konkuris kaj konkuradis, kaj subite Jonas elruliĝis. Mi tre ektimis. Kaj ankaŭ onklino Berg tre ektimis. Ŝi envenis la ĉambron ĝuste kiam Jonas elruliĝis. Ŝi alkuris la fenestron kaj kriis:
― Nu, sed Jonas, kiel tio okazis?
Jonas sidis sur la herbotapiŝo kaj havis grandan ŝvelon sur la frunto.
― Mia-Maria kaj mi devis vidi, kiu povus pendi longe el la fenestro, kaj mi gajnis, diris Jonas.
Sed dum Jonas kaj mi konkuradis, Lotta estis trovinta trikaĵon de onklino Berg sur la sofo. Onklino Berg trikas puloverojn kaj jaketojn, kiujn homoj povas aĉeti de ŝi. Kaj imagu, tiu stulta Lotta eltiris trikilojn kaj implikis la tuton, kion onklino Berg estis trikinta. Ŝi sidis sur la sofo kaj estis tute volvita en fadenojn, kiujn ŝi ŝiris kaj taŭzis. Kaj onklino Berg kriis:
― Nu, sed Lotta, kion vi faris?
― Puloveron, diris Lotta. La fadenoj iĝis tute krispaj, ŝi diris.
Tiam onklino Berg diris, ke, evidente, estus plej bone, ke ni eliru en la ĝardenon kaj manĝu vaflojn, kaj poste estus, evidente, plej bone, ke ni hejmeniru.
Ni sidis en la ĝardeno de onklino Berg kaj trinkis ĉokoladon kaj manĝis tre multe da sukeritaj vafloj. Estis tre bele en la suno, kaj ĉirkaŭ ni saltetis paseretoj kaj ricevis panerojn de ni. Sed poste onklino Berg laciĝis kaj diris, ke ni devas hejmeniri. Kaj tiam ni grimpis sur la barilon, Jonas kaj mi, kaj Lotta rampis tra la truo, kaj ni hejmeniris kaj eniris la kuirejon por vidi, kion ni ricevos por tagmanĝo.
― Ni ricevos stufitajn perkojn, diris panjo. Tiam Jonas diris:
― Do estas bone, ke ni havas tre multe da vafloj en la ventroj.
― Ho, ĉu tiel, ĉu vi estis ĉe onklino Berg? diris panjo. Ĉu ŝi feliĉiĝis?
― Jes ja, diris Jonas. Ŝi feliĉiĝis dufoje. Unuafoje ŝi feliĉiĝis, kiam ni venis, kaj poste ŝi feliĉiĝis, kiam ni foriris.
Onklino Berg estas la plej afabla, kiu povas esti.