52031.fb2
"Restu", Bolnau ekkriis kaj retenis lin ĉe la brako, "antaŭe diru al mi, kion ankoraŭ diris la knabino."
"Nu do, sed katenu vian langon en la buŝo, Bolnau! Ŝia lasta vorto, antaŭ kiam ŝi estis kaptata de tiu profunda sveno, estis Bolnau."
Oni ankoraŭ neniam vidis la komercan konsilanton Bolnau tiel serioza kaj malserena ŝteliri kiel tiam, kiam doktoro Lange forlasis lin antaŭ la palaco. Alitempe li paŝis gaja kaj vigla, kaj kiam li per plej afabla rideto salutis ĉiujn knabinojn kaj virinojn, multe ridis kun la viroj kaj rakontis al ili diversajn novaĵojn, tiam oni ankoraŭ ne estus aljuĝinta al li sesdek jarojn. Li ŝajnis efektive havi sufiĉe da kaŭzo, por esti gaja kaj bonhumora; li spekulaciante kolektis ŝatindan posedaĵon, forlasis, kiam ĝi ŝajnis sufiĉa, la aferojn, por kun sia edzino ekloĝi en B. kaj nun vivis en ĝojo kaj plezuro jaro post jaro. Li estis havinta unu solan filon; tiu la maljuna sinjoro volis, ke li trakuru la saman karieron kaj agu kaj klopodu en la komerca fako.
Sed la tuta esteco de la filo vivis en la regno de l'sonoj, la muziko por li estis ĉio, la komerco kaj negocado de la patro estis al li tro trivialaj kaj malnoblaj. La patro estis obstina, la filo ankaŭ, la patro facile flamiĝis, la filo ankaŭ, la patro tuj ĉion puŝis ĝis la ekstremo, la filo ankaŭ; ne mirige, ke ili ne povis vivi unu kun la alia. Kaj kiam la filo finis sian dudekan jaron, la patro estis kvindekjara kaj tiam pretiĝis por forlasi la aferojn kaj volis transdoni la komercadon al la filo. Efektive ĉio baldaŭ estis aranĝita kaj kvietigita, ĉar en bela somera nokto la filo malaperis kun kelke da pianaj partituroj, ankaŭ ĝuste alvenis en Anglolando kaj sufiĉe amike skribis, ke li iros al Ameriko. La komerca konsilanto deziris al li feliĉon por la vojaĝo kaj iris al B.
La penso pri la muzikmaniulo, kiel li nomis sian filon, ja malserenigis al li kelkan horon; ĉar li estis petinta lin, neniam plu montri sin antaŭ li, kaj oni ne povis atendi, ke la alia nevokite revenos; kelkfoje ekŝajnis al li, ke li tamen agis malsaĝe, volante, ke la filo nepre estu en la komerca fako; sed la tempo, la societo kaj lia serena humoro ne lasis por longe naskiĝi tiujn malgajajn pensojn: li vivis en plezuro kaj ĝojo, kaj kiu volis lin vidi tre serena, bezonis nur inter la dekunua kaj tagmezo promeni tra la Larĝa strato. Se li tie vidis longan, malgrasan viron, kies tre moderna vesto, kies tenilaj okulvitroj kaj rajdvipo, kies facilmovaj manieroj ne plu akordis kun liaj grizaj haroj; se tiun viron li vidis salutanta ĉiuflanken, ĉiumomente haltanta ĉe tiu aŭ tiu kaj babilanta kaj gestanta per la brakoj, tiam li povis fidi, ke ĝi estis la komerca konsilanto Bolnau.
Sed hodiaŭ ĉio estis tute alia. Se jam antaŭe la afero pri la mortigo de la kantistino preskaŭ tro afekciis lin, la lasta vorto de la doktoro plene ekskuis liajn nervojn. "Bolnau", ankoraŭ diris Bianetti, antaŭ ol senkonsciiĝi. Lian propran honestan nomon ŝi elparolis, en tiel suspektigaj cirkonstancoj! Liaj genuoj tremis kaj preskaŭ rifuzis obei al li, lia kapo, plena de zorgoj kaj peza de pensoj, malleviĝis al la brusto. "Bolnau!" li pensis, "reĝa komerca konsilanto! Se ŝi nun mortus, la kantistino, se la knabino poste malkaŝus sian sekreton kaj konigus al la polica direktoro la detalajn cirkonstancojn de la mortigo kaj la fatalan vorton! Kiom lerta juristo povus argumenti, sin apogante sur unu sola vorto, precipe kiam lin stimulas la vanto, montri sian sagacon en tia cause célèbre[8]!" Kun malespera mieno li rigardis tra la tenilaj okulvitroj al la pundomo, kies frontono malproksime suprenstaris. "Tien, Bolnau, pro tute specialaj favoro kaj konsidero al plurjaraj servoj!"
Li pli pene spiris, li levetis la kravaton, sed ektimigite li abrupte retiris la manon; ĉu tio ne estis la loko, kie oni ĉirkaŭligas la kanaban ĉirkaŭkolon[9], ĉu tio ne estis la loko, kie trapasas la malvarma glavo?
Se li renkontis konaton kaj tiu salute balancis la kapon, li pensis: "Hola, tiu jam scias pri la afero kaj volas komprenigi al mi, ke li estas bone informita." Se alia preteriris ne salutante, nenio ŝajnis al li pli certa, ol ke oni ne volas koni lin, por ne makuli sin, interrilatante kun mortiginto. Preskaŭ li mem kredis, ke li estas kulpa pri la mortigo, kaj ne estis mirige, ke li iris grandan kurbon, por eviti la policejon; ĉar ĉu la direktoro ne povus stari ĉe la fenestro, lin ekvidi kaj voki supren? "Karulo, ĉu vi ne bonvolus por momento veni supren, mi devas iom paroli kun vi." Ĉu li ne jam sentis ian tremon, ĉu li ne jam nun sentis siajn trajtojn ŝanĝiĝintaj al pentula mieno, nur ĉar oni povus opinii, ke li estas tiu, kiun la kantistino kulpigis per sia lasta vorto?
Kaj poste li ree ekpensis, kiel malutila tia emocio estas por lia konstitucio; timeme li serĉis fenestrovitrojn, por nombrante trankviligi sin. Sed la domoj kaj stratoj dancadis ĉirkaŭ li, la sonorilturo ŝajnis sin moke klinanta antaŭ li; freneza teruro kaptis lin, li kuradis tra la stratoj, ĝis kiam li elĉerpite subfleksiĝis en sia loĝejo; kaj kiam li iom rekonsciiĝis, lia unua demando estis, ĉu ne policano demandis pri li.
Kiam proksimiĝe la vesperon la medicina konsilanto Lange venis al sia pacientino, li ŝin trovis multe pli bonfarta, ol li estis atendinta. Li sidiĝis al ŝia lito kaj interparolis kun ŝi pri tiu fatala okazaĵo. Ŝi estis apoginta sian brakon sur la kusenojn, en la gracia mano kuŝis ŝia bela kapo. Ŝia vizaĝo ankoraŭ estis tre pala, sed eĉ la konsumiteco de ŝiaj fortoj ŝajnis doni al ŝi siaspecan allogecon. Ŝia malhelaj okuloj neniom perdis de tiu ardo, tiu esprimopleneco, kiu jam pli antaŭe de sur la scenejo allogis la kuraciston, kvankam li estis kviete juĝanta viro kaj ne plu havis la aĝon, kiam fantazio helpas al la belo. Li devis konfesi al si, ke li malofte vidis kapon tiel belan, vizaĝon tiel ĉarman; ŝiaj trajtoj neniel estis regulaj, kaj tamen per siaj kuneco kaj harmonio kaŭzis ensorĉon, por kiu li longe ne sciis kialon. Sed al la psikologia sagaco de la medicina konsilanto tiu kialo ne restis kaŝita; ĝi estis tiu puro de l'animo, tiu nobleco de l'naturo, kio per surpriza brilo de beleco surverŝis tiujn virgulinajn trajtojn. "Ŝajnas, ke vi studas miajn trajtojn, doktoro", la kantistino ridetante diris, "vi sidadas tiel silente kaj meditante, streĉe rigardas min kaj ŝajne tute forgesas, pri kio mi demandis. Aŭ ĉu tio estas tro terura, por ĝin sciigi al mi? Ĉu mi ne povas aŭdi, kion la urbo diras pri mia akcidento?"
"Por kio vi volas aŭdi ĉiujn stultajn supozojn, kiujn elpensas kaj disvastigas neokupitaj homoj? Mi ĵus meditis pri tio, kiel pura via animo sin spegulas sur viaj trajtoj; vi havas pacon en vi, kiom vin zorgigas la juĝo de la aliaj homoj?"
"Vi evitas mian demandon", ŝi respondis, "vi volas elturniĝi, dirante al mi belajn aferojn. Kaj mi ne zorgu pri la juĝo de l'homoj? Kiu honesta junulino povas tiel ignori la societon, en kiu ŝi vivadas, ke estas al ŝi indiferente, kion oni parolas pri ŝi? Aŭ ĉu vi eble opinias, ke mi neniel konsideras tion, ĉar mi estas anino de klaso, pri kiu oni ne havas bonan opinion? Konfesu malkaŝe, vi opinias min tre facilanima."
"Ne, certe ne; mi ĉiam nur belaĵojn aŭdis pri vi, fraŭlino Bianetti, pri via trankvila, izolita vivado, kaj ke vi staras en la mondo kun firma teniĝo, kvankam vi estas tiel soleca kaj elmetita al multaj intrigoj. Sed kial vi volas ĝuste scii, kion diras la homoj? Kaj se mi kiel kuracisto tiajn novaĵojn ne konsiderus konvenaj?"
"Mi petas, doktoro, mi petas, ne turmentu min tiel longe", ŝi ekkriis, "vidu, mi legas en viaj rigardoj, ke oni ne bone parolas pri mi. Kial lasi min necerta, kio estas pli danĝera por la trankvilo ol la vero mem?"
Tiun lastan argumenton la medicina konsilanto trovis tre ĝusta; kaj ĉu dum lia foresto ne povis enpenetri iu babilema virino kaj raporti ankoraŭ pli malbonajn aferojn, ol li povis diri? "Vi konas la ĉi-tieajn homojn", li respondis, "B. ja estas sufiĉe granda, sed, bona Dio, ĉe novaĵo tiaspeca tuj montriĝas, kiel filistra oni estas. Estas vere, ke pri vi parolas la tuta urbo, tio ne povas mirigi vin; kaj ĉar oni ne scias ion certan, oni — nu, oni elpensas ĉiuspecajn strangajn fabelojn. Ekzemple oni diras, ke la vira maskulo, kiun oni vidis ĉe la maskobalo interparolanta kun vi, kaj kiu sendube estas la sama, kiu faris tiun krimon, estas — "
"Nu, finu do vian frazon", la kantistino kun tre streĉita atento petis, "daŭrigu!"
"Oni diras, ke ĝi estis antaŭa amanto, kiu vin amis en — en alia urbo kaj volis mortigi vin pro ĵaluzo."
"Pri mi tion! Ho, mi malfeliĉa!", ŝi afliktite ekkriis, kaj larmoj brilis en ŝiaj belaj okuloj; "kiel kruelaj estas la homoj kontraŭ tiel kompatinda, kompatinda knabino, kiu estas sen ŝirmo kaj helpo! Sed rakontu ĝis la fino, doktoro, mi petegas vin! Ankoraŭ mankas io, kion vi ne diris al mi. En kiu urbo, la homoj diras, ke mi — "
"Signora, mi estus aljuĝinta al vi pli da forto", Lange diris, maltrankvila pro la emocio de sia pacientino. "Vere, mi nun pentas, ke mi diris eĉ nur tiom; mi neniam estis farinta tion, se mi ne timus, ke aliaj, kies afero tio ne estas, antaŭiĝus al mi."
La kantistino rapide sekigis siajn larmojn. "Mi volas esti trankvila", ŝi melankolie ridetante diris, "trankvila mi estos kiel infano; mi volas esti gaja, kvazaŭ la homoj nun kondamnantaj min milvoĉe estus kriintaj al mi: brave. Sed rakontu plue, kara, bona doktoro!"
"Nu, la homoj babilas sensencaĵojn", li kolerete daŭrigis. "Ekzemple, kiam antaŭ nelonge vi aktoris en 'Otelo', onidire en unu el la loĝioj de l'unua etaĝo estis fremda grafo; tiu pretendas, ke li vin rekonis kaj antaŭ du jaroj en Parizo vidis en malbona domo. — Sed, mia Dio, vi fariĝas pli kaj pli pala — "
"Estas nenio, la brilo de la lampo nur iom malpli hele lumigis min; daŭrigu, daŭrigu!"
"Nu, tiu klaĉo komence restis nur en la unuaj rondoj, sed iom post iom ĝi penetris en la publikon, kaj ĉar aldoniĝas tiu okazaĵo, oni kombinas ambaŭ kaj lokas vian interrilaton kun via atencinto en tiun malbonfaman domon en Parizo."
Sur la esprimoplenaj trajtoj de la malsanulino dum tiuj paroloj la intensa palo estis ŝanĝiĝinta en flaman ruĝon. Ŝi estis levinta sin pli alten, kvazaŭ por preterlasi neniun vorton de tiu terura sciigo, ŝia okulo estis streĉe kaj brule fiksita al la buŝo de la kuracisto, ŝi apenaŭ spiris, ŝia koro ŝajne haltis.
"Nun ĉio estas finita", ŝi ekkriis kun dolora rigardo al la ĉielo, dum larmoj verŝiĝis el ŝiaj okuloj, "nun ĉio estas elfinita; se tion li aŭdis, estis tro por lia ĵaluzo. Kial hieraŭ mi ne mortis, ho! tiam mi havus mian bonan patron, kaj mia dolĉa patrino konsolus min pri la moko de tiuj kruelaj homoj!"
La kuracisto miregis pri tiuj enigmaj vortoj; li ĵus volis diri al ŝi konsolan, trankviligan vorton, kiam la pordo brue kaj abrupte malfermiĝis kaj juna granda viro sin ĵetis internen. Lia vizaĝo estis okulfrape bela, sed sovaĝa obstino malserenigis liajn trajtojn, liaj okuloj ruliĝis, liaj haroj nezorgite pendis ĉirkaŭ la frunto. Li havis en la pugno grandan kunrulitan notfolion, kiun li kvazaŭ aktorante svingis en la aero, antaŭ ol trovi spiron por paroli. Ekvidante lin, la kantistino laŭte ekkriis; la kuracisto komence opiniis, ke pro timo, sed ĝi estis pro ĝojo; ĉar ĉarma rideto transkuris trans ŝiajn lipojn, ŝia okulo tra larmoj brilis renkonten al li. "Carlo[10]!", ŝi ekkriis, "Carlo! Fine vi vizitas min!"
"Mizerulino!", la juna viro ekkriis, majeste en la direkto al ŝi etendante la brakon kun la longa rulpaketo de notoj. "Ĉesigu vian sirenan kantadon, mi venas — por juĝi vin!"
"Ho, Carlo!", la kantistino interrompis lin, kaj ŝiaj vortoj sonis melodie kaj dolĉe kiel la sonoj de fluto. "Kiel vi povas tiel paroli al via Giuseppa[11]!"
La juna viro volis respondi kun tragika patoso, sed la kuracisto, konsideranta tiun scenon tro ekscita por sia pacientino, intervenis. "Plej kara sinjoro Carlo", li diris, proponante al li flartabakon, "bonvolu pripensi, ke la fraŭlino estas en stato, en kiu tiaj scenoj tro afekcias ŝiajn malfortajn nervojn!"
La alia grandokule rigardis lin kaj turnis la rulpaketon kontraŭ lin: "Kiu vi estas, hometaĉo?" per basa, tondra voĉo li ekkriis. "Kiu vi estas, ke vi stariĝas inter mi kaj mia kolero?"
"Mi estas la medicina konsilanto Lange", tiu respondis kaj klakfermis la skatoleton, "kaj en miaj titoloj nenio troviĝas pri hometaĉo. Mi estas estro kaj mastro tiel longe, dum signora estas malsana, kaj mi diras al vi pace, for! aŭ modulu vian presto assai[12] al deca larghetto[13]."
"Ho, lasu lin, doktoro!", la malsanulino timeme ekkriis, "lasu lin, ne kolerigu lin! Li estas mia amiko, li ne faros malbonaĵon al mi, kion ajn la malicaj homoj ree diris al li pri mi."
"Ha! Vi eĉ kuraĝas moki! Sed sciu, fulmobato krevigis la pordojn de via sekreto kaj lumigis la nokton, en kiu mi iradis. Do tial vi volis, ke mi ne sciu, kio vi estis, de kie vi venis? Tial vi fermis mian buŝon per kisoj, kiam mi demandis pri via vivo? Mi stultulo! Ke mi lasis min ensorĉi de virina voĉo kaj ne pripensis, ke ĝi estas nur mensogo kaj delogo! Nur en la kantado de l'viro troviĝas forto kaj vero. Ciel[14]! Kiel mi povis lasi min senprudentigi de la voĉruladoj de publikulino!"
"Ho, Carlo", flustris la malsanulino, "se vi scius, kiel viaj vortoj vundas mian koron, kiel via terura suspekto penetras ankoraŭ pli profunden ol la ponardo de la mortigisto!"
"Ĉu ne, kolombeto", kun terura rido li ekkriis, "viaj amorosi[15] devus esti blindaj; tiam estus oportune, moktrompi ilin? La parizano supozeble ja estas bravulo, ke li fine tamen ankoraŭ trovis la senpekan kolombeton!"
"Sed nun efektive estas tro, sinjoro", la kuracisto ekkriis kaj kaptis la jakon de la furiozanto: "tuj, senprokraste eliru el la ĉambro, alie mi vokos la servistojn, por ke ili ekspedu vin."
"Mi jam foriras, hometaĉo, mi foriras", la alia ekkriis kaj repuŝis la medicinan konsilanton, ke li sufiĉe komforte sidiĝis en brakseĝo; "jes, mi foriras, Giuseppa, por neniam reveni. Adiaŭ, fartu bone aŭ prefere mortu, malfeliĉulino, kaŝu vian malgloron sub la tero. Sed transe kaŝu vian animon en loko, kie mi neniam renkontu vin; mi malbenus la ĉielan feliĉegon, se mi ĝin dividus kun vi, ĉar vi ĉi tie per tiel abomeninda trompo senigis min de mia amo, de mia vivo." Li tion kriis, ankoraŭ iom svingante la notojn, sed liaj sovaĝaj, ruliĝantaj okuloj fandiĝis en larmojn, kiam por la lasta fojo li rigardis la amitinon, kaj plorsingultante li elkuris el la ĉambro.
"Sekvu, haltigu lin", la kantistino ekkriis, "rekonduku lin, mia feliĉego de tio dependas!"
"Neniel, estimata", doktoro Lange respondis, leviĝante el sia brakseĝo; "la sceno ne devas esti daŭrigata. Mi volas recepti al vi ion kvietigan, de kio vi englutos ĉiuhore du supkulerojn."
La malfeliĉulino reenfalis en siajn kusenojn kaj ŝiaj fortoj estis elĉerpitaj, ŝi denove eksvenis.
La kuracisto vokis la servistinon kaj helpate de ŝi klopodis rekonsciigi la malsanulinon; sed li ne povis deteni sin, glutigante al ŝi la esencojn, dece riproĉi la servistinon. "Ĉu mi ne ordonis, ke oni enlasu neniun, tute neniun, kaj nun oni allasas tiun frenezulon, kiu preskaŭ duan fojon mortigis vian kompatindan fraŭlinon?"
"Mi certe ja neniun alian enlasis", la ĉambristino plorante diris, "sed lin mi vere ne povis malakcepti; ŝi min hodiaŭ ja sendis jam tri fojojn en lian domon, por petegi lin, ke li venu eĉ nur por momenteto; mi ja eĉ devis diri, ke ŝi mortas kaj antaŭe nur ankoraŭ unu fojon volas vidi lin!"
"Ĉu vere? kaj kiu do estas tiu — "
La malsanulino malfermis la okulojn. Ŝi rigardis jen la kuraciston, jen la servistinon, ŝiaj rigardoj serĉe vagis tra la ĉambro. "Li estas for, perdita por ĉiam", ŝi flustris. "Ho, kara doktoro, iru al Bolnau."
"Sed, mia Dio, kion vi do deziras de mia malfeliĉa komerca konsilanto, li jam sufiĉe ekscitiĝis pri via afero, tiel, ke li devas resti en la lito; kiel li povas helpi vin?"
"Ho, mi parole glitis", ŝi respondis, "al la fremda orkestrestro vi iru, li havas la nomon Boloni kaj loĝas en la hotelo de Portugalujo."
"Mi memoras, ke mi aŭdis pri li", la doktoro diris, "sed kion ĉe li mi faru?"
"Diru al li, ke mi volas ĉion diri al li, li nur ankoraŭ unu fojon venu, — sed ne, mi ne povas ĝin mem diri al li; doktoro, se vi — jes, mi konfidas al vi, mi volas al vi ĉion diri, kaj poste vi ĝin transdiros al la malfeliĉulo, ĉu ne?"
"Mi estas sub via dispono; kion mi povas fari, por trankviligi vin, mi plezure faros."