52031.fb2 La Kantistino - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 3

La Kantistino - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 3

"Nu, do venu morgaŭ matene, mi hodiaŭ ne plu povas multe paroli. Adiaŭ, sinjoro medicina konsilanto; sed ankoraŭ unu vorton; Babette, donu al sinjoro la doktoro lian tukon."

La servistino malŝlosis ŝrankon kaj prezentis al la kuracisto tukon el flava silko, disvastigantan en la ĉambro agrablan odoron.

"La tuko ne apartenas al mi", li diris, "vi eraras; mi uzas nur naztukojn el tolo."

"Ne eble", la servistino respondis, "hodiaŭ nokte mi ĝin trovis sur la planko; al domano ĝi ne apartenas, kaj iu alia krom vi ankoraŭ ne venis ĉi tien."

La kuracisto renkontis la rigardojn de la kantistino, atendeme fiksitajn al li. "Ĉu tiu tuko ne povus esti perdita de iu alia?", kun firma rigardo al ŝi li demandis.

"Montru ĝin", ŝi timeme respondis, "pri tio mi ankoraŭ ne pensis." Ŝi esploris la tukon kaj trovis en la angulo monogramon; ŝi paliĝis, ŝi ektremis.

"Ŝajnas, ke vi konas tiun tukon kaj la personon ĝin perdintan", Lange plue demandis. "Ĝi povus trovigi postsignon; ĉu vi permesas, ke mi ĝin kunprenu kaj utiligu?"

Giuseppa ŝajne batalis kontraŭ si mem; jen ŝi prezentis al li la tukon, jen ŝi timeme kaj konvulsie retenis ĝin. "Estu", ŝi fine diris; "eĉ se la terura homo venus ankoraŭ unu fojon kaj tiun fojon pli bone trafus mian vunditan koron, mi ĝin kuraĝas; jen, prenu, doktoro. Mi morgaŭ donos al vi klarigon al tiu tuko."

V.

Oni povas imagi, kiel eksklude tiuj okazaĵoj okupis la animon de medicina konsilanto Lange. Lia ampleksa klientaro nun same embarasis lin, kiel ĝi antaŭe lin ĝojigis; ĉar ĉu la multaj vizitoj al malsanuloj, kiujn li devis fari antaŭe, ne malhelpis lin, tre baldaŭ en la sekvinta mateno viziti la kantistinon kaj aŭdi la klarigojn kaj komentojn, kiujn atendante lia koro malpacience batis? Sed por io la vizitoj en tridek ĝis kvardek domoj utilis: li povis, kiel li kutimis diri, subaŭskulti, kion oni diras pri Bianetti; eble li ankaŭ povis tion aŭ tion ekscii pri ŝia stranga amanto, orkestestro Boloni.

Pri la kantistino oni levis la ŝultrojn. Oni des malpli favore juĝis pri ŝi, ju pli oni ĉagreniĝis, ke tiel longe nenio oficiala kaj certa pri ŝia afero penetras en la publikon. Ŝiaj enviantoj — kaj kiu distingiĝa kantistino, krom tio estante bela kaj dekokjara, ne havas sufiĉe da tiaj — ŝiaj enviantoj ĉion malenviis al ŝi kaj faris malicajn rimarkigojn; la moderuloj diris: tiel okazas pri tiaj homoj; al germanino tio ja ne estus fariĝinta. Ŝiaj amikoj kompatis ŝin kaj preskaŭ ankoraŭ pli timis pro ŝia reputacio, ol pro ŝia sano. La malfeliĉa knabino! Lange pensis kaj decidis des pli fervore servi al ŝi.

Pri la orkestrestro oni malmulte sciis, nek ion malbonan, nek ion bonan. Proksimume antaŭ tri kvaronjaroj li venis al B., en la hotelo de Portugalujo luis subtegmentan ĉambreton kaj vivadis tre izolite kaj modere. Li ŝajne perlaboris sian vivtenon per lecionoj pri kantado kaj pri muzikaj komponaĵoj. Cetere ĉiuj asertis, ke ili rimarkis en li iom da ekscentreco, da malhumilo; kiuj lin pli proksime koniĝis, trovis lin tre interesa, kaj jam kelka muzika amatoro onidire mendis tablolokon por la vespermanĝo en la hotelo de Portugalujo, nur por ĝui lian plezurigan interparolon pri muziko. Sed ankaŭ ilia juĝo akordiĝis en tio, ke li estas iom frenezeta, ĉar li malatentas, eĉ malŝatas virinan kantadon, dum li ravite parolas pri viraj voĉoj, precipe pri viraj ĥoroj; pri lia amrilato kun la kantistino Bianetti ŝajne neniu sciis.

La komercan konsilanton Bolnau li trovis ankoraŭ malsaneta kaj en la lito; li ŝajnis tre depremita kaj per nefirma, raŭka voĉo diris ĉiuspecajn sensencaĵojn pri aferoj, kiuj alitempe kuŝis tute ekster lia idearo. Troviĝis ĉirkaŭ li kolekto de famaj procesoj, en kiuj li diligente studadis; la edzino de l'komerca konsilanto asertis, ke dum la tuta nokto li legis en ili kaj terure plorpepis kaj lamentis. Lia legado koncernis precipe la senkulpe ekzekutitajn, kaj li diris al la medicina konsilanto, ke verdire por filantropo la penso pri la malrapidemo de la germana juĝistaro estas granda konsolo; ĉar oni povas atendi, ke la senkulpeco tamen pli facile malkovriĝas, se proceso daŭras dekkelke da jaroj, ol se oni hodiaŭ estas kaptata kaj morgaŭ pendigata.

La kantistino Bianetti, por kiu al la kuracisto fine restis horeto, estis malserena kaj depremita, kvazaŭ surtere ne plu estus espero por ŝi. Ŝia okulo estis malgaja, la vundo estis multe pli bonstata, ol li atendis; sed en la sama grado, en kiu kreskis ŝia korpa bonfarto, ŝajne malaperis la trankvilo kaj sano de ŝia animo. "Mi longe meditis pri tio", ŝi diris, "kaj trovis, ke vi, kara doktoro, vere plej strange estas implikata en mian sorton. Mi antaŭe ne konis vin. Mi konfesas, ke mi apenaŭ sciis, ke en B. ekzistas iu medicina konsilanto Lange. Kaj nun, kiam mi subite fariĝis tiel malfeliĉa, Dio sendas al mi tiel kunsenteman, patran amikon."

"Fraŭlino Bianetti", Lange respondis, "kuracisto ĉe multaj litoj devas fari pli, ol nur palpi la pulson de l'maldekstra mano, bandaĝi vundojn kaj recepti miksturojn. Kredu al mi, kiam oni tiel sola sidas ĉe malsanulo, kiam oni aŭdas la internan pulson de l'animo maltrankvile batanta, kiam oni dezirus bandaĝi vundojn vidatajn de neniu, tiam en miriga maniero el la kuracisto fariĝas amiko, kaj la mistera interligiteco inter korpo kaj animo ŝajne ankaŭ en tiu rilato okulfrape efikas."

"Tiel estas", Giuseppa diris, konfideme kaptante lian manon; "tiel estas, kaj ankaŭ mia animo trovis kuraciston. Vi eble devos fari por mi multe. Povus esti, ke eĉ antaŭ la juĝistoj vi devos agi en mia nomo. Se vi volas fari tiun grandan oferon al kompatinda knabino, kiu ne havas alian protekton, mi volas malkaŝi al vi mian situacion."

"Mi volas fari ĝin", la afabla maljunulo diris, premante ŝian manon.

"Sed pripensu tion bone; la mondo atakis mian reputacion, ĝi min kulpigas, ĝi juĝas, ĝi kondamnas min. Se nun la homoj ankaŭ al vi moke montras per la fingroj, ke vi zorgis pri la malbonfama kantistino, la sentaŭga italino, ho! pri mi, ĉu vi povos elporti tion?"

"Mi volas!" la kuracisto serioze kaj abrupte ekkriis, "Rakontu!"

VI.

"Mia patro", la kantistino rakontis, "estis Antonio[16] Bianetti, fama violonisto, kiu el pasintaj jaroj ne povas esti nekonata al vi, ĉar lia famo per la koncertoj, kiujn li faris ĉe kortegoj kaj en grandaj urboj, ĉie disvastiĝis. Mi povas lin prezenti al mi ankoraŭ nur el mia plej frua juneco, violonantan al mi la gamon, kiun jam trijara mi tre ĝuste kante ripetis. Mia patrino siatempe estis bonega kantistino kaj kutimis en la koncertoj de la patro prezenti kelke da arioj kaj kanzonetoj. Mi estis kvarjara, kiam mia patro mortis dum vojaĝo kaj nin postlasis malriĉajn. Mia patrino devis decidiĝi, per kantado perlabori nian vivtenon. Post unu jaro ŝi edziniĝis kun muzikisto, en la komenco onidire tre flatinta ŝin; sed poste montriĝis, ke li edziĝis kun ŝi nur, por uzi ŝian voĉon. Li fariĝis muzika direktoro en malgranda urbo en Alsaco, kaj tiam des pli komenciĝis nia suferado.

Mia patrino naskis ankoraŭ tri infanojn kaj tiom perdis sian voĉon, ke ŝi preskaŭ ne plu povis kanti eĉ unu sonon. Per tio la plej granda monfonto de mia duonpatro estis elĉerpiĝinta, ĉar liaj koncertoj nur per mia patrino estis brilaj kaj multe vizitataj. Li de nun terure ĉikanis ŝin; al mi li nenion plu volis doni por manĝi, ĝis kiam li fine elpensis rimedon por utiligi min. Dum tutaj tagoj li turmentis min kaj violonante lernigis al mi plej malfacilajn pecojn de Mozart, Gluck, Rossini kaj Spontini, kiujn ĉiam dimanĉe vespere mi trakantis kun multe da aplaŭdo; la kompatinda Schepper[17] — tiel oni kripligis mian nomon Giuseppa — fariĝis unu el tiuj malfeliĉaj mirinfanoj, al kiuj la naturo donis belan talenton por ilia plej granda malfeliĉo; la kruela homo ĉiutage min kantigis, li vipis min, li dum tutaj tagoj nenion donis al mi por manĝi, se mi ne ĝuste ekkantis; sed la patrino ne plu longe povis elteni la vidon de miaj turmentoj; ŝajnis, ke ŝia vivo forfluas en ŝiaj silentaj larmoj; ian printempan matenon ni trovis ŝin mortintan. Por kio mi rakontu al vi pri la jaroj de mia nun komenciĝinta suferegado? Mi estis dekunujara, mi devis mastrumi, eduki la junajn gefratojn kaj krome lerni la kantadon por la koncertoj! Ho, estis infera torturo!

En tiu tempo ofte iu sinjoro venis al ni, ĉiam kunportante al la patro sakon plenan de kvinfrankaj moneroj. Mi sen hororo ne povas pensi pri li. Ĝi estis granda, malgrasa viro de meza aĝo; li havis malgrandajn, palpebrumantajn grizajn okulojn, kiuj per sia malagrabla, pika esprimo diferencigis lin de ĉiuj homoj, kiujn mi iam vidis. Min precipe li ŝajne korfavoris. Kiam li venis, li laŭdis mian grandon, mian konvenan konduton, mian vizaĝon, mian kantadon. Li min sidigis sur siaj genuoj, kvankam nevola hororo forpuŝis min de li; li kisis min malgraŭ mia kriado, li kontente diris: 'Ankoraŭ du, tri jaroj, tiam vi estos taŭga, Schepperl!' Kaj li kaj mia duonpatro ĉe tiu antaŭdiro eksplodis per sovaĝa rido. En mia dekkvina naskotago mia duonpatro al mi diris: 'Aŭdu, Schepperl, vi nenion posedas, vi nenio estas, mi nenion donas al vi, mi nenion postulas de vi, por mi ankaŭ plene sufiĉas miaj tri ceteraj infanaĉoj; Christel[18] (mia fratino) nun anstataŭ vi fariĝos la mirinfano. Kion vi posedas, vian kantadon — multe ĝi ne estas — vi ricevis de mi, per tio vi perlaboros vian vivtenon. Cetere la onklo en Parizo pro kompato volas akcepti vin en sian domon.' — 'La onklo en Parizo?', mi miregante ekkriis, ĉar ĝis nun mi ne sciis pri la ekzisto de tia onklo. Jes, la onklo en Parizo, li respondis, li povas alveni jam hodiaŭ aŭ morgaŭ.

Vi povas imagi, kiom mi ĝojis! Pasis tri jaroj, sed ankoraŭ hodiaŭ la memoro pri tiuj horoj en mi estas tiel viva, kvazaŭ estis hieraŭ. La feliĉo, forlasi la domon de mia patro, la feliĉo, havi onklon, kiu min kompatas, la feliĉo, veni al Parizo, kie mi imagis la centron de eleganteco kaj de feliĉego, — mi estis ebria de tiom da feliĉo; ĉiufoje, kiam pasis veturilo, mi rigardis eksteren, ĉu ne venas la onklo, por kunpreni min en sian regnon. Fine iun vesperon veturilo haltis antaŭ nia domo; mi flugkuris malsupren, mi disetendis miajn brakojn renkonten al mia savonto — kruela senreviĝo! Estis la viro kun la kvinfrankaj moneroj.

Mi estis preskaŭ senkonscia en tiuj momentoj, sed tamen mi neniam forgesos la diablan ĝojon fulme brilantan el liaj grizaj okuloj, kiam li vidis min alten kreskinta; ankoraŭ nun mi aŭdis lian grakan voĉon: 'Nun vi estas ĝusta, kolombeto, nun mi volas enkonduki vin en la grandan mondon.' Li kaptis min per la unu mano, per la alia li ĵetis monsakon sur la tablon; la sako malfermiĝis, brila amaso da arĝentaj kaj oraj moneroj ruliĝis teren; miaj tri pli junaj gefratoj kaj la patro ĝojkriis, sur la planko ŝoviĝis tien kaj tien kaj kolektis la monerojn, — ĝi estis — mia aĉetprezo!

Jam la sekvintan tagon ni vojaĝis al Parizo. La malgrasa viro (mi ne kapablis, lin nomi onklo) konstante faris al mi predikon pri tio, kiel belan rolon mi ludos en liaj salonoj. Mi ne povis ĝoji: angoro, neklarigebla korpremo anstataŭis mian ĝojon, mian feliĉon. Antaŭ granda, lumigita domo la veturilo haltis: mi estis en Parizo. Dek ĝis dekdu belaj, ĉarmegaj knabinoj malsupren saltetis sur la larĝaj ŝtuparoj renkonten al ni. Ili karese ĉirkaŭprenis kaj kisis min kaj nomis min fratino Giuseppa; mi demandis la malgrasulon: 'Ĉu tio estas viaj filinoj, sinjoro?' — 'Oui, ce sont des filles![19]', li ridante ekkriis, kaj la knabinoj kaj la multnombra servistaro aliĝis per maldelikata, eksploda rido!

Elegantaj vestoj, luksaj ĉambroj distris min. La sekvintan tagon mi estis belege vestata, oni kondukis min en la salonon. La dekdu knabinoj, plej elegante vestitaj, sidis ĉe ludotabloj, sur kanapoj, ĉe la piano. Ili tre vive interparolis kun junaj kaj malpli junaj sinjoroj. Kiam mi eniris, ĉiuj forlasis sian lokon, iris renkonten al mi kaj min rigardis. La mastro min kondukis al la piano, mi devis kanti; mi ricevis ĝeneralan aprobon. Oni partoprenigis min en la interparolado, miaj malkleraj, duone italaj esprimoj estis konsiderataj naiveco; oni admiris min, mi ankoraŭ hodiaŭ ruĝiĝas, pensante, per kiaj vortoj oni tion diris al mi. Tiel kelke da tagoj pasis en ĝojo kaj plezuro. Mi vivis ne embarasate, mi estus povinta vivi kontente, se mi ne sentus min plej nekomforte, preskaŭ angoreta en tiu domo, en tiu societo; naive senruza mi opiniis, ke tia do estas la granda mondo kaj oni devas akomodiĝi al ĝiaj moroj. Sed unu afero frapis min: iun vesperon okaze preterirante la ŝtuparon mi vidis, ke la sinjoroj vizitantaj nin, donis monon al la pordisto, ricevis por ĝi bluajn aŭ ruĝajn kartojn kaj ree transdonis tiajn al servisto antaŭ la salono. Juna dando, preterpasanta min, kun karesemaj rigardoj montris al mi unu el tiuj ruĝaj kartoj; mi ankoraŭ hodiaŭ ne scias, kial mi ruĝiĝis pro tio. Sed aŭskultu plue, kio baldaŭ okazis.

Vidu, kara doktoro, jen mi havas malgrandan, sensignife aspektantan paperon. Al ĝi mi ŝuldas mian savon. Iumatene mi ĝin trovis sub la bulkoj de mia matenmanĝo. Mi ne scias, de kiu favora mano ĝi devenis, sed la ĉielo rekompencu la koron, kiu min kompatis. Jen ĝia enhavo:

'Fraŭlino!

La domo, en kiu vi loĝas, estas malĉastejo; la sinjorinoj, kiujn vi vidas ĉirkaŭ vi, estas publikulinoj; ĉu nia konfido al Giuseppa do ne estis prava? Ĉu mallongan fibrilon de feliĉo ŝi volas aĉeti per longa pento?'

Ĝi estis terura lumo, ĝi minacis plene blindigi min, ĉar preskaŭ tro subite ĝi disŝiris mian senruzan infanan penson kaj la iluzion pri senzorga, feliĉa situacio. Kion fari? En mia vivo mi ankoraŭ ne lernis fari decidojn. La viro, al kiu apartenis tiu domo, ŝajnis al mi terura sorĉisto, povanta legi ĉiun mian penson kaj nepre jam nun pri tio informita, kion mi sciiĝis. Kaj tamen mi preferis morti, ol ankoraŭ unu minuton resti tie. — Mi estis aŭdinta knabinon rekte kontraŭe de mia loĝejo paroli itale; mi ne konis ŝin, — sed ĉu mi do konis iun alian en tiu giganta urbo? Tiuj patrolandaj sonoj naskis en mi konfidon, mi volis ŝin petegi surgenue, savi min.

Estis la sepa matene: restinte fidela al mia kampara moro, mi ĉiam frue leviĝis kaj kutimis tuj poste matenmanĝi, kaj tio savis min. En tiu tempo ĉiuj ankoraŭ dormis, eĉ granda parto de la servistaro. Nur la pordisto estis timinda. Sed ĉu li povus pensi, ke iu forkuros el tiu templo de l'belego? Mi riskis la aferon; mi kovris min per mia nigra, malpompa manteleto; miaj genuoj ŝanceliĝis, kiam mi preteriris la loĝion de l'pordisto; li ne rimarkis min; tri paŝoj, kaj mi estis libera.

Dekstre trans la strato loĝis la itala knabino. Mi salte transpasis la larĝan straton; mi frapis al la pordo, servisto malfermis. Mi demandis pri la itale parolanta signora kun la nigra bukla kapo. La servisto ridis kaj diris, ke mi supozeble celas la malgrandan ekscelencon Seraphina: 'tiun saman, tiun saman', mi respondis, 'tuj konduku min al ŝi'. Li komence ŝajnis heziti, ĉar ankoraŭ estis frua tago, sed miaj petoj lin decidigis. Li kondukis min en la duan etaĝon, diris al mi, ke mi atendu kaj poste vokis ĉambristinon, por anonci min al ŝia ekscelenco. Mi pensis, ke la bela itala knabino estas de mia klaso; mi hontis malkaŝi mian situacion al iu pli altranga, sed oni ne lasis al mi tempon, por pripensi; la ĉambristino aperis, por konduki min al la lito de sia mastrino. Jes, estis ŝi, estis la bela, juna sinjorino, kiun mi aŭdis parolanta itale. Mi ĵetis min teren antaŭ ŝi kaj petegis ŝin pri ŝia protekto; mi devis rakonti al ŝi mian tutan historion. Ŝajne kortuŝita, ŝi promesis savi min. Ŝi venigis la serviston, kiu suprenkondukis min, kaj ordonis al li nepran diskretecon; poste ŝi destinis por mi malgrandan ĉambron, kies fenestroj rigardis al la korto, donis al mi ion por labori kaj manĝi, kaj tiel mi vivis kelke da tagoj en ĝojo pri mia savo, en timo pri mia estonteco.

La domo, en kiu mi estis akceptita, apartenis al la sendito de malgranda germana kortego. Ŝia ekscelenca moŝto estis lia nevino, naskita italino, kiu estis edukata ĉe li en Parizo. Ŝi estis korbona, aminda estaĵo, kies bonfarojn mi neniam forgesos. Ĉiutage ŝi venis al mi kaj min konsolis; ŝi diris al mi, ke la ŝtatsendito per siaj servistoj informiĝis en la domo de la malica viro. Ke oni estas tre konsternita, sed klopodas kaŝi tion. La servistoj transe sekretas, ke fraŭlino sin ĵetis el fenestro de la dua etaĝo en la kanalon de la Seine. Stranga dispono de la providenco! Mia ĉambro estis angula ĉambro kaj per la unu flanko rigardis al la strato, la alia abrupte malsupreniris en kanalon. Mi memoras, ke en tiu mateno mi malfermis fenestron de la kanala flanko; verŝajne ĝi restis malfermita, kaj tiel kredeble oni klarigis al si mian malaperon. Signora Seraphina en tiu tempo estis revenonta Italujon, ŝi bonvolis min kunpreni. Eĉ ankoraŭ pli ŝi utilis al mi; ŝi instigis siajn gepatrojn en Piacenza, ke ili akceptu min en sian domon kvazaŭ sian infanon; ŝi kulturigis mian talenton, al ŝi mi dankas la liberecon, la vivon, la arton, ho! eble pli, ol mi scias. En Piacenza mi koniĝis kun orkestrestro Boloni, kiu cetere ne estas italo; li ŝajnis min ami, sed li tion ne diris al mi. Baldaŭ poste mi akceptis la vokon al ĉi-tiea teatro. Oni min ĉi tie ŝatis, oni ankaŭ alie bonevolis al mi, mia konduto kaj mia reputacio estis neriproĉeblaj; ho, en tiu longa tempo mi neniam vidis ĉe mi viron, — krom — tiun belan korligon mi povas sen ruĝiĝo konfesi al vi, — krom Boloni, kiu baldaŭ post mi vojaĝis ĉi tien. Vi nun aŭdis mian vivon, diru al mi, ĉu mi faris ion, por meriti tiel maldolĉan punon? Ĉu mi tiel terure kulpiĝis?"

VII.

Kiam la kantistino estis fininta, la medicina konsilanto vive kaptis ŝian manon. "Mi gratulas al mi", li diris, "ke mi povas aliĝi al la malmultaj bonuloj, kiujn vi trovis sur via vivovojo. Kvankam miaj fortoj estas tro malgrandaj, por povi fari por vi, kion faris la bravega malgranda ekscelenco, tamen mi volas klopodi helpi en la malkonfuzado de via kompatiga sorto; mi volas klopodi, por repacigi la flamiĝulon, vian amikon. Sed diru al mi nur, kiu do estas la hejmlando de sinjoro Boloni?" "Jen vi demandas tro", estis ŝia nerekta respondo. "Mi scias sole, ke li laŭ naskiĝo estas germano kaj, se mi ne eraras, pro familiaj cirkonstancoj antaŭ kelke da jaroj forlasis sian patrujon. Li restadis en Anglolando kaj Italujo kaj antaŭ proksimume tri kvaronjaroj venis ĉi tien."

"Jen kiel, bone; sed kial vi ne jam pli frue al li mem diris, kion vi rakontas al mi?"

Giuseppa ĉe tiu demando ruĝiĝis; ŝi mallevis la okulojn kaj respondis: "Vi estas mia kuracisto, mia patra amiko; estas al mi, kiam mi parolas kun vi, kvazaŭ mi parolus kiel infano al mia patro. — Sed ĉu mi do povis rakonti al la juna viro pri tio? Krome mi ja konas lian teruran ĵaluzon, lian facile eksciteblan suspektemon; mi neniam povis min devigi, diri al li, el kiaj kaptiloj mi forsavis min."

"Mi respektas, mi admiras vian senton; vi estas bona infanino; kredu al mi, tio karesas la koron de maljuna viro, renkonti tiel decajn sentojn el la pasinta tempo; ĉar hodiaŭ oni konsideras bontono, flankelasi tiaĵojn. Sed vi ankoraŭ ne rakontis al mi ĉion; la vespero ĉe la maskobalo, tiu terura nokto?"

"Estas vere, mi devas rakonti al vi ankoraŭ plue. Ĉiufoje, kiam mi meditis pri mia savo, mi laŭdis la providencon, ke oni kredis en tiu domo, ke mi memmortigis min; ĉar estis por mi nur tro certe, ke tiu terura venus, por repreni sian viktimon aŭ pereigi ĝin, se li eĉ nur iomete suspektus min vivanta; ĉar sufiĉe multe da kvinfrankaj moneroj li kredeble pagis por mi. Tial mi ne akceptis diversajn ŝatindajn proponojn por teatroj tiel longe, kiel mi estis en Piacenza, timante publike aktori. Sed kiam mi tie estis proksimume unu jaron kaj duonan, iumatene Seraphina alportis al mi parizan gazeton, en kiu estis anoncita la morto de la chevalier de Planto[20]."

"Chevalier de Planto?" la kuracisto interrompis ŝin; "ĉu tio estis la nomo de la viro forkondukinta vin el la domo de via duonpatro?"

"Tio estis lia nomo. Mi multe ĝojis, mia lasta timo estis malaperinta, kaj jam nenio min malhelpis, ne plu ĝeni miajn bonfarantojn. Jam kelke da semajnoj poste mi venis al B. Mi antaŭhieraŭ iris al la maskobalo, kaj mi ja volas konfesi al vi, ke mi estis tre gajhumora. Boloni ne devis scii, en kiu kostumo mi aperos; mi volis inciteti kaj poste surprizi lin. Subite, dum mi sola trairis la salonon, voĉo flustris en mian orelon: 'Schepperl, kiel fartas via onklo?' Mi estis konsternegita; tiun nomon mi ne plu aŭdis, de kiam mi forsavis min el la manoj de tiu terura. Mia onklo! Mi ja ne havis onklon, kaj nur unu vivis, kiu antaŭ la publiko sin konsiderigis mia onklo, la chevalier de Planto. Mi apenaŭ havis sufiĉe da spiritĉeesto, por respondi: 'Vi eraras, maskulo!' Mi volis forrapidi, kaŝi min en la svarmanta amaso, sed la maskulo enbrakigis sin kun mi kaj min retenis: 'Schepperl!' la nekonato diris, 'mi konsilas al vi, kviete iradi apud mi; alie mi rakontos al la homoj, en kia societo vi pli antaŭe restadis.' Mi estis plene senespera, fariĝis mallumo en mia animo, nur unu penso estis forta en mi: la timo pri malhonoro. Kion mi kompatinda, senhelpa knabino povis fari, se tiu homo, kiu ajn li estis, pri mi sciigos tiajn aferojn? La mondo kredus al li, kaj Carlo! ho, Carlo ne la lasta min kondamnus. Mi senvole sekvis al la viro ĉe mia flanko. Li flustris al mi plej terurajn aferojn: mian onklon, kiel estis nomata de li la chevalier, mi malfeliĉigis, pereigis mian patron, mian familion. Mi ne plu povis elteni tion, mi elŝiris min kaj vokis, ke alvenu mia fiakro. Sed kiam mi rigardis ĉirkaŭen sur la ŝtuparo, la terura figuro estis sekvinta min. 'Mi veturos kun vi hejmen, Schepperl', kun terura rido li diris; 'mi ankoraŭ devas paroli kun vi kelke da vortoj.' Mi ĉesis vidi kaj aŭdi, mi sentis, ke mi senkonsciiĝas; mi revekiĝis ne pli frue ol en la fiakro, la maskulo sidis apud mi. Mi eksteriĝis el la veturilo, li sekvis; li tuj reekparolis; angorante, ke mi estos perfidata, mi diris al Babette, ke ŝi eliru.

'Kion vi volas ĉi tie, mizerulo?' mi ekkriis furioza, ke mi vidas min tiel ofendita. 'Kion malbonan vi povus diri pri mi? Sen mia volo mi venis en tiun domon; mi ĝin forlasis, kiam mi vidis, kio atendas min.'

'Schepperl, lasu la ceremoniojn; ekzistas nur du vojoj vin savontaj. Aŭ vi tuj pagos dekmil frankojn, ĉu per juveloj, ĉu per oro, aŭ vi sekvos min al Parizo; alie morgaŭ la tuta urbo scios pli multe pri vi ol vi dezirus.' Mi estis ekster mi. 'Kiu rajtigas vin, de mi postuli ion tian?' mi ekkriis. 'Nu bone, diru al la urbo, kion vi volas; sed tuj forlasu ĉi tiun domon! Mi alvokos la najbarojn!'

Mi iris kelke da paŝoj al la fenestro, li postkuris min kaj kaptis mian brakon. 'Kiu min rajtigas?' li diris, 'via patro, kolombeto, via patro'. Diabla rido sonis el lia buŝo, la brilo de la kandelo lumigis paron da grizaj, pikaj okuloj, nur tro konataj de mi. En la sama momento estis klare al mi, kiu antaŭ mi staras; mi nun sciis, ke lia morto nur estis trompo elpensita por ia celo; la malespero havigis al mi supernaturan forton, mi kontraŭbaraktante liberigis min, mi volis forŝiri lian maskon. 'Mi konas vin, chevalier de Planto', mi ekkriis, 'sed oni zorgos, ke vi devu doni al la tribunaloj kontentigon pri mi.' — 'Tiel niaj aferoj ankoraŭ ne statas, kolombeto', li diris, kaj en la sama momento mi sentis lian ponardon en mia brusto; mi opiniis, ke mi mortas —."

La kuracisto frostotremis; estis luma tago, kaj tamen li hororis, kiel se oni en mallumo parolas pri fantomoj. Li opiniis, ke li vidas post la kurtenoj de la lito brilantaj la grizajn pikajn okulojn de tiu monstro. "Vi do opinias", li diris post kelke da tempo, "ke la chevalier ankoraŭ vivas, ke ĝi estas la sama, kiu volis mortigi vin?"

"Lia voĉo, liaj okuloj min konvinkis; la tuko, kiun mi hieraŭ al vi donis, tion igis plene certa por mi. Ĝi estas markita per la komencliteroj de lia nomo."

"Kaj ĉu vi donas al mi plenpovon, agi por vi? Ĉu vi permesas al mi, ĉion de vi diritan sciigi eĉ antaŭ la juĝisto?"

"Ĉion, mi ne povas elekti! Sed, ĉu ne, doktoro, vi iros al Boloni kaj al li diros, kion mi diris al vi? Li ĝin kredos al vi, Seraphina ja estis ankaŭ de li konata."

"Kaj ĉu mi ne ankaŭ povas ekscii", la medicina konsilanto daŭrigis, "la nomon de la ŝtatsendito, en kies domo vi kaŝis vin?"

"Kial ne? Li estis iu barono Martinow."

"Ĉu vere?", ĝoje emociite Lange ekkriis. "Barono Martinow? Ĉu li ne estas…a ŝtatoficisto?"

"Jes, ĉu vi konas lin? Li estis sendito de la…a kortego en Parizo kaj poste en Peterburgo."