52031.fb2
Larmoj brilis en la okuloj de la kantistino kaj piaj sentoj ŝajne emociis ŝian koron. "Do viro", ŝi diris, "kiu laŭ mia opinio forestis multajn centojn da mejloj, devis veni ĉi tien, por konfirmi la verecon de mia rakonto! Iru al li; ho, ke ankaŭ Carlo povu aŭskulti, kiam li certigos al vi, ke mi diris la veron."
"Li povos, li akompanos min, mi zorgos pri tio Adiaŭ, bona infanino; estu tute trankvila, vi devas ankoraŭ prosperi surtere, kaj tre orde glutu la miksturon, ĉiuhore du plenkulerojn!" Tiel la kuracisto parolis kaj foriris. La kantistino dankis al li per siaj afablaj rigardoj. Ŝi estis pli trankvila kaj serena; ŝajnis, ke kun sia sekreto ŝi forrulis grandan ŝarĝon. Ŝi havis pli da fido por la estonteco, ĉar favora sorto ŝajne ekkompatis la malfeliĉan knabinon.
Barono Martinow, al kiu fari grandan servon Lange pli antaŭe foje havis okazon, afable akceptis lin kaj donis al li plej sufiĉajn informojn pri la kantistino Bianetti. Li ne nur preskaŭ laŭvorte konfirmis ŝian rakonton, li ankaŭ eksplodis per plej vivaj laŭdoj pri ŝia karaktero; li eĉ promesis, ĉie, kien li venos en la urbo, paroli favore por ŝi kaj malkonfirmi la famojn pri ŝi cirkulantajn. Li efektive plenumis sian promeson; ĉar precipe al lia influo kaj al la nobla maniero, en kiu li prenis la partion de la italino, ŝiaj amikoj aljuĝis, ke la publika opinio pri ŝi en malmultaj tagoj, kvazaŭ sorĉe, aliiĝis. La medicina konsilanto Lange siaparte en tiu tago, veninte de la sendito, supreniris el la beletaĝo de la hotelo de Portugalujo ankoraŭ kelke da ŝtuparoj ĝis la mansardoj; oni diris, ke en n-ro 54 loĝas la orkestrestro. Li haltis antaŭ la pordo, por spiri; ĉar la krutaj ŝtuparoj afekciis lin. Strangaj sonoj el tiu pordo flugis al lia orelo. Ŝajne en ĝi estis homo grave malsana, ĉar li aŭdis profundajn ĝemadon kaj plendspiradon, ŝajne leviĝantajn el kava brusto. Poste teruraj francaj kaj italaj blasfemoj enmiksiĝis, kiel se malpacienco volas malŝarĝi de la mizero la koron, kaj raŭka rido de malespero denove formis la transiron al tiuj profundaj ĝemoj. La medicina konsilanto frostektremis. "Jam hieraŭ mi ja rimarkis iom da frenezo en tiu maestro[21]", li pensis, "ĉu li eble plene freneziĝis, aŭ ĉu li malsaniĝis pro doloro?" Li jam fleksis la fingron por frapi, kiam lia rigardo ankoraŭ unufoje trafis la numeron de l'pordo; ĝi estis 53. Kiel do li povis tiom erari; preskaŭ li estus enirinta al homo tute fremda. Malkontenta pri si mem li pluen iris unu pordon; tie estis 54; tie do efektive sonis tute alie. Malalta, bela voĉo de viro kantis arion, akompanate de piano; la medicina konsilanto eniris; estis tiu juna viro, kiun li vidis ĉe la kantistino.
En la ĉambro disĵetite kuŝis notfolioj, gitaroj, violonoj, kordoj kaj multo, kion krome muzikisto bezonas, kaj meze inter tiuj kvazaŭruinoj staris la orkestrestro en vasta nigra negliĝo, kun ruĝa ĉapo sur la kapo kaj rulpaketo de notoj en la mano; la kuracisto poste konfesis, ke vidante tion li ekpensis pri Marius sur la ruinoj de Kartago.
La juna viro ŝajne de hieraŭ lin memoris kaj preskaŭ malserene akceptis lin; tamen li estis tiel ĝentila, ke per unu ekpuŝo li de seĝo teren ĵetis kolonon da notfolioj, por proponi al sia vizitanto sidlokon; li mem per longaj paŝoj marŝadis tra la ĉambro, kaj lia flirtanta negliĝo lerte forprenis la polvon de la tabloj kaj libroj.
Li ne lasis ekparoli la medicinan konsilanton, li superkriis lin. "Vi venas de ŝi?", li ekkriis. "Ĉu viaj grizaj haroj ne hontas, ke vi fariĝas la peristaĉo de tia senhontulino? Mi nenion plu volas aŭdi; mi entombigis mian feliĉon, vi vidas min funebranta mian feliĉegon; mi surhavas mian nigran negliĝon kaj tio sola, se vi estas iomete sperta pri psikologio, devus esti por vi signo, ke, koncerne min, mi konsideras tiun personon mortinta. Ho, Giuseppa, Giuseppa!"
"Sed, kara sinjoro orkestrestro", la kuracisto interrompis lin, "bridu vian senton, antaŭ ol — "
"Senton? Kion vi scias pri sento? Aŭskultu, se vi parolas pri sento; mi volas provi, ĉu vi havas sonosenton, maljunulo! Vidu, tio estas la virino", li daŭrigis, abrupte malfermante la fortepianon kaj ludante tion kaj tion, kio cetere al la kuracisto, ne tre sperta pri muziko, ŝajnis kiel alia muziko, "ĉu vi aŭdas tion molan, dolĉe sopiran, karese alpremiĝan? Sed ĉu vi ne rimarkas en tiuj pasaĵoj la nefidindan, malfundan, senkarakteran estecon de tiuj kreitaĵoj? Sed aŭdu plue", li diris kun laŭtigita voĉo kaj kun brila okulo, reenskuante la manikojn de la funebra negliĝo, "kie viroj agas, estas forto kaj vero; tie nenio nepura povas prosperi, ĝi estas sanktaj diaj sonoj!" Li kun granda forto batis sur la klavojn, sed al la kuracisto ree ŝajnis, ke tio estas nur tute ordinara muziko.
"Jen vi havas strangan karakterizon pri la homoj", li diris; "ĉar ni jam alvenis ĉe tio, ĉu mi povas peti vin, estimata, ke vi iom piane prezentu al mi medicinan konsilanton?"
La muzikisto malŝate rigardis lin. "Kiel vi do povas difekti la harmonion per malbona, akrepepa cis, hometaĉo, kiam miaj klavoj sonigas la belegan, radiantan akordumon!"
La respondo de la doktoro estis interrompata per frapado ĉe la pordo; malgranda, kreskokripla figuro eniris, riverencis kaj diris: "La malsana sinjoro en n-ro 53 plej ĝentile petigas sinjoron la orkestrestron, ne tiom terure brui kaj tumulti, tial, ke lia korpa aranĝo estas tre malforta kaj lia morto proksima."
"Mi petas, sciigi al la sinjoro mian plej humilan respekton", la juna viro respondis, "kaj ke koncerne min li povas forvojaĝi el la mondo, kiam li deziras. Sufiĉe ja en ĉiu nokto min teruras liaj lamentado kaj ĝemado kaj la plej teruranta por mi estas liaj malpiaj blasfemoj kaj lia freneza ridado. Ĉu eble la franco opinias, ke li estas sola en la hotelo de Portugalujo? Se li ĝenas min, mi ĝenas lin repage!"
"Sed, pardonu, via sinjora moŝto", la kreskokripla homo diris, "li ne plu longe vivos, ĉu vi ne bonvolus dum liaj lastaj momentoj — "
"Ĉu li estas tiom malsana, la sinjoro?", kompateme la medicina konsilanto diris. "Kio estas lia malsano? Kiu lin kuracas? Kiu li estas?"
"Kiu li estas, mi precize ne scias; mi estas la dungolakeo; mi pensas, ke li nomas sin Lorier kaj estas el Franclando; antaŭhieraŭ li ankoraŭ bone fartis, sed estis iom melankolia, ĉar li tute ne eliris, ankaŭ ne deziris rigardi la rimarkindaĵojn de tiu ĉi urbo; sed en la alia mateno mi lin trovis en la lito grave malsanan; ŝajnas, ke en la nokto lin trafis apopleksio. Sed li por nenio en la mondo volas kuraciston. Li terure blasfemis, kiam mi demandis, ĉu mi alkonduku iun. Li mem flegas kaj bandaĝas sin; mi opinias, ke li havas ankaŭ malnovan pafvundon el la milito kaj ke tiu nun ree malfermiĝis."
En tiu momento oni aŭdis la malsanulon apude ekkrianta kun raŭka voĉo kaj eliganta kelke da blasfemoj. La dungolakeo trifoje faris la signon de la kruco kaj flugkuris transen.
La kuracisto ankoraŭ unu fojon provis, ĉu liaj paroloj ne estos akceptataj de la obstina amanto, kaj efektive tiun fojon ŝajne sukcesis. Li tenis en la mano partituron, el kiu li duonlaŭte kantetis al si; la kuracisto uzis tiun pli kvietan staton de l'animo kaj komencis rakonti al li la vivon de la kantistino. En la komenco la orkestrestro ŝajne ne atentis pri tio; li fervore legis en sia partituro kaj kondutis, kvazaŭ krom li neniu estus en la ĉambro; sed iom post iom li pli atentis, li ĉesis kanti; baldaŭ lia rigardo leviĝis de la partituro kaj pasis arde trans la vizaĝon de la kuracisto; poste li mallevis la notkajeron kaj firme rigardis la rakontanton; lia intereso ŝajne pli kaj pli kreskis, liaj okuloj brilis, li pliproksimiĝis, li kaptis la brakon de la medicinisto, kaj kiam tiu finis sian rakonton, li tre emociite salte leviĝis kaj kuris tien kaj reen en la ĉambro. "Jes", li ekkriis, "estas vero en tio, ŝajno de vereco, verŝajneco; estas eble, povas esti, ke simile okazis; diablo! ĉu ĝi ne ankaŭ povus esti mensogo?"
"Tion, mi opinias, en via ŝatata arto oni nomas malkresĉende, sinjoro orkestrestro; sed kial do ĉe tiu afero malsupreniri de vero ĝis mensogo? Se mi nun prezentus garantianton pri la vereco? Maestro, nu, tiam?"
Boloni meditante haltis antaŭ li: "Ha! Kiu povus fari tion, medicina konsilanto! Per oro mi volus enkadrigi vin; jam tiu penso meritas grandan kaj reĝan rekompencon. Jes! Kiu povus al mi garantii! — Ĉio estas tiel malluma — konfuzaj labirintoj — nenia eliro — nenia gvida stelo."
"Ŝatata amiko", la kuracisto interrompis lin, "jen mi kaptas vin ĉe reminiscenco[22] el la Rabistoj de Schiller, kiel konstateble en la poŝeldono de Cotta sur paĝo 175[23], se mi ne eraras. Tamen mi scias tian garantianton, tian gvidan stelon!"
"Ha! kiu donus al mi tian!", la alia ekkriis. "Li estu mia amiko, mia anĝelo, mia Dio, — mi volas adori lin!"
"Kvankam en la citita loko la parolo estas pri glavo, per kiu oni volas fari al la vipera gento brulan vundon, mi tamen volas konvinki vin. Tiu ŝtatsendito, kiu akceptis la kompatindan Giuseppa en sia domo, hazarde loĝas en ĉi tiu domo en n-ro 6; se vi bonvolus surmeti frakon kaj koltukon, mi kondukos vin al li; li promesis al mi, ke li vin konvinkos!"
La juna viro kortuŝite premis la manon de la kuracisto, sed eĉ nun li ne povis kaŝi ian subliman patoson: "Vi estis mia bona genio", li diris: "kiom da danko mi ŝuldas al vi por tiu konsilo; mi nur rapide surmetos mian frakon kaj tuj sekvos vin al la sendito."
La repaciĝo kun la amanto ŝajne preskaŭ ankoraŭ pli efikis, por sanigi la kantistinon, ol la plej lerte kunmetitaj tizanoj de ŝia kuracisto. Ŝia farto en la sekvintaj tagoj videble pliboniĝis, kaj baldaŭ ŝi estis tiom resanigita, ke ŝi povis ekster la lito akcepti la vizitojn de siaj kunsentemaj amikoj. La ŝanĝiĝon de ŝia farto supozeble estis ĝisatendinta la polica direktoro, por plue esplori la aferon. Li estis viro vidanta ĉion kaj zorganta pri ĉio, kaj la famo pri li diris, ke ne facile iu sin forsavis, kiun li ekcelis, eĉ se li forestus centkelke da mejloj. La medicina konsilanto sciigis al li la historion de la kantistino; poste li ankoraŭ plue interkonsiliĝis kun barono Martinow kaj eksciis kelkajn aferojn, kiuj ŝajnis al li tre interesaj. La ŝtatsendito antaŭ nelonge konfesis al li, ke li uzis la aferon pri la juna Bianetti kiel okazon, por raporti al la estraro pri la krima vivado de la chevalier de Planto. Li ne preterlasis prezenti en ĝusta lumo precipe la cirkonstancon, ke tiu kompatinda infano verdire estis vendata. Tiu malbonfama domo baldaŭ poste estis malestablata de la polico, kaj la barono tion ŝajne aljuĝis ĉefe al siaj klopodoj pri la afero. Ankaŭ li aŭdis pri la morto de la chevalier, sed opiniis same kiel la polica direktoro, ke tio estas nur artifiko, por ke li povu des pli sendanĝere daŭrigi sian metion; ĉar ambaŭ ne dubis, ke la provo mortigi la kantistinon, povas esti farita nur de tiu terura homo. Sed kiel malfacile estis, sekvi la postsignaron de tiu mortigisto! El la fremduloj tiam restadintaj en B. laŭ la certigo de la direktoro ĉiuj estis nesuspektindaj; nur du cirkonstancoj povis konduki al ia rezultaĵo: La naztuko trovita en la ĉambro de Bianetti povis ebligi la malkovron, se ie oni vidis similan; tial plej preciza priskribo de ĝi estis en la manoj de ĉiuj kudristinoj kaj lavistinoj, kiuj en B. kutimis zorgi pri la tolaĵo de la fremduloj. Plue la direktoro opiniis supozebla pro psikologiaj kaŭzoj, ke dua atenco kontraŭ la vivo de la kantistino sekvos, nome en la kazo, ke la mortigisto ankoraŭ restadas proksime.
Pro tio la polica direktoro, tuj kiam la kantistino reakiris siajn fortojn, akompanis doktoron Lange ĉiufoje, kiam li vizitis ŝin; tie oni priparolis kelkajn aranĝojn, kelkaj ŝajnis bonaj, sed ne facile efektivigeblaj, kelkaj estis tuj malakceptataj. Giuseppa mem fine ekhavis penson, kiu al la du viroj ŝajnis tre taŭga. "La doktoro", ŝi diris, "permesis al mi, ree eliri; se li permesas, ĉe la lasta maskobalo de la karnavalo mi unue reaperus inter la homoj; estas por mi alloge, tie montri min la unuan fojon, tie komenciĝis mia malfeliĉo. Se ni zorgos, ke tio fariĝu sufiĉe konata en B., kaj se la chevalier ankoraŭ estas ĉi tie, mi estas firmege konvinkita, ke sub ia masko li sin ree alŝovos al mi. Li sin ja gardos paroli, li per nenio perfidos sin, sed siajn atencojn kontraŭ mia vivo li ne ĉesigos, kaj mi pretendas, ke mi povas rekoni lin inter mil aliaj. Lia grando, lia figuro, kaj antaŭ ĉio liaj okuloj lin rekonigos al mi. Kion vi opinias, sinjoroj?"
La projekto ŝajnis tre taŭga. "Mi volus veti", la direktoro diris, "ke sciiĝinte vian venon li ne restos for de la balo, eĉ nur por vidi la objekton de sia venĝo kaj doni novan nutraĵon al sia furiozo. Cetere mi pensas, ke vi ne metu maskon antaŭ vian vizaĝon, li tiam des pli facile rekonos vin, des pli facile proksimiĝos al vi kaj enkaptiĝos; mi metos kelke da fortikuloj en domenojn kaj ilin donos al vi kiel eskorton; tuj, kiam vi faris signon, la ruzulo estos kaptita."
Babette, la ĉambristino de la kantistino dum tiu interparolo estis al- kaj reirinta; ŝi estis aŭdinta, ke ŝia mastrino decidis, eltrovi la mortigiston aŭ liajn helpantojn, ŝi eĉ opiniis, ke ŝi ŝuldas al si mem, laŭ povo kunhelpi por tiu malkovro. Tial ŝi ŝtelatendis la direktoron, kuraĝiĝis kaj diris, ke ŝi jam antaŭ nelonge atentigis la doktoron pri cirkonstanco, kiu povus konduki al malkovro, sed ke li ŝajne neniel atentas pri tio.
"Nenia cirkonstanco ĉe tiaj okazaĵoj estas tro malgrava, karulineto mia", la policulo respondis; "se vi scias ion — "
"Mi preskaŭ opinias, ke signora estas tro diskreta kaj iom hezitas paroli; kiam ŝi ricevis la pikon kaj svenis en miaj brakoj, ŝia lasta ĝemeto estis — Bolnau."
"Ĉu vere?", la direktoro iom kolere kriis, "kaj pri tio oni ĝis nun silentis al mi? Pri tiel grava cirkonstanco; ĉu vi do aŭdis ĝuste, ĉu Bolnau?"
"Per mia honoro", la knabino diris kaj konfirme metis la manon al la koro. "Bolnau, ŝi diris kaj tiel dolore, ke mi ne pensas alie, ol ke tio estas la nomo de la atencinto; sed, mi petas, ne perfidu min!"
La direktoro havis la principon, ke neniu homo, kiel ajn honeste li aspektas, estas tro bona por krimo. La komerca konsilanto Bolnau, kaj alian li ne sciis en tiu urbo, ja estis konata de li kiel bonorda viro, sed — ĉu ne ekzistis ekzemploj, ke ĝuste tiaj homoj, kiuj antaŭ la publiko ŝajnas neriproĉeblaj, plej klopodigas la juĝistaron? Ĉu li ne povis agi konsente kun tiu chevalier de Planto? Tiel meditante li iris sian vojon kaj proksimiĝis al la Larĝa strato; li ekmemoris, ke en tiu tempo la komerca konsilanto kutimas promeni tie, kaj decidis, iom sondi lin. Efektive, jen li alvenis sur la strato; li salutis dekstren, li salutis maldekstren, li ĉiumomente parolis kun konato, li ridetis al si irante pluen kaj ŝajnis gaja kaj bonhumora. Li estis proksimume ankoraŭ kvindek paŝojn for de la direktoro, kiam li ekvidis tiun; li paliĝis, turnis sin kaj volis eniri flankan straton. "Suspektiga, tre suspektiga cirkonstanco!", la direktoro pensis, postkuris lin, kriis lian nomon kaj igis lin halti. La komerca konsilanto havis kompatigan vidiĝon, per kavaj sonoj li eligis: "Bon jour, bon jour!"[24]; li ŝajne volis rideti, sed la okuloj pleniĝis per larmoj, kaj lia vizaĝo konvulsie ŝanĝiĝis; liaj genuoj tremis, liaj dentoj aŭdeble klakis.
"Ej, ej, vi nun tre malofte montras vin. Jam de kelke da tagoj mi ne vidis vin preteriranta mian fenestron; vi ŝajne ne tute bone fartas?", la direktoro kun pika rigardo aldonis. "Vi estas tiel pala, ĉu vi estas malsana?"
"Ne — ĝi estas nur malgranda frostotremo — mi efektive dum kelke da tagoj estis malsaneta, sed dank' al Dio mi nun pli bone fartas."
"Ĉu vere? Vi estis malsaneta?", la alia plue demandis. "Tion mi apenaŭ pensis; mi opiniis, ke ankoraŭ antaŭ kelke da tagoj ĉe la maskobalo mi vidis vin tre vigla."
"Jes, estas vere; sed tuj en la sekvinta tago mi devis enlitiĝi; revenis miaj atakoj, sed nun mi estas tute resaniĝinta."
"Nu, tiam vi ne preterlasos, viziti la sekvontan maskobalon; ĝi estas la lasta kaj onidire fariĝos tre brila; mi esperas, ke mi vidos vin tie; intertempe adiaŭ, sinjoro komerca konsilanto!"
"Mi ne preterlasos veni!", la komerca konsilanto Bolnau kun mizeraj mienoj kriis post li. "Li havas suspekton!", li diris al si. "Li scias pri la vorto de la kantistino. Onidire ŝi ja resaniĝis; sed ĉu la suspekto ne povas diskreski en la koro de tiu policano? Ĉu li ne povas pro suspekto observigi min? La sekreta polico persekutos min; ĉiupaŝe mi vidos ruzajn fremdajn vizaĝojn. Mi nenion plu povos diri, tuj ĝi estos raportata, signifklarigata; mi fariĝos, ho Dio en la ĉielo, mi fariĝos malkvieta, danĝera individuo; kaj tamen mi vivis pace kaj senmalice kiel Vilhelmo Tell en la kvara akto!"
Tiel la malfeliĉa Bolnau parolis al si mem; lia angoro kreskis, kiam li pensis pri la suspektiga demando koncerne la sekvontan maskobalon. "Li certe opinias, ke mi ne kuraĝos proksimiĝi al la kantistino, pro malpura konscienco; sed mi devas iri tien, mi devas forigi lian suspekton! Kaj tamen — ĉu proksime de ŝi ne atakos min tremado, ĝuste ĉar li povas pensi, ke mi tremos pro riproĉoj de l'konscienco kaj pro timo?" Li turmentis sin per tiuj imagoj, ili dum tutaj tagoj okupis lin; li rememoris, ke fama aŭtoro pruvis en speciala publikaĵo, ke oni povas timi la timon, kaj ĝuste tio ŝajnis al li okazi pri li mem. Sed li sentis, ke li devas kuraĝiĝi kaj iri renkonte al la danĝero. Li alportigis de la maskopruntisto la luksan veston de la paŝaho de Janina; li ĉiutage surmetis ĝin kaj sin ekzercis antaŭ granda spegulo, tute egalpeze elrigardi el sia masko. El sia negliĝo li faris pupon kaj sidigis ĝin sur seĝo; ĝi prezentis kantistinon Bianetti: li kiel paŝaho ĉirkaŭiris ŝin, alproksimiĝis kaj diris: "Mi senlime ĝojas, ke mi vidas vin tiel laŭdezire bonfarta." En la tria tago li jam povis tute sen tremo reciti sian lecionon, tial li taskigis al si ion pli malfacilan. Li volis esti tre ĝentila kaj egalpeza kaj proponi al ŝi teleron kun bombonoj kaj punĉo. Li ekzercis sin per glaso da akvo, kiun li metis sur teleron. En la komenco ĝi terure tintis en lia mano; sed ankaŭ tiun malfortecon li venkis, li eĉ provis sufiĉe gaje diri ĉe tio: "Estimata, ĉu vi ne deziras iom da punĉo kaj kelke da bombonoj?" Li bonege sukcesis; nenia mortemulo lin vidos tremanta, li pensis. Ali, la paŝaho de Janina, sentis en si kuraĝon, malgraŭ sia timo, viziti la maskobalon.
La medicina konsilanto Lange ne cedis al iu alia la rajton, por la unua fojo la resaniĝintinon ree konduki inter la homojn. Ŝi volonte konsentis; ĉar per sia fidela flegado, per la patra zorgemo, kun kiu li klopodis pri ŝi, li ja akiris la rajton pri ŝia plej arda dankeco. Do li venis kun ŝi al la balfesto kaj ŝajne ne malmulte vantiĝis pri sia loko flanke de la bela, interesa knabino. La loĝantoj de B. estas strangaj homoj. En la unuaj tagoj oni malbone parolis pri la kantistino, de la plej elegantaj salonoj ĝis en la bierejaĉoj; sed kiam gravaj viroj protektis ŝin, kiam respektataj sinjorinoj ŝin publike defendis, oni akomodiĝis al la cirkonstancoj, kaj la B…anoj kortuŝite de la sorto de l'kompatinda infanino vagadis en la stratoj kaj preskaŭ mortis pro raviteco, ke ŝi resaniĝis. Kiam ŝi eniris en la ĉambregon, ĉiuj ŝajne atendis nur ŝin, kiel la reĝinon de l'festo; oni aklamis ŝin kaj ĝojbruis, oni klakfrapis la manojn kaj kriis "brave!", kvazaŭ ĵus prosperis al ŝi plej malfacilaj voĉruladoj. Ankaŭ la medicina konsilanto ricevis sian parton de la aklamo: "Vidu, jen li", ili kriis, "jen lerta viro, tiu savis ŝin."
La kantistino estis ĝoje emociita de tiu aklamo de l'homamaso; afekciite de la murmurado de l'gratulantoj ŝi eĉ preskaŭ forgesis, ke ankoraŭ pli serioza celo ŝin kondukis en tiun ĉambregon; sed la kvar fortikaj domenuloj proksime post ŝi sekvantaj kaj la demandoj de la kuracisto, ĉu ŝi ankoraŭ ne ekvidis la grizajn okulojn de la chevalier, ree kaj ree memorigis ŝin pri ŝia intenco. Ŝi mem kaj la kuracisto ne estis pretervidintaj, ke longa, malgrasa turko (en B. oni nomis lian kostumon paŝaho Ali), konstante prempuŝas sin proksimen al ŝi; kaj kiom ajn da fojoj la amasa moviĝo de la maskuloj forŝiris lin, ĉiam li denove estis ĉe ilia flanko. La kantistino puŝetis la kuraciston kaj montris per la okuloj al la paŝaho. Li respondis ŝian okulsignon kaj diris: "Mi jam antaŭ longe rimarkis lin." La paŝaho proksimiĝis per nefirmaj paŝoj; la kantistino pli forte kroĉiĝis al la brako de Lange; li nun estis tute proksime — rigidaj, grizaj okuloj elrigardis el la masko kaj kava voĉo diris al ŝi: "Mi senlime ĝojas, ke mi vidas vin tiel laŭdezire bonfarta." La kantistino timigite deturnis sin kaj ŝajne skuetiĝis; ankaŭ la maskulo ĉe tiu vido tremante forturnis sin kaj malaperis en la homamaso. "Ĉu tio estas li?", la medicina konsilanto ekkriis. "Ekregu vin, nun estas necese, agi trankvile kaj ĉielzorge; ĉu vi opinias, ke estas li?" "Ankoraŭ mi tion ne certe scias", ŝi respondis, "sed mi opinias, ke mi rekonas liajn okulojn."
La medicina konsilanto ordonis al la kvar domenuloj, ke ili streĉe atentu tiun paŝahon, kaj kun la sinjorino iris pluen. Sed apenaŭ li faris kelke da paŝoj tra la ĉambrego, kiam reaperis la turko; sed li restis malpli proksime, kvazaŭ observante la kantistinon.
La kuracisto kun sia akompanantino aliris al bufedo por recepti al ŝi post la sentita teruro tason da teo; li rigardis ĉirkaŭen — ankaŭ ĉi tie la turko ree estis, kaj jen, nun li havis sur telereto glason da punĉo kaj kelke da bombonoj; li proksimiĝas al la kantistino, liaj okuloj brilas, la glaso kun strangaj sonoj saltetas kaj tintas sur la tremanta telero; li estas flanke de ŝi, li prezentas al ŝi la teleron kaj diras: "Estimata, ĉu vi ne deziras iom da punĉo kaj kelke da bombonoj?" La kantistino rigide rigardis lin, ŝi paliĝis, repuŝis la teleron kaj ekkriis: "Ha, la terura! Estas li, estas li, li volas veneni min!"
La paŝaho de Janina staris muta kaj sen movo, li ŝajne forlasis ĉian penson pri defendo; senvole li lasis sin forkonduki de la kvar fortikaj domenuloj.
Preskaŭ en la sama momento la nigra mantelo de la kuracisto estis forte ektirata. Li rigardis returne; la malgranda, kreskokripla lakeo el la hotelo de Portugalujo staris antaŭ li, pala kaj kun vizaĝo terurita: "Pro la kompatemo de Dio, sinjor' medicina konsilanto, bonvolu veni kun mi al la ĉambro n-ro 53, ĝuste nun la diablo volas preni la francan sinjoron."
"Kion vi babilas?", la kuracisto malkontente demandis kaj volis lin puŝi flanken, por sekvi la kaptiton al la polica direkcio. "Ĉu koncernas min, se lin prenas la satano?"
"Sed mi petas vin", la malgrandulo preskaŭ plorante ekkriis, "li eble tamen povas esti savata; via moŝto ja ĉi tie estas urba kuracisto kaj havas la devon, veni al la fremduloj en la hotelojn."
La medicina konsilanto subpremis malbenon, kiun li estis preskaŭ dironta; li vidis, ke li ne povas eviti tiun malagrablan iron, li alvenigis per mansigno la orkestrestron Boloni, transdonis al li la kantistinon kaj rapidis kun la malgrandulo al la hotelo de Portugalujo.
Estis silente kaj dezerte en la granda gastejo; la noktomezo preskaŭ jam pasis, kaj la lampoj en la koridoroj kaj ĉe la ŝtuparoj donis malhelan kaj neklaran lumon; la medicina konsilanto sentis hororeton, suprenirante al la soleca malsanulo. La lakeo malŝlosis la pordon, la kuracisto eniris, sed preskaŭ reenfalis. Ĉar estaĵo, kiu de kelke da tagoj senĉese okupis lian fantazion dum dormo kaj maldormo, tie vera kaj enkorpiĝinta sidis en la lito. Ĝi estis granda, malgrasa, nejuna viro, kiu profunden sur la frunton estis surŝovinta pinte suprenstarantan lanan dormoĉapon; lia mallarĝa brusto kaj liaj longaj maldikaj brakoj estis kovritaj per flanelo; sub la ĉapo granda, pinta nazo elstaris el malgrasa, bruneflava vizaĝo, kiun oni opinius jam malviva kaj mortinta, se ne paro da grizaj pikaj okuloj ankoraŭ donus al ĝi iom da viveco kaj teruran, hororigan esprimon. La longaj, maldikaj fingroj, kun la senkarna manradiko multe elstarantaj el la manikoj, estis kunfleksitaj; kun raŭka, freneza rido li gratis sur la litkovrilo.