52123.fb2 Rakontoj pri Afanti - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

Rakontoj pri Afanti - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

Pruntepreninte kelkajn uncojn da oro, Afanti rajdis al la kamparo sur sia azeno. Poste, sidante sur apudrivera sablejo, li atenteme kribradis la oron, ĝuste kiam la reĝo preterpasis pro ĉasado. La reĝo trovis lian agon iom stranga kaj demandis: «He, Afanti, kion vi faras?»

«Ha, estas vi, via rega moŝto, mi plantas oron.»

Aŭdinte tion, la reĝo ankoraŭ pli miris kaj plu demandis: «Rapide diru al mi, saĝa Afanti, kial vi plantas oron?»

«Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, via moŝto?» respondis Afanti. «Nun ni semas ĝin, post certa periodo ni rikoltos kaj tiam portos la unuajn dek uncoin da oro al la heimo.»

La okuloj de la reĝo ekbrills. «Kial ne manĝi tiel malmultekostan ŝafvoston?» li pensis.Tuj li ridetante konsilis al Afanti: «Mia bona Afanti!Vi ne havos grandan riĉiĝon, se vi semos nur tiel malmulte da oro. Vi devus semi pli multe. Se semo mankas, iru al mia palaco preni!Vi rajtas preni, kiom vi volas. Alkalkulu ĝin al ni ambaŭ. Donu al mi okdek procentojn, kiam la oro estos rikoltita.»

«Bonege, via reĝa moŝto!»

La postan tagon Atanti prenis du ĝinojn[1] da oro el la palaca trezorejo kaj redonis la prun-titan. Post semajno li denove pruntis ĉirkaŭ dek ĝinojn da oro kaj ĝin donis al la reĝo. Vidinte la brilan oron, la reĝo ekridis, ne povante fermi sian buŝon. Li tuj ordonis iujn subulojn doni al Afanti kelkajn kestojn da oro konservitajn en la trezorejo.

Reveninte hejmen kaj redoninte la pruntitan oron, Afanti disportis la oron al la malriĉuloj.

Pasis jam unu semajno, antaŭ ol Afanti denove iris viziti la reĝon, kvankam ĉi-foje kun malplenaj manoj kaj malĝoja mieno. Vidinte, ke Afanti alvenis, la reĝo ridis kun duonfermitaj okuloj kaj malpacience demandis: «Vi venis! Ĉu ankaŭ ŝargbestoj kaj ĉaroj kun oro venis?»

«Ve al mi!» subite ekploris Afanti. «Ĉu vi ne rimarkis, ke tute ne pluvis lastatempe. Nia oro tute mortis pro la sekeco! Ni perdis eĉ la semon, se ne paroli pri la rikolto.»

La reĝo tuj eksplodis pro kolero kaj depaŝis de la trono, laŭte kriaĉante: «Sensencaĵo!Mi ne kredas vian 17 babilaĉon!Kiun vi intencas trompi! Kiel oro povas morti pro sekeco?»

«Ho, strange!» miris Afanti. «Se vi ne kredas, ke oro povas morti pro sekeco, kial vi kredas,ke ĝi povas kreski post semado?» Aŭdinte tion, la reĝo nenion povis plu eldiri, kvazaŭ io ŝtopus lian buŝon.

Afanti kaj la Reĝo

Iun frostan vintran tagon anoncisto el la reĝa palaco kriaĉis inter gongado kaj tamburado en la ĉefurbo: «Aŭskultu vi ĉiuj! Jen la edikto de lai reĝa moŝto: Al tiu, kiu povos nude tranokti sidante sur la urbmuro, la reĝo donos sian filinon kaj duonon de sia lando…» Aŭdinte tion, Afanti pensis, ke ne estus senutile provi mistifiki tiun reĝon, kiu provas mistifiki la popolon. Sekve Afanti eniris la palacon kaj sciigis la reĝon: «Plej estimata, mi volonte tranoktos sur la urbomuro.»

Aŭdinte la vortojn de Afanti, la reĝo tre surpriziĝis kaj ordonis iujn lakeojn depreni lian veston kaj lasi lin tranokti en la difinita loko sur la urbomuro, aldonante: «Li tutcerte mortos pro la frosto. Hm, kreteno!»

«Via reĝa moŝto, bonvolu ordoni viajn subulojn meti grandan ŝtonon sur la muron,» petis Afanti.

«Kreteno, kion fari per ŝtonego?» demandis la reĝo.

«Tio estas mia sekreto. Mi ne suriros, se ne estos ŝtono,» persistis Afanti.

Laŭ ordono de la reĝo la servistoj deprenis la veston de Afanti, lasis lin suriri la urbomuron kaj plie portis tien ŝtonegon. Farinte ĉion ordonitan, ili forprenis la ŝtupetaron, pensante, ke li certe mortos pro la forta frosto.

Tiun nokton estis terure malvarrne, sed Afanti havis rimedon kontraŭ la frosto. Li ne kaŭri sen unu loko, sed rulis la ŝtonegon tien kaj reen.Tiamaniere li trapasis la tutan frostan nokton.

La postan matenon la reĝo kaj liaj subuloj,veninte al la piedo de la urbomuro, aŭdis senĉesan murmuradon de Afanti: «Fu, varmege, vere varmege!» Je la sunleviĝo Afanti surmetis sian veston donitan de la palacaj servistoj kaj, malsuprengrimpinte la ŝtuparon, diris al la reĝo: «Via estimata reĝa moŝto, mi tranoktis senveste sur la urbomuro, vi devas nun doni al mi vian filinon kaj duonon de via lando laŭ via promeso.»

La reĝo mutiĝis pro la neatendita postulo kaj ekcerbumis por ruze elturniĝi. Fakte li tute ne estis sincera, ĉar li nur deziris distriĝi per la artifiko, ne kredante, ke iu travivus la provon. «Diablo scias, kial Afanti ne mortis pro la frosto,» li ripete pensis en si. Post iom da tempo li demandis: «He!Afanti, ĉu vi vidis la lunon en la nokto?»

«Jes, mi vidis ĝin,» respondis Afanti.

La malgaja mieno de la reĝo tuj ŝanĝiĝis, kaj li laŭte kriis: «Ho, vi varmigis vin per la lunbrilo, agante kontraŭ miaj kondiĉoj.Elpelu ĉi tiun trompulon!» Tiel Afanti estis elpelita.

Afanti, plena de kolero, ne volis plu vivi en la urbo, sed transloĝiĝis al la kamparo, kie li loĝis apud iu puto.

Iun varman someran tagon la reĝo kaj lia sekvantaro ĉasis tutan tagon en la kamparo. Ili eksuferis pro soifo kaj serĉadis akvon. Subite la reĝo trovis kabanon kaj alrajdis, kriaĉante: «He, kie estas la mastro? Rapide akceptu gastojn!»

Elirinte, Afanti diris: «Via justa reĝa moŝto, ne ĝeniĝu en mia hejmo, diru kion vi volas?»

«Akvon!Mi baldaŭ mortos pro soifo,» kolere kriaĉis la reĝo.

«Ho, akvon, mi tuj iru alporti,» obeis Afanti.

Afanti ne ĉerpis akvon, sed malligis la ŝnuron de la sitelo, ĝin kaŝis sub sablon kaj sidiĝis ĉe la puto.

Post ioma atendo la reĝo malpacienciĝis kaj ordonis lakeon serĉi Afanti. La lakeo baldaŭ revenis kaj raportis: «Via reĝa moŝto, Afanti diris: ‘Vi, aro da stultuloj, mem venu al la puto!’ Kian absurdaĵon li diris!»

«For!» kolere riproĉis la reĝo, kiu tamen estis devigita mem veni al la puto same kiel lia sekvantaro. Vidinte Afanti, li kolere demandis lin: «Kreteno, kie estas la akvo?»

«Via saĝa moŝto, rigardu en la puton,» respondis Afanti en kvieta tono.

«Kreteno, kiel mi povas trinki, se mankas siteloŝnuro?»

«Sed estas akvobrilo, via moŝto.»

21 «Kreteno, kiel akvobrilo povas sensoifigi min?» kriacis la rego konfuzite.

Rigardante lian tiranan, stultan mienon, Afanti ekridis: «Ha, via reĝa moŝto, kiel akvobrilo ne povas vin sensoifigi, se lumbrilo povis min varmigi dum frosta nokto?»

La reĝo povis nenion respondi.

Forto de Kamparanoj

La reĝo volis scii, ĉu trovigas iu pli forta ol li mem inter liaj popolanoj,kaj venigis Afanti por pridemandado: «Nasrudin, vi migris ĉien tra la urboj kaj kamparoj.Ĉu ie vi trovis iun pli fortan ol mi inter la popolanoj?»

«Kompreneble, via reĝa moŝto, tre multajn!» respondis Afanti.

«Kiuj ili estas?» surpriziĝis la reĝo.

«Ja la kamparanoj!» respondis Afanti.

«Sensencaĵo! Nenian fortecon havas la kamparanoj,kiuj scias nur plugi!Kiel ili povas esti pli fortaj of mi?» «Ja pli fortaj ol vi!» insistis Afanti. «Kian forton vi havus, se ili ne nutrus vin?»

Bonege!

Iun vintron Afanti konstruis varmejon por kulturi dolĉajn melonojn. Rikoltinte, li elektis kelke da freŝaj por la reĝo kun la celo akiri iom da mono. Neatendite por Afanti, la reĝo, akceptinte la melonojn, pagis neniom da mono, sed nur laŭdis lin, trifoje dirante al li: «Bonege!»

Afanti eliris el la palaco kun la stomako murmuranta pro malsato kaj krome havis neniom da mono kun si. Iom pensinte, li eniris restoracion, kie li manĝis dudek farĉitajn bulkojn. «Bonege, bonege, bonege!» laŭte kriis tri-foje Afanti preta foriri, satmanĝinte.

«Kie la pago?» kriis la mastro. «Vi ankoraŭ ne pages!»

«Kiel? Ĉu ĵus mi ne donis al vi?» protestis Afanti kun ŝajnigita mirego.

Nenion plu dirinte, la mastro tiris lin la reĝo por ricevi juĝon. Aŭdinte, ke Afanti ne pagis pro la manĝaĵo, la reĝo eksplodis pro kolero: «Kial vi opinias, ke vi rajtas manĝe la bulkojn de aliulo senpage?» «Via reĝa moŝto, mi ne eraras,» respondis Afanti.

«Ĉi tiu mastro estas tro avara. Mi manĝis nur dudek bulkojn kaj pagis lin pro ĉiuj per eĉ trifoja ‘Bonege’, same kiel vi ĵus pages min pro la melonoj. Kial li ankoraŭ postulas de mi monon?»

Aŭdinte la pledon de Afanti, la reĝo nenion povis eldiri.

Sindefendo kontraŭ Ŝtelistoj

Preteririnte la reĝan palacon, Afanti vidis amason da dungitoj kiuj konstruis ĝian muron pli alten sub direkto de kelkaj korteganoj. Surprizite, li demandis la korteganojn: «Kial ĝin ankoraŭ pli altigi?»