52123.fb2 Rakontoj pri Afanti - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 3

Rakontoj pri Afanti - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 3

«Mia Afanti, vi tiel saĝa viro diras tian stultaĵon!» moke respondis unu el ill. «Ni tion faras por sekurigi la palacon kontraŭ ŝtelistoj,kiuj volus enŝovigi por rabi valoraĵojn.»

«Jes, tiamaniere ŝtelistoj eksteraj ne havos eblon enveni,» konsentis Afanti, «sed, kion vi faros kontraŭ la ŝtelistoj en palacaj?»

Admono de Alaho

Afanti estis malriĉa kaj ofte suferis pro malsato. Iufoje, irante en la bazaro, li kriadis: «Mi estas sendito de Alaho, mi estas sendito deAlaho!»

Aŭdinte la krion, kontrolistoj de la bazaro tuj raportis la aferon al la guberniestro, kiu sendis venigi Afanti al sia oficejo. «Vi diras, ke vi estas sendito de Alaho, do diru al mi, kion admonis Alaho?» demandis la guberniestro.

«Per la Alaha admono alfluos la bono!» respondis Afanti. «Mi rakontos al vi, kiam mi satiĝis. Unue portu al mi manĝajoĵn.»

Pensante, ke venos multe da bonaĵo, la guberniestro tuj ordonis alporti abundan manĝon. Satiĝinte post longa manĝado, Afanti diris: «Alaho admonis min jene: ‘Afanti,’ li diris, ‘la guberniestro forrabis multajn objektojn de la popolanoj kaj tiel senhavigis vin. Do vi manĝu ĉe li.»

Stranga Karavano

Iun tagon Afanti iris al la urbo pro afero. Ĉe la urbopordo li vidis la guberniestron, juĝiston, bienulon kaj distriktestron babili sidante antaŭ la pregejo.

«Ĉu vi venis viziti la urbon, Afanti?» demandis unu el la kvar, kiu konis Afanti.

«Jes,» respondis Afanti.

«Venu, venu, Afanti!» denove diris tiu. «Rakontu al ni ion interesan, ĉu bone?»

«Pardonon, mi ne havas tempon,» diris Afanti, ŝajnigante sin ne konanta ilin. «Mi ĵus renkontis iun karavanon ekster la urbo kun kvar kameloj,kiuj estas plenŝargitaj per varoj. Oni diris al mi, ke la varojn oni portas al la guberniestro, juĝisto, bienulo kaj distriktestro. Ĝuste nun mi serĉas ilin.»

Aŭdinte tion, la kvar altranguloi urĝe plu demandis: «Ĉu vi sclas, kion ili portas, Afanti?»

«Jes,» respondis Afanti, «oni klarigis al mi, ke la unua kamelo portas ĉantaĝon sendatan al la distriktestro, la dua avarecon al la bienulo, la tria korupton al la juĝisto kaj la kvara barbarecon al la guberniestro.»

Mandareno en Boato

Iu mandareno neniam antaŭe veturis per boato. Foje li kune kun Afanti transiris riveron per boato, kio estis la unua fojo en lia vivo. Kiam la boato atingis la mezon de la rivero, ekondetis, kio ege timigis lin. Li, tremante pro timo, forte tiris la baskon de Afanti kaj senĉese petadis: «Bona Afanti, bona Afand!Mia koro elsaltos pro timo, elpensu rimedon por mi!»

«Unu rimedo ja ekzistas, via moŝto, sed mi ne scias, ĉu vi volas akcepti gin aŭ ne?»

«Kial ne, Afanti?Mi volonte konsentas ion ajn. Rapidu, mi petas,» insistis la mandareno.

«Bone,» diris Afanti, do vi spertu unue en la akvo, kaj puŝis lin en la akvon. Post kiam la mandareno jam kelkfoje subakviĝis, Afanti kaptis lian hararon kaj tiris lin en la boaton.

Tiam la mandareno ne plu timis esti en la boato. Afanti afable demandis lin: «Kiel vi nun sentas vin?Ĉu vi ankoraŭ timas?»

«Ne, ne, nun mi sentas min tre komforta,» rapidege respondis la mandareno, tremante pro malvarmo.

«Jes!» meditis Afanti. «Tiu, kiu neniam vojaĝis per la piedoj, ne scias kiel bone estas rajdi sur ĉevalo; tiu, kiu neniam subakviĝis, ne sentas la sekurecon de boato. Kiel vi povas kompreni malsaton de la malriĉuloj,se vi ĉiiam manĝas bongustan kuskuson?»

Ankaŭ Vi Estas Lupo

Iu nobelo savis ŝafon el la buŝo de lupo.

La ŝafo sekvis lin obeeme al lia hejmo. Tuj post kiam li revenis hejmen, li preparis buĉi ĝin. La ŝafo blekadis pro la perforto, kio surprizis Afanti, kiu estis najbaro.

Afanti iris rigardi, je kio la nobelo klarigis: «Tiun ĉi ŝafon mi savis de lupo.»

«Kial ĝi do anstataŭ danki riproĉas vin?» demandis Afanti.

«Kion signifas ĝia blekado?»

«Ĉi riproĉas, ke ankaŭ vi estas lupo.»

Frenezulo

Afanti venis al iu urbo kaj longe restis tie.

Post kiam li finaranĝis sian aferon, li ekreiris al sia hejmloko. Survoje li misiris en arbaron kaj renkontis ĉasantan nobelon. Tiu retenis lin per krio kaj demandis: «De kie vi venas?»

«De tiu urbo,» respondis Afanti, fingromontrante al la urbo de la nobelo.

«Kia ĝi estas?» plu demandis la altrangulo.

«Bona.»

«Kiel kondutas la riĉuloj tie?»

«Ĉiuj estas avaraj kaj kruelaj.»

«Kaj la mandareno?»

«Li estas eĉ pli tirana ol la riĉuloj.»

«Ĉu vi konas min?»

«Ne.»

«Mi ja estas tiea mandareno.»

Aŭdinte tion, Afanti demandis: «Via mandarena moŝto, ĉu vi konas min?»

«Ne,» respondis tiu.

«Mi ja estas tiea frenezulo, sed mia frenezo ne ĉiam atakas min. Mi benas vin nobelojn en miaj sanaj tagoj kaj babilaĉas dum la malsano regas min. Hodiaŭ mi estas ĝuste en malsana stato, tamen al vi mi diris la veron, kio mirigis eĉ min mem,» klarigis Afanti.

Kial Vi Ankorau Bezonas Surtutojn?

Kelkaj bienuloj interkonsiliĝis por trompe mangi la ŝafon de Afanti. Ili venis al li kaj ĥore kriis: «Ho, ve! Morgaŭ venos la fino de la mondo. Estus domaĝe, se vane perdiĝus la ŝafo, por kies nutrado vi oferis multan laboron. Hodiaŭ ni venis helpi al vi ĝin formanĝi!» Dirinte tiujn vortojn, ili kune sin ĵetis sur la ŝafon kaj tuj ĝin buĉis.

«Bone!» diris Afanti. «Pro kio mi plu nutru la ŝafon, se venos la fino de la mondo?Bonvolu antaŭ ĉio demeti viajn surtutojn kaj vin malvarmetigi en la postkorto. Kaj lasu min kuiri la ŝafajon.»

Afanti ekbruligis brullignon, pendigis kaldronon kaj komencis fari preparojn por la kuirado. La neinvititaj gastoj demetis slain surtutojn kaj kun ĝojbruo sin direktis al la postkorto.

Post la foriro de la bienuloj,Afanti tuj kaŝis la ŝafajon kaj metis ĉiujn iliajn surtutojn sur la flamantan brullignon. Kiam la bienuloj revenis por manĝi la ŝafajon, ili trovis, ke iliaj surtutoj jam fariĝis cindro. Ili refoje ĥore kriis: «Afanti, kion vi faris per niaj surtutoj?»

«Miaj karaj,» kviete diris Afanti, «ĉu morgaŭ ne venos la fino de la mondo?Kial do vi ankoraŭ bezonas surtutojn?»

Saĝo

Oni fanfaronis al Afanti, dirante, ke iu juĝisto, kiu antaŭ nelonge venis en la loĝkvartalon,vvestas tre saĝa kaj inteligenta. «Tio eblas,» ridetis Afanti, «ĉar lia kapo estas plena de saĝo pro ĝia malofta uzo.»

Ne Serĉu per Via Propra Vivo!

Iu juĝisto rajdante sur ĉevalo, renkontis survoje Afanti revenantan de bazaro. Afanti riverencis al li kaj diris: «Bonan vojaĝon!Kien iras via Moŝto?»

«Mi vizitos la ĉielan paradizon,» fanfaronis la juĝisto. «Ĉu vi volas iri tien, por ke ni kune ĝuu?»

«Ho, ne!Mi ne irus kune kun vi, eĉ se mi dezirus,» respondis Afanti. «Pli bone ankaŭ vi ne iru, mi admonas.»