52123.fb2
«Ĉu via Moŝto jam forgesis, ke vi iam diris al mi: „La homon, kiu ĉiam faras malbonaĵojn, Alaho ne povos indulgi? Kion vi faros, se vi renkontos Alahon?Ja pri vi mi maltrankviliĝas. Ne ŝercu per via propra vivo!“»
Kiam Afanti estis infano, li devis ĉiutage balai la korton por bienulo en la vilaĝo. Laŭ la regulo, la mastro devis pagi lian salajron ĉe la jarfino, sed li ruze intencis nuligi la pagon al Afanti. Nun jam venis la lasta tago de la jaro.
La bienulo frumatene alvokis Afanti kaj ordonis: «Afanti, hodiaŭ balau la korton, tiamaniere ke post la balao, sen surverŝo de akvo, la korto estos malseka. Se vi ne povos tion fari, vi ne ricevos vian salajron ĉijaran, kaj mi ne dungos vin por la venonta jaro.» Tion dirinte kun rideto, la bienulo tuj foriris al bazaro aĉeti objektojn kaj manĝaĵojn por la Novjara Festo.
Afanti silente balais la korton. Poste li elprenis ĉiujn olekalabasojn el la konservejo de la bienulo, priverŝis la tutan korton per oleo kaj tiel foruzis la tutan stokon. Tion farinte, Afanti sidis ĉe la koridoro por atendi la revenon de la mastro kaj la ricevon de sia salajro.
Posttagmeze la bienulo balanciĝante revenis kaj rimarkis, ke la tuta korto estas priverŝita per oleo. Lia vizaĝo tuj misformiĝis pro kolero. Li streĉis sian kolon kaj kriaĉis: «Redonu mian oleon… mian oleon!»
«Estu trankvila, via Moŝto!» diris Afanti sin levante. «Mi ne priverŝis la korton per akvo, sed la korto tamen estas malseka. Ĉion mi faris laŭ via ordono. Bonvolu pagi al mi la salajron. Venontan jaron mi tamen 36 ne venos, eĉ se vi volos min dungi.» La bienulo povis fari nenion alian ol pagi la salajron al Afanti.
Iu bienulo intencis moki Afanti. Li do aĉetis multe da akvomelonoj pot regali Afanti kaj aliajn. La bienulo senĉese invitis ĉiujn al manĝado kaj samtempe ŝtele ŝovis antaŭ Afanti siajn postmanĝajn selojn. Post la manĝo la bienulo ŝajnigis sin surprizita kaj kriis: «Amikoj,rigardu, kiel multe da melonaj ŝeloj kuŝas antaŭ Afanti! Li manĝis pli multe ol ni ĉiuj.Kia frandemulo li estas!» Ĉiuj ridis.
«Ha ha, ni rigardu, kiu fakte estas pli frandema!» diris Afanti kun rido. «Kiam mi manĝis melonon, mi ne manĝis la ŝelon, dum sinjoro bienulo eĉ la ŝelojn formanĝis. Rigardu, antaŭ li restas neniu ŝelo!»
Pot vivteni sian familion, Afanti kunportis ŝnuron kaj iris al la bazaro por trovi dunganton. Li staris inter la serĉantoj de taglaboro kaj rigardadis tien kaj reen. Fine iu dikventra riĉulo venis kaj kriis: «Mi aĉetis keston da delikataj porcelanaĵoj. Tiu, kiu volas dorsporti ĝin al mia hejmo, sciiĝos rekompence pri la tri plej altaj maksimoj.Kiu volas?»
Neniu el la laborserĉantoj reagis. Sed Afanti pensis, ke monon oni ĉie ajn povas perlabori, sed la plej altaj maksimoj estas malfacile akireblaj.
Li do decidis porti la keston por la riĉulo, por ke tiu diru al li la tri sentencojn kaj tiel li povos plivastigi sian horizonton. Tial Afand elpasis, metis la keston sur sian dorson kaj sekvis la riĉulon.
Survoje, Afanti pensis, ke la riĉulo diru al li siajn plej altajn maksimojn. Responde la riĉulo diris: «Bone, aŭskultu! Se iu diros al vi, ke la malsato estas pli bona ol la sato, tion ne kredu!»
«Bone, bonege!» diris Afanti, «Do, kio estas la dua?»
«Se iu diros al vi, ke piediri estas pli bone ol rajdi, tion absolute ne kredu!»
«Prave, pravege!» reagis Afanti, «Kiaj maksimoj! … vere malofte aŭdeblaj!.. kaj la tria?»
«Aŭskultu!» daŭrigis la riĉulo, «Se iu diros al vi, ke en la mondo troviĝas ankoraŭ iu pli malsaĝa ol vi, tion neniel kredu!»
Tion aŭdinte, Afanti subite liberigis la ŝnuron. «Krak…tin… tan,» la kesto kun krakbruo falis sur la teron. Fingromontrante al la kesto, Afanti maksimis al la riĉulo: «Se iu diros al vi, ke la porcelanaĵoj en la kesto ne estas disrompitaj,tion neniam kredu!»
Afanti pruntis kaldronon de iu tre avara riĉulo.
Oni forte miris, ke la riĉulo estis tiel malavara al Afanti, sed fakte la riĉulo traktis Afanti per sia kutima avareco. Afanti ĝin prunteprenis lue.
Pasis iom da tempo, kiam Afanti revenis kaj ĝoje diris al la riculo: «Mi havas ion bonan por informi al vi!»
«Ion bonan?» demandis la riĉulo mire.
«Via kaldrono naskis idon, ĉu tio ne estas io ĝojinda?» respondis Afanti.
«Sensencaĵo! Ĉu kaldrono povas naski idon?»
«Se vi ne kredas, rigardu. Kio estas tio?» Dirante, Afanti malfermis sakon kaj elprenis el ĝi kaldroneton. Malgraŭ ke Afanti aspektis seriozmiene, la riĉulo ankoraŭ ne kredis.
«Sed,» pensis la riĉulo, «ĉu mi mem ne estus stultulo, se mi ne profitus el tio, ke la stultulo faras malsaĝaĵon?» Tiel pensante, la avarulo afektis ĝojan mienon kaj diris: «Oho mia kaldrono vere naskis idon!»
«Ĉu vi ne opinias, ke tio estas bona informo?» demandis Afanti.
«Kompreneble tio estas!Kompreneble!» konsentis la riĉulo.
Afanti atenteme transdonis la kaldroneton al la riĉulo kaj admires: «Kiel bela ĝi estas!»
«Jes, jes!La ido tre similas al sia patrino,» akordis la avarulo, sin amuzante per la kaldroneto.
Afanti adiaŭis la riĉulon, post kiam ĉi tiu akceptis 41 la kaldroneton, sed la avarulo aldone avertis Afanti: «De nun bone prizorgu mian kaldronon, por ke ĝi nasku multajn tiajn idojn.»
Respondinte «Bone!» Afanti hejmeniris. Post nelonge Afanti refoje vizitis la avarulon kaj malĝoje diris: «Mi devas sciigi al vi malagrablaĵon!»
«Kian malagrablaĵon?» scivolis la avarulo.
«Via kaldrono mortis!» respondis Afanti.
«Sensencaĵo!Kiel povas morti kaldrono?» kriis la avarulo.
«Kial la kaldrono ne povas morti, se ĝi povas naski?» respondis Afanti.
Tion aŭdinte, la avarulo subite ekkomprenis, kial Afanti donacis al li la kaldroneton. Fakte, ne Afanti, sed li mem estis malsaĝulo.
La riĉulo ne volis, ke Afanti tiamaniere deprenu la kaldronon de li; kaj postulis: «Nu, mia kaldrono jam mortis, do bonvolu redoni al mi la kadavron!»
«Mi jam ĝin entombigis,» respondis Afanti.
«Kie?»
«En la forno de forgisto.»
Tion aŭdinte, la riĉulo ne povis afekti plu kaj rekte diris: «Ĉesigu vian trompadon! Ĉu vi intencas trompe rabi mian kaldronon?»
«Estas vi, kiu trompe rabis mian kaldroneton antaŭe!..» refutis Afanti.
Ili ekkverelis. La avarulo timis, ke najbaroj ekscios kaj la afero eble malhonoros lin, tial li cedis al Afanti kaj petis, ke se Afanti ne mencios la kaldroneton, li volonte 42 donacos al li la kaldronon. La avarulo pensis, ke li certe konsentos. Sed Afanti tute rifuzis. La disputado daŭris ĝis multaj homoj alvenis, kaj tiam li foriris digne, ĉar Afanti fakte faris tion ne por la kaldrono, sed por moki la avaran riĉulon.
Afanti prunteprenis cent arĝentajn monerojn de iu riĉulo por konstrui al si domon kun du etaĝoj. La tuta familio partoprenis en la konstruado. La domo fine estis konstruita, sed Afanti kaj liaj familianoj ankoraŭ ne enloĝiĝis. La riĉulo vidis, ke la nova domo estas tre bela, kaj planis preni la supran etaĝon kiel repagon de Afanti. Se ĉi tiu ne konsentos, li devigos lin tuj redoni la monsumon.
«Bonege, bonege!» Aŭdinte la vortojn de la riĉulo, Afanti montris neniom da malkonsento kaj daŭrigis: «Mi ĝuste estas ĉagrenita de la ŝuldo. Jen estas bona rimedo repagi. Ni do agu laŭ via opinion!»
La tuta familio de la riĉulo fieraĉe transloĝiĝis en la supran etaĝon de la nova domo. Post kelkaj tagoj Afanti invitis dekon da najbaroj, kiuj komencis detrui muron de la domo per hojoj. Aŭdinte la bruegon, la riĉulo tuj elŝovis sian kapon el la fenestro por esplori kaj surpriziĝis: «Ĉu vi freneziĝis, Afanti? Pro kio vi malkonstruas la novan domon?» «Restu trankvile en via hejmo! Tio vin ne koncernas,» respondis Afanti kaj daŭrigis detrui la muron.
«Kio? Tio centprocente koncernas min!» La riĉulo tiel maltrankviliĝis, ke li malpacience piedfrapadis la plankon kaj kriegis: «Mi ja loĝas en la supra etaĝo. Kion 44 fari, se la domo falos?»
«Ĉu gravas?» demandis Afanti. «Mi malkonstruas nur mian etaĝon, ne la vian. Vi bone zorgu vian etaĝon, por ke ĝi ne falu kaj premvundu nin!» Post tiuj vortoj Afanti kaj la najbaroj daŭrigis sian malkonstruadon.
La riĉulo povis fari nenion alian ol sin fleksi antaŭ Afanti: «Mia bona Afanti, mi petas, ke vi vendu al mi vian etaĝon pro nia amikeco, ĉu bone?»