52123.fb2 Rakontoj pri Afanti - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 5

Rakontoj pri Afanti - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 5

«Ĉu vi volas aĉeti?Do konsentite, vi pagu al mi ducent arĝentajn monerojn,» respondis Afanti. Kaj tiel la riĉulo devigite konsentis aĉeti la domon.

Kalkulado de la Konto de Kokino

Iam estis portisto, kiu en gastejo manĝis unu kokinon.

Manĝinte, li demandis la mastron, kiom li devas pagi.

La mastro respondis: «Se hazarde vi ne havas sufiĉan monon, mi povas enskribi la sumon je via kredito. Vi povus pagi iam ajn, kiam vi havos monon.» Tiu diro tre ĝojigis la portiston. Estis la unua fojo, ke li renkontis tiel bonkoran mastron. Li adiaŭis lin kaj daŭrigis sian vojaĝon.

Post kelka tempo la portisto venis por kvitigi kun la mastro. La mastro ŝovis kuprajn monerojn tien kaj reen sur la tablo, kvazaŭ estus tro malfacila kalkulado. La portisto malpacience demandis: «Kiom kostas via kokino?Ĉu tio indas vian ripetan kalkuladon?» La mastro ne respondis, sed nur mansignis al la portisto, ke li lin ne ĝenu. La portisto povis fari nenion krom atendi.

Finfine la mastro elkalkulis la sumon kaj la portisto konsterniĝis pro la tro alta prezo de la kokino, kiu estis kelkcentoble pli alta ol ĝenerale. Li demandis: «Ĉu via kokino valoras tiom da mono?»

«Pro kio ne?Mem kalkulu kiom da ovoj demetus la kokino, se ĝi ne estus manĝita de vi!.. kaj kiom da kokidoj ili povus fariĝi!.. kaj kiam ili maturiĝus, kiom da ovoj ankaŭ ili demetus!» diris la mastro per unu spiro. Rekalkulante per la kupraj moneroj, la mastro daŭrigis: «Rigardu, mi ne miskalkulis eĉ moneron.»

La portisto ne povis plu sin deteni kaj indigne diris: «Tio 46 ne estas negoco sed simpla trompo!Mi ne pagos!»

Vidinte, ke la portisto ne volas pagi al li la ŝuldon, la mastro vole-nevole diris: «Bone, ni iru al la moskeo, por ke oni jugu.»

La portisto kun granda aplombo respondis: «Kun justeco oni povas iri ĉien, sed kun maljusteco nenien. Se ne paroli pri la moskeo, almenaŭ Alaho devas respekti la justecon.» Disputante inter si, ili venis al la moskeo.

La imamo estis ne nur prizorganto de la religiaj aferoj, sed ankaŭ la plej aŭtoritata juĝisto. Por la religiuloj ĉiu vorto lia estis leĝo observenda. Kiam la mastro kaj portisto eniris, li manĝis hasiŝon sidante sur tapiŝo. Li ĵetis straban rigardon al la enirantoj kaj malrapide demandis kun basa kaj raŭka voĉo: «Ĉu vi havas aferon?»

La mastro la unua rakontis detale la okazaĵon. Tion aŭdinte, la imamo opiniis, ke li pravas. Tial, antaŭ ol aŭskulti la pledon de la portisto, li jam jugis, ke la portisto pagu la ŝuldon laŭ la postulo de la mastro. La portisto sciis, ke nenio al li helpos plu. Li povis nur petegi, ke la imamo permesu al li pagi la ŝuldon post kelkaj tagoj.Tion konsentis la imamo.

La portisto sentis, ke li estas maljuste traktita, kaj malvigle reiris hejmen. De malproksime aŭdiĝis kanto. Iu rajdanto sur azeno renkonte iris al li kantante. La rajdanto respekte salutis lin kun la dekstra mano ĉe la brusto: «Saluton, frato!» Pro la malbona humoro la portisto ne volis saluti la senĝenan rajdanton, sed nur respondinte tra la nazo, rapide preterpaŝis. Tio mirigis la 47 rajdanton, kiu tuj sin turnis kaj postkuris lin.

«Pro kio vi tiel ĉagreniĝas? Ĉu mi povus helpi vin?»

La portisto haltis, kun miro rigardis la rajdanton kaj demandis: «Kiu vi estas?»

«Mi nomiĝas Nasrudin Afanti,» respondis la rajdanto.

«Ho!Vi estas sinjoro Nasrudin!» kriis la portisto surprizite kaj ĝoje. Fakte delonge la nomo de Afanti estis konata por li, kaj li sciis, ke Afanti ĉiam helpas la maljuste traktitajn malriĉulojn. Nun li propraokule vidis, ke li efektive estas tiel sincera kaj helpema.

La portisto detale rakontis sian travivaĵon al li. Pripensinte momenton, Afanti propones: «Tuj reiru al la moskeo kaj plendu, ke la afero ne estis juste jugita, kaj petu rejuĝon antaŭ la publiko. Mi vin helpos por gajni la proceson.» La portisto agis laŭ lia propono. La imamo 48 vole-nevole konsentis, ĉar tie estis tradicia regulo, ke peto de publika juĝo estas permesata, sed la petinto ricevas punon pli severan, se li perdas la proceson refoje.

Venis la tago por la publika juĝo. Asesoroj kaj popolanoj alvenis al la moskeo unuj post aliaj.La imamo deklaris la komencon de la proceso. La mastro refoje klarigis sian motivon. Venis la vico de la portisto, sed li silentis. «Kial vi ne pledas?» demandis la imamo.

«Mia advokato ankoraŭ ne venis,» respondis la portisto.

«Kiu estas via advokato?»

«Sinjoro Nasrudin Afanti.»

Tion aŭdinte, la imamo kaj asesoroj sulkigis la brovojn, dum la popolamaso subĝojis kaj murmuris: «Ni vidu, tuj estos interesa spektaklo…»

Pasis longa tempo, antaŭ ol Afanti fine alvenis. Salutinte la popolamason, li diris al la imamo kaj asesoroj: «Pardonon, ke mi malfruas pro grava afero.»

«Ĉu troviĝas afero ankoraŭ pli grava ol nia hodiaŭa proceso?» ironiis unu el la asesoroj.

«Kompreneble troviĝas!Pensu, morgaŭ mi semos tritikon, sed miaj semoj ankoraŭ ne estis rostitaj.Ĉu troviĝas afero ankoraŭ pli grava ol tio? Mi rostis tri mezurujojn da semoj kaj pro tio malfruis.»

Aŭdinte liajn senraciajn vortojn, la imamo kaj asesoroj tre amuziĝis kaj preskaŭ unuvoĉe kriis: «Frenezaĵo!Ĉu oni povas semi rostitan tritikon?» Ili laŭte kriadis, celante nuligi la advokatecon de Afanti, 49 tiel ke ili povu fari verdikton lawvole. Tion vidinte, la publiko maltrankviligis por Afanti, ĉar se li ne povos respondi la demandon de la imamo kaj asesoroj,lia advokateco certe estos nuligita.

Afanti tamen restis aplomba. Kiam kvietiĝis la bruo, li diris: «Vi pravas! Se oni devas ne semi rostitan tritikon, kiel do la kokino manĝita de la portisto povus demeti ovon?» La vortoj tuj sigelis la lipojn de la imamo kaj asesoroj.

Nur nun ili komprenis, ke lia malfruiĝo kaj la senorda parolado estis intencaj.

La popolamaso ĝojkriis: «Jes, jes!Kiel kokino manĝita povus demeti ovon?» Sub la nerefutebla riproĉo de Afanti kaj la popolamaso,la imamo kaj asesoroj ne povis ne ŝanĝi la verdikton kaj finis la aferon per tio, ke ili ordonis la portiston pagi laŭ la normala prezo.

Por ke Ĝi Ne Estu Soifa

Iun tagon Afanti ĉeestis geedziĝan festenon.

Li rimarkis, ke iu gasto kaj manĝegas kaj avide enpoŝigas bongustajn manĝaĵojn.

Li do prenis tekruĉon kaj ŝtele verŝis teon en lian poŝon.

La gasto surpriziĝis: «Aĥ! Kial vi verŝas teon en mian poŝon?»

«Ej! Via poŝo jam manĝis tiel multe da bongustaĵoj, kaj mi faras tion, por ke ĝi ne estu soifa!» klarigis Afanti.

Manĝigi Veston

Foje Afanti, portante eluzitan veston, iris por festeni ĉe amiko. Ĉi tiu timis, ke li estos mokita kaj malhonorita pro sia kontaktado kun malriĉulo kaj tio foririgis Afanti.

Reveninte hejmen, Afanti surmetis novan veston kaj tuj reiris al la domo de la amiko. Lia amiko vidis, ke ĉi-foje Afanti sin vestis bele, kaj tuj respekte invitis lin sidi sur la honoraloko kaj afable montris al li diversajn mangaĵojn, dirante: «Bonvolu gustumi laŭ via plaĉo, mia amiko!»

Afanti rapide direktis sian manikon al la manĝaĵoj dirante: «Bonvolu gustumi, mia nova vesto!»

Tion vidinte, la mastro surpriziĝis kaj demandis: «Kion vi faras,mia amiko?»

«Mia amiko,» respondis Afanti, «ĉu vi ne vidas, ke mi regalas mian veston, kiun vi plej respektas?»

En Razejo

Pro la varmega vetero Afanti volis razigis sian kapon kaj iris al razejo. Verŝajne la razisto ne estis tre sperta en sia laboro, ĉar li plurloke vundis al li la kapon kaj metis vaton sur la vundetojn. Poste Afanti stariĝis kaj rigardis sin en la spegulo: «Ho!Vi estas vere lerta majstro en via laboro!Rigardu, sur duono de mia kapo vi plantis kotonon. Nu, bone, sur la alia duono mi mem plantos olelinon.»

Honto

Foje ŝtelisto venis en la hejmon de Afanti. Afanti ekvidis lin kaj tuj sin kaŝis en keston.

La ŝtelisto serĉis ĉie en la ĉambro, sed nenion ŝtelindan trovis. Fine li malfermis la keston kaj kun eksalto vidis Afanti: «Ha!Kion vi faras en la kesto?»

«Nu, ĉar en mia hejmo troviĝas nenio, kio plaĉas al vi, mi tre hontas kaj pro tio kaŝis min en la kesto,» respondis Afanti.

Kia Sono Estas la Plej Bela?

Iun tagon Afanti gastis ĉe amiko, kiu tre ŝatis muzikon kaj tial ludis diversajn muzikilojn por Afanti.

Post tagmezo Afanti jam de longe sentis sin tre malsata, sed la amiko ankoraŭ senĉese plukis kordojn kaj ankaŭ demandis: «Nasrudin, kia sono estas la plej bela en la mondo?Ĉu tiu de dutaro aŭ jevapo[2]

Afanti respondis: «Mia kara amiko, nun la sono de kulerego skrapanta kaserolon estas pli bela ol iu ajn alia sono en la mondo.»

Veneno

En sia infaneco Afanti vizitis la hejmon de instruisto por lerni el la Korano. Iun tagon iu donacis al la instruisto bovlon da mielo. Afanti al ĝi direktis sian rigardon ŝtele el la okulanguloj. Tion vidinte, la instruisto tuj metis ĝin sur bretaron kaj admonis al Afanti: «En la bovlo estas veneno. Tuj mortas tiu, kiu ĝin manĝas. Nepre ne tuŝu ĝin.»

Kiam la instruisto forestis, Afanti intence disrompis lian inkujon. Poste li formanĝis la mielon kiel ankaŭ pasteĉojn, frititajn pastostriojn kaj bulkojn donacitajn al la instruisto de aliaj lernantoj.Fine li eĉ forlekis la restaĵon en la mielbovlo kaj poste remetis la bovlon sur la bretaron. La instruisto revenis kaj rimarkis la bovlon malplena.

Li kolere demandis: «Kiu ĝin formanĝis?»