52123.fb2 Rakontoj pri Afanti - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 6

Rakontoj pri Afanti - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 6

Montrante la romopitan inkujon, Afanti diris: «Rigardu, kiel grandan akcidenton mi kaŭzis! Mi volis morti, antaŭ ol vi revenos hejmen, do mi fortrinkis la venenon. Sed mi vere ne komprenas, kiel mi ankoraŭ ne mortis.»

Turbano

Portante sur la kapo turbanon grandan kiel korbo, Afanti promenis sur strato, kie li renkontis iun, kiu petis: «Sinjoro instruito, bonvolu helpi al mi legi ĉi tiun leteron.»

Afanti respondis: «Mi ne konas eĉ unu literon kaj tial ne povas legi la leteron.»

La petinto ege miris kaj sekve plu demandis: «Sed ĉirkaŭ via kapo vi volvis tiel grandan turbanon! Ĉu tamen vi vere ne povas legi leteron?»

Afanti malvolvis la turbanon de sia kapo, volvis ĝin ĉirkaŭ la kapon de la homo kaj respondis: «Bone! Bone! Se vi kredas, ke sub la granda turbano kuŝas erudicio, vi mem provu, ĉu vi nun povas legi la leteron.»

Kie Estas la Kato?

Foje Afanti portis hejmen tri ĝinojn da viando kaj petis sian edzinon fari el ĝi bongustajn pasteĉetojn por la vespermanĝo.

La edzino tamen fritis la viandon kaj mem ĝin formanĝis. Por la vespermanĝo ŝi prezentis al Afanti nur farunaĵon.

«Kial ne pasteĉetojn?» mire demandis Afanti.

«Ĉar la viandon ŝtelmanĝis la kato, kiam mi knedis la paston.»

Afanti tuj kaptis la katon kaj metis ĝin sur la pesilon. Li pesis ĝin. Ĝi pezis tri ĝinojn, ne pli nek malpli. Li turnis sin al la edzino: «Mia kara,» li demandis, «se tiom pezas la kato, kie do estas la viando?Se tiom pezas la viando, kie do estas la kato?»

Aĉeti Oleon

Ĉiuj diris, ke Afanti estas la plej granda saĝulo en la mondo, sed lia edzino obstine opiniis, ke li estas la unua stultulo en 1a mondo. Iufoje la najbaroj kverelis kun ŝi: «Se vi opinias lin malsaĝa, bonvolu diri, kiajn stultaĵojn li faris.»

Ŝi respondis: «Multajn stultaĵojn li jam faris, sed mi rakontos nur unu el ili. Vi tamen certe konvinkiĝos.»

La najbaroj diris: «Bone, se vi diros prave, ni konfesos nian malvenkon.»

«Ho!Vi certe malvenkos.» Sekve ŝi rakontis okazaĵon de antaŭ kelkaj tagoj. Nasrudin rondvizitis estere longan tempon, sed fine iun tagon li revenis hejmen. Tuj kiam li paŝes trans la sojlon, mi severe riproĉis lin: ‘Longlanga pigo! Ĉu vi ankoraŭ rekonas vian neston?’ Vi ĉiuj scias, ke Nasrudin antaŭ la bienulo estas tigro, sed antaŭ mi li estas obeema ŝafo. Kvankam mi jam riproĉis lin, li ankoraŭ obeeme riverencis profunde antaŭ mi kaj senĉese min benis. Poste li ridante diris: ‘Mia kara alaŭdeto, ĉu mi ne jam revenis nun?’ Aŭdinte tion, mia kolero tuj kvietiĝis, kaj mi kiel movlerta alaŭdo rapide alflugis al liaj etenditaj brakoj.Mi fermis la okulojn kaj pensis: ‘Kiel feliĉa mi estas, ke Alaho donacis al mi tiel bonan edzon.’ Sed post nelonge li denove kolerigis min pro tio, ke li subite memoris iun aferon komisiitan de alia kaj senĉese murmuris pri ĝi. Li eĉ ne aŭdis, ke mi parolas al li. Tio estis malbona aŭguro, ke li refoje forflugos de mi. Tial mi haste enmetis en lian manon olebovlon kun iom da moneroj kaj petis lin iri aĉeti iom da oleo.

«Mi intencis rompi lian pensadon por restigi lin hejme. Sed survoje li ŝajne ankoraŭ pensadis pri la afero kaj eĉ kiam la olevendisto enverŝis oleon en la bovlon, li ankoraŭ okupis sian kapon per ĝi». La bovlo estis rapide superplenigita pro lia malatento, sed ankoraŭ restis iom da oleo enverŝota. La vendisto do demandis: ‘Sinjoro Afanti, kien enverŝi la reston? Nasrudin traserĉis sin, sed nenion trovis, kio povus enteni ĝin. Li tiam renversis la bovlon de oleo kaj, montrante la kavan malsupron, diris: «Enverŝu ĉi tien!» La oleo en la bovlo tute elverŝiĝis teren. Ĉiuj ĉirkaŭe eksplodis per ridego; sed Nasrudin, ankoraŭ montrante al la kava malsupro, stulte ripetis: «Enverŝu! Enverŝu!» La vendisto povis nur enverŝi la oleon en la kavan malsupron de la bovlo.

«Kiam Nasrudin revenis hejmen, mi estis tre 60 surprizita de tio kaj demandis: ‘Kial vi aĉetis nur tiel malmulte da oleo per tiel multe da mono?’ Nasrudin respondis: ‘Ne, estas pli ĉi tie.’ Tiam li ree renversis la bovlon, tiel ke ankaŭ la oleo en la kava malsupro elverŝiĝis teren…»

La najbaroj ridegis, tiel ke iliaj ventroj preskaŭ krevis, kaj ili ĉiuj devis forviŝi la elverŝitajn larmojn de ridego. La edzino de Afanti, ekkaptante la ŝancon, demandis: «Ĉu en la mondo troviĝas ankoraŭ pli granda stultulo ol li?»

Post la ridego la najbaroj ankoraŭ ne volis akcepti ŝian opinion, sed trovis multajn vortojn por senkulpigi Afanti: «Li ne estas stultulo. Li tion faris pro tio, ke lin distras la komisio de alia homo. Se vi tion ne kredas, demandu sinjoron Nasrudin, pri kio li tiam pensis?Se li ne pensis pri io tia, ni estos konvinkitaj.»

La edzino ne plu diskutis kun la najbaroj pri tio, ĉu Afanti estas saĝulo aŭ stultulo, ĉar ŝi sciis pli bone ol iu ajn. Kvankam ŝi ofte riproĉis sian edzon, nomante lin pigo nevolante reveni nesten; tamen kiam oni laŭdis ŝian edzon, neniu estis pli goja ol ŝi.

Donaco Falinta de la Ĉielo

Afanti estis tre malriĉa kaj havis multajn infanojn.

Ili ofte suferis pro malsato kaj devis sin vesti en ĉifonaĵoj.Iuvespere li elpensis ruzaĵon kaj tuj poste sin direktis al la muro de la najbara bienulo, kiu kutimis ripozi post ampleksa vespermanĝo. Afanti petkriis al la ĉielo: «Ho, mia Alaho!Donu almalriĉulo nur milon da arĝentaj moneroj el via neelĉerpebla trezoro!Tiel malmulte ne malpliigos vian riĉaĵon. Sed se vi avare donos al mi eĉ unu moneron malpli, mi tamen tion ne akceptos.»

La bienulo, kiu ĉiam ekspluatis kaj subpremis la malriĉulojn laŭplane, aŭdis la vortojn kaj intencis amuzi sin per provo al Afanti. Li alportis el sia monkestego kaj trans la muron ĵetis al Afanti monsakon, en kiu li metis naŭcent naŭdek naŭ arĝentajn monerojn. Poste li grimpis sur la tegmenton por observi, kion faras Afanti.

Afanti, kiu trankvile sidis atendante kun sia dorso apogata al la muro, subite aŭdis, ke falis iu pezaĵo kun bruo de interfrapiĝantaj moneroj.Li tuj alkuris kaj trovis la monsakon. Kalkulinte, li rimarkis, ke ĝi entenas je unu monero malpli ol mil. Afanti ŝajnigante ĉie serĉis ĝin, sed vane. Poste li laŭte kriis: «Mia Alaho, vi volis doni al mi mil arĝentajn monerojn, sed pro via okupiteco al vi mankis la tempo por, ilin ĉiujn kalkuli. Certe tial en la sako estas nur naŭcent naŭdek naŭ moneroj.Mi devas ne koleri kontraŭ vi kaj povas nur danke akcepti la tuton de via donaco.» Tion dirinte, Afanti kun granda ĝojo 62 kuris en sian dometon kaj enŝlosis la donacon falintan de la ĉielo en sia kesto.

Kiam la bienulo staranta sur la tegmento aŭdis la vortojn kaj vidis, ke Afanti forportas la sakon, li preskaŭ svenis pro kolero. Li tuj alkuris pugnofrapi la pordon de Afanti. Afanti, kiu pretigis sin por enlitiĝo, malfermis la pordon kaj, rekoninte la bienulon, diris: «Bonvenon! Bonvenon!Kvankam estas tre malfrue, tamen permesu al mi regali vin!»

La bienulo koleris: «Mi ne bezonas vian regalon, vi elprenu la monsakon!»

Ankaŭ Afanti ekflamiĝis: «Sinjoro bienulo, Alaho opiniis min kompatinda kaj donacis al mi la sakon da mono.Ĉu vi volas forrabi ion, kio ne apartenas al vi?»

Kun ploromieno la bienulo, retenante sian koleron, respondis: «Vi asertis, ke vi ne akceptos malpli ol plenan milon da moneroj.Mi intencas provi vian vorton. Tial mi ĵetis apud vin la sakon kun naŭcent naŭdek naŭ arĝentaj moneroj.Ĉio estis nur ŝerco, nun tuj redonu al mi la monon.»

Ŝajnigante sin ŝokita, Afanti respondis: «Via Bienula Moŝto, bonvolu ne fari tian malseriozaĵon. La monon mi plore petis de la kompatema Alaho, kaj Alaho donis al mi kun granda kompato. Ĉu vi volas nun forpreni ĝin?»

«Malsaĝulo, Alaho neniel kompatas vin malriĉulon kaj neniam ĵetas de la ĉielo mil monerojn.»

«Ĉe Alaho certe venos reago, se nur estas peto. Se vi ne kredas tion, bonvolu foriri.» Pum!Afanti forte batfermis la pordon.

La bienulo estis sufokata pro kolero kaj, frapante sian kapon, malesperis: «Mi falis en fatalon.» La sekvan tagon la bienulo refoje iris al Afanti por tiri lin al loka juĝisto. Afanti protestis: «La oficejo de la juĝisto estas tiel malproksima, ke mi ne povas tien piediri.» La bienulo kontraŭvole devis tiri el sia stalo grandan ĉevalon kun preta selo. Vidinte tion, Afanti denove protestis: «Mi estas vestita tiel ĉifone, ke mi ne povas rajdi sur tia altvalora ĉevalo, mi ne iras.» Tion dirinte, Afanti ekreiris hejmen. La bienulo tuj haltigis lin kaj demetis sian brokajan palton por lin vesti.

Kiam ili atingis la juĝejon, la juĝisto vidis, ke Afanti sin vestis en tiel bela brokaĵa palto kaj rajdis sur tiel bela ĉevalo, kaj li prenis Afanti por nobelo. Tial li invitis Afanti okupi la honoran lokon kaj ignoris la bienulon.

La bienulo prezentis akuzoskribon al la juĝisto, petante repreni la sakon da moneroj. La juĝisto demandis al Afanti: «Sinjoro, kion vi opinias pri lia plendo?»

Afanti kun la manoj en la manikoj respondis: «Saĝa juĝisto, ĝi estas senkaŭza provoko. Mi preĝis al Alaho, kaj Alaho simpatie donacis al mi naŭcent naŭdek naŭ arĝentajn monerojn.»

La juĝisto plu demandis: «Ĉu vi ne aŭdis la vortojn de la akuzanto?»

Afanti diris: «Sinjoro juĝisto, ĉu ĉi mia najbaro estas fifama kanajlo. En la tuta mondo tia aĉulo estas malofte trovebla. Li kalumnias senkulpulon por profitaĉi el tio. Se vi ne kredas, bonvolu atenti, ke li ankoraŭ eĉ pretendos, ke la ĉevalo, sur kiu mi rajdis ĉi tien, kaj la palto, kiun mi portas, ambaŭ apartenas al li.»

Tion aŭdinte, la bienulo tuj furioziĝis kaj protestis, ke efektive la ĉevalo kaj palto apartenas al li.

Afanti ankoraŭ kun la manoj en la manikoj komentis: «Ĉu tion vi aŭdis?Mi jam antaŭvidis, ke tion li nepre diros. Nun li verŝajne diros, ke ankaŭ via palto apartenas al li. Jen kia senhonta fripono!»

La juĝisto vere kredis Afanti kaj forpelis la bienulon. Kiam Afanti estis preta foriri, jam dirinte ĝentilajn vortojn, la juĝisto haltigis lin kaj,karesante sian barbon, diris: «Venu proksimen al mi.» Post kiam Afanti alproksimiĝis al li,li murmuris al Afanti: «La mono, kiun vi gajnis, ankoraŭ estas iom problema.»

«Kiel problema?» mire demandis Atanti.

«Estas strange, ke tiel peza monsako falis el la ĉielo. Alportu al mi la sakon kun la moneroj.Vin mi kredos, nur post kiam mi vidos la sakon,» respondis la juĝisto.

«Konsentite, sinjoro,» diris Afanti kaj reiris hejmen. Survoje li pensis, «Se mi alportos la sakon al la juĝisto, la monon li certe konfiskos.» Tial li kolektis naŭcent naŭdek naŭ ŝafajn fekbuletojn de la tero kaj metis ilin en la sakon. Poste li alportis kaj prezentis ĝin al la jugisto.

Per tremantaj manoj la juĝisto tuj volis malligi la ŝnuron. Afanti intermetis: «Ne hastu, sinjoro.» Sed la 65 juĝisto jam malligis la ŝnuron kaj malpacience elŝutis la ŝaffekaĵon sur tapiŝon. Sekve li indigne kriis: «Ha fi, kio estas tio?Ĉu vi prenas min por stultulo?»

Afanti kapskuante diris: «Ho ve! Malbone, malbone!Bedaŭrinde, ke vi fuŝis la aferon. Mi ĵus vin atentigis, ke vi ne hastu, sed vi ne volis aŭskulti min.»

«Kion vi celas?»

«Mi celas, ke antaŭ ol malligi la ŝnuron, oni unue devas preĝi al Alaho. Kiel oni povas subtaksi la donacon donitan de Alaho?Rigardu, ke la moneroj fariĝis fekaĵo. Ve! Tio estas vera fatalo.»

Afanti faris longan ĝemon kaj eliris el la oficejo de la juĝisto. Sed la juĝisto gapis antaŭ la ŝaffekaĵo sur la tapiŝo.

Neniu Scias Nun

Kiam Afanti mem fariĝis loka juĝisto, multaj homoj konkuris amikiĝi kun li. Iu laŭdis lin. «Nasrudin, vi estas tre admirinda, ke vi havas tiom da amikoj!»

Afanti respondis: «Kiom da amikoj mi havas, neniu scias nun. Nur post kiam mi eksiĝos de la juĝisteco, oni povos ekscii, kiuj vere estas miaj amikoj.»

Preni Azenon kiel Modelon

En la ĉefurbo Afanti klaĉis al urbanoj, ke lia azeno estas pli saĝa ol la ĉefministro.Kiam la vortoj atingis la ĉefministron, li tuj sendis soldatojn kapti Afanti kaj tiri lin antaŭ la reĝon, al kiu li akuzis, ke Afanti kalumnias lin, kaj postulis severan punon al Afanti.