52123.fb2 Rakontoj pri Afanti - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 7

Rakontoj pri Afanti - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 7

La reĝo indigne demandis al Afanti: «Ĉi tio estas grava afero. Se vi ne povos pruvi vian aŭdacan aserton, mi senkapigos vin.»

«Kompreneble!» konsentis Afanti. «Foje mi, rajdante sur mia azeno, transpasis lignan ponteton. Unu kruro de la azeno hazarde enfalis en trueton sur la ponto, tiel ke la besto stumblis. Sed ĝi fine, kvankam pene, eltiris la kruron. Baldaŭ mi revenvoje rajdis sur mia azeno trans la saman ponton. Kion vi supozas?Ĉi-foje mia azeno ĉirkaŭpasis la trueton, tiel ke ĝia transiro okazis sen akcidento. Sed koncerne vian ĉefministron, li multfoje ŝtelis monon el la ŝtata trezorejo, kaj civitanoj ja multfoje denuncis lin pro lia ŝtelado. Li tamen ankoraŭ etendas sian grasan manon en la regnan kason. Via reĝa Moŝto, ĉu mia azeno ne estas pli saĝa ol via ĉefministro?»

La imperiestro ridegis. «Ĝi estas pli saĝa,» li diris kaj poste admonis sian ĉefrninistron, «Afand pravas. Vi prenu la azenon de Afanti kiel vian modelon.»

Ĝi Diris, ke…

Afanti fanfaronis, ke li bone komprenas la birdan lingvon. Lia aserto atingis la orelojn de la reĝo, kiu iun tagon invitis Afanti ĉasi kune kun li. Survoje ili subite aŭdis kelkan ululadon de strigo, kiu staris ĉe preskaŭ defalonta kaverno. La reĝo demandis al Afanti, kion ĝi diris.

Afanti respondis: «Ĝi diris, ke se la reĝo daŭre subpremados senkompate la popolon, lia regno baldaŭ disfalos same kiel ĝia nestaĉo.»

Ne Aŭskultu la Edzinon

En la ĉefurbo la reĝo publikigis dekreton, sur kiu legiĝis, ke en la limo de tri tagoj ĉiu familio en la tuta urbo devas senkompense donaci al la kortego unu grasan ŝafon.

Krome, pro kverelo kun sia edzino, la reĝo proklamis, ke la edzoj devas ne aŭskulti sian edzinon. Ĉiu malobeo alportos severan punon.

En la tri tagoj ĉiu familio en la tuta urbo sendis al la kortego unu grasan ŝafon. Nur Afanti nenion sendis.

La kvaran tagon la reĝo venigis Afanti kaj kun murdema minaco demandis lin: «Afanti, damninda!Kie estas via ŝafo?»

«Via Reĝa Moŝto,» trankvile diris Afanti kun rideto, «post kiam mi legis la dekreton, mi reiris hejmen kaj konsiliĝis kun mia edzino. Ŝi insistis,ke ni donu. Sed Via Moŝto ankaŭ ordonis, ke edzo devas ne aŭskulti sian edzinon, tial mi ne alsendis ŝafon.»

Kulpo de la Hundo

Iun vesperon Afanti, surdorse portante brullignon, piediris hejmen. Kiam li preterpasis la pordon de iu bienulo, subite elkuris feroca hundo, kiu ĵetis sin al lia kapo. Afanti devis tuj eltiri sian hakilon kaj per ĝi celis la kapon de la hundaĉo. Tiel la hundo estis mortigita per la unua hako. Aŭdinte la bruon, ankaŭ la bienulo mem elkuris kaj,kaptinte Afanti, kolere demandis: «Kiam la hundo sin ĵetis al vi,ĉu vi ne povis bati ĝin per la tenilo de via hakilo anstataŭ la klingo?»

«Via Bienula Moŝto, kiel maljusta vi estas!» respondis Atanti. «Se via hundaĉo sin ĵetus al mi kun la postaĵo antaŭen, mi kompreneble batus ĝin per la tenilo. Sed ĝi alkuris kun la dentaro antaŭen, tial mi povis nur trakti ĝin per la klingo de mia hakilo. Tio estis la kulpo nur de via hundo.» Tion dirinte, Afanti foriris surdorse portante sian brullignon.

Morti Du Tagojn Pli Frue ol Vi

Afanti akiris reputacion pro sia aŭgurado kaj iun tagon ŝerce diris al la ĉefministro, ke li mortos morgaŭ.

La sekvan tagon la ĉefministro falis de sur ĉevalo kaj efektive mortis. Kiam la reĝo tion eksciis, li eksplodis de kolero kaj tuj sendis soldatojn kapti Afanti. Li kolere demandis: «Afanti, mia ĉefministro mortis pro via malbeno, do se vi ne povos antaŭdiri al mi, en kiu tago vi mem mortos, vi ricevos severan punon.»

«Mi bedaŭrinde ne scias precize,» respondis Afanti. «Mi nur scias, ke mi mortos du tagojn pli frue ol vi.»

Aŭdinte tion, la reĝo pensis, ke plej secure estus lasi Afanti vivi kiel eble plej longe.

Tial li liberigis Afanti.

Esperantigita de Fan Yizu

Ilustrita de Tian Yuan

Eldonita de la Ĉina Esperanto-Eldonejo

e-Librigita de Elerno, aprilo 2006


  1. ĝino = 1/2 kilogramo, ĉina mezurunuo

  2. dutaro, jevapo:ujguraj muzikiloj