63278.fb2 Vivo de Zamenhof - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 1

Vivo de Zamenhof - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 1

LIBRARO HAROLD BOLINGBROKE MUDIE

ANTAŬPAROLO

Harold Bolingbroke Mudie estis unu el la plej fervoraj kaj plej fidelaj propagandistoj de la lingvo Esperanto, genia kreaĵo de Ludoviko Lazaro Zamenhof.

Esperante ĉiam konservi la memoron de sia amata Prezidinto, Bolingbroke Mudie, kiu perdis sian vivon deĵorante en Francujo dum la granda milito (je la 6-a de Januaro 1916, en la tridek-sesa jaro de sia aĝo), la Brita Esperantistaro donacis kelkajn milojn da spesmiloj, por ebligi, ke la Brita Esperanto-Asocio eldonu, sub la suprenomita titolo, serion da bonstile verkitaj libroj — originalaĵoj kaj tradukoj — kiuj, laŭ tipografio, presado, formato, kaj enhavo, iom post iom fariĝu ne nur inda trezoro de Esperanta Literaturo, sed vivanta atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko.

Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konatiĝi intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en konsiliĝado, lian fluan kaj trafan elokventecon ĉe propagandaj kunvenoj, lian grandan organizan talenton, kaj lian plenan fidon pri la fina venko de nia afero. Ĉio, kion li faris por Esperanto, estas bone konata al ni.

Ni esperas, ke per ĉi tiu Libraro estontaj samideanoj ankaŭ ricevos kaŭzon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj glorinda laborado por Esperanto staros ĉiam antaŭ ili, kiel brila lumo gvidanta iliajn paŝojn al la dezirata celo.

Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la "Ho-Bo-Mo" serio; ĉar ni deziras, ke la Libraro estu taŭga memoraĵo pri nia amata amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo Esperanto.

Ni povas nin gratuli, sukcesinte akiri por la unua verko de la librara serio la sindonan helpon de tiel sperta, fervora, kaj talenta Esperantisto, kiel nia kolego Doktoro Edmond Privat, al kiu ni ŝuldas sinceran dankon pro ĉi tiu bona kaj simpatia historio de la vivo de nia Majstro.

John Mabon Warden, John Pollen, Bertram Chatterton, John Merchant,

Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke Mudie.

AVERTO DE L' AŬTORO

Tie ĉi ne kuŝas historio de la lingvo Esperanto, nek rakonto pri la movado esperantista.

La celo estis ja skizo pri la vivo kaj la penso de Ludoviko Zamenhof. La zorgo ne estis tia, ĉu ĝi plaĉos al unu aŭ alia; nur tia, ĉu sufiĉe fidele kaj ame ĝi sekvos la ĝustan veron.

Animo la plej granda, genio la plej pura ŝuldas formon al ĉirkaŭa mondo. Tial, per deveno kaj naskiĝa lando necesis ja komenci. Kion ŝuldas ni al memoro de l' mortinto, ĉiam viva per inspiro, tion kare ni konservas ĉiuj en la koro, kiel lumo.

E. P.

Ĝenevo, julio 1920.

VIVO DE ZAMENHOF

ĈAPITRO I. La Gentoj en Litva lando.

Litva lando. — El Mickieviĉ. — Historio. — Litovoj. — Germanoj. — Hebreoj. — El Biblio. — Poloj. — Blankrutenoj. — Rusa regado. — Mesianismo pola. — Profetaĵo Mickieviĉa. — Mesianismo hebrea. — Profetaĵo Jesaja. — Militoj en Eŭropo inter 1850 kaj 1870.

Meze inter Oriento kaj Okcidento kuŝas Litva lando, kantita de Mickieviĉ en Sinjoro Tadeo:

Litvo! Patrujo mia! simila al sano, Vian grandan valoron ekkonas litvano, Vin perdinte. Belecon vian mi admiras, Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmosopiras… Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj, Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj … [1]

Sur tiu dolĉa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj gentoj de l' aria mondo. En norda parto paroliĝas ankoraŭ antikva lingvo litova, proksima je sanskrita. En puraj moroj kaj popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo pratempa.

Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo netuŝita ĝis dek-tria centjaro. De l' cetera mondo forkaŝita per marĉoj kaj per densaj arbaregoj, kie kuras ĝis nun sovaĝaj urbovoj, la popolo daŭris adori la fortojn de l' naturo sub gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj.

Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En Mezaĝo teŭtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj ĝin ligis al sia ŝtato, moskova caro ĝin atakis. Dume alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi manlaboron kaj komercon laŭ invito reĝa. Tiel alia gento tre maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aŭ plenigis ilin.

Kun si ĝi enportis industrion kaj negocon, sed ankaŭ sian lingvon german-judan, propran kredon kaj Sabaton, eĉ apartajn vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj:

Aŭskultu min, vi, kiuj konas la veron, Popolo, havanta mian instruon en koro: Ne timu ofendon de homoj, Ne tremu antaŭ insultoj.

Leviĝu, leviĝu, vin vestu per forto, Ho brako de l' Eternulo; Leviĝu, kiel en tempoj antikvaj, Ĉu ne vi dishakis Fierulon? Ĉu ne vi sekigis la maron? [2]

Kiam disfalis litvo-pola Respubliko je l' fino de l' centjaro dek-oka, preskaŭ tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la prapatran lingvon kaj fariĝis pola kore kaj parole. Litovan lingvon daŭris uzi vilaĝanoj en la nordo, blankrutenan tiuj en la sudo. Pola sonis en kasteloj, en preĝejoj katolikaj, en la Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, eĉ Germanoj havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en stratoj de l' komerco, juda lingvo sonis ĉefe. Super tiu diverseco pezigis ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-naŭa. En ĉiuj urboj amasiĝis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj ĉiugradaj. En palaco loĝis rusa guberniestro. Sur ĉefa placo brilis oraj turoj de rusa preĝejo.

Dufoje provis Poloj kaj Litvanoj forskui fremdan premon per armiloj. En 1831 kaj 1863 tra tuta mondo sonis la sanga plendo de l' heroaj ribelantoj. Ambaŭfoje sur la landon refalis despli peze la venĝa krueleco de l' venkinto. Eĉ lingvo rusa jam trudiĝis devige en lernejoj.

Kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, ĵus finiĝis dua revolucio kaj postlasis ĉie sangon, larmojn, akrajn sentojn. Por disceligi la koleron de l' popolo, klopodis rusa registaro perfide ĵeti gentojn kontraŭ unu la aliaj. "Divide ut imperes " fariĝis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom pli facila, ke ĉiu gento jam vivadis tre aparte de l' ceteraj. Ankaŭ per kondiĉoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn diferencojn. Lerta leĝo liberigis vilaĝanojn de sklaveco al termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli ĵaluze kun la riĉaj posedantoj. Ĉar la mastroj estis polaj, dum litovaj aŭ blankrusaj restis ĉiuj kamparanoj, gentajn sentojn jam venenis la disputo.

Pli malfrue renaskiĝis en la lando movado nacia de Litovoj, kies literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion baldaŭ persekutis Rusoj kaj malŝatis Poloj, pro suspekto kaj ĵaluzo. Pli diabla ruzo estis cara politiko rilate al Hebreoj. Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per ĉiaj leĝoj kaj reguloj, kun la celo superŝuti polajn urbojn kaj malfortigi reziston. Kiel ŝafaro forvipita, miloj da Hebreoj malfeliĉaj enloĝadis en Polujon ĉiujare. Edukitaj ruse, fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj, baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis ĉiel abomenataj de la pola societo kvazaŭ grava malhelpaĵo al defendo kontraŭ Rusoj.

Ĉe premataj nacioj suferado konstanta naskas ofte plej potencan sopiregon de la penso, kvazaŭ inspiro ĉiela. Litva pola poeto Mickieviĉ, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra Eŭropo genian alvokon al sanktiĝo de sia popolo por savi ĉiujn gentojn de l' mondo. Eĉ antaŭ lia renkonto mistera kun mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon. Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo disŝirita punpagis la pekojn de l' ŝtatoj. Sed estis ankaŭ por ĝi sononta la horo de korpa renaskiĝo, kaj tiam ekregos paco sur tero:

Kiel Kristo ja venkis la tombon, tiel ankaŭ Polujo revivos, por savi popolojn kaj Ligon ilian sigeli por daŭra justeco. [3]

Ĉe polaj rondoj en litvaj urboj revarmiĝis la koroj per espero tia. Dume ĉe Hebreoj, aparte loĝantaj, ankaŭ sentiĝis revado mesiana. Kiu de l' ekstera mondo ricevas nur malŝaton, rebaton kaj doloron, tiu serĉas en si mem ian ĝojon por spirito kaj al si kreas propran vivadon internan.

Tiel disvastiĝis inter judaj rondoj, en Polujo kaj apude, sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupiĝo de l' Mosea familio sur la tero promesita. Ankaŭ regis inter ili fido senŝancela je rolo sankta de l' Hebreoj, popolo de Dio elektita kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis jam profetoj de l' antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas esperi:

Ĝoju kun Jerusalem, Kaj estu gajaj pri ĝi…

Jen Mi fluigos sur ĝin Pacon kiel riveron, Kaj la riĉaĵon de l' popoloj…

Venis la tempo Kolekti ĉiujn gentojn kaj popolojn, Ke ili venu kaj vidu Mian gloron. [4]

En atmosfero pensa flugadis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj ili semiĝis en spiritojn. Sur tia tero de l' akra sopirado genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdiĝas la semoj en sablo, ĉar amaso ne komprenas plej altan sencon de l' inspiroj. Nur nacian flankon la popoloj vidas klare.

Al simpla reĝa kandidato la Hebreoj malaltigis Kriston liatempe. Nur pri pola ŝtato pensis Poloj, kaj ekmiris kiam frate parolis Mickieviĉ al Rusoj. Pri lia homarama spirito el hindo-litovaj prapatroj ili restis preskaŭ blindaj.

En Eŭropo dispafadis militoj pro naciaj celoj: por itala liberigo, por unueco germana. Popolojn premis en Kaŭkazo kaj subtenis en Balkano rusa caro. Lin batis imperiestro franca, kaj tiun venkis prusa reĝo. Lastan ribelon de l' Poloj per sango subakvigis rusaj generaloj. Ĉie progresadis tekniko milita kaj akriĝis incitoj naciaj, sed en Okcidento la gentojn dividas ja limoj naturaj, dum en Oriento vivas ili miksite.

Sur litva tero kvar gentoj malsamaj loĝadis en urboj, kun celoj kontraŭaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato al strato ja regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo ĉiutaga, venĝemo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfeliĉa naskiĝis Zamenhof. En kiu loko pli nature elkreskus tia geniulo, kies vido pli profunden trapenetris, kaj pli alten superflugis trans naciaj egoismoj al pure homa mondrigardo?

ĈAPITRO II. Infano en Bjalistok.

La patro. — La patrino. — La hejmo. — La gefratoj. — Karaktero. — Amo al patrino. — Revo kaj realo. — Scenoj sur la stratoj. — Intergenta fremdeco. — Popolaj antaŭjuĝoj.

De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la impreso: jen tri ĉefaj elementoj en la formado de Zamenhofa genio.

Konscienca pedagogo estis la patro Markus Zamenhof, naskita de hebreaj gepatroj la 27. de januaro 1837 en Tikocin, ĉe landlimo inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro. Dudekjara junulo, li fondis lernejon en urbo najbara Bjalistok, kaj edziĝis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer, naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj neriĉa la paro.

La 15. de decembro 1859 naskiĝis Ludoviko Lazaro, la unua filo. Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Ĝojo granda, sed zorgo peza. Baldaŭ oficialan postenon akceptis la patro: ĉe mezaj ŝtatlernejoj li fariĝis instruisto de geografio kaj modernaj lingvoj. En 1873 li transloĝis al Varsovio kun la tuta familio, kaj de tiam instruis la germanan lingvon ĉe Veterinara Instituto kaj Reala Gimnazio.

Grandiĝis la infanaro kaj estis nesufiĉa la salajro. La hejmo devis malfermiĝi al dek kvin ĝis dudek pensionanoj. Eĉ tio ne tro helpis. Baldaŭ vidis la gefiletoj, ke la patro jam aldonis novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribaĵoj: akceptinte plian cenzuran oficon, li ĉiuvespere sub la lampo malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante ruĝan krajonon en la mano, tralegadis ĵurnalon post ĵurnalo. Tian plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli taŭgis laŭ lia naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre praktikajn lernolibrojn.

Per ĉiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato. Tri fariĝis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.

Saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome la plej fidelan akuratecon al devo ĉiutaga.

Dolĉan anĝelan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj ĉiel modesta, ŝi tutkore sindonis al siaj infanoj kaj al sia mastrumado. Blinde fidema je la saĝo kaj justeco de l' edzo, ŝi tamen klopodis por moligi liajn juĝojn en okazo de puno.

Kiam eliris el patra skriboĉambro malfeliĉa kulpuleto, li preskaŭ ĉiam renkontis survoje, kvazaŭ hazarde, la patrinon pretan por lin ankaŭ "severe" admoni, dum ŝi glatis lian kapeton kun larmoj en okuloj. "Plej certe ŝia kispuno pli efikis, ol la mano de l' patro", skribis unu el fratoj de Ludoviko multjarojn poste. "Kiam unu el ili restis sen tagmanĝo laŭ ordono patra, nevidebla anĝelozorganto sendis al li porcion pere de maljuna kuiristino, dum la posttagmeza dormeto de l' familiestro, kaj ĉiam kompreneble nur hodiaŭ por la lasta fojo". [5]