63278.fb2
Ne venis Polujo kadavron honori De filo pollanda, de monda saĝul'… Ho kiel sangiĝis en mi pola kor'… Malriĉaj Hebreoj nur venis post ĉerko Ĉar mortis bonkora helpant' okulisto.
Al tiu vasta rondo familia, kies delegitoj ĉiujare lin aklamis en kongresoj, la landlimoj restis fermitaj. Nur kelkaj Poloj, Grabowski, Belmont, germana ŝipestro Neubart, povis diri adiaŭon en la nomo de tiu ĉiulanda popolo, kiu lin amis kaj priploris en la tuta mondo. De registaro, neniu. Honorigo, nenia. Nur la amaso popola, la humila klientaro de l' hebrea kvartalo, en siaj laborvestoj. Multaj junuloj dankemaj. Multaj geviroj kortuŝitaj.
Kiel enterigo de Tolstoj inter ĉirkaŭaj vilaĝanoj, ĝi estis la plej alta, la plej taŭga simbolo. Efektive nur mortis la homo, la viro 57-jara, la malriĉa okulisto. Sed la granda verko restis. Ankaŭ la inspiro el animo pura. Ne povas tio morti. Malaperos la registoj, malaperos la malgrandaj granduloj, kiuj lin ignoris. Sed eterne vivos kaj diskreskos ĉie lia semo pensa. Jam dekmiloj da homoj sanktigis lian nomon. Iam tuta homaro rekonos lin gvidanto al frata repaciĝo.
Sur lia skribotablo kuŝis lasta manskribaĵo krajona, nefinita. Ĝi estis plano de artikolo pri senmorteco de l' animo. Kion kredis mem tiu granda amiko de l' homaro, kiu donis tutan vivon al pensoj unuigaj? Kia do estis la fundo de lia kredo? Kiel li supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj? Pri sia persono li estis ĉiam silentema. Liaj proksimuloj eĉ ne povus respondi. Ili vidis nur kiamaniere li vivis: bonkore, pure, modeste, helpeme, ofere, mirinde pacience kun ĉiuj, neniam ofende per ago aŭ parolo kontraŭ iu ajn, ĉiam simpatie aŭskulteme al ceteraj homoj, eĉ al tedaj. Al ĉiuj, edzino, fratoj, gefiloj, nevinoj, amikoj, klientoj, li aperis kiel homo sankta. En turmentaj horoj ĉiu venis al li por konsilo. "Li neniam pekis", diris malnova servantino pola, montrante lian portreton sub ŝia krucifikso. Kiom da famuloj restis grandaj en okuloj de l' servantoj?
Sur papero kvarpaĝa li ekskribis la intiman konfeson. Morto lin interrompis. Sur tri paĝoj kuŝas antaŭklarigo. Li petis senkulpigon, ke li verkas pri tiu temo, estante ne specialisto. Eble oni diros, kiel pri ceteraj, ke nur maljune li ekpensis pri ekkredo. Antaŭproteste li notis:
"Ĉio, kion mi nun skribas, naskiĝis en mia kapo ne nun, sed antaŭ kvardek jaroj, kiam mi havis la aĝon de 16–18 jaroj; malgraŭ ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio kaj pri senmorteco preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis."
Tamen li antaŭvidis, ke tiu ĉi artikolo al multaj tre malplaĉos:
"Dum en la mondo scienca mi perdos ĉian estimon, mi samtempe en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation, verŝajne nur atakon, ĉar mia kredo estas tute alispeca ol ilia kredo… Estos pli prudente se mi silentus, sed mi ne povas."
La kvara paĝo nur estis komencita. La skribado estas preskaŭ nelegebla:
"Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En mia infaneco mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l' animo, en tiu formo, en kiu instruas mia denaskiĝa religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15–16 jaroj. Tio estis ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda…"
Tie haltas la konfeso. Sur blanka fino de la paĝo nur kuŝis noto pri la sekvo projektita. Post la naŭzo pri vivo kaj pri morto, deksepjare li eksentis ion novan:
"Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero…; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo…; ke io min gardas al alta celo…"
Tiuj estas lastaj vortoj de l' skribaĵo. Mortante, Zamenhof forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule li ektrovis propran kredon, ke li akiris senŝancelan fidon je unu forto komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis "Dion en la koro", ke li komprenis la daŭrecon de l' spirita laborado trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn kvazaŭ malsamajn vestojn de unu sama vero.
Jam antaŭ Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin:
"Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed… kio pli bela en la mondo ol plena sekvado al instruo de Jezuo?"
Tamen, kio pli malfacila pro kulturo egoista, ŝovinista, mongajnema?
Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da vivoj li donis ĝojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed helpi.[44] En tio li montriĝis siatempa. Granda kuracisto de l' homaro. Li kliniĝis ame super ĝia korpo malsana, venenita. Li komprenis la kaŭzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankaŭ serumon.
Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide. Lia menso estis saĝa kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni rimarkis ĉiel en lia persono. Simpla, pensema, vera, li abomenis ĉian frazistecon. Kiu, eĉ plej humila Esperantisto, ne parolis kun li ĉe kongreso? Kiu, parolinte kun li, ne lin amis kaj respektis el tutkoro? Eĉ per verko lin koninte, multaj homoj tra la mondo lin rigardis kiel majstron la plej karan. En vilaĝoj de Karpatoj, en urbetoj amerikaj, en urbegoj sub tegmento, lia portreto staris en popolaj hejmoj, amate, homfrate. Sur nigraj kampoj de Eŭropo, en frakaso batala, multaj homoj falvunditaj vidis lian bildon reve.
Nun, tiu skriboĉambro lia, ĉe domo varsovia, estas malplena. Pie ĝin konservas netuŝitan la nobla vidvino. Kiom vastega la manko. Kiom doloriga… Tie li sidadis. Tie liaj libroj. Tie la iloj okulistaj. Tie la paĝo nefinita. Silentas la horloĝo.
Iel regas en la ĉambro atmosfero potenca, impresa, eterna. Altiga pureco. Nedirebla grandeco… Jes, granda estis tiu homo. Granda publike. Granda private. Kio estis ni, kun niaj malgrandaĵoj, niaj malaltaj disputoj, niaj krimaj malkuraĝoj?
Li tamen amis ĉiujn nin. Li lasis al ni devon: konigi tutan lian proponon al homaro. Tie sur la blanka paĝo kuŝas lia plumo. Ĝi batalis por la bono kaj la belo. Sed la tasko estas nefinita. Kiu ĝin daŭrigos? Kiu plenumos lian volon? Jam la morto liberigis lin. Jam ĝi donis flugilojn al lia penso. "Nun de loko flugu ĝi al loko… " Nova mondo devas konstruiĝi. Morto kaj naskiĝo. Homaro sopiras je rompo de baroj. Ĝi bezonas absoluton. Li alvokas. Ĝi alvokas. El tomboj, el ruinoj, el mizero ĝenerala krias la sama voko, urĝa, korpremanta…
Aŭdu, aŭdu, kiel ŝire ĝi sonas!
Sinjoro Tadeo, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter Litvano kaj Litovo estas akceptita tie ĉi. La sendependa pola Respubliko konsistis el du ĉefaj partoj: Pola krono kaj Litvo. Ne ĉiuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento.
Jesaja LI, 7, 9, 10.
El Libro de l' Polaj Pilgrimantoj, de Adamo Mickieviĉ, nacia poeto, mortinta en 1855.
Jesaja LXVI, 10, 12, 18.
El privata letero de Feliks Zamenhof.
El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el rusa lingvo tradukita de V. Gernet (Lingvo Internacia 1896, n-ro 6–7; Esperantaj Prozaĵoj, p. 239)
Vidu antaŭmortan konfeson pri tiu krizo en ĉapitro XII
Letero al Borovko
La 30. de marto 1887
1887
1887
D-ro Esperanto: Dua Libro de l' Lingvo Internacia. Kajero n-ro 1, Varsovio 1888 (Cenzuro 18/30 januaro)
Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: "Ĉu estas tiu sama Zamenhof la bonkora okulisto de la strato Dzika?"
El poemo "La Vojo"
El la broŝureto Homaranismo de Zamenhof, eldonita sen subskribo, Peterburgo 1906
Ĉe D.P. Veisbrut, Troickij prospekt, n-ro 14
Parolado de Zamenhof ĉe l' Oka Kongreso Esperantista en Krakovo, 1912
Kontraŭe Zamenhof ĉiam konsilis elprovi novaĵojn per uzado
Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15–24 oktobro 1907
Eĉ idistoj bedaŭras tion. En sia Historio di nia Linguo Lusslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: "Hike (= tie ĉi) me intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko) di lua konduto… Il esis la autoro di la anonima ido-projekto samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato."
Dua Libro, Varsovio 1888
Aldono al la Dua Libro, Varsovio 1888
Commentaire sur la grammaire Esperanto, Paris, Hachette, 1903
Vidu L' Esperantiste, n-ro 15, marto 1899: "Al la komitato de S.p.p.E. (prezidanto L. de Beaufront), kaj nur al tiu ĉi komitato, oni nepre devas sin turni pri ĉio, kio koncernas propagandon. Al ĝi, kaj nur al ĝi sole, apartenas la devo kaj la rajto gvidi nian propagandon." (Substrekis kaj subskribis L. de Beaufront, prezidanto)
Tiun kontrakton mi legis mem en arĥivoj de familio Zamenhof
Aldono al la Dua Libro, 1888. Pri tiu ĉi temo kaj pri malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli detalajn studojn en Historio de la lingvo Esperanto (Edm. P.), Unua parto, Ĝenevo 1912
Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido