111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 15
111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 15
LUPO KAJ GRUO
La lupo estas best' avida:Ghi ne flankigas ostojn per la dent'Dum mangh' rapidaKaj jen al unu lup' okazis akcident'De ost' misgluta estis ghi viktimo.Ne eblas nun por Lupo spir' au ghem',Kaj kaptas ghin la antaumorta trem'!Feliche Gruo estis en proksimo;Per gestoj Lup' klarigis pri dolor'Kaj petis helpon en sufera hor'.En lupan faukon Grao bekon shovisKaj post grandega pen' eltiri oston povis.Jen petas li premion por labor'."Vi mokas min! " ekkrias best' insida:"Chu indas vi? Sendanka kaj perfida!Chu vi ne devas danki kun respekt',Ke via stulta kap' ja restis sen difekt'?Forighu tuj! Liberon vi profituKaj gardu vin, amik': estonte min evitu!»