77670.fb2 111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 19

111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 19

DU BARELOJ

Veturis la Barel' kun vin',En la alia —Enhav' nenia.La vin-barel' sen bru' kaj ne urghante sin,Veturis,Sed en galop' alia kuris.Pro ghi sur la pavim' — tondrego kaj frapad',Kaj polvo en kaskad'.Pasanto en konfuz' al flanko sin sekuris,Audinte bruon en la strat',Sed malgrau bruo de Barel'Utilo ghia estis bagatel'.Reklamas sin vantulo sen modero,Sed tre modestas li en la afero.La granda hom' modestas en parol'Kaj grandas en aferoj por popol'.Laboras li persiste, en trankviloKaj sen babilo.