77670.fb2 111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 28

111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 28

SERPENTO KAJ SHAFO

Serpento tenis sin sub iu shtipoKaj pri la mond' koleris ghi.La furioza emoci'Ghin regis akre, lau principo.Shafido en proksim' ghoj-saltis sen atent',Sen iu penso pri Serpent'.Subite la Serpent' elrampis kaj ekpikis:Dolora pik' al mizerul' efikis.Ekbrulis sango pro venen'."Sed kia estas kulp'?" ghi diris kun chagren'"Vi eble por atenc' alvenis",Serpento siblis kun koler':"Ni punas vin averte, pro dangher' "."Ho, ne!" respondis Shaf' kaj morto ghin forprenis.Por homo kun malbona kor',Sen amikec' kaj am-humor'La mondo estas fia nulo,Persono chiu — nur krimulo.