77670.fb2 111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 31

111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 31

IDOLO

En iu templo staris la Idol',Per orakoloj trafaj ghi imponis,Al homoj ghi konsilojn saghajn donis.Pro tiu servo la popol'Ornamis ghin arghente kaj per oro, —Kaj estis al diajho plen-honoroPer richa vest', oferoj, pregha zum'Kaj per incensa fum'.Al la Idolo oni kredis plene.Sed jen — miraklo kia kaj terur'!Ekdiris la Idol' stultajhojn nur:Respondas ghi mallerte kaj singhene,Kaj al demando ajna — en malord'Mensogas ghi per tute stulta vort'.Jen homoj pri afer' sincere miras:"Strangajho kia!" oni diras.Sed estis simpla la sekret':En la interno de Idol-profet'Sin kashis pastroj por respondo.Dum sidis en Idol'Prudenta pastro — estis kun prudent' parol',Lin shanghis stulta hom' — kaj por popol'Farighis la diajh' plej stulta en la mondo.En la pasinto, audis mi,Jughisto iu eminentis;Li en jughado tre prudentis,Dum sidis apud li kun sagh' sekretari'.