77670.fb2 111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 33

111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 33

KATO KAJ EZOKO

Ghi estos malfelich', se bakos la botistoKaj botojn faros la bakisto.Atendas ilin ambau malsukces'.Mi diras rekte, lau konfes':En la meti' malklera amatoroObstinas ofte sen rezon', —Rezulte por afer' okazas nur la ploro,Kaj pro obstino sen bezon'Famighas malklerul' al moko plene,Char spertajn homojn por ekkon'Li ne konsultas laukonvene.Jen venis la ideo al Ezok'Praktiki Kat-metion dum la nokt'.Chu logis lin diablo per envioAu tedis jam fishmangha tradicio,Ekpetis li al Kat' kun tre insista lert'Lin preni kune al chasadoPor kapti musojn al desert'."Chu konas vi aferon, kamarado!"Demandis lin la Kato kun avert':"Al mus-kaptad' vi tute ne kutimas,Ne vane oni bel-esprimas,Ke la afero majstron timas.""Ne diru, amikul'! Chu estas ghi afero?Kaptadis mi ech perchojn en rivero!""Do iru ni, kaj helpu nin la sorto!"Post plena plezurigh' satmanghis Kat'Kaj iras li al sia kamarad'.Sed al Ezoko voston manghis rat',Kun malfermita bush' li kushas preskau morta.Vidante, ke Ezok' ne taugas al kaptad',La Kato-amikul' fortrenis lin al lag'.Kaj nun, Ezok', anstatau ghuoPor vi instruo!Estonte vi prudentuKaj musojn ne atentu.