77670.fb2 111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 36

111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 36

GRANDSINJORO

En la antikvo iu GrandsinjoroTransmigris en subita horoAl vasta regno de Pluton'.Pli simple — mortis la person'.En la infer' al jugho li alvenas."Jen kiu vi? De kia lok' devenas?""Mi estas el Persuj', satrapo — mia rang',Sed dum la viv' je sano estis mank',En regiono mi ne regis,Sekretario chion flegis.""Sed kion faris vi? " —"Mi dormis, sate manghis,Subskribis kion li aranghis"."Al paradizo tuj!" — "Sed kie estas justo?"Ekkriis sen ghentil' Merkur' per tuta brusto."Ho, frat'!" respondis nun Eak':"Vi estas sen kompren' pri ordinara ag'.Stultulo estis li! Kaj se en sia fak'Li regus kun potenco,Malbona estus konsekvenco, —La tuta region' disfalus je ruin',Netolerebla estus vivo…!Al paradiz' ni sendu linPro lia senaktivo."Hierau vidis mi jughiston dum jughad' —Nu, certe trafos li al regno de beat'.