111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 40
111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 40
TRIOBLA EDZO
Okazis, iu Edz', frivola lau naturo,Ankorau havis du edzinojn en sekret'.Skandala tiu fam' atingis en konkret'Al Regho mem. La Regh' kun malplezuroEksciis pri afer'Kaj tuj ordonis li prijughi kun sever'Kaj frapi al fripon' per tia akra puno,Ke terurighu la popol'Pri abomeno de frivol'Kaj pri la krimo-maksimumo."Kaj se ekscios mi, ke pun' malgrandas nur,Ekpendos jughistar' sur unu granda shnur'."Malbonas la promeso:Jughistoj tremas en malvarma shvit',Diskutas ili sen sukcesoPri ekzekut' konvena, lau merit'.Diversas pun-sistem', sed tamen por publikoLa punoj en abund' mizeras per efiko.Finfine jughistar' alvenis al konklud'Kaj al krimul' en tribunal-kunsidoAudighas jugh-decido:"Edzinojn chiujn tri li havu sen divido,Kaj plu neniu sekvu persekut'."Ekmiris pri verdikt' popolo tre rezone, —Jughistojn en komplet' pendigos certe Regh'.Sed ne forpasis nur semajno echKaj la krimul' pendigis sin persone.Ghi estis lecion' por tuta imperi'Kaj al edzinoj triNeniu plu edzighis laufripone.