111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 43
111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 43
DANCO DE FISHOJ
Pro plendoj multaj de popol'Pri maljusteco kaj arbitra vol'De richaj homoj — la LeonoEkiris por esplor' de tuta regiono.Samtempe la Kampul' che varma flam'Intencis fishojn friti sur la pato.La fishoj tremis pro varmego jamEn la atend' de morto sen kompato.Jen al Kampulo kun minaca ton'"Vi kion faras?" diras la Leon'."Potenca regh'!" respondis la fripon':"Mi estas estro de popol' riveraKaj tiuj — delegitoj apud mi,Por la salut' alvenis chiuj ni,Al via Moshto plej supera"."Nu, kiel fartas ili en river'?""Regnestro granda! Regas nur prosper'Kaj chiutage lautas nia preghoPri via longa viv', potenca regho."(Kaj fishoj sur la pat' baraktis en sufer')."Sed diru vi, por kia cel'La vostojn ili svingas tiel treme?"Ho, sagha regh'! Pro ghojo kaj fidel'Jen ili dancas tre dankeme."La bruston de Kampul' eklekis la Leon',La fishojn en dancad' rigardis kun impon',Kaj plu ekiris li tra sia region'.