77670.fb2 111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 49

111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 49

SCIURO

Dum festo, sur vilagha plac'Che bienula dom-palac',Amasis la popolo:Sciuron en turnigh' ghi gapis sen parolo,En rado kun rapid' movighis la sciur'.Alternis en kurad' piedoj de la besto,Kaj turdon sur betul' mirigis lerta kur':"Bonkora kamarad', respondu por atesto,Vi kion faras en rapid'?»"Amik'! laboras mi sen iu intermit'.Mi estas kurier' che mia grand-sinjoro,Kaj mankas tempo dum la tag'Por la ripoz' au mangha ag'."Kaj la Sciur' en rad' rekuris kun fervoro.La turdo diris simple kaj kun mok':"Vi kuras en rapid', sed sur la sama lok'."Okazas, praktikul' en sia taglaboroKlopodas, ardas en agad',Plenforte penas li progresi,Sed tamen en movad' ne povas li sukcesi,Samkiel la Sciur' en rad'.