77670.fb2 111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 56

111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 56

KAMPULO KAJ KAMP-LABORISTO

En malfelicha kaj minaca hor'Ni preghas ofte al personoNin protektanta de malbono.Sed kiam la danghero estas for,Savinton jughas ni severe, kun chagreno,Atakas kun insult',Kaj se forestas kulpo en rezult' —Miraklas fenomeno!Kun sia laborist' Kampul' maljunaArbare iris en vespera hor'Al sia hejmo, post labor'.Subite en proksim' aperis urso brunaKaj al kampul' sen argument'La urs' atakis en moment'.La urso premas lin, kruele traktas,Sub ghia korp' la mizerul' baraktas,Jam venas fino de ekzist'."Stefano kara! Helpu pro honoro!»Petegon audas laborist'.Jen la Heraklo nova kun kuragha koroKaj lau batala kortoplena stil'Kranion ursan fendis per hakil'Kaj ventron pikis li per forko kun fervoro.La urs' ekmughis nur pro vundo kaj sufer',Ekfalis ghi kaj mortis.La kamparan' levighis de la ter'Kaj tuj al laborist' riprochon vortis.Stefan' demandis kauzon de insult'."Pro kio lautas mi? Azeno vi kun stult',Vi kial pro malsagh' atakis tiom brute?Difektis felon preskau tute!"