77670.fb2 111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 58

111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 58

DIVIDO

Komerca kamparan' enspezis lau meritoPost la negoc' felicha kun sukces'Tre multe da profito;Necesas nun divido de enspez'.Jen regas en divid' disputo kaj ekscito —En la komerc' ghi estas tradici'.Subite en la dom' okazis incendi'."Vi savu sen prokrastoLa varojn de la brul'!Necesas urgha hasto,Plipostos la kalkul'!"Sed unu tuj ekkrias kun bombasto:"Mi ne movighos for!Mil rublojn donu, pro honor'""Postulas mij du milojn, jen kalkul'"Vi estas naivulo!"Senbaza estas la pretend'!"Al brulo en la dom' forestis ech atent'.Bruegis la sinjoroj plendispute,Ghis fumo kaj haladz' penetris de tegment'Kaj ili kun havajh' forbrulis tute.Jen ofte en afer' de grava ord'Pereo plena chiujn persekutas,Char mankas durn minac' konkord',Kaj oni en vantec' disputasPri propra nur profito kaj komfort'!