77670.fb2 111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 60

111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 60

KAMPULO KAJ SHAFO

Kampulo plendis kontrau Shaf',Provokis li al kriminal-proceso.Jughisto Vulpo agas kun sukceso —Enket' esplor' lau paragraf,Pri chiu punkto oni jugh-atestas,Kaj kia pruv' por kriminalo estas?Jen diras la. kampul': "En certa nokt'Subite du kokinoj malaperis.Matene en la kort' ostetoj nur mizeris,Kaj nokte estis Shaf' en tiu lok',"De Shaf klarig': ghi dormis nokton tutan,Atestas chiuj veron absoiutan;Neniam ghi fi-agas nekonvene,Chu per shtelad'Au friponad';Ne manghas ankau ghi viandon plene,Kaj la verdikt' de Vulpo tekstas jene:"Rezon' de Shafo restu sen atent',Pro kauz', ke en la art' de elokvent'Friponoj majstras ege bone,Char lau informo en dirita nokt'La Shafo estis en la birda lok',Kaj char bongustas la kokin' aldoneKaj estis oportuna la okaz',Konkludas ni en tiu kaz',Ke Shafon logis granda tentoKaj manghis ghi kokinojn en silento.Rezulte ekzekut' okazu, en kruel',Viando — al jughej', al plenda flank' — la fel'.