111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 62
111 Fabloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 62
NAJTINGALO KAJ KATO
Ekkaptis Najtingalon Kat'.Tenante en ungegoj krocheLi diras milde kaj belvoche:"Karulo charma, mia frat'!Mi audis, ke en kantoVi, certe, estas triumfanto.Rakontis Vulp-amik' al mi,Ke via voch' ruladas kaj sonoras,Ke oni vin tre shatas kaj honorasPri via charma melodi'!Auskultus mi kun plena simpati'Al via kanto senkompara.Ne tremu tiel, lasu vin obstin',Ekkantu ion ajn. Kaj poste al kamparoMi lasos vin, — al boskoj kaj arbaro,Muzikon shatas ankau mi sen normo:Kun paca murmurad' ja ronkas mi en dormo."Kaj dume Najtingalo en mizer'Apenau spiris pro sufer',"Nu, bon-amik'! " daurigis Kato:"Ekkantu ion, estu delikata."Sed mankis bel-kantad', krietis ghi kun ghem'."Chu ravas vi per tia fi-plorem'?"Demandis Kato kun riprocho:"Sed kie estas via bela vocho,Ja kiun oni laudas en kortush'?Min tedis de katid' simila kria fush'.Ne! Por kantad' ne estas vi kapabla,Senordas via melodi',Sed eble sur la dent' vi estas pli agrabla."Kaj la kantiston manghis liKun placha delikato.Chu mi klarigu fablon lau moral'?Mallertas kante Najtingal'En ungoj de la Kato.